*18oficial/a

*oficiala

POL Deklarita aŭ sankciita de kompetenta rajta aŭtoritato: oficiala akto, dokumento, gazeto; la enoficigo ne estas ankoraŭ oficiala; senkolora oficiala parolo [1]; kun oficiala mieno salutinte la princon, la profeto sidiĝis sur la montrita al li loko [2]; (figure) oficiala tego, per kiu sin kovradis la mastrino de la informa oficejo Marta ; nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro Fundamento de Esperanto, devas esti rigardataj kiel oficialaj, ĉio alia […] estas nur verkoj privataj [3]; nia kongreso aperas sub la oficiala sankcio de regnestro kaj registaro [4]; en Bulonjo mi tion ĉi proklamis per oficiala deklaracio, ke la esperantismo celas nur al tio, ke ia taŭga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu [5]; fari oficialan decidon pri tiu aŭ alia duba lingva demando havas la rajton nur nia AkademioLR .
Rim.: En Esperanto ekzistas nun dek (1909, 1919, 1921, 1929, 1934, 1935, 1958, 1974, 2007, 2023) oficialaj aldonoj (OA) al la Fundamento de 1905.
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
angle:
official (adj.)
beloruse:
афіцыйны
ĉeĥe:
oficiální, úřední
ĉine:
正式 [zhèngshì], 官方 [guānfāng], 掾 [yuàn]
france:
officiel
germane:
offiziell, amtlich
hebree:
רשמי
hispane:
oficial
hungare:
hivatalos
itale:
ufficiale
japane:
公式の [こうしきの], 正式の [せいしきの], 公認の [こうにんの], 公定の [こうていの]
nederlande:
officieel
pole:
oficjalny, urzędowy
portugale:
oficial
rumane:
oficial, formal
ruse:
официальный
slovake:
oficiálne, úradný
svede:
officiell
ukraine:
офіційний
volapuke:
calik

*oficiale

Laŭ oficiala maniero: oficiale konfirmi ion; Ludovikino Zminska akceptis ŝin multe pli malvarme kaj pli oficiale, ol antaŭe Marta ; la registaro de la lando en sia propra nomo per siaj ambasadoroj oficiale invitis la registarojn de aliaj landoj [6]; kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj […] [7].
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
angle:
officially
france:
officiellement
germane:
offiziell, amtlich
hispane:
oficialmente
japane:
公式に [こうしきに]
pole:
oficjalnie, urzędowo
portugale:
oficialmente
rumane:
oficială, formal
ukraine:
офіційно

oficialigi

Igi ion oficiala: la prefikso „mis“ estas oficialigita kun klare difinita signifo; ŝanĝi Esperanton, antaŭ ol ĝin oficialigi VivZam ; oni oficialigis en 11 landoj de Eŭropa Unio (EU) komunan valuton kun la bela nomo „eŭro“ [8].
8. Stefan Maul: Malbona venko, Monato, 2000/12, p. 30
angle:
officialize
ĉeĥe:
prohlásit oficiálním, učinit oficiální, úředně zavést
france:
officialiser
germane:
offizialisieren, amtlich machen
hispane:
oficializar
hungare:
hivatalossá tesz
itale:
ufficializzare
japane:
公認する [こうにんする]
nederlande:
officieel maken
pole:
ustanawiać, wyznaczać
portugale:
oficializar
rumane:
stabili, desemna
ruse:
признать официальным, официализировать
slovake:
dať niečomu úradný charakter, urobiť oficiálnym
svede:
göra officiell
ukraine:
визнавати офіційним

oficialulo

Homo kun ajna oficiala funkcio kaj aŭtoritato: la helpo de notario aŭ simila oficialulo estas konsilinda aŭ necesa [9]; ekleziaj oficialuloj [10]; oficialuloj de Irako alvokis ĉiujn murdi usonanojn, ĉiujn kaj ĉie [11]; kaŝo de la vero fare de la rusaj oficialuloj pri la „stirata demokratio” de Putin [12]; tio gravas […] por vera impreso pri ni flanke de oficialuloj, flanke de la neesperantista publiko [13].
9. Monato, Roland Rotsaert: Transnacie bonfari
10. Monato, Franz-Georg Rössler: Patro nia parodia
11. Monato, Michael Gerenrot: Tankojn venki eblas; gazetaron venki ne
12. Monato, Sergej Derevjannyĥ: Horora
13. Mikaelo Bronŝtejn: Oni ne pafas en Jamburg, ĉapitro 14a, p. 81a
angle:
official (subst.)
ĉeĥe:
úřední osoba
ĉine:
[láng], 主管 [zhǔguǎn], 干部 [gànbù], 幹部 [gànbù]
france:
officiel (subst.), responsable (subst.)
japane:
公務員 [こうむいん], 役人 [やくにん], 役員 [やくいん], 職員 [しょくいん]
pole:
autorytet
rumane:
autoritate
slovake:
úradná osoba
ukraine:
службова/урядова особа, службовець, урядовець

administraj notoj