tradukoj: be ca de en es fr nl pl pt ru

2konkret/a Z

konkreta TEZ

Esprimanta realaĵon; perceptebla per sentumoj; efektiva: konkreta vorto, riĉo, rezultato; formon konkretan al nia batalado ni donis EE ; hodiaŭ mi staras antaŭ vi kiel simbolo de via afero […] kiel via konkreta reprezentanto [1]; ĉiu konkreta religio herediĝas senfine en maniero aŭtomata, sed abstrakta senreligieco ne povas esti heredata VivZam ; montri konkrete sian dankon; la sufikso de participo (-ant-) enhavas en si mem la ideon pri io konkreta [2]. SIN:fakta, efektiva, reala, ANT:abstrakta

konkretaĵo

Io konkreta, reala: verbo, substantivigita per participa sufikso, povas esprimi nur konkretaĵon (ulon aŭ aĵon) [3]; same kiel organon kreas funkcio, revo kreas konkretaĵon [4].

konkretigi TEZ

Igi pli facile imagebla, donante konkretan formon; realigi: konkretigi ideon per vortbildoj; tiu revo konkretiĝis en bela libro; konkretigi la kampanjajn promesojn [5]; kiujn vojojn ili elektos por ĝin konkretigi [6]; niaj kunvenoj kaj kongresoj estas la plej klara konkretigo de Esp-ismo.

malkonkretaTEZ

Abstrakta; ne perceptebla per sentumoj aŭ senpera kompreno: argumentoj ofte estas malkonkretaj [7]. ANT:konkreta

tradukoj

anglaj

~a : concrete, in material form, perceptible by the senses, positive, real; ~igi : put into concrete form; mal~a: intangible, incorporeal.

belorusaj

~a : канкрэтны; ~igi : канкрэтызаваць; mal~a: неканкрэтны, абстрактны, адцягнуты.

francaj

~a : concret; ~igi : concrétiser; mal~a: abstrait.

germanaj

~a : konkret, wirklich, fasslich; ~igi : konkretisieren, veranschaulichen, fasslich machen.

hispanaj

~a : concreto; ~igi : concretar.

katalunaj

~a : concret, real; ~igi : exemplificar, il·lustrar; mal~a: abstracte.

nederlandaj

~a : concreet; ~igi : concretiseren; mal~a: abstract, niet concreet.

polaj

~a : konkretny, realny; ~igi : konkretyzować; mal~a: niekonkretny, abstrakcyjny.

portugalaj

~a : concreto (adj.).

rusaj

~a : конкретный, реальный; ~igi : конкретизировать.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 11. Verboj
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 11. Verboj
4. Monato, Claude Piron: Funkcio kreas organon
5. Monato, Yves Nicolas: Malio kaj la granda mutulo
6. Monato, Yves Nicolas: Komuna agado, komunaj valoroj
7. Monato, Ivo Durwael: Divers(ec)aj rakontoj


[^Revo] [konkre.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.20 2017/11/03 23:10:14 ]