*flug/i PV

*flugi

(ntr)
1.
Sin movi en aero:
a)
per tiucelaj membroj, flugiloj, kiel la birdoj kaj insektoj: la majskarabo flugis […] sur la arbon [1]; la cikonioj flugis unu tuj post la alia, kaj ili estis jam flugintaj tre grandan distancon [2]; [jen] flugas la akcipitro kaj etendas siajn flugilojn al sudo [3]; li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis [4]; la malgranda elfo […] flugis el unu floro al alia [5]; li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas PrV .
b)
AVI per tiucela aparato, avio, aerostato ks: la raketoj flugis al la ĉielo, disvolviĝis kvazaŭ floroj […], kiel pluvo de diverskoloraj steloj IKr ; la aviadilo flugis ege alte, je ĉ. 10 km [6]; Adamkus flugis kiel ordinara pasaĝero […] en ĉeĥa aviadilo [7].
c)
pro puŝo de vento, ĵeto ks: la nuboj flugis tiel nature, ke oni povis vidi, kiel ilia ombro forglitas super la pejzaĝo [8]; ŝi fariĝis furioza, ŝiaj haroj flugis senorde ĉirkaŭ la kapo, ŝi […] ekbatis la edzon per la piedo [9]; ili flugis […] kiel sago flugas tra la aero [10]; ĉiuj Turkoj eksaltis tiel alte, ke la pantofloj flugis al ili trans la orelojn [11]; miloj da kugloj flugis al sia celo, kaj la pafiloj tuj denove ŝargiĝis [12]; estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj [13]; tra […] densaj nuboj flugis hajlo [14]; fajreroj ekflugis el la fajrilo [15].
VD:kuri, naĝi, ŝvebi.
2.
(figure) Rapide pasi de iu loko aŭ de iu momento al alia: miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto [16]; Niko falis en la riveron kaj tuj flugis al la fundo [17]; el la dissemitaj palacetoj flugis ĝemoj: la virinoj, apartenantaj al la domo de la mortinta faraono, ploris [18]; vento al li ekflugis sub la haŭto PrV ; [li] venis kun turbano kaj flugetanta beduena mantelo [19]; kie ajn mi estas, mia koro flugas post vi [20]; tiuj novaĵoj […] disflugis en la libia lando kaj tuj trovis kredon [21]; tiuj vortoj […] ruliĝis […] transflugante el unu buŝo en alian, konstante kreskante Marta . VD:flagri, flirti, flosi, flui
afrikanse:
vlieg
albane:
fluturojnë
amhare:
ዝንብ
angle:
fly
arabe:
يطير
armene:
թռչել
azerbajĝane:
uçmaq
beloruse:
ляцець, лятаць, лётаць
bengale:
উড়ে
birme:
ယင်ကောင်
ĉeĥe:
letět, letět, létat
ĉine:
飛翔 [fēixiáng], 試飛過 [shìfēiguò], 象飛一樣行動 [xiàngfēiyíyàngxíngdòng], 飛起 [fēiqǐ], 快冲 [kuàichōng], 飛跑 [fēipǎo], 飛行 [fēixíng], 颺 [yáng]
dane:
flyve
estone:
lendama
eŭske:
hegan
filipine:
lumipad
france:
voler (se déplacer dans l'air) dis~i: se répandre.
galege:
voar
germane:
fliegen dis~i: sich verbreiten.
guĝarate:
ઉડાન
haitie:
vole
haŭse:
tashi
hinde:
मक्खी
hispane:
volar dis~i: difundirse.
hungare:
repül
igbe:
ofufe
indonezie:
terbang
irlande:
eitilt
islande:
fljúga
itale:
volare
japane:
飛ぶ [とぶ]
jide:
פליען
kanare:
ಹಾರುವ
kartvele:
ფრენა
kazaĥe:
шыбын
kimre:
hedfan
kirgize:
учуу
kmere:
ការហោះហើរ
koree:
비행
korsike:
vulari
kose:
impukane
kroate:
letjeti
kurde:
mêş
latine:
fuge
latve:
lidot
laŭe:
ບິນ
litove:
skristi
makedone:
лета
malagase:
manidina
malaje:
terbang
malajalame:
ഈച്ച
maorie:
rere
marate:
उडता
monge:
ya
mongole:
ялаа
nederlande:
vliegen dis~i: zich verspreiden.
nepale:
उड
njanĝe:
kuuluka
okcidentfrise:
fleane
panĝabe:
ਉੱਡਦੀ
paŝtue:
د الوتلو
pole:
1.a lecieć, latać, frunąć, fruwać 1.b lecieć, latać 2. latać, fruwać dis~i: rozniosła się.
portugale:
voar
ruande:
kuguruka
ruse:
летать, лететь
samoe:
lele
sinde:
مک
sinhale:
පියාසර තහනම්
skotgaele:
itealaich
slovake:
letieť, lietať
slovene:
letenje
somale:
duuli
ŝone:
nhunzi
sote:
fofa
sunde:
laleur
svahile:
kuruka
taĝike:
паридан
taje:
บิน
tamile:
பறக்க
tatare:
оча
telugue:
ఫ్లై
ukraine:
літати
urdue:
پرواز
uzbeke:
chivin
vjetname:
bay
zulue:
ijeka manzi

flugo

1.
Movo de io aŭ iu fluganta: la leĝo faris limakan iron el tio, kio devis fariĝi flugo de aglo [22]; la transflugo de birdoj klare parolas pri la proksimeco de tiu ĉi tero FK ; kuraĝa subponta flugo [23]; ludante, l' araboj ponardojn ĵetadis kaj ilin en flugo kun ĝojo kaptadis FK ; la hejmon ŝi atingis […] en flugo de penso [24]; koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago PrV .
2.
AVI Planita iro de flugaparato: la flugo estis prokrastita je kvin horoj [25]; pasaĝeroj de la flugo 3-2-5 al Kuritiba kaj Porto Alegre, bonvolu direktiĝi al enaviiga pordo numero 2 [26].
22. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
23. Monato, Laimius Stražnickas: Alteriĝas nova prezidanto, 2003
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
25. Evgeni Georgiev: Atenco ne preteratentita, Monato, 2000/06, p. 8
26. S. Larbar: Karuseloj, 1987
angle:
flight
beloruse:
палёт
ĉeĥe:
let
ĉine:
飛行航班信息 [fēixínghángbānxìnxī], 飛行 [fēixíng]
france:
vol (dans l'air)
germane:
Flug
hispane:
vuelo
hungare:
repülés
indonezie:
penerbangan
itale:
volo
japane:
飛ぶこと [とぶこと], 飛行 [ひぎょう], フライト
nederlande:
vlucht
pole:
lot
rumane:
zbor
ruse:
полёт
slovake:
let
tibete:
གནམ་གྲུ་&t_-a;གྲོ་ཡག
ukraine:
літ, політ

*flugilo [27]

1.
Solida surfaco, per kiu io portiĝas en aero.
a)
ZOO Organo ĉe diversaj bestoj, kiun ili movas por sin porti en la aero: aglaj flugiloj [28]; la flugiloj de […] vesperto [29]; disetendi [30], disvolvi Marta , disvastigi FK la flugilojn; se mi havus flugilojn kiel kolombo, mi forflugus [31]; kiel muŝo kun detranĉitaj flugiloj [32].
b)
AVI Simila kaj samcela parto de flugaparato: la piloto pendas de la ŝtofa flugilo per ŝnuroj [33]; flugilŝarĝo estas la pezo de la aviadilo dividata per la areo de la flugilo [34]. VD:ŝvebilo
2.
(figure) POE Movilo ebliganta facilan kaj rapidan flugon, fizikan aŭ metaforan: flugiloj de facila vento [35]; li portiĝis sur la flugiloj de la vento [36]; Dio de Izrael, sub kies flugiloj vi serĉis protekton [37]; rigardu la perlon de la malĝojo, en ĝi kuŝas la spiritaj flugiloj, kiuj portas nin for de ĉi tie [38]; flamaj flugiloj, el kiuj unu estis doloro kaj la dua estis timo Marta ; ĝi donis flugilojn al lia penso VivZam .
3.
(figure) Io forme simila al birda flugilo, precipe pri objektoj etendiĝantaj duope aŭ kvarope ĉe ambaŭ flankoj de iu aĵo: koloraj kravatoj disvolvis siajn papiliajn flugilojn Marta ; la flugiloj de ventomuelilo [39]; la Alpoj ŝajnis al li kvazaŭ la kunmetitaj flugiloj de la tero [40]; sur la flugiloj de la sanktejo estos abomeninda dezerteco [41]. SIN:aloVD:flankaĵo, lobo.
4.
Tio, kio povas svingiĝi kiel flugilo: la dikaj, lignaj flugiloj de la urbopordego estis kadukaj [42]; ŝlosilflugilo VaK . SUB:klapo
afrikanse:
vleuel
albane:
krahut
amhare:
ክንፍ
angle:
wing
arabe:
جناح
armene:
թեւը
azerbajĝane:
qanad
beloruse:
крыло
bengale:
গরূৎ
birme:
အတောင်
bosne:
krilo
ĉeĥe:
křídlo (ptáka)
ĉine:
[zhī], 翼 [yì]
dane:
vinge
estone:
tiib
eŭske:
ezenarro
filipine:
wing
france:
aile, battant
galege:
asa
germane:
Flügel
guĝarate:
પાંખ
haitie:
zèl
haŭse:
reshe
hinde:
पंख
hispane:
ala, batiente
hungare:
szárny
igbe:
nku
indonezie:
sayap, kepak
irlande:
sciathán
islande:
væng
itale:
ala
japane:
ウイング
jave:
swiwi
jide:
פליגל
jorube:
apakan
kanare:
ರೆಕ್ಕೆ
kartvele:
ფრთა
kazaĥe:
қанат
kimre:
adain
kirgize:
канат
kmere:
ស្លាប
koree:
날개
korsike:
cantu
kose:
iphiko
kroate:
krilo
kurde:
bask
latine:
alae
latve:
spārnu
laŭe:
ປີກ
litove:
sparnas
makedone:
крило
malagase:
elatra
malaje:
sayap
malajalame:
ചിറക്
malte:
ġwienaħ
maorie:
parirau
marate:
विंग
monge:
tis
mongole:
жигүүр
nederlande:
vleugel
nepale:
भाग
njanĝe:
phiko
okcidentfrise:
wjuk
panĝabe:
ਵਿੰਗ
paŝtue:
وزر
pole:
skrzydło
ruande:
ibaba
rumane:
1.a aripă 1.b paletă
ruse:
крыло
samoe:
apaʻau
sinde:
ونگ
sinhale:
වාමාංශික
skotgaele:
sgiath
slovake:
letka, peruť
slovene:
krila
somale:
garabka
ŝone:
bapiro
sote:
lepheo
sunde:
jangjang
svahile:
mrengo
taĝike:
ҷиноҳи
taje:
ปีก
tamile:
வலதுசாரி
tatare:
канат
telugue:
వింగ్
ukraine:
крило
urdue:
ونگ
uzbeke:
qanot
vjetname:
cánh
zulue:
iphiko

flugila

1.
Flugilhava: flugila estaĵo [43]; preterflugis libeloj kaj aliaj flugilaj bestetoj [44]; bildoj de flugilaj serpentoj [45]; nigra flugila ĉevalo FK ; flugila statuo de la diino [46].
2.
De flugilo: blanka flugila plumo [47].
angle:
1. winged
beloruse:
1. крылаты 2. крыловы, на крыле
ĉeĥe:
1. křídlový, letecký, okřídlený
france:
1. ailé
germane:
1. geflügelt ~ila plumo: Schwungfeder.
hispane:
1. alado
hungare:
1. szárnyas
indonezie:
1. bersayap
itale:
1. alato
japane:
翼の [つばさの], 有翼の [ゆうつばさの]
nederlande:
1. gevleugeld
pole:
1. skrzydlaty, uskrzydlony
ruse:
1. крылатый
slovake:
1. krídlový, okrídlený

*alflugi

(ntr)
Proksimiĝi al io flugante: la birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton [48]; kiam venis la vespero, alflugis koturnoj kaj kovris la tendaron [49]; subite alflugis granda majskarabo [50]; unu anaso alflugis kaj mordis la anasidon en la nuko [51].
beloruse:
падлятаць
france:
voler (vers un endroit)
indonezie:
terbang (menuju)
japane:
飛んでくる [とんでくる]
ukraine:
прилітати, підлітати (до чого-н.)

ĉirkaŭflugi

PIV1
1.
(tr)
Flugi ĉirkaŭ: Kaj ĉu ne ĉirkaŭflugas la armeon / La venko kaj eĉ antaŭ ĝi rapidas Ifigenio ? kiam mi eniris en la ĉambron, [la pigoj] ĉirkaŭflugis min daŭre dancante kaj kantante [52].
2.
(abs.)
Flugi en la ĉirkaŭaĵo: naĝu do, se ĝuste ĉirkaŭfluganta kargomasto, aŭ kio ajn estis, draŝis sur viajn brakojn MortulŜip ; skaraboj noktaj kaj sep noktaj papilioj senbrue ĉirkaŭflugas ĉirkaŭ ĉies kap' [53]; verdis tie herboj, prosperis floroj, ĉirkaŭflugis paroj kaj paroj da blankaj gruoj [54]; (figure) la maljuna Kristoforo ĉirkaŭflugis kiel juna birdo, ĉiam vigla kaj kun vivema brilo en la okuloj HsT .
52. Ĉina Radio Internacia: Du pigoj en mia hejmo, 2004-08-06
53. K. Piĉ: Fremdaj landoj, Nica Literatura Revuo, 1959-04 ĝis 05, p. 184a-188a
54. Ĉina Radio Internacia: Ruĝa fonto, 2004-07-12
angle:
1. fly around 2. fly in circles
beloruse:
аблятаць (вакол чагосьці) , лятаць (вакол чагосьці)
france:
1. contourner (en volant), voler autour (de) 2. voler (dans les environs)
hispane:
1. volar alrededor 2. volar en círculos
indonezie:
terbang (mengelilingi)
pole:
1. oblecieć, latać wokół kogoś, czegoś, latać dookoła kogoś, czegoś, fruwać wokół kogoś, czegoś, fruwać dookoła kogoś, czegoś 2. latać dookoła, latać wokoło, fruwać dookoła, fruwać wokoło
ruse:
облетать (вокруг чего-л.) , летать (вокруг чего-л.)
ukraine:
кружляти, облітати

*deflugi

(ntr)
Malproksimiĝi de io flugante, malsupreniri flugante: la birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton [55]; estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj [56]; ŝi haltigis la obeeman balailon, iomete deflugis flanken, poste subite atakis la diskon [57]; (figure) ĉe vi kun ĉiu vorto kvazaŭ Cicerono deflugas de la lango [58].
beloruse:
адлятаць
ĉeĥe:
letět dolů, slétnout dolů
france:
s'éloigner (en volant) , voler (d'un endroit), s'envoler (d'un endroit)
hispane:
alejarse (volando)
indonezie:
terbang (dari)
japane:
飛び立つ [とびたつ], 落ちる [おちる]
pole:
zlatywać, sfruwać
ruse:
отлетать, отлететь, слетать, слететь
slovake:
letieť dolu

*forflugi

(ntr)
1.
Foriri flugante: la birdoj forflugis, kiam la virino ekkriis FK ; li ellasis korvon, kaj ĝi elflugis, forflugadis kaj revenadis [59].
2.
(figure) Malaperi, foriĝi: kiel sonĝo li forflugos, kaj oni lin ne trovos [60]; ĝojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj ĝemado [61]; la tago forflugas [62]; en la momento de la morto mem forflugas la iluzio [63]; supraĵaj, ne precize komprenitaj scioj […] forflugis el mia memoro Marta .
angle:
1. fly away
beloruse:
1. паляцець, зьляцець (далёка) 2. зьнікнуць
ĉeĥe:
uletět, ulétnout
france:
s'envoler (au loin, disparaître), disparaître
germane:
wegfliegen 1. wegfliegen 2. verfliegen
hispane:
1. irse volando 2. desaparecer (figurado)
hungare:
1. elrepül 2. elszáll
indonezie:
terbang (menjauh)
japane:
飛び去る [とびさる]
nederlande:
1. wegvliegen 2. vervliegen
pole:
1. odlatywać, odfruwać 2. odlatywać
ruse:
1. улететь 2.  улетучиться
slovake:
odletieť, uletieť
ukraine:
відлітати, випурхнути

forflugema

Kiu facile forflugas, facile ŝanĝas sian lokon, sian inklinon; malkonstanta, pasema: forflugemaj iluzioj [64].
64. R. Artigues: La filino de la feinoj, [1908]
beloruse:
лёткі, лятучы
france:
évanescent, volatil

*surflugi

(ntr)
Flugi sur ion: mi mortigus muŝon, kiu obstine surflugus mian manĝon [65]; la usona aerforto surflugis la kuban teritorion por dissendi programojn de Televido „Martí“, tiel rompante la regularon de la Internacia Unio pri Telekomunikado [66]; la vagonaro surflugas viadukton, disĵetante tondron en asfaltajn stratojn Metrop .
65. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Luc Gouverneur: Ĉu veganismo troigas?
66. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, La Eŭropa Unio kaj Havano
beloruse:
налятаць
france:
se poser sur (après un vol)
indonezie:
terbang (di atas)
japane:
とまる, 着陸する [ちゃくりくする]

traflugi

(tr)
1.
Fluge trairi: falstelo kiel brilanta linio traflugis la ĉielon [67]; sovaĝaj kolomboj traflugadis inter la branĉoj de la altaj arboj [68]; la tuta aeroplano traflugis faskojn de grize blanka nebulo [69].
2.
(figure) Rapide trapasi: ŝi traflugis malgrandan distancon, kaj la idoj faris malgrandan mallertan moviĝon [70]; ĉiumomente traflugis super li noktaj birdoj kaj grandaj vespertoj [71]; ĉiuj ĉi rimarkoj kun rapideco de l' vento traflugis la animon de l' kronprinco [72]; murmureto de admiro traflugis inter la ĉeestantoj [73]; spirito traflugis antaŭ mi, kaj la haroj sur mia korpo rigidiĝis [74]; traflugis anĝelo preter orelo PrV .
beloruse:
пралятаць
france:
traverser en volant
ukraine:
пролітати (крізь)

altefluga, altfluga

(figure)
Idealema, nobla, altspirita: alteflugaj kvazaŭ-sciencaj frazoj EE ; kie estas viaj altflugaj planoj [75]? simpla, ne altfluga poezio [76].
beloruse:
высакамоўны, напышлівы
ĉeĥe:
vzletný
france:
de haute volée
germane:
hochfliegend
hispane:
idealista, de altos vuelos
hungare:
szárnyaló
japane:
野心的な [やしんてきな], 大げさな [おおげさな]
pole:
górnolotny
ruse:
высокопарный
slovake:
vzletný
ukraine:
далекосяжний

preterfluge, preterflugante

Preterpase, rapide, senatente aŭ sendetale: ŝi nur pase, preterfluge apenaŭ ion aŭdis pri tio Marta ; ŝi […] ĵetis nur preterflugantan rigardon sur la knabineton Marta .
angle:
in passing
beloruse:
лётма, на ляту
france:
en passant, au vol
hispane:
por encima, de forma rápida
hungare:
kutyafuttában
japane:
通りすがりに [とおりすがりに], すばやく, ざっと
nederlande:
in het voorbijgaan
pole:
przelotnie
ruse:
на лету

retflugiluloj [77]

ZOO
Ordo de insektoj (Planipennia, Neuroptera), kun kvar egalaj, membranecaj, rete nervuritaj flugiloj: la efemeroj estas familio de retflugiluloj [78]. SIN:nevropteroj, neŭropteroj
angle:
neuroptera, net-winged insects
beloruse:
сеткакрылыя
france:
névroptères, planipennes
germane:
Netzflügler
hispane:
neurópteros, planipennes
hungare:
recésszárnyúak
indonezie:
neuroptera
latinece:
Planipennia Neuroptera
nederlande:
netvleugeligen
ruse:
сетчатокрылые (отряд)

flugpendi

(ntr)
1.
Flugi fiksita ĉe ŝnuro ks: super mia kapo flugpendas grandega araneo kaj teksas ĉirkaŭ mi retojn [79]; mi […] rekonsciiĝis el mia rigideco, ekvidinte subite ĉirkaŭ mi homajn figurojn, kun flugpendantaj haroj kaj kun larĝe malfermitaj okuloj FdO . VD:pendoli
2.
(arkaismo) Ŝvebi: aglo vekas sian neston, flugpendas super siaj idoj [80]; blua fumo de pulvo […] flugpendis super la akvo [81]. VD:glisi, sori
beloruse:
лунаць
ĉeĥe:
klouzat vzduchem (kluzák)
france:
flotter (dans l'air), planer
hispane:
planear, pender (en el aire)
indonezie:
1. bergelantung, bergantung
nederlande:
zweefvliegen
pole:
zawisnąć w powietrzu, na skrzydłach , szybować
ruse:
парить
slovake:
kĺzať vzduchom

administraj notoj