*libr/o PV

*libro

1.
TIP Bindita aŭ broŝurita paperfoliaro kun presita teksto: tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn [1]; nur libra (ĉerpita el libroj, ne el sperto; kabineta) scienco; koni la lingvon libre, sed ne libere; kun la libroj en la mano la infano iris en la lernejon DL ; en tiu ĉi lingvo estos eldonataj libroj kaj gazetoj DL ; li lasis gliti sian rigardon super la multajn librojn, kiuj ĝis la plafono staris ĉe la muroj [2].
2.
Samforma paperfoliaro destinita por ke oni skribu en ĝi: komerca libro; abako estas klare videbla restanta apud kontlibro [3]. VD:kajero
3.
Parto de literatura verko, ordinare grupo de ĉapitroj: instruitulo revenis en sian landon, skribis librojn pri la veraĵo en la mondo, pri la bonaĵo kaj belaĵo, kaj tiel li pasigis tagojn kaj jarojn DL ; libro instruanta estas tre utila DL ; mi decidis eldoni la libron […] per apartaj kajeroj, kiuj estos ellasataj en la daŭro de la tuta jaro 1888 periode, kun intertempoj DL .
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Akvo de l' Vivo
3. Vikipedio, Abako (meĥanika kalkulilo)
afrikanse:
boek
albane:
libri
amhare:
መጽሐፍ
angle:
book
arabe:
كتاب
armene:
Հյուրատետր
azerbajĝane:
kitab
beloruse:
кніга
bengale:
বই
birme:
စာအုပ်
bosne:
knjiga
bulgare:
книга
ĉeĥe:
kniha
ĉine:
[shū]
dane:
bog
estone:
raamat
eŭske:
liburua
filipine:
aklat
france:
livre
galege:
libro
germane:
Buch
greke:
βιβλίο
guĝarate:
પુસ્તક
haitie:
liv
haŭse:
littafi
hinde:
किताब
hispane:
libro
hungare:
könyv
igbe:
akwụkwọ
indonezie:
buku, kitab, pustaka 2. buku tulis
irlande:
leabhar
islande:
bók
itale:
libro
japane:
[ほん]
jave:
buku
jide:
בוך
jorube:
iwe
kanare:
ಪುಸ್ತಕ
kartvele:
წიგნაკი
katalune:
llibre
kazaĥe:
кітап
kimre:
llyfr
kirgize:
китеп
kmere:
សៀវភៅ
koree:
korsike:
librettu
kose:
incwadi
kroate:
knjiga
kurde:
pirtûk
latine:
liber, bri
latve:
grāmata
laŭe:
ປື້ມບັນ
litove:
knyga
makedone:
книга
malagase:
boky
malaje:
buku
malajalame:
പുസ്തകം
malte:
ktieb
maorie:
pukapuka
marate:
पुस्तक
monge:
phau ntawv
mongole:
ном
nederlande:
boek
nepale:
पुस्तक
njanĝe:
buku
okcidentfrise:
boek
panĝabe:
ਦੀ ਕਿਤਾਬ
paŝtue:
کتاب
pole:
książka
portugale:
livro
ruande:
igitabo
rumane:
carte
ruse:
книга
samoe:
tusi
sinde:
ڪتاب
sinhale:
පොත
skotgaele:
leabhar
slovake:
kniha
slovene:
knjiga
somale:
buugga
ŝone:
bhuku
sote:
buka
sunde:
buku
svahile:
kitabu
svede:
bok
taĝike:
китоб
taje:
หนังสือ
tamile:
புத்தகம்
tatare:
китап
telugue:
పుస్తకం
tibete:
དེབ་
turke:
kitap
ukraine:
книга
urdue:
کتاب
uzbeke:
kitob
vjetname:
cuốn sách
volapuke:
buk
zulue:
incwadi

librejo

1.
Librovendejo: ESP Esperantista Centra Librejo; ŝi timis, ke ŝi trovos en la librejo aĉetantojn, en kies ĉeesto ŝi ne povus eldiri tion, pro kio ŝi venis Marta .
2.
(arkaismo) Biblioteko: Ĉernjaev estas fakestro [en la trusto Mosĥozupr], li bezonas en sia librejo helpantinon [4].
angle:
1. bookstore 2. library
beloruse:
1. кнігарня 2. бібліятэка
ĉeĥe:
knihkupectví
ĉine:
1. 书店 [shūdiàn] 2. [tuān], 图书馆 [túshūguǎn], 圖書館 [túshūguǎn], 文库 [wénkù], 文庫 [wénkù], 图书管理员 [túshūguǎnlǐyuán], 圖書管理員 [túshūguǎnlǐyuán], 藏书 [cángshū], 藏書 [cángshū]
france:
1. librairie Esperantista Centra L~ejo: Librairie Centrale Espérantiste.
germane:
1. Buchhandlung 2. Buchausleihe
greke:
1. βιβλιοπωλείο
hispane:
1. librería 2. biblioteca
hungare:
1. könyvesbold, könyvkereskedés Esperantista Centra L~ejo: Központi Eszperantista Könyvkereskedés. 2. könyvtár
indonezie:
1. toko buku 2. bibliotek, perpustakaan, taman pustaka
japane:
書店 [しょてん], 本屋 [ほんや], 書庫 [しょこ]
katalune:
1. llibreria 2. biblioteca
nederlande:
1. boekhandel
pole:
1. księgarnia
portugale:
1. livraria
rumane:
1. librărie
ruse:
1. книжная лавка, книжный магазин
slovake:
knihovňa, knižnica
turke:
1. kitabevi
ukraine:
книгарня

libreto

1.
Malgranda libro: de l' tago, kian eliris mia libreto, mi komencis ricevi multon da leteroj kun demandoj DL ; li havis en la mano libreton malfermitan [5]; ili havas ĉe si sole la servo-libreton kaj la donacon el la ŝparbanko [6].
2.
MUZ Libro enhavanta la tekstojn de kantoj, ekz. la parolojn de operverko: indas multfoje aŭskulti la kantojn, dume legante en la bela tekstlibreto […] kiu akompanas la diskon [7].
3.
MUZ La kanttekstoj mem: ĉar mia hejma lingvo estas la gaela, mi serĉis […], ĉu la libreto de iu ajn opero iam estis verkita en ĝi [8]; la libreto konsistas el versoj de la libretisto [9].
angle:
1. booklet 2. libretto 3. libretto
beloruse:
1. кніжка, кніжачка 2. лібрэта 3. лібрэта
bulgare:
1. книжка 2. либрето
ĉeĥe:
libreto (opery)
france:
libretto, livret
germane:
1. Büchlein, Heft 2. Libretto 3. Libretto
hispane:
libretto (opera) 2. libretto ópera
hungare:
1. könyvecske 2. szövegkönyv, librettó 3. szövegkönyv, librettó
indonezie:
1. buklet 2. libreto 3. libreto
japane:
小冊子 [しょうさっし], 台本 [だいほん], リブレット
katalune:
llibret 2. llibret òpera
latine:
1. libellus, i
nederlande:
1. boekje 2. libretto 3. libretto
pole:
1. książeczka 2. libretto 3. libretto
ruse:
1. книжка, книжечка 2. либретто 3. либретто
slovake:
libreto
ukraine:
книжечка, буклет, лібрето

librumi

Okupiĝi per libroj, legadi, foliumi...: jes, fakte, tutan mian vivon mi verkis kaj librumis [10].
10. R. Nowakowski: [blogo], 2015-10
beloruse:
чытаць, пачытваць, капацца ў кнігах
france:
bouquiner

abocolibro

Alfabetumo: estis iam homo, kiu verkis iom da novaj versoj por la abocolibro, po du vicoj al ĉiu litero [11].
beloruse:
лемантар, азбука
ĉeĥe:
slabikář
ĉine:
引子 [yǐnzi], 初級課本 [chūjíkèběn], 初级课本 [chūjíkèběn], 插图课本 [chātúkèběn], 插圖課本 [chātúkèběn]
france:
abécédaire, ABC (abécédaire)
germane:
Fibel
hispane:
abecedario, ABC (abecedario)
hungare:
ábécéskönyv, ábécé (könyv)
indonezie:
buku abc
japane:
入門書 [にゅうもんしょ]
katalune:
beceroles
pole:
elementarz
ruse:
азбука, букварь
slovake:
šlabikár

bildolibro

TIP Libro kies ĉefa enhavo estas bildoj anstataŭ tekstoj: grandaj tabloj, kovritaj de bildolibroj kaj ludiloj [12]; en la bildolibro ĉio estis vivanta, la birdoj kantis, la homoj plenforme eliris el la libro kaj parolis kun Elizo kaj kun ŝiaj fratoj, sed kiam ŝi transigis la foliojn, ili tuj returne ensaltis, por ke ne fariĝu malordo [13]; Kay kaj Gerda sidis kaj rigardis la bildolibron kun la multaj bestoj kaj birdoj [14]. VD:atlaso1
angle:
album, picture book
beloruse:
кніга з малюнкамі
ĉeĥe:
obrázková knížka
ĉine:
画册 [huàcè], 畫冊 [huàcè], 繪本 [huìběn], 绘本 [huìběn]
france:
livre d'images
germane:
Bilderbuch
hispane:
álbum ilustrado, libro-álbum
hungare:
képeskönyv
indonezie:
buku gambar
japane:
絵本 [えほん]
katalune:
llibre infantil
nederlande:
prentboek, fotoboek
pole:
książka z obrazkami, książka ilustrowana, album
ruse:
книга с картинками
slovake:
obrázková kniha

bitlibro [15], elektronika libro, e-libro

KOMP Libro en formo de cifereca dosiero, legebla per komputilo (precipe, per poŝkomputilo aŭ speciala komputila librlegilo) uzante taŭgan programon: en Usono jam 3% de la librovendoj estas bitlibroj, kaj 14% de venditaj bitlibroj estas amromanoj [16]; la merkato de elektronikaj libroj fulme grandiĝas, sed oni ne povas legi ilin sen aparato [17]; en la unuaj du monatoj de 2010 la vendoj de ePub-libroj konsistigis 90 % de la vendoj de e-libroj entute [18].
angle:
e-book
beloruse:
электронная кніга
ĉine:
电子书 [diànzǐshū], 電子書 [diànzǐshū]
france:
lire électronique
germane:
elektronisches Buch
hispane:
libro electrónico
indonezie:
buku elektronik, buku-el
japane:
電子書籍 [でんししょせき]
katalune:
llibre electrònic
pole:
książka elektroniczna, e-book
ruse:
электронная книга

blanka libro

POL En kelkaj landoj, iom granda raporto pri socia aŭ teĥnika demando, kun esplorrezultoj kaj rekomendoj: publikiĝos la blanka libro pri la ĉina loĝantara nutraĵo kaj la sana stato [19].
19. Ĉina Radio Internacia: Ĉinio unuafoje faris enketadon..., 2003-12-23
angle:
white paper
beloruse:
белая кніга
ĉine:
白皮书 [báipíshū], 白皮書 [báipíshū]
france:
livre blanc
germane:
Weißbuch
hispane:
libro blanco
hungare:
fehér könyv
indonezie:
laporan resmi
japane:
白書 [はくしょ]
katalune:
Llibre Blanc
pole:
biała księga
ruse:
белая книга

deponlibreto

EKON Libreto registranta bankajn deponojn: la kontanta mono en la mano ja estas multe pli certa ol en la malgranda deponlibreto [20].
20. Lao She, trad. Wang Chongfang: Kamelo Ŝjangzi, 1988
beloruse:
ашчадная кніжка
ĉine:
储蓄存折 [chǔxùcúnshé], 儲蓄存折 [chǔxùcúnshé], 銀行存折 [yínhángcúnshé], 银行存折 [yínhángcúnshé], 存摺 [cúnzhé], 存折 [cúnzhé]
france:
livret de dépôt
germane:
Sparbuch
indonezie:
buku tabungan

Dua Libro

ESP Kromnomo de libro, plennome „Dua Libro de l' Lingvo Internacia“, publikigita en 1888, kun esea kaj beletra enhavo, kiu samjare ricevis aparte eldonitan aldonon: en la tempo, kiam estis verkata la „Dua Libro“, la demando, ĉu oni devas diri „estas varme” aŭ „estas varma”, ne estis ankoraŭ absolute decidita [21].
beloruse:
Другая кніга (эспэранта)

festlibro

TIP Kolekto da artikoloj, eseoj aŭ alispecaj tekstoj speciale verkitaj kaj eldonitaj por honori personon: tiu ĉi artikolo estis verkita por festlibro honore al Ivo Lapenna okaze de ties 75-jara naskiĝtaga festo [22]. SUP:artikolaro
22. P. Neergaard: La sencovasteco de kelkaj vortoj en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Esperantologio, 1999
angle:
festschrift festschrift, commemorative publication
france:
mélanges (recueil d'essais)
germane:
Festbuch
hispane:
publicación conmemorativa
hungare:
emlékkötet
katalune:
llibre-homenatge
nederlande:
feestbundel
pole:
księga okazyjna
ruse:
юбилейный сборник статей

frazlibro

Libro instruanta bazajn frazojn en fremda lingvo, ordinare por uzo de vojaĝantoj: esperanta frazlibro de l' turisto [23].
23. P. Fruictier, M. Merckens, T. Cart: Esperanta Frazlibro de l' turisto, 1904
beloruse:
размоўнік
ĉeĥe:
konverzační příručka
france:
guide de conversation
germane:
Sprachführer
slovake:
konverzačná príručka

gastlibro

Libro 2, en kiu la gastoj aŭ vizitantoj povas lasi sian subskribon aŭ komenton: mi devas skribi mian nomon en la gastlibron [24].
angle:
guestbook
beloruse:
кніга водгукаў
ĉeĥe:
kniha hostů
ĉine:
留言本 [liúyánběn], 留言簿 [liúyánbù], 留言冊 [liúyáncè], 留言册 [liúyáncè], 訪客登記簿 [fǎngkèdēngjìbù], 访客登记簿 [fǎngkèdēngjìbù]
france:
livre d'or
germane:
Gästebuch
greke:
βιβλίο επισκεπτών
hispane:
libro de visitas
hungare:
vendégkönyv
indonezie:
buku tamu
japane:
ゲストブック, 芳名帳 [ほうめいちょう]
katalune:
llibre de visites
pole:
księga gości
portugale:
livro de visitantes
ruse:
книга отзывов
slovake:
kniha hostí
svede:
gästbok

gvidlibro

Libro por gvidi vojaĝantojn: malfermita gvidlibro ĉe la paĝo de la plej bela urbo [25]; la libroj de Jules Verne estas verdire gvidlibroj por inventistoj [26]; respondon li eble trovos en turista gvidlibro [27]; Dinan […] posedas ankoraŭ, se la gvidlibroj ne mensogas, siajn antikvajn fortikaĵojn datumantajn de Mezepoko [28]; Gvidlibro por Supera Ekzameno [29]; gvidlibroj por instruistoj de mezgradaj lernejoj [30]. VD:breviero, direktivo, instrukcio, manlibro, reglamento
angle:
guidebook
beloruse:
даведнік (падарожны)
ĉeĥe:
průvodce (kniha)
ĉine:
指南 [zhǐnán], 导游 [dǎoyóu], 導遊 [dǎoyóu], 导读 [dǎodú], 導讀 [dǎodú], 旅游指南 [lǚyóuzhǐnán], 旅遊指南 [lǚyóuzhǐnán]
france:
guide (livre)
germane:
Leitfaden, Reiseführer, Reiseführer
hispane:
guía (libro)
hungare:
útikalauz
indonezie:
buku panduan
japane:
案内書 [あんないしょ], 入門書 [にゅうもんしょ], ガイドブック [がいどぶっく]
katalune:
guia (d'una ciutat, un museu)
nederlande:
reisgids (boek), gids (boek)
pole:
przewodnik
portugale:
guia (livro)
ruse:
путеводитель
slovake:
sprievodca (kniha)
tibete:
ལམ་སྟུན་དེབ་
ukraine:
путівник

jarlibro

Libro ĉiujare aperanta kaj prezentanta la ĉefajn okazontaĵojn de la jaro koncernantajn ian societon aŭ fakon: Jarlibro Esperantista: 1905 FK ; tiu ĉi jarlibro aperis dum la Kongreso Ifigenio ; unu el ili sciis parkere la tutan latinan leksikonon kaj tri jarlibrojn de la urba gazeto [31]. VD:almanaĥo
angle:
yearbook
beloruse:
штогоднік
ĉeĥe:
annuárium, kalendář, ročenka
ĉine:
年鉴 [niánjiàn], 年鑑 [niánjiàn], 年鉴 [niánjiàn], 年鑒 [niánjiàn], 通书 [tōngshū], 通書 [tōngshū]
france:
annuaire
germane:
Jahrbuch
hispane:
almanaque, calendario
hungare:
évkönyv
indonezie:
buku tahunan
japane:
年鑑 [ねんかん], 年報 [ねんぽう]
katalune:
anuari, almanac
nederlande:
jaarboek
pole:
rocznik
rumane:
anuar
ruse:
ежегодник
slovake:
kalendár, ročenka
svede:
årsbok
ukraine:
щорічник, щорічна книга

klaslibro

PED Libro en kiu troviĝas la notoj de lernantoj: la instruisto pri religio skribis al li admonon pro maldeca konduto en la klaslibron [32].
32. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Geermitoj
beloruse:
дзёньнік (школьны)
germane:
Klassenbuch
pole:
dziennik (szkolny)
slovake:
triedna kniha

*lernolibro, instrulibro

PED Libro por lernantoj: lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni [33]; li sentis sin stimulita mendi instrulibron el Francio [34].
33. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
34. Jean: Nigrulo, ruĝulo, blankulo – mi ne vidas diferencon, en: Vivprotokoloj, 2009
beloruse:
падручнік (школьны, унівэрсытэцкі)
bretone:
levr-skol, dornlevr
bulgare:
учебник
ĉeĥe:
učebnice
ĉine:
教科书 [jiàokēshū], 教科書 [jiàokēshū], 課本 [kèběn], 课本 [kèběn], 讀本 [dúběn], 读本 [dúběn]
france:
livre de classe, manuel
germane:
Lehrbuch
hungare:
tankönyv
indonezie:
buku pelajaran
japane:
教科書 [きょうかしょ], 学習書 [がくしゅうしょ]
nederlande:
leerboek
ruse:
учебник
slovake:
učebnica
ukraine:
підручник

manlibro

TEKPED Klariga libro pri iu arto, ludo, agadkampo, maŝino...: eldonado de lernolibroj, […], fakaj manlibroj [35]; manlibro, kiu konatigas leganton […] kun la principoj kaj ĉefaj reguloj de la ĉeĥa gramatiko [36]; Utila Manlibro pri Hindujo aperis en 1967 [37]; Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko [38]; entute mankas manlibro [sed] Ĉapelilo estas provizita per tre ampleksa helpsistemo [39]; Manlibro pri Ĵurnalismo kaj Deklingva Manlibro pri Politiko [40]. VD:epitomo, gvidlibro, kompendio
angle:
manual
beloruse:
падручнік (карыстальніка і да г. п.), даведнік
ĉeĥe:
manuál, manuálník, příručka
ĉine:
手冊 [shǒucè], 手册 [shǒucè]
france:
manuel (ouvrage)
germane:
Handbuch
indonezie:
buku petunjuk, manual
japane:
手引書 [てびきしょ], ハンドブック, マニュアル [まにゅある]
slovake:
manuál, príručka
ukraine:
настільна книжка, короткий довідник

memorlibro

BELE Memoriga verko pri okazaĵoj, precipe kiujn la aŭtoro spertis aŭ vidis: memorlibro estas skribata […] pri tiuj, kiuj timas la Eternulon [41]; la generalo konfesis en sia memorlibro, ke li sciis pri la krimoj [42].
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Malaĥi 3:16
42. Z. Tiŝljar: Militkrima buĝeto, Monato, 2002:12, p. 8a
angle:
memoir
beloruse:
мэмуары, успаміны
ĉeĥe:
kniha popisující památné události, pamětní kniha
ĉine:
日記本 [rìjìběn], 日记本 [rìjìběn], 日記 [rìjì], 日记 [rìjì]
france:
mémoires
germane:
Tagebuch
hispane:
libro de memorias
hungare:
emlékirat, memoár
indonezie:
buku kenangan, memoar
japane:
覚え書 [おぼえがき], 回想録 [かいそうろく], 記念誌 [きねんし]
katalune:
llibre de memòries
nederlande:
memoires
pole:
pamiętnik (książka)
ruse:
мемуары, воспоминания
slovake:
pamätná kniha, pamätník
ukraine:
книга спогадів, мемуари, пам’ятна книга, книга пам’яті, щоденник

notlibro

Blankfolia libro, eventuale kun antaŭpresitaj datoj, en kiu oni skribas farendaĵojn aŭ privatajn notojn: Brita […] tiam kaj tiam skribis en malgranda notlibro [43].
angle:
notebook
beloruse:
нататнік, блякнот
ĉeĥe:
notes, notový sešit, notýsek, památník, poznámkový, zápisník
ĉine:
笔记本 [bǐjìběn], 筆記本 [bǐjìběn], 記事本 [jìshìběn], 记事本 [jìshìběn], 簿子 [bùzi], 手帐 [shǒuzhàng], 手帳 [shǒuzhàng]
france:
agenda, calepin
germane:
Notizbuch
hispane:
cuaderno de apuntes
hungare:
jegyzetfüzet, határidőnapló
indonezie:
agenda, buku catatan
japane:
筆記帳 [ひっきちょう], 手帳 [てちょう], メモ帳 [メモちょう]
katalune:
quadern d'apunts
pole:
notes
rumane:
agendă, carnet
ruse:
блокнот, записная книжка
slovake:
notes, notový zošit, pamätník, poznámkový, zápisník, záznamník
ukraine:
записна книжка, записник, блокнот

orlibro, ora libro

(frazaĵo)
Libro en kiu vizitantoj de klubo, de ekspozicio, de domo povas memore lasi enskribon: oni invitis ilin skribi la nomojn en la „Ora Libro“ de la lando kaj tiam oficiro, kies uniformo portis longan vicon da medaloj, instruis ilin pri la etiketa aliro al la ĉeesto de la Prezidanto kaj lia edzino [44]; nia arĥivo posedas la orlibron de PES, sur kies unua paĝo legeblas la subskribojn de D-roj Zamenhof kaj Javal [45].
44. J. Merchant: Kompatinda Klem, 1931
45. Biblioteko Hippolyte Sebert: Kompatinda Klem, 2015
ĉine:
留言本 [liúyánběn], 留言簿 [liúyánbù]
france:
livre d'or

preĝolibro

REL Libro entenanta preĝojn: nur tra la malgranda kornatavola fenestro de tegmenta ĉambreto penetradis eksteren senbrila lumeto, tie la maljuna sinjoro ordinare sidis sur sia lito kun sia germana preĝolibro en la mano kaj kantis sian vesperan preĝon [46].
VD:ritlibro
angle:
prayer-book
beloruse:
малітоўнік
france:
bréviaire, livre de prière
hispane:
breviario
indonezie:
buku doa
katalune:
devocionari
nederlande:
gebedsboek, gebedenboek
perse:
کتاب دعا
pole:
modlitewnik, brewiarz
ruse:
молитвенник
ukraine:
молитовник

poŝlibro

TIP Malgranda libro portebla en poŝo, precipe speco glue bindita kaj malaltpreza: la verkoj de Lenino […] estis en la GDR ĉiam denove eldonitaj kiel praktikaj poŝlibroj [47].
47. O. Meyer: Teologio de liberigo..., Monda Asembleo Socia, 2010-02-02
angle:
paperback (book)
beloruse:
кніга кішэннага фармату
ĉine:
平装 [píngzhuāng], 平裝 [píngzhuāng], 平装本 [píngzhuāngběn], 平裝本 [píngzhuāngběn], 袖珍本 [xiùzhēnběn]
france:
livre de poche
germane:
Taschenbuch
hispane:
libro de bolsillo
indonezie:
buku saku
japane:
手帳 [てちょう], メモ帳 [メモちょう], 文庫本 [ぶんこぼん]
pole:
wydanie kieszonkowe książki

retotaglibro

Blogo: blogo (ankaŭ nomata retotaglibro) estas [...] [48].
48. Vikipedio, artikolo „blogo“
angle:
blog, weblog
beloruse:
блог
ĉine:
博客 [bókè], 網誌 [wǎngzhì], 网志 [wǎngzhì]
france:
blog
germane:
Blog
hispane:
blog, bitácora en internet
hungare:
hálónapló, webnapló, blog
indonezie:
blog
katalune:
bloc (web)
pole:
blog, pamiętnik (internetowy)
portugale:
blogue

sonlibro

TIP Libro voĉlegita kaj liverita kiel sonregistraĵo: unika, granda kolekto de esperantlingvaj sonlibroj estis lastatempe detruita en Nederlando [49].
49. K. Kniivilä: Parolantaj libroj estas plu bezonataj, libera folio, 2004-09-01
beloruse:
аўдыякніга
ĉine:
对话书 [duìhuàshū], 對話書 [duìhuàshū], 对话录 [duìhuàlù], 對話錄 [duìhuàlù], 有声书 [yǒushēngshū], 有聲書 [yǒushēngshū]
france:
livre sonore
germane:
Hörbuch
hispane:
audio-libro
indonezie:
buku audio
katalune:
llibre sonor, llibre parlat
pole:
książka nagrana, audiobook
ruse:
аудиокнига

taglibro, tagolibro

Blankfolia libro, en kiu oni notas ĉiutage pri la tagaj okazaĵoj: la patrino de lia edzino transdonas al li la […] tagolibrojn de sia mortinta edzo [50]; la admiralo devas […] konduki du taglibrojn, unu – veran – por la gereĝoj, la duan – kun pli malgrandigitaj mezuroj de la traveturita vojo – por la timema ŝipanaro [51].
angle:
diary, journal
beloruse:
дзёньнік
ĉeĥe:
deník, diář, záznamník
ĉine:
日記 [rìjì], 日记 [rìjì], 日記本 [rìjìběn], 日记本 [rìjìběn]
france:
journal (intime, etc.)
germane:
Tagebuch
hispane:
diario, cuaderno de bitácora
hungare:
napló
indonezie:
buku harian, catatan harian, diari, jurnal
japane:
日記 [にっき], 日記帳 [にっきちょう], 日誌 [にっし]
katalune:
diari, quadern de bitàcola
pole:
pamiętnik
rumane:
jurnal
ruse:
дневник
slovake:
účtovný denník
ukraine:
щоденник, вахтовий/судновий журнал

telefonlibro

TEL Adresaro de telefonhavantoj kun iliaj numeroj kaj eventuale aliaj informoj: maltrankvile, ŝi priserĉas sian telefonlibron [52].
52. P. Brewer: Gorilo Forigi Servo, soc.culture.esperanto, 1990-12-20
angle:
phone book, telephone book, telephone directory
beloruse:
тэлефонная кніга, тэлефонны даведнік
ĉeĥe:
telefonní seznam
ĉine:
电话簿 [diànhuàbù], 電話簿 [diànhuàbù]
france:
annuaire téléphonique
germane:
Telefonbuch
hispane:
guía telefónica
hungare:
telefonkönyv
indonezie:
buku telepon
japane:
電話帳 [でんわちょう]
katalune:
guia telefònica
pole:
książka telefoniczna
rumane:
carte telefonică
ruse:
телефонная книга
slovake:
telefónny zoznam
tibete:
ཁ་པར་ཨང་དེབ་
ukraine:
телефонна книга, телефонний довідник

Unua Libro

ESP Esperanta kromnomo de libro, per kiu originale estis publikigita la lingvo en 1887, unue kun ruslingvaj, poste kun pollingvaj, germanlingvaj, franclingvaj titolo kaj klarigoj: en la unua libro ni trovas: tradukojn de „Patro nia“, de kelkaj versoj de Genezo kaj de poemeto de Heine, kaj du originalajn lirikojn Plumamikoj .
beloruse:
Першая кніга (эспэранта)

vojaĝlibro

Notlibro aŭ publika verko pri vojaĝo, ordinare raportanta laŭtempe pri lokoj, okazaĵoj, spertoj: mi ĉiam redaktadis vojaĝlibron por priskribi miajn aventurojn [53].
53. H. Stücke, trad. C. Pinardon: Ĉirkaŭ la Mondo per Biciklo, 2008
beloruse:
падарожны дзёньнік
france:
livre de bord, livre de voyage
germane:
Reisetagebuch
hispane:
guía de viaje
indonezie:
buku panduan wisata
katalune:
guia de viatges
pole:
dziennik podróży

librotenado

EKON Enskribado de en- kaj el-spezoj en komercajn librojn: la sistemo postulas aliĝkotizon kaj striktan librotenadon pri ĉiuj unuopaj komplezoj [54]; sufiĉus du ekranoj: ekzemple sur unu ekrano troviĝus librotenaj ciferoj, kaj sur alia ekrano mi verkus analizon de la librotenado [55].
beloruse:
бугальтэрыя, бугальтарскі ўлік
ĉeĥe:
kontace, vedení účtu, účetnictví, účtování
ĉine:
会计 [kuàijì], 會計 [kuàijì], 財務會計 [cáiwùkuàijì], 财务会计 [cáiwùkuàijì]
france:
comptabilité
germane:
Buchhaltung
hispane:
contabilidad
hungare:
könyvelés
indonezie:
akuntansi
japane:
簿記 [ぼき]
katalune:
registre mercantil
nederlande:
boekhouding
pole:
księgowość, buchalteria
ruse:
бухгалтерия (учёт)
slovake:
vedenie účtu, účtovanie
ukraine:
бухгалтерія

librotenejo

1.
EKON Ejo, fako por librotenado (libroten-ejo): se la CO ne librotenas siajn spezojn pro manko de laborforto, la CO-librotenejo ricevu pli da laborforto [56].
2.
TIP Tenejo ĉe biblioteko aŭ librovendejo en kiu oni konservas librojn (libro-tenejo).
Rim.: Biblioteko1 kutime implicas ke oni povas facile uzi la librojn por legado, privata aŭ publika; librotenejo povas esti ekzemple loko kie oni konservas vendotajn librojn, kiujn oni do ne povas facile konsulti kiel librojn, sed kie ili estas konservataj kiel varo aŭ kiel muzeaĵo. Cetere, biblioteko povas havi sian librotenejon por libroj aparte valoraj aŭ tre malofte bezonataj, kiujn oni venigas per speciala mendo. [Sergio Pokrovskij]
56. Komitatano Z: TEJO eliru el sia kaŝejo, La Ondo de Esperanto, 2003:5 (103)
beloruse:
1. бугальтэрыя (структурны падразьдзел) 2. бібліятэка (пакой), кнігасховішча
ĉeĥe:
účtárna
france:
2. bibliothèque (réserve de livres), magasin (de livres à vendre), réserve (dans une bibliothèque)
germane:
Buchhaltung 2. Bibliothek
greke:
2. βιβλιοθήκη
hispane:
1. almacén de libros de contabilidad 2. biblioteca
hungare:
1. könyvelés (osztály) 2. könyvraktár
japane:
書庫 [しょこ]
latine:
2. bibliotheca, ae
nederlande:
2. bibliotheek
pole:
1. księgowość (dział firmy) 2. archiwum biblioteki
portugale:
2. biblioteca
ruse:
1. бухгалтерия (подразделение, отдел) 2. книгохранилище
slovake:
knihovňa, knižnica
turke:
2. kitaplık

librotenisto, *librotenanto[57]

EKON Komerca kontisto: kiam la librotenisto forkuris, li minacadis ankaŭ al vi, ke li ja aranĝos radikale miajn aferojn ĉe la magistratoj [58].
beloruse:
бугальтар
ĉeĥe:
účetní
ĉine:
会计 [kuàijì], 會計 [kuàijì], 会计员 [kuàijìyuán], 會計員 [kuàijìyuán], 簿記員 [bùjìyuán], 簿记员 [bùjìyuán], 会计服 [kuàijìfú], 會計服 [kuàijìfú], 会计小姐 [kuàijìxiǎojiě], 會計小姐 [kuàijìxiǎojiě], 記賬人 [jìzhàngrén], 记账人 [jìzhàngrén], 記賬員 [jìzhàngyuán], 记帐员 [jìzhàngyuán]
france:
comptable
germane:
Buchhalter
hispane:
contable
hungare:
könyvelő
indonezie:
akuntan
japane:
会計士 [かいけいし]
katalune:
comptable
nederlande:
boekhouder
pole:
księgowy, buchalter
ruse:
бухгалтер
slovake:
účtovník
ukraine:
бухгалтер

librovendejo

Butiko, en kiu oni vendas librojn: librolistoj de esperantaj librovendejoj [59]. SIN:librejo1
angle:
bookstore
beloruse:
кнігарня
ĉeĥe:
knihkupectví
ĉine:
书店 [shūdiàn]
france:
librairie
germane:
Buchhandlung
greke:
βιβλιοπωλείο
hispane:
librería
hungare:
könyvesbolt
indonezie:
toko buku
japane:
書店 [しょてん], 本屋 [ほんや]
katalune:
llibreria
nederlande:
boekhandel
pole:
punkt sprzedaży książek
portugale:
livraria
ruse:
книжная лавка, книжный магазин
slovake:
kníhkupectvo
tibete:
དཔེ་ཚོང་ཁང་
turke:
kitabevi

administraj notoj