*dorm/i PV

*dormi

(ntr)
1.
Esti en stato de korpa kaj spirita senaktiveco, kiu ĉe la homoj ordinare okazas dum ĉiu nokto, kaj estas necesa por ripozigi la homojn kaj la bestojn: kiam mi venis al li, li dormis, sed mi lin vekis [1]; infanoj, kaj kiam vi estos lacaj, vi iom dormu [2]; venis la tempo dormi [3]; preparu vian silkan liteton, ni kuŝiĝos por dormi [4]; ili ĉiuj dormos kaj ronkos [5]; la fiŝkaptisto dormis bone kaj profunde, ĉar li multe kuris tage [6]; li kuŝiĝis ĉe la fajro kaj dormis ĝis la tagiĝo [7]; dormi ŝtonan (profundan) dormon B ; kiu dormas longe, vivas mallonge PrV .
2.
(figure) Ne agi, resti senaga, kvieta: la longe dormintaj semoj komencis doni la unuajn trunketojn [8]; malfeliĉe, nur dormis artikolo 19 en sia glacia beleco kvazaŭ mumio [9]; ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas PrV .
afrikanse:
slaap
albane:
gjumë
amhare:
መተኛት
angle:
sleep
arabe:
نوم
armene:
Երազ
azerbajĝane:
yuxu
beloruse:
спаць
bengale:
ঘুম
birme:
အိပ်
bosne:
spavanje
bulgare:
спя
ĉeĥe:
spát
ĉine:
[shuì], 眠 [mián], 睡觉 [shuì jiào]
dane:
søvn
estone:
uni
eŭske:
loa
filipine:
tulog
france:
dormir, reposer (dormir)
galege:
soño
germane:
schlafen, ruhen
guĝarate:
ઊંઘ
haitie:
dòmi
haŭse:
barci
hinde:
नींद
hispane:
dormir
hungare:
alszik
igbe:
ụra
indonezie:
tidur
irlande:
codlata
islande:
sofa
japane:
スリープ
jave:
turu
jide:
שלאָפן
jorube:
orun
kanare:
ನಿದ್ರೆ
kartvele:
ძილის
katalune:
dormir ~i ŝtonan (profundan) ~on: dormir com un tronc.
kazaĥe:
ұйықтау
kimre:
cysgu
kirgize:
уйку
kmere:
ការដេក
koree:
korsike:
scoprinu
kose:
ukulala
kroate:
spavanje
kurde:
xew de çûn, xewtin, xewîn, nivîn
latine:
somnum
latve:
miegs
laŭe:
ນອນ
litove:
miegas
makedone:
спиење
malagase:
torimaso
malaje:
tidur
malajalame:
ഉറക്കം
malte:
irqad
maorie:
moe
marate:
झोप
monge:
pw tsaug zog
mongole:
унтах
nederlande:
slapen
nepale:
निद्रामा
njanĝe:
tulo
okcidentfrise:
sliep
panĝabe:
ਨ ਦ
paŝtue:
خوب
pole:
spać
portugale:
dormir
ruande:
gusinzira
rumane:
dormi
ruse:
спать
samoe:
moe
sinde:
ننڊ
sinhale:
නින්ද
skotgaele:
cadal
slovake:
spať
slovene:
spanja
somale:
hurdo
ŝone:
hope
sote:
robala
sunde:
sare
svahile:
usingizi
svede:
sova
taĝike:
хоб
taje:
นอนหลับ
tamile:
தூக்கம்
tatare:
йокы
telugue:
నిద్ర
tibete:
གཉིད་ཁུག་
tokipone:
lape
ukraine:
сон
urdue:
نیند
uzbeke:
uyqu
vjetname:
ngủ
zulue:
sokulala

dormo

1.
Stato de dormanto: la infano de Doroteo ripozis per trankvila dormo [10]; ĉe la subiro de la suno profunda dormo falis sur Abramon [11]; li vekiĝis de sia dormo, kaj diris: mi eliros [12]; noktomeze la dormo fermis al la junulo la okulojn [13]; tagmeza dormo (siesto) [14]; fera dormo [15]; hipnota dormo [16]; (figure) ŝi eble kun granda ĝuo fermus la okulojn por eterna dormo (morto) Marta ; dormo kaj morto estas nur du dunaskitoj [17]; ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas PrV ; ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam PrV .
2.
Senaktiveco, senprogreso: la politika parolarto, post multaj jarcentoj da dormo, revekiĝis en la lando, kiu la unua sukcesis krei modernepokajn demokratajn instituciojn [18]; unufoje oni ĝin citis en Ĝenevo, [sed tiam] nenio plu ĝenis la dormon de la bela artikolo, ĝis […] la dua mondmilito [19]; la riverondoj post la glacia dormo senĝene levis kaj subigis sin [20]. VD:letargio, marasmo, stagno.
beloruse:
сон
bulgare:
сън
ĉeĥe:
spaní, spánek
ĉine:
休眠状态 [xiūmiánzhuàngtài], 覺 [jiào], 睡眠 [shuìmián], 睡 [shuì]
france:
1. sommeil (état du dormeur) 2. sommeil (inactivité), repos (inactivité)
germane:
Schlaf, Ruhe tagmeza ~o: Mittagsschlaf.
hebree:
שינה
hispane:
1. sueño, reposo 2. letargo, somnolencia
hungare:
alvás, álom
indonezie:
tidur
japane:
眠り [ねむり], 睡眠 [すいみん], 休止 [きゅうし]
katalune:
1. son, dormició 2. letargia, inactivitat
nederlande:
slaap (het slapen)
pole:
sen
portugale:
sono
ruse:
сон
slovake:
spánok
svede:
sömn
taje:
การนอนหลับ
tokipone:
lape
ukraine:
сон (стан), сплячка

dormema

1.
(iu) Ema dormi: hundoj mutaj, kiuj ne povas boji, dormemaj, kuŝemaj [21]; li fariĝis tiel dormema, ke li ne povis plu teni la okulojn nefermitaj [22]; [mi estas] ne laca, ne laca... nur iom dormema [23]; dormemo surprizis lin post tiu rafinite preparita manĝo [24].
2.
(io) Esprimanta emon dormi; elmontranta senaktivecon; invitanta al dormo: dormema urbo [25]; ho, kiel longa kaj dormema estis la tempo [26]! li ŝajnis apatia, sed tiuj briletoj sub la dormemaj palpebroj memorigis pri kato, kiu senmove observas sian kaptaĵon [27].
angle:
1. sleepy, slumberous
beloruse:
сонны, санлівы, заспаны, прыспаны, пазаспаны
bulgare:
1. сънлив
ĉeĥe:
1. ospalý, rád spící
ĉine:
1. 贪睡 [tān shuì]
france:
1. ensommeillé ~emo: sommeil (envie de dormir).
germane:
1. schläfrig ~emo: Schläfrigkeit. 2. verschlafen
hebree:
1. ישנוני
hispane:
1. soñoliento, somnoliento ~emo: somnolencia, modorra.
hungare:
1. álmos, aluszékony ~emo: álmosság.
indonezie:
1. mengantuk
japane:
眠い [ねむい], 眠たがりの [ねむたがりの]
katalune:
1. somnolent, endormiscat, ensopit ~emo: somnolència, ensopiment.
nederlande:
1. slaperig ~emo: slaap (het slaperig zijn).
pole:
1. śpiący, rozespany ~emo: senność.
portugale:
1. sonolento, com sono, dorminhoco
ruse:
1. сонный (хотящий спать), сонливый, заспанный
slovake:
1. ospalý
svede:
1. sömnig, trött
taje:
ง่วงนอน
tibete:
1. གཉིད་བྲོ་པོ་
ukraine:
1. сонливий

dormegi

(ntr)
Profunde dormi: mi estis en lito kaj dormegis, kiam plaĉis al la Ĉielo sendi [soldatojn] en nian belan kastelon [28]; kiam ŝi dormegos pugnoferme, vi povos agi kun ŝi kiel vi volos [29]; (figure) la stacidomo dormis, la apuda urbeto dormegis [30]; Stefano Bogdanoviĉ dormegas tiom profunde, ke ŝi ne kapablas lin veki [31].
beloruse:
спаць глыбокім сном
ĉeĥe:
spát hlubokým spánkem
ĉine:
睡熟 [shuìshú]
france:
dormir d'un sommeil de plomb
germane:
fest schlafen, im tiefen Schlaf liegen
hebree:
לישון שינה עמוקה
hispane:
dormir profundamente, dormir como un tronco
hungare:
mélyen alszik
indonezie:
tidur lelap, tidur pulas, tidur nyenyak
japane:
熟睡する [じゅくすいする]
katalune:
dormir profundament, dormir com un soc
nederlande:
diep slapen
pole:
spać głębokim snem, spać głęboko, spać mocnym snem, spać mocno, spać kamiennym snem, spać jak kamień
ruse:
спать глубоким сном, дрыхнуть
slovake:
tvrdo spať
svede:
sova djupt
ukraine:
спати камінним сном

*dormeti

(ntr)
1.
Dormi mallonge, malintense, duondormi: li sidas apud la tablo kaj dormetas [32]; nia gardanto ne dormetas [33]; [ŝi] kisis la maljunan avinon, kiu ankoraŭ dormetis [34]; li iris al la mansardo por fumadi kaj dormeti [35]; multaj kaj grandaj kapabloj dormetis en li [36]; tiu patrina instinkto kiu dormetas funde de koro de ĉiuj virinoj [37]; (figure) la vivo dormetas en tiu ĉi malnova urbo Metrop ; „lando de sanktuloj kaj doktuloj“ – tiel Irlando estis konata, dum Eŭropo dormetis tra la mezepoka mallumo [38].
2.
KOMP (Pri komputilo aŭ simila aranĝaĵo:) Funkcii en la reĝimo de minimuma energikonsumo, plenumante nenian laboron krom la kontrolo, ĉu venis veka signalo: ĉi tiu agordo preskribas al la bitlibro dormeti se dum 20 minutoj venis nenia komando de la leganto.
angle:
2. sleep, suspend to RAM
beloruse:
1. драмаць
ĉeĥe:
dřímat, podřimovat
ĉine:
1. 小睡 [xiǎo shuì]
france:
1. sommeiller, somnoler
germane:
1. dösen, schlummern
hebree:
לנמנם
hispane:
1. dormitar 2. suspender (guardar sesión de trabajo en la memoria RAM
hungare:
1. szundikál, bólogat (szundikál)
japane:
うとうとする, まどろむ
katalune:
1. dormisquejar, becar
nederlande:
in slaapstand gaan 1. soezen, dutten, doezelen
pole:
1. drzemać, ucinać drzemkę
ruse:
1. дремать 2. быть в режиме сна
slovake:
podriemkať si
svede:
1. dåsa, slumra
ukraine:
дрімати

dormigi

1.
Igi aŭ teni iun dormanta: ŝi lule dormigis lin, sed tre gardeme, kvazaŭ ŝi timus lin timigi [39]; [la] verda arbaro […], en ombro ĝi tuj min dormigis, ŝancelante foliojn kaj florojn [40]; (figure) Tanatoso dormigos lin por ĉiam [41]; estis kelkaj [malsanuloj] kiujn oni dormigis per la rigardado aŭ mana karesado, unu ĝemis [42]. SUB:narkoti
2.
(figure) Trompante aŭ tedante senatentigi: eble la ruza Feniciano sukcesis dormigi iliajn suspektemajn korojn [43]? politikaj rezonadoj, kiuj dormigas [44].
SIN:luli
beloruse:
усыпляць
ĉeĥe:
uspat
france:
endormir
germane:
einlullen 1. in Schlaf versetzen 2. einschläfern
hebree:
להרדים
hispane:
1. hacer dormir, cloroformizar 2. calmar, apaciguar
hungare:
elaltat
indonezie:
menidurkan
japane:
眠らせる [ねむらせる], 弱める [よわめる]
katalune:
1. ensopir, cloroformitzar 2. calmar, apaivagar
nederlande:
in slaap doen
pole:
usypiać
ruse:
усыпить
slovake:
uspávací
svede:
söva
ukraine:
присипляти

dormigilo

Endormiga drogo: mi uzas nek dormigilojn nek aliajn psikmedikamentojn [45]; la malfeliĉa knabino, senmovigita de multnombraj kisadoj kiel de dormigilo, ekdormis en brakoj de sia amanto [46]; oficiale mi ne havas efektivan dormigilon, kaj neoficiale... oni ne donas tiajn aĵojn almoze eĉ al blinduloj [47]. VD:sedativo
45. C. Piron: Kien esperanto?, prelego en Cully, 1994.
46. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Naŭa
47. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova ŝakproblemo, 1947
angle:
soporific
beloruse:
снатворнае
ĉeĥe:
prášek na spaní
ĉine:
安眠药 [ānmiányào]
france:
somnifère
germane:
Schlafmittel, Einschlafhilfe
hebree:
כדור שינה
hispane:
somnífero, narcótico
hungare:
altató(szer)
indonezie:
obat tidur, soporifik
japane:
睡眠薬 [すいみんやく], 眠り薬 [ねむりぐすり]
katalune:
somnífer(s), narcòtic(s)
nederlande:
slaapmiddel
pole:
środek nasenny
rumane:
somnifer
ruse:
снотворное
slovake:
prášok na spanie
svede:
sömnmedel
ukraine:
снотворний засіб, снотворне

dormilo

(malofte)
Aĵo servanta por dormi, kiu faras dormon pli komforta: lito, matraco, kuseno, dormosako ktp.
Rim.: Iuj (ekzemple PAG) donas al dormilo la sencon de dormigilo, kaj oni indikas zamenhofan ekzemplon kiu ŝajnas konfirmi tiun opinion: konscienco trankvila estas bona dormilo PrV . Tamen tie estas miskompreno: la bona konscienco ne kaŭzas endormiĝon, kvankam ĝi ja ebligas agrablan dormon. La „dormilo“j ja estas „iloj por dormado“ kaj la proverbo senpere antaŭanta la ĵus cititan pruvas ke ĝuste tion celis Zamenhof: konscienco senmakula estas kuseno plej mola. [Sergio Pokrovskij]
ĉeĥe:
prášek na spaní
france:
élément de literie
germane:
Schlafgerät, Schlafhilfe konscienco trankvila estas bona ~ilo: Ein gut Gewissen ist ein sanftes Ruhekissen.
hispane:
ropa de cama
hungare:
alvószer, alvóeszköz, alvó alkalmatosság konscienco trankvila estas bona ~ilo: nyugodt lelkiismeret, nyugodt álom.
katalune:
roba de llit
ruse:
спальная принадлежность
slovake:
prášok na spanie

duondormi

Esti en parte dorma, parte konscia stato: apud Ĝoja, junulo duondormis sur sia seĝo, kun lipoj formitaj al feliĉa rideto [48]; li mem estis lacega, kaj dum li iris inter la malsanuloj, li duondormis [49]; ofte ili grumblis, fihumoris kaj duondormis, se ili ne estis ebriaj [50]; jen, mi parolas, vi aŭdas sen vere aŭskulti, vi duondormas pli kaj pli [51]. SIN:dormeti, somnoli
beloruse:
драмаць
ĉeĥe:
dřímat, podřimovat
ĉine:
打盹儿 [dǎdǔnr]
france:
somnoler
germane:
dösen, im Halbschlaf liegen
hispane:
dormitar, cabecear, dormir con un ojo abierto
indonezie:
setengah tidur
japane:
仮眠をとる [かみんをとる]
pole:
czuwać
slovake:
podriemkať si
ukraine:
дрімати

duondormo

Stato de iu parte dorma, parte konscia: [li] pasigis la tempon per iu libro, fumadis aŭ restis en duondormo [52]; de la tuta brilo ĝi estis kvazaŭ en duondormo [53]; ŝia konscio iom vekiĝis el la duondormo [54]; kelkfoje li tamen falis en ian duondormon, en kiu li vidis kaj aŭdis ĉion, kio okazis ĉirkaŭ li, sed en kiu la realeco miksis sin kun febraj vizioj QuV . SIN:somnolo
beloruse:
дрымота
france:
somnolence
germane:
Halbschlaf
hispane:
somnolencia, sopor
japane:
仮眠 [かみん]
pole:
półsen

eldormiĝi

(malofte)
Ĉesigi sian dormadon, vekiĝi1: la avino eldormiĝis kaj levis sin al sido en sia lito [55].
55. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
beloruse:
прачынацца
ĉine:
[jué]
france:
s'éveiller
germane:
wach werden, aufwachen
indonezie:
bangun

endormigi

Meti iun en dormon: sed dormu nun, fariĝu freŝa kaj sana! Mi kantos kaj endormigos vin [56]; kaj ŝi endormigis lin sur siaj genuoj, kaj alvokis homon, kaj detondigis la sep buklojn de lia kapo [57].
beloruse:
усыпляць
ĉeĥe:
uspat
france:
endormir
germane:
zum Einschlafen bringen
hebree:
להרדים
hispane:
dormirse
hungare:
elaltat
indonezie:
menidurkan
japane:
眠りこませる [ねむりこませる], 寝付かせる [ねつかせる]
katalune:
adormir
nederlande:
in slaap doen
pole:
usypiać, kłaść spać
ruse:
усыпить
slovake:
uspávací
svede:
söva
ukraine:
присипляти

endormiĝi

1.
Transiri en dorman staton, fali en dormon: [la najtingalo] kantis kaj la imperiestro dolĉe endormiĝis [58]; mi kuŝiĝas kaj endormiĝas, kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas [59].
2.
(figure) Trankvile morti en paco: tute mallaŭte ĝi (la muŝo) malleviĝis sur la balanciĝantan trunketon de herbo, balancetis la kapon tiel, kiel nur ĝi povas balanceti, kaj ĝoje endormiĝis [60]; ĉar se ni kredas, ke Jesuo mortis kaj releviĝis, tiel ankaŭ tiujn, kiuj endormiĝis en Jesuo, Dio venigos kun li [61]. VD:forpasi
beloruse:
заснуць
ĉine:
入睡 [rùshuì], 入眠 [rùmián]
france:
s'endormir
germane:
einschlafen
hebree:
להירדם
hispane:
1. quedarse dormido 2. fallecer
hungare:
elalszik
indonezie:
tertidur
japane:
眠る [ねむる], 寝付く [ねつく]
katalune:
1. adormir-se 2. transir
nederlande:
in slaap vallen, inslapen
pole:
1. zasypiać, zapadać w sen 2. zasypiać
ruse:
уснуть, заснуть
svede:
1. somna 2. somna in
ukraine:
заснути

endormiĝo

1.
Transiro en dorman staton: kontraŭ la kungluiĝado de la palpebroj […][…] oni igas vespere antaŭ la endormiĝo froti sur la fermitaj palpebroj ŝmiraĵon kun blanka hidrarga precipitato [62].
2.
KRI En la tradicia kristanismo la Endormiĝo de la Sankta Dipatrino estas unu el la ĉefaj kristanaj festoj (la dekduopaj festoj, la dipatrinaj festoj), per kiu la eklezio rememoras la miraklan morton de la Dipatrino: inter la plej gravaj ortodoksaj festoj estas La Endormiĝo kaj Ĉieliro de la sankta Dipatrino [63]; tiu, kiu konstruigis en la urbo la monaĥejon „Endormiĝo de la Dipatrino“ [64]. VD:Ĉielenpreno
62. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Kronika katara konjunktivito
63. D. Cibulevskij: Katedralo renaskiĝantaMonato
64. -: Sinaia ‐ La Perlo de Karpatoj, SAT, [2010]
angle:
2. Assumption of the Virgin Mary, Dormition of the Virgin Mary
beloruse:
1. засынаньне 2. Спачын Маці Божай, Прачыстая
germane:
Einschlafen
hebree:
הירדמות
hispane:
1. adormecimiento 2. Asunción de la Virgen María, Dormición
katalune:
1. adormiment 2. assumpció, la Mare de Déu d'Agost (festivitat)
latinece:
2. Dormitio S. Mariae
pole:
1. zaśnięcie, zapadnięcie w sen 2. Zaśnięcie
ruse:
1. засыпание, отход ко сну 2. Успение
svede:
1. insomnande

fordormi

(tr)
Perdi pro duma dormo: fordormi la okazon PrV ; sportistoj fordormas sian vivon kaj se ili nur ete forpaŝas de sia preskribita vivmaniero ili grave malsaniĝas? [65]; fordormi la tutan tagon. VD:maltrafi, preteratenti, preterlasi
beloruse:
праспаць (упусьціць нешта праз сон)
ĉeĥe:
zaspat
ĉine:
睡过头 [shuìguòtóu]
france:
manquer (qc par inactivité)
germane:
verschlafen for~i la okazon: die Gelegenheit verschlafen.
hebree:
להחמיץ הזדמנות
hispane:
dormir (continuamente, sin interrupciones ni despertarse) for~i la okazon: perderse, desaprovechar, dejar pasar (por estar durmiendo).
hungare:
elszalaszt, átaluszik (hagy elmúlni) for~i la okazon: elszalasztja az alkalmat.
japane:
逃す [のがす]
katalune:
dormir (contínuament, sense interrupcions ni despertar-se) for~i la okazon: perdre's, desaprofitar, deixar passar (per estar dormint).
nederlande:
missen (door z.te overslapen)
pole:
przespać
ruse:
проспать (шанс и т.п.)
slovake:
zaspať
svede:
sova bort
ukraine:
просипати

maldormi PV

(ntr)
1.
Esti en la aktiva, ne dorma stato, ne dormi: ni maldormas en la tago, dormas en la nokto kaj havas tiam niajn sonĝojn, sed kun arbo estas alia afero, arbo maldormas en la daŭro de tri sezonoj, kaj nur en la komenco de la vintro ĝi endormiĝas [66]; fakte ŝajnas, ke kiam infano kuŝas, ĝi preskaŭ neniam estas plene maldorma [67]; li maldormis jam tri noktojn apud la malsana patro;
2.
(figure) Havi aktivan, viglan mensostaton, atenti1, zorgi: la Eternulo maldormas super siaj fideluloj [68]; sed se diversaj homoj parolos diversmaniere, ankaŭ tiam maldormu, ĉar la saĝo ordonas antaŭvidi prefere malbonon ol bonon [69].
Rim.: PV, PAG kaj PIV ial atribuas al „maldormi“ la sencon „sin deteni de dormo dum la kutima dormtempo“. Tio estas mallogika (ĉar rompas la simetrion inter „dormi“ kaj „maldormi“), malutila (ĉar arbitre limigante la sencon de „maldormi“ tio senigas nin je vorto por situacio kiel la prezentita en la Fabela ekzemplo) kaj simple malvera, kiel atestas la ekzemploj. „Maldormi“, samkiel „dormi“, oni povas je ĉia tempo, ĉu kutima aŭ ne. Ankaŭ la figura senco maldormi2 pruvas tion.
66. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, lasta sonĝo de maljuna kverko
67. R. Rossetti: La homo, problemsolva organismo, Literatura foiro, 1998-04 (112), p. 44a
68. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 15a
69. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 18a
angle:
to be awake
beloruse:
1. ня спаць, чуйнаваць 2. дбаць, пільнаваць
ĉeĥe:
bdít
ĉine:
醒來 [xǐnglái], 守望 [shǒuwàng], 弄醒 [nòngxǐng], 惺惺 [xīngxīng], 醒着 [xǐngzhuó], 警覺 [jǐngjué]
france:
rester éveillé, veiller (rester éveillé)
germane:
wachen, wach sein
hebree:
להיות ער
hispane:
permanecer despierto, trasnochar, velar
hungare:
ébren van, virraszt
indonezie:
terbangun
japane:
目覚めている [めざめている], 起きている [おきている]
katalune:
tranuitar, vetllar
nederlande:
wakker zijn 1. wakker zijn, wakker blijven, waken
pole:
nie spać, być na jawie, powstrzymywać się od snu
ruse:
1. бодрствовать 2. бдеть
slovake:
bdieť
svede:
vara vaken
ukraine:
не спати, чувати

maldorma

Rilata al aktiva, ne dorma stato: Mi dormis, sed mia koro estis maldorma [70]; Ĉiuj infanoj estis maldormaj. Ili gapis scivole al Johana [71]; la servuteco en kiun ĝi enfermas iliajn vivojn mem dum ok horoj da laborado, nome duono de iliaj maldormaj horoj [72]. VD:konscia
70. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 5:2
71. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon
72. Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016
angle:
awake
ĉine:
醒的 [xǐngde]
france:
éveillé
germane:
wach
hebree:
עֵר
nederlande:
wakker
ruse:
бодрствующий

maldormo

Aktiva stato de nervosistemo, manifestiĝanta en konscia konduto: la ciklo de dormo kaj maldormo; vi leviĝos kvazaŭ el dormo al feliĉa maldormo kaj kvazaŭ el nokto al la tagiĝo de Dio [73]; Li akceptas la teorion de duobla konscio en dormo kaj maldormo, per kio 80 ĝis 90% da homoj povas subiĝi al hipnotismo [74].
73. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 53a
74. Haupenthal, R.: La Esperantisto, p. 28
angle:
wakefulness
beloruse:
няспаньне, чуйнаваньне, дбаньне
ĉeĥe:
bdělost
france:
réveil
germane:
Wachen
hebree:
עֵרוּת
pole:
czuwanie
ruse:
бодрствование, бдение
ukraine:
чування

tradormi

(tr)
Pasigi dormante: ĉu en la domo de via patro estas loko por ni, por tradormi la nokton [75]? ili manĝis panon kaj tradormis la nokton sur la monto [76]; [ili] simple tradormas la malsanon kaj dum la dormo estas arte nutrataj [77]; ŝia nuna edzo tradormis la tutan eventon, do ankaŭ li nenion scias [78].
beloruse:
праспаць (нейкі час)
germane:
durchschlafen, verschlafen
hebree:
ללון
hispane:
dormir de un tirón, dormir de una vez
hungare:
átalszik, végigalszik
japane:
寝て過ごす [ねてすごす]
nederlande:
verslapen
pole:
przespać
ruse:
проспать (всю ночь и т.п.)
ukraine:
переспати

satdormi

(ntr)
Dormi sufiĉe, ĝis la kontenta stato en kiu oni ne plu deziras dormi: mi petas vin, Ramzes, satdormu [79]; la fripono fine satdormis [80]; 4 horoj laŭ la organizantoj sufiĉas por satdormado LOdE .
angle:
sleep one's fill, have one's sleep out
beloruse:
высыпацца (добра паспаць)
ĉeĥe:
dosyta se vyspat
ĉine:
睡足 [shuìzú]
germane:
ausschlafen
hispane:
dormir suficientemente
hungare:
kialussza magát
katalune:
dormir suficientment
nederlande:
uitslapen
pole:
wyspać się
ruse:
выспаться
slovake:
vyspať sa dosýta
ukraine:
виспатися (досхочу)

sendormeco

MED Malsana stato, en kiu oni ne povas dormi: ŝian korpon bruligis varmego naskiĝinta de malsato, malvarmo, sendormeco Marta ; li mortu bela, ne kun vizaĝo mizeriĝinta kaj duonnigra de doloro kaj sendormeco [81]; ia kuracilo por vi kontraŭ la sendormeco [82].
beloruse:
бяссоньніца
ĉeĥe:
bdělost, nespavost
ĉine:
失眠 [shī mián]
france:
insomnie
germane:
Schlaflosigkeit
hebree:
נדודי שינה
hispane:
insomnio
hungare:
álmatlanság
indonezie:
insomnia
japane:
不眠 [ふみん]
katalune:
insomni
nederlande:
slapeloosheid
pole:
bezsenność
ruse:
бессонница
slovake:
bdelosť, nespavosť
ukraine:
безсоння

dormomalsano

MED Infekta malsano karakterizata de konstanta dormemo: ĝi estas speciala… speco… de la dormomalsano…bedaŭrinde ankaŭ mi estas malsana… [83].
beloruse:
сонная хвароба
ĉeĥe:
spavá nemoc
france:
maladie du sommeil
germane:
Schlafkrankheit
hebree:
מחלת שינה
hispane:
síndrome de Kleine-Levin, hipersomnia, síndrome de la bella durmiente
hungare:
álomkór
indonezie:
penyakit tidur
japane:
睡眠病 [すいみんびょう], 眠り病 [ねむりびょう]
katalune:
síndrome de Kleine-Levin, hipersòmnia
nederlande:
slaapziekte
pole:
śpiączka
ruse:
сонная болезнь
slovake:
spavá choroba
ukraine:
сонна хвороба

diskodormo

KOMP Tia stato de komputilo (aŭ simila aranĝaĵo), ke kvankam ĝi estas plene malŝaltita, tamen ĉiuj datumoj pri la uzula seanco2 estas konservitaj en energi-nedependa memoro, plej ofte, sur fiksita disko: ĉe granda amplekso de la ĉefmemoro vekiĝo el diskodormo povas postuli rimarkeblan tempon; la problemo estas kaŭzata de la diskodormo [84].
Rim.: Multaj lingvoj uzas por ĉi tiu nocio metaforan terminon, ekvivalentan al la esperanta vintrodormo; la memklariga kaj malimplica strukturo de la esperanta termino biologia ebligas uzi pli precizan terminon, kiu kombinas la metaforan „dormo“n de „hibernation“ kun la ĝusteco de „suspend to disk“.
angle:
hibernation, suspend to disk
ĉine:
休眠 [xiūmián]
germane:
Ruhezustand (Comp.)
hebree:
א
hispane:
hibernación, suspención a disco
ruse:
гибернация

vintrodormo

ZOO Speco de letargia stato, en kiun venas dum vintro iuj bestoj, ekzemple urso, marmoto, vesperto: tiel insektoj povas adaptiĝi al variaj vivmedioj, inter ili la plej malvarmaj regionoj de la Tero, aplikante biologiajn rimedojn kiaj la vintrodormo kaj sezona migrado [85].
85. Vikipedio, Insektoj, 2016-08-01
angle:
hibernation
beloruse:
зімовае спаньне, зімовая сьпячка
ĉine:
蛰伏 [zhéfú], 冬眠 [dōngmián]
france:
hibernation
germane:
Winterschlaf
hebree:
תַרְדֵמָת חורף
hispane:
hibernación
indonezie:
hibernasi
nederlande:
winterslaap
pole:
sen zimowy
ruse:
зимняя спячка

dormoreĝimo

KOMP Energiŝpara reĝimo3 de komputilo aŭ simila aranĝaĵo dum iom longaj senagaj periodoj ene de seanco2; plej ofte dormetodiskodormo, sed eble kombino de ili ambaŭ: la hibrida dormoreĝimo kombinas dormeton (kies avantaĝo estas tuja vekiĝo) kun diskodormo (kiu konservas la seancajn datumojn ankaŭ en okazo de elektra paneo).
angle:
sleep mode hybrid sleep hibrida ~oreĝimo: hybrid sleep.
france:
veille (ordinateur)
germane:
Schlafmodus (Comp.)
hebree:
מצב שינה
hispane:
modo suspendido suspensión híbrida
indonezie:
mode tidur
nederlande:
slaapstand
ruse:
режим энергосбережения гибридный режим энергосбережения

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
mal~a: Mankas verkindiko en fonto.
~oreĝimo: Mankas dua fontindiko.
~oreĝimo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.