*kas/o PV
*kaso
↝ 
- 1. ↝
- Monkesto; kasmaŝino: dum tiu incidento el la kaso iel mistere malaperis la tuta taga enspezo [1]; la unua [desegnaĵo] estis trovita en la malplena kaso de aŭtomata alkoholvendejo [2]; plena kaso ŝteliston altiras PrV ; abatoj plenigis sian kason per la biervendado [3].
- 2. ↝
- VdE
Ĉambro, destinita por enspezado kaj elspezado de mono, kaj
en kiu oni konservas la kason1:
kiam ŝi estis paganta ĉe la kaso,
ŝiaj ŝuoj malaperis
[4];
jam mi estis antaŭsaltinta, kubute forŝovante
maljunulinon de la kasofenestro
[5];
nek en la atendohalo, nek en la kashalo iu estis
[6].
kasejo
giĉeto
- 3. ↝
- (figure)
Monaj rimedoj:
por kio rompi seĝojn? ĝi estas malprofito por
la regna kaso;
[7];
la reĝa kaso havos malprofiton
[8];
mi jam multe ŝuldas al nia kaso de reciproka
helpo
[9];
al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso
PrV
;
vivi de ŝparita kaso
(mono)
PrV
;
kiu rompis la glason, tiu ordigu la kason
PrV
(pagante la perdon, ĉar ĉiu devas
prirespondi pri siaj faroj);
[li] devis konfesi pri akcepto kaj kaŝado de gigantaj sumoj, pri
nigraj kasoj kaj kontoj
[10].
poŝo, sako.
1.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 27
2. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 6
3. Monato, Lode van de Velde: Bierlando Belgio
4. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 19
5. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 1
6. Monato, Geraldo Mattos: Kota Akvo: Konstanten Krysakov
7. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 1:1
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 4:13
9. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 1
10. Monato, Stefan Maul: Germanio: Pekoj de patriarko
2. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 6
3. Monato, Lode van de Velde: Bierlando Belgio
4. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 19
5. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 1
6. Monato, Geraldo Mattos: Kota Akvo: Konstanten Krysakov
7. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 1:1
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 4:13
9. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 1
10. Monato, Stefan Maul: Germanio: Pekoj de patriarko
- angle:
- 1. cash box, money box, till 2. cashier's office, cashpoint, cashdesk 3. coffer, purse
- beloruse:
- 1. каса 2. каса
- bulgare:
- 1. каса
- ĉeĥe:
- peníze v pokladně, pokladní hotovost
- france:
- 1. caisse (boîte pour l'argent) 2. caisse (lieu où l'on paie) regna ~o: trésor public ~o de reciproka helpo: caisse d'entraide, caisse de solidarité ŝparita ~o: économies kiu rompis la glason, tiu ordigu la ~on: il faut payer pour ses erreurs 3. caisse (moyens financiers), argent
- germane:
- 1. Kasse, Geldkassette, Geldkasten 2. Kasse, Kassenraum 3. Kasse
- hebree:
- 1. קופה (כסףת), אוצר (קופה) 2. קופה (נקודת מכירה) ŝparita ~o: חסכונות
- hispane:
- 1. caja (de dinero), cofre, caja fuerte 2. caja (local), tesoro ~o de reciproka helpo: caja de solidaridad ŝparita ~o: ahorros kiu rompis la glason, tiu ordigu la ~on: quien rompe debe pagar 3. recursos financieros
- hungare:
- 1. pénzesláda, kassza, kézipénztár, pénzkazetta 2. pénztár, pénztárhelyiség, pénztárterem ŝparita ~o: megtakaríás
- nederlande:
- 1. kas 2. kassa ~o de reciproka helpo: solidariteitskas ŝparita ~o: spaargeld kiu rompis la glason, tiu ordigu la ~on: wie het potje breekt, moet het betalen 3. kas
- pole:
- kasa
- portugale:
- 1. caixa (de dinheiro), cofre, caixa-forte, burra 2. caixa (local), tesouraria 3. caixa (recursos), recursos financeiros
- ruse:
- 1. касса 2. касса
- slovake:
- pokladničná miestnosť
- svede:
- 1. kassa 2. kassa
kasejo PV ↝
11.
Monato, Geraldo Mattos: Kota Akvo: Konstanten Krysakov
- angle:
- cashier's office, cashpoint, cashdesk
- beloruse:
- каса
- ĉeĥe:
- pokladna - místnost
- france:
- caisse (lieu où l'on paie)
- germane:
- Kasse, Kassenraum
- hebree:
- קופה (נקודת מכירה)
- hispane:
- caja de pago
- hungare:
- pénztár, pénztárhelyiség, pénztárterem
- nederlande:
- kassa
- pole:
- kasa
- portugale:
- caixa (local), tesouraria
- rumane:
- casa
- ruse:
- касса
- slovake:
- pokladničná miestnosť
- svede:
- kassa
kasisto
↝ 
-
Tiu, kiu mastrumas kason:
la granda kasisto ankaŭ estas saĝa, tamen ŝajnas al li afero tute natura, ke
ĉiuj trezoroj de l' faraonoj transiris en Labirinton
[12]!
- a)
- Oficisto aŭ dungito, kiu en- kaj elspezas monon en kaso2: kasistino rakontis al ni, ke oni eĉ konstante kontrolas, kiom rapide ŝi skanas la varojn ĉe la aŭtomata kaso [13].
- b)
- Societano, kies tasko estas kolekti la kotizojn kaj prizorgi la monon: en la klubo kasisto petis pri l' kotiz' [14]; mi estas sekretario-kasisto de TEĴA [15]; [iliaj] ideoj pli kongruis kun la ekonomia strategio de la kasistoj en Bruselo [16].
12.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro III
13. Monato, Stefan Maul: Fratego fiaskas, 2008
14. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Nigra Tago
15. Monato, Yamasaki Seikô, 2003
16. Monato, Evgeni Georgiev: Anseroj kaj azeno
13. Monato, Stefan Maul: Fratego fiaskas, 2008
14. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Nigra Tago
15. Monato, Yamasaki Seikô, 2003
16. Monato, Evgeni Georgiev: Anseroj kaj azeno
- angle:
- treasurer, paymaster
- beloruse:
- касір
- ĉeĥe:
- kasír, pokladník
- france:
- caissier, trésorier
- germane:
- Kassierer, Kassenführer, Kassenverwalter
- hebree:
- גזבר
- hispane:
- cajero, tesorero
- hungare:
- pénztáros
- nederlande:
- kassier, penningmeester
- pole:
- kasjer
- portugale:
- caixa (funcionário), tesoureiro
- rumane:
- casier
- ruse:
- кассир
- slovake:
- pokladník
- svede:
- kassör
enkasigi ↝
(tr)
- angle:
- pay in
- beloruse:
- інкасаваць
- ĉeĥe:
- dát do pokladny, inkasovat, kasírovat
- france:
- encaisser (mettre en caisse)
- germane:
- einnehmen, einziehen, einkassieren
- hebree:
- להכניס (כסף)
- hispane:
- recaudar
- hungare:
- bevételez, behajt, pénzt beszed, inkasszál
- nederlande:
- incasseren
- pole:
- inkasować
- portugale:
- recolher (dinheiro), arrecadar dinheiro
- slovake:
- inkasovať
kasmaŝino ↝
- Maŝino entenanta tirkeston por kasa funkcio, kaj plenumanta rilatajn monkalkulojn, ofte uzata en vendejo: restis sur la prezentilo antikva pesilo kaj klasika kasmaŝino [19].
19.
I. Ertl:
Buckeye Road, 2011
- angle:
- cash register
- france:
- caisse enregistreuse
- germane:
- Registrierkasse
- hispane:
- caja registradora