3flagr/i PV
flagri
(ntr)
- 1.
-
Lumi kun varianta heleco kaj koloro de flamo:
kandelo tie staris, la flamo flagradis en la aerblovo
[1];
ŝiajn vestojn malklare kaj flagrante lumigis la flamo de l' fajro
[2];
ĉirkaŭe flagris ĉiam pli multaj lanternoj
[3];
de tempo al tempo la flamo en [la lanterno]
ekflagradis
[4];
ĝi staris ekzakte antaŭ la suno tiel, ke ĝia grandioza kolhararo ĉirkaŭflagris
la leonvizaĝon kiel flamkrono
[5].
brili, bruli, fajri, flami
- 2.
-
Montri rapidan brilon aŭ kolorŝanĝon pro moviĝo de objekto en varia lumo:
festflagoj […] flagris pro la vento
[6];
en la lunbrilo flagris sur lia mano kavalira ringo
[7];
en la suno flagris la oritaĵoj de la portiloj
[8];
tie kontraŭ la frosta spaco, ŝvebis birdo preskaŭ senmova, flagranta kiel alaŭdo
[9];
ili sin klinis al mi, ĉirkaŭprenis min kaj dancis, […] iliaj
diverskolore brilantaj vestoj flagris antaŭ mi, kvazaŭ blanka rubando sur
ora kaj purpura fono
FdO
.
flirti1, trembrili
- 3.
- (figure)
Subite alterne vidiĝi kaj malaperi:
en liaj okuloj ankoraŭ flagris la angoro kaj liaj manoj tremis
[10];
en la fendo kiun ŝi lasis refermetante la pordon
ekflagris ŝia scivorema okulo
[11];
en la subkonscio de l’ francoj, flagras la ideo, ke la spontana vorto, la
infane kreita, ne estas la ĝusta
[12];
envia esprimo flagras momentete en iliaj mienoj
[13];
[ĉe] ŝiprompulo, ekflagras la kompato de la homoj
[14];
la pensoj flagris kiel vojeraraj birdoj ĉirkaŭ la mondo
[15].
alterni, intermiti, pulsi, trakuri, vibri3
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo
2. E. Orzeszkowa, trad. K. Bein: Bona sinjorino, 1909
3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XX
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
5. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Goabo, la dezerto de la Koloroj
6. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXI
7. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXXIX
8. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVI
9. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Albert Viksten
10. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 1
11. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 24
12. Claude Piron: La bona lingvo, 4. Emo Difini, Emo Elvoki
13. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Al Romo
14. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 43
15. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Albert Viksten

- angle:
- flicker, flare
- beloruse:
- палаць, гарэць, шугаць, палымнець, успыхваць
- ĉeĥe:
- míhat se, plápolat, třepetat se
- ĉine:
- 1. 一閃一閃 [yīshǎnyīshǎn], 搖曳 [yáoyè], 閃閃發光 [shǎnshǎnfāguāng], 忽悠 [hūyōu] 2. 晔 [yè], 忽閃 [hūshǎn], 一閃一閃 [yīshǎnyīshǎn], 搖曳 [yáoyè] 3. 一閃一閃 [yīshǎnyīshǎn], 搖曳 [yáoyè], 閃閃發光 [shǎnshǎnfāguāng], 忽悠 [hūyōu]
- france:
- étinceler, scintiller, flotter (en tous sens dans le vent), s'enflammer (en lançant des étincelles), trembler (en p. d'une flamme, d'une lumière), vaciller (en p. d'une flamme, d'une lumière)
- germane:
- flackern 2. funkeln
- hungare:
- 1. lobog 2. repdes 3. villődzik, villog
- japane:
- 揺らぐ [ゆらぐ], 揺らめく [ゆらめく], 明滅する [めいめつする], はためく
- nederlande:
- 1. flikkeren
- portugale:
- 1. chamejar, flamejar, coruscar, deflagrar 2. agitar-se, tremular 3. chamejar, flamejar, coruscar, deflagrar
- ruse:
- 1. полыхать, пламенеть, мерцать, мигать, колыхаться (об огне) 2. трепетать, развеваться, порхать 3. мерцать
- slovake:
- mihať sa, plápolať
- ukraine:
- палахкотіти, палахкотати, горіти, полум’яніти
flagreti
(ntr)
- Malforte flagri: [li] enpensiĝe rigardis la lastajn flagretojn de l’ estingiĝantaj karboj [16]; stratlanternoj flagretis kiel funebraj kandeloj [17]; Akvo tavole falas, ĉiu tavoleto ⫽ Flagretas per plenmanoj da luna brileto [18].
16.
H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII
17. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 31. Ricevis Bandito Laŭ Sia Merito.
18. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro VIII.
17. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 31. Ricevis Bandito Laŭ Sia Merito.
18. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro VIII.
- angle:
- flicker
- beloruse:
- мігацець, мігцець
- ĉeĥe:
- míhat se, plápolat, třepetat se
- ĉine:
- 淡光 [dànguāng]
- france:
- trembloter (en p. d'une flamme, d'une lumière)
- germane:
- schwach flackern
- hungare:
- pislákol
- japane:
- ちらちら光る [ちらちらひかる], ちらちら燃える [ちらちらもえる]
- ruse:
- мерцать
- slovake:
- mihať sa, plápolať
- ukraine:
- мерехтіти, відсвічувати