*institut/o UV

*instituto

1.
SCI Institucio por scienco kaj esplorado (altlernejoj, aŭ korporacioj sciencaj kaj artistaj): instituto de ĥemio, de inĝenierarto, de komerco; oni malfermis […] instituton de orientaj lingvoj [1]; kiun superan lernejon vi estas fininta? – la petrogradan Politeknikan Instituton Metrop ; Japana Esperanto-Instituto [2]; Instituto por Altaj Ekonomiaj kaj Financaj Studoj [3]; la Norvega Nobel-Instituto [4]; la Geografia Instituto de la Akademio de Scienco de Sovetunio [5].
2.
PED Edukejo: Rika sekve ne vizitadis la Instituton de la surdmutuloj kaj restadis hejme ĉe siaj gepatroj kaj gefratoj [6]; la malnova instituto por fraŭlinoj [7]; miaj du filoj estas kadetoj en prusa kadeta instituto [8]. VD:loĝlernejo
angle:
1. institute
beloruse:
1. інстытут (навучальны або навуковы) 2. навучальная ўстанова, вучэльня
ĉeĥe:
1. institut, ústav
ĉine:
1. 学院 [xuéyuàn], 所 [suǒ], 艺术学院 [yìshùxuéyuàn], 实验所 [shíyànsuǒ]
france:
1. institut (scientifique ou artistique)
germane:
1. (wissenschaftliches) Institut 2. Erziehungsanstalt
hispane:
1. instituto
hungare:
1. intézet
japane:
1. 研究所 [けんきゅうじょ], 学院 [がくいん], 学会 [がっかい]
nederlande:
1. instituut
pole:
1. instytut
portugale:
1. instituto
ruse:
1. институт (научный, учебный и т.п.)
slovake:
1. inštitút, ústav
ukraine:
1. інститут

administraj notoj