8sin/o Z PIV1

sino

1.
Intima, centra parto de homo.
a)
ANA Homa brusto kaj ventro, trunkantaŭo: ŝi premis la infanon al sia sino.
b)
Homa internaĵo: kiam mi estis ankoraŭ en la sino de mia patrino; Jesuo enkarniĝis en la sino de Mario.
c)
(figure) Koro, sidejo de la sentoj.
d)
Parto de la vesto, kiu kovras la bruston: li metis sian manon en sian sinonZ .
2.
(figure) Mezo, kaŝita parto de io: ni ne scias, kion kaŝas en sia sino la estonteco.
angle:
1. lap 1.a bosom
ĉeĥe:
 hrudní část oděvu
france:
 sein (intérieur)
germane:
1. Schoß 2. Inneres 1.a Brust, Busen
hispane:
 seno (interior)
hungare:
1. öl 2. benső, méh 1.a kebel, mell 1.b anyaméh 1.c benső, kebel 1.d kebel (ruharész)
itale:
 seno (interiorità)
nederlande:
1. schoot 1.a borst, boezem 1.b buik
pole:
1.a łono 1.d pazucha
ruse:
2. лоно 1.a грудь 1.b лоно 1.c сердце (f) 1.d пазуха
slovake:
 hrudná časť odevu
ukraine:
 черево, утроба, надра, пучина, лоно

sine de

(prepoziciaĵo)
En la sino de, en la interno de, ene de1: la loĝantoj de la tuta mondo pli kaj pli konsciiĝas pri la solidareco, kiu unuigas ilin sine de unika monda spaco [1].
1. Civitanoj de la Mondo: Kial Mondcivitanoj?, [2006?]
france:
 au sein de
hispane:
 en el seno de

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.