*klap/o

*klapo

1.
TEK Diversforma kvazaŭporda fermilo, destinita por enlasi (aŭ ellasi) fluaĵon aŭ gason: mi ne komprenas preni eĉ unu tonon sur fluto, […] mi tute ne komprenas uzi la klapojn por elvoki ian harmonion Hamlet ; mi vidis grandajn tenujojn kaj multegan tubretaron kun klapoj, manometroj, misteraj elektraj aparatoj VaK ; ŝi ne povis klarigi pli, kvazaŭ klapo fermiĝis ie sur la spirvojo kaj ŝia voĉo blokiĝus ChR ; mankas klapo en lia kapo (li estas malsaĝa) PrV ; patrinoj, kiuj ne povas prizorgi siajn bebojn, povas ilin „enpoŝtigi“ en beboklapon en Hamburgo [1].
2.
Similforma kovrilo, fiksita ĉe unu flanko, por protekti ion sub ĝi: eĉ la okul-klapoj (palpebroj) ne tute fermiĝis pro laco MortulŜip ; la marksismaj okulklapoj (okulŝirmiloj) estas for, kiuj tiel longe baris ĝin [2]; vintra ĉapo kies longaj orelklapoj pendis malsupren MkM .
3.
La tabulo, per kiu oni fermkovras la malfermaĵon de pordo, fenestro aŭ luko; pordo2: sur la pordklapo legeblas papero kun ideogramo signifanta „feliĉo“ [3]; Oskaro, aĝante tri jarojn, falas en profundan kelon kun okaze nefermita klapo – li rulfalas laŭ ŝtuparo [4]; li marŝis internen kaj tiris flanken la fenestroklapojn [5]; mi frapas la ŝrankoklapojn [6]; enirejo […] formita kiel fornoklapo [7]. SUP:alo1.c, flugilo3
4.
ZOO(arkaismo) =valvo 3
1. Walter Klag: Novnaskitoj ― Sekure nesti, Monato, 2001/03, p. 13
2. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, Reen al la fontoj ― Markso la neevitebla
3. Chen Lina: Ŝanĝiĝanta feliĉo-festo, Monato, 2007/04, p. 11
4. WACHA Balázs: Libroj ― Mirakla tambureto, Monato, 2003/03, p. 18
5. La ŝtona urbo
6. Higinio García: Vanesa, Monato, 2000/06, p. 28-30
7. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto
angle:
1. valve, flap 3. door 4. half shell, valve
beloruse:
клапан, вэнтыль, заслонка, створка 3. створка (дзьвярэй)
ĉeĥe:
klapka, záklopka 3. křídlo dveří
ĉine:
1. 閥門 [fámén], 瓣 [bàn], 頂閥 [dǐngfá], 翻盖 [fāngài], 折盖 [zhégài], 耳頁 [ěryè]
france:
1. clapet, soupape mankas ~o en lia kapo: il lui manque un boulon, il n'a pas toute sa tête. 3. battant (de porte)
germane:
1. Klappe 3. Tür 4. Ventil
hungare:
1. csapószelep, csapónyílás, csapófedél, csapószárny mankas ~o en lia kapo: hiányzik egy kereke. 3. ajtószárny 4. kagylóhéj
japane:
片開きの弁状のもの [かたあきのべんじょうのもの], 弁 [べん], はね板 [はねいた], たれぶた
katalune:
1. vàlvula mankas ~o en lia kapo: li falta un bull, li falta un regó. 3. rebat 4. valva
nederlande:
1. klep mankas ~o en lia kapo: hij is niet goed wijs. 3. vleugel (v.deur of raam) 4. ventiel (arch.)
pole:
klapa 3. skrzydło (drzwi)
portugale:
3. válvula
rumane:
clapă, valvă 3. aripă (ușă)
ruse:
1. клапан, заслонка, вентиль 3. створка (двери) 4. створка
slovake:
klapka, záklopka 3. krídlo dverí
ukraine:
клапан, вентиль, заслінка, стулка, навушник (у шапці), стулка

savklapo

TEK
Klapo, kiu limigas la maksimuman premon en ujo ellasante gason aŭ vaporon ĉe tro alta premo: (figure) la fikomerco daŭras ĉar [ĝi] utilas kiel savklapo [8]; (figure) elmigrado restas ekonomia savklapo por la kvindek mil loĝantoj de tiu urbo […] blokita inter Kosovo kaj Makedonujo [9]. VD:valvo1
8. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Kvazaŭ instituciigita fikomerco de petrolo
9. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Sur la vojo de Balkanio, la fino de espero
angle:
pop-off valve, safety valve
beloruse:
клапан
ĉeĥe:
bezpečnostní ventil
ĉine:
超压阀 [chāoyāfá], 安全閥 [ānquánfá]
france:
soupape de sécurité
germane:
Schutzklappe, Überdruckventil
hungare:
biztonsági szelep, túlnyomásszelep
japane:
安全弁 [あんぜんべん]
katalune:
vàlvula de seguretat
nederlande:
veiligheidsklep, veiligheidsventiel
pole:
klapa bezpieczeństwa
portugale:
válvula
rumane:
supapă de siguranță
ruse:
клапан
slovake:
bezpečnostný ventil

administraj notoj

pri ~o:
    PIV ne konservis la zoologian sencon, sed konas tri pliajn nome
    botanikan, muzikan kaj tehxnikan (= klapvalvo, nedifinita).
    [MB]