*lake/o UV

*lakeo

1.
Hejma servisto ĉe riĉuloj, ordinare portanta livreon: ŝi estis sen kaleŝo, sen lakeoj, kaj vestita per siaj malbelaj vestoj [1]; mi fariĝis lakeo de Kavaliro de Malto [2]; lakeo malfermis la duoblan pordon, kaj ekkriis per voĉo sonora: – ŝia markizina Moŝto estas servita [3]. VD:grumo, paĝio1
2.
(figure) Humilaĉa homo sen memestimo; vola helpulo de fiuloj: la burĝaro kaj ĝiaj socialfaŝistaj lakeoj estos definitive neniigitaj Metrop ; elirantaj de la kunveno, subpremitaj per la kapitulaco sen batalo, nin oni superŝutis per la insultoj – Lakeoj! – oni kriis al ni, supozante, evidente, ke ni estas la sindikataj funkciuloj, – gardohundoj Metrop ! VD:flatulo, sbiro, sklavo2
1. C. Perrault, trad. P. Sarpy: Cindrulino, Rakontoj pri feinoj, Hachette, 1904
2. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXVIII
3. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Unua
angle:
1. servant, footman, flunkey, lackey 2. lackey, minion, flunky, flunkey
beloruse:
1. лёкай 2. лёкай, халуй, паслугач
bretone:
1. lakez
ĉeĥe:
lokaj, panský sluha, přen. přisluhovač
ĉine:
2. 爪牙 [zhǎoyá], 狗腿 [gǒutuǐ]
france:
laquais
germane:
1. Lakai, Diener in Livree 2. Kriecher, unterwürfiger Mensch, Handlanger
hispane:
lacayo
hungare:
lakály
japane:
従僕 [じゅうぼく], 卑屈な人間 [ひくつなにんげん]
nederlande:
lakei
pole:
1. lokaj
portugale:
lacaio
ruse:
лакей
slovake:
lokaj; poskok (pren)
ukraine:
лакей

administraj notoj