avi/o PIV1

avio

Aviadilo: subsona, supersona avio; ĉasavio, bildoj de soldatoj kaj tankoj, de batal-avioj kaj bombofumo [1]; bombavio, skoltavio, ŝarĝavio; miloj da pasaĝeroj do draste spertis la pruvon, ke jetavioj nur ŝajne flugas [2]; grandkapacitaj avioj [3]; aviopiloto [4]; aviokompanio [5]; sur aerodromo en Moskvo alteriĝis sesloka pasaĝera avio [6]; Irako ne plu estas grava temo, ne plu aperas bildoj de soldatoj kaj tankoj, de batal-avioj kaj bombofumo [7]; la bombado estas filmita el avio (kvadratetoj de bombobjektoj, fulmoj de eksplodoj, grenadfuneloj) [8]; ĉefa problemo de avioĥemia laboro estas la flanka forflugo de ĥemiaĵoj disŝprucigataj per laboranta agroavio [9]. SUP:flugaparatoLST:veturilo
Rim.: La uzado de „avio“ lastatempe plioftiĝas, tamen „aviadilo“ restas pli kutima kaj ĝenerala vorto; certe „avio“ estas pli uzata ol la arkaikiĝinta „aeroplano“.
1. Monato, Stefan Maul: Mondo alia, 2003
2. Monato, Stefan Maul: Venĝo, 2010
3. Monato, Christian Bertin: Reĝino de la maroj
4. Monato, Stefan Maul: Paniko
5. Aviada transportado kaj estonteco de fueloj en LH2
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 27
7. Monato, Stefan Maul: Mondo alia
8. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, VIII. Ŝtupoj al idealo
9. Richard Partecke: Malalta flugo permesata!, AEST 1984. Brno, 1984, p. 52
angle:
aircraft ĉas~o: fighter. bomb~o: bomber. skolt~o: spy aircraft. ŝarĝ~o: freight carrier, cargo aircraft.
beloruse:
самалёт
bulgare:
самолет
ĉeĥe:
letadlo
ĉine:
乘人飛機 [chéngrénfēijī], 载人飞机 [chéngrénfēijī], 飛機 [fēijī], 飞机 [fēijī]
france:
avion
germane:
Flugzeug, Flugmaschine, Flugapparat supersona ~o: Überschallflieger. ĉas~o: Jagdflieger. bomb~o: Bomber. skolt~o: Aufklärungsflugzeug. ŝarĝ~o: Transportflugzeug. jet~o: (Düsen-)Jet. pasaĝera ~o: Passagierflugzeug.
hebree:
מטוס
hispane:
avión
hungare:
repülőgép
ide:
aeroplano
itale:
aeroplano ĉas~o: caccia (aeroplano). bomb~o: bombardiere (aeroplano). skolt~o: aereo spia. ŝarĝ~o: cargo (aeroplano).
japane:
飛行機 [ひこうき]
katalune:
avió ĉas~o: caça. bomb~o: bombarder. skolt~o: avió escolta. ŝarĝ~o: avió de càrrega, avió de transport. agro~o: avió fumigador.
nederlande:
vliegtuig
pole:
samolot
ruse:
самолёт ĉas~o: истребитель. bomb~o: бомбардировщик. skolt~o: самолёт-шпион. ŝarĝ~o: грузовой самолёт.
slovake:
lietadlo
ukraine:
літак

avii

(ntr)
Aerveturi per avio.
angle:
fly
beloruse:
ляцець самалётам
ĉeĥe:
létat letadlem
ĉine:
飛機去 [fēijīqù], 飞机去 [fēijīqù]
germane:
fliegen
hispane:
volar (en avión)
hungare:
repül (repülőgépen)
itale:
volare (con aeroplano)
katalune:
volar, viatjar en avió
ruse:
летать самолётом
slovake:
lietať lietadlom

avia

Rilata al avio aŭ aviado; uzanta avion: avia transportado, poŝto (kp aerpoŝta); vojaĝi, sendi ion avie; estiĝis damaĝo en la avia strukturo [10]; li partoprenis la unuan rusan avian feston en Peterburgo [11]; Internacia Civil-Avia Organizaĵo [12]; ili neŭtrale rilatas al usonaj kaj britaj aviaj atakoj [13]; ni havas germanan konsulejon en Novosibirsko, kaj rektajn aviajn flugojn en Germanion [14]; por la UKanoj estas planata avia flugo Moskvo – Tel-Avivo [15].
Rim.: Laŭ nacilingvaj kutimoj oni ofte trovas la adjektivon „aera“ uzata en la senco de „avia“.
10. Preventa medicino por aviadiloj
11. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Ukraina Ikaro, 2004
12. Garbhan MacAoidh: Flugilhavaj vortoj, Monato, 2000/10, p. 22
13. La Ondo de Esperanto, 1999, No 3 (53)
14. La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57)
15. La Ondo de Esperanto, 1999, No 12 (62)
angle:
aviational
beloruse:
авіяцыйны, паветраны
germane:
fliegend
hungare:
légi, repülő
itale:
aereo (per aeroplano)
katalune:
aeri ~e: en avió, per avió.
ruse:
авиа-, воздушный

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.