domajn/o EKV
domajno
- 1.
- (neologismo)
Kampo1.d
de agado, influo, regado:
Google sukcese etendis la domajnon de kapitalismo en la lingvon mem, farante
varojn el vortoj
[1].
branĉo2,
fako3,
sektoro1Rim.: Per la vorto „domini“ oni povas formi sinonimon „dominejo“.
- 2.
- KompLeks
- a)
- Por ĵeto2, la maksimuma subaro de la fonta aro, sur kies elementoj la ĵeto estas difinita.
- b)
- Por duloka rilato `RsubeAxxB`, la aro `{x in A: (EEy in B)[(x,y)in R]}`.
- c)
- Por algoritmo `A`, ĝia „konverĝejo“, `bb "dom" A={x: A(x)darr}`.
- 3.
- KompLeks En la Interreto, grupo de komputiloj kies retnomo havas komunan finparton, la domajnnomon. La domajnoj formas hierarkion; kiam oni uzas la vorton sen precizigo, kutime temas pri maksimuma (pinta) domajno, aŭ retregiono: „Eventoj“ estis la unua Esperanto-gazeto, kiu siatempe registris por si propran interretan domajnon: „eventoj.hu“ [2]; Interreto estas mastrumata de […] ICANN, kiu mastrumas la adresojn kaj la nomojn de la […] domajnoj [3]. retadreso, retejo
Rim.:
Ne konfuzu kun la similsona fundamenta vorto „domeno“ (ludo, mantelo).
1.
Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, Survoje al lingva kapitalismo
2. Jubileo kaj interesaĵoj ĉe Lingvo-Studio, Eventoj
3. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, La nova ordo Interreto
2. Jubileo kaj interesaĵoj ĉe Lingvo-Studio, Eventoj
3. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, La nova ordo Interreto
- angle:
- domain
- ĉine:
- 知識領域 [zhīshilǐngyù], 球状 [qiúzhuàng], 領域 [lǐngyù], 領地 [lǐngdì]
- germane:
- Domäne 3. Domain
- ruse:
- 2. область определения 3. домен