tradukoj: be cs de en es fi fr hu nl pt ru sk sv

*mem

I.

mem

(adverbo)
1.
Ne alia, la sama, ja la koncernataj persono aŭ afero: mi eĉ mem uzas tiujn vortojn PV ; lasi la akceptadon […] al la decido de la esperantistoj mem [1]; fiziko estas la nomo de la scienco mem [2]; tio ĉi estas jam tute alia demando, kiu la lingvon mem tute ne tuŝas: ĝi estas ne demando de lingvo, sed nur demando de oportuneco de la skribado [3]; mi parolas ne pri la ago de la ekokupo mem, sed pri la stato, en kiu mi troviĝas [4]; tion ĉi garantias al ni […] la karaktero mem de ilia lando [5]; mi deziras paroli al li mem; li amas sin mem [6]; mi vin amas, kiel min mem [7]; akceptu lin tiel same, kiel min mem [8]; la komitato […] ne riskos preni sur sin mem la kreadon de tute nova lingvo [9]; prenu (sk: vi) mem akvon, se vi volas trinki [10]; ĉiun demandu, sed (sk: vi) mem al vi komandu PrV ; kiu kritikas kuraĝe, (sk: tiu) mem agas malsaĝe PrV .
Rim.: Oni kutime metas la tiusencan vorton „mem“ senpere post la vorto, kiun oni volas emfazi.
2.
Nur per si, sen helpo aŭ iniciato de iu alia; fare kaj vole de si sendepende de iu alia; spontanee, propramove kaj propraforte: malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem' PrV ; kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas PrV ; ne venas rato mem al kato PrV ; ĉiu el vi post kelka meditado facile mem trovos la respondojn [11]; tio por ĉiu estis komprenebla per si mem [12]; la vivo mem jam longe solvis tiun ĉi demandon EE .
II.

mem-

Prefikso uzata samsence
1.
kiel mem2: memmova; memstara EE ; memvole MT ; meminstruito; memlerninto; memfarita homo FK ; memestimo [13]; memdisciplino; memelektita rolo [14]; memsemiĝinta greno [15]; memkomprenebla; memevidenta; memsekva.
2.
Signifanta „koncerne sin mem“ kaj uzata samsence kiel mem1 por insisti pri la nealieco kaj identeco de la koncernata persono en la apartaj okazoj, kie la sama persono estas samtempe faranto (subjekto) kaj suferanto (komplemento) de la ago: memamo VivZam ; memkonservo Marta ; memdefendo; memmortigo FK ; memkono; memkontenta BdV ; [tio] ne estas aŭtora memfido [16]; memfidema [17]; li reakiris la memregadon [18]; ne perdi la memregeconPV .
Rim.: En ĉi tiu uzado oni ofte anstataŭigas mem- per sin-, kiu pli klare esprimas refleksivecon: „la ago farata speciale al si“ („li sin mortigis“), ne la pli ĝenerala „la ago farata sen ies helpo“ („li mem mortigis [iun]“); ekz‑e sinamo BdV , sinhelpi, sinregi, sinmortigo, sindefendo, sinforgesado Hamlet , sindona [19], sindoneco [20], singarda [21]. Vidu jenan klarigon.
III.
Vortero samsignifa kiel mem1:

mema

1.
Individua, originala, karakteriza por ies memo: ankaŭ ĉe Mallia legeblas poemoj esperantismaj kun „aliro tro patosa kaj maltro originala kaj mema“, laŭ la vortoj de Neves en la enkonduko [22].
2.
(evitinde) La sama, pri kiu temas aŭ kiun koncernas la afero; identa1.
Rim.: Tian uzon oni efektive trovas en la Reto, sed mi ne konas ĝin ĉe la bonaj aŭtoroj. Ĝi ŝajnas al mi evitinda francaĵo, kiu ne rilatas logike al la senco de la partikulo mem. En PIV2 ĝi ne aperas. [S. Pokrovskij]

memo

Subjekto, portanto de propra menso kaj personeco, individua aŭ kolektiva.
a)
Individuo: io, lia pli bona memo, instigis lin, kontraŭe, paroli pri la maltrankviligaj aferoj [23].
b)
Kolektivo: dum jarcentoj ĉi tiu popolo batalis por konservi sian nacian memon; la literaturo iĝis ligilo por miloj da esperantistoj kaj rimarkinde kontribuis al la formiĝo de nia „verda“ memo en ĉi mondo skuata kaj kruele disŝirata per militoj, naciaj malamoj, rasaj konfliktoj kaj lingvaj baroj [24].

memismo

Granda interesiĝo pri sia memo, pri siaj personaj ecoj kaj inklinoj: senbrida memismo kaj avido [25]; venis suicidismo, nomata ankaŭ memismo [26]. VD:egoismo, narcisismo

enmemiĝi

PSI Sin turni al interna penso, forgesante la ĉirkaŭan mondon kaj cirkonstancojn: ankaŭ mi morgaŭ posttagmeze enmemiĝos en preĝado [27]; foliumado de la paĝoj ebligas pli facile al homoj enmemiĝi en roloj, encerbigi informojn, kompreni detalojn de la teksto [28]. VD:absorbiĝi, enpensiĝi, mediti

tradukoj

anglaj

~farita homo: self-made man.

belorusaj

~: сам; ~-: сама-; ~a: сам. ~stara: самастойны; ~vole: самавольна; ~instruito: самавук; ~lerninto: самавук; ~estimo: самапавага; ~disciplino: самадысцыпліна; ~amo: самалюбства; ~konservo: самазахаваньне; ~defendo: самаабарона; ~mortigo: самазабойства; ~kontenta: самазадаволена; ~fido: самаўпэўненасьць; ~fidema: самаўпэўнены; ~regeco: самавалоданьне.

ĉeĥaj

~: sám (osobně).

finnaj

~ 1.: itse; ~ 2.: itse, omin avuin; ~-: itse-; ~a 1.: ominainen, luonteenomainen; ~o : minä , olemus, identiteetti; ~eco: ominaislaatu, yksilöllisyys; en~iĝi: uppoutua, syventyä. per si ~: itsestään; ~stara: itsenäinen; ~vole: vapaaehtoisesti, omasta tahdostaan; ~instruito: itseoppinut; ~lerninto: itseoppinut; ~disciplino: itsekuri; ~komprenebla: itsestään ymmärrettävä, luonnollinen; ~evidenta: itsestään selvä; ~konservo: itsesäilytys; ~defendo: itsepuolustus; ~kontenta: itseensä tyytyväisenä, omahyväisesti; ~regeco: itsehillintä, maltti.

francaj

~: même (soi-même), soi-même; ~-: auto-; ~o : identité, soi (identité); ~eco: identité; ~ismo: égoïsme, égotisme; en~iĝi: se perdre dans ses pensées, se recueillir.

germanaj

~ 1.: eigen; ~: selbst; ~a: selbst; ~o 1.a: Selbst; ~o : Selbst; ~ismo : Selbstsucht; en~iĝi : in sich hineinhorchen, sich in Gedanken verlieren, meditieren.

hispanaj

~: mismo (sí mismo), sí mismo, uno mismo; ~-: auto-; ~a: mismo/a; ~o : identidad, sí (identidad); ~eco: personalidad, identidad; ~ismo: egoísmo; en~iĝi: abstraerse. ~mova: automotriz, semoviente; ~stara: autónomo; ~vole: autocráticamente; ~instruito: autodidacta; ~lerninto: autodidacta; ~farita homo: persona hecha a sí misma; ~estimo: autoestima; ~disciplino: autodisciplina; ~komprenebla: autocomprensible, comprensible por sí mismo; ~evidenta: evidente por sí mismo; ~amo: egotismo; ~konservo: autoconservación; ~defendo: autodefensa, defensa propia; ~mortigo: suicidio; ~kono: autoconocimiento; ~kontenta: engreídamente, presumidamente; ~fido: autoconfianza; ~fidema: seguridad en sí mismo; ~regeco: autocontrol.

hungaraj

~ 1.: maga; ~ 2.: magától; ~-: ön-; ~a: ugyanaz; ~o 1.a: ego, én; ~eco: azonosság. ~mova: önmozgó; ~stara: önálló; ~vole: önként, saját akaratából; ~instruito: autodidakta; ~farita homo: self-made man, önerőből felemelkedett ember; ~estimo: önbecsülés; ~disciplino: önfegyelem; ~komprenebla: magától értetődő, természetes; ~evidenta: magától értetődő; ~amo: önzés; ~konservo: önfenntartás; ~defendo: önvédelem; ~mortigo: öngyilkosság; ~kono: onismeret; ~kontenta: önelégülten; ~fido: önbizalom; ~fidema: magabiztos; ~regeco: önuralom.

nederlandaj

~a: zelf; ~o 1.a: het ik. ~stara: zelfstandig; ~instruito: autodidact; ~lerninto: autodidact; ~estimo: zelfrespect; ~disciplino: zelfdiscipline; ~komprenebla: vanzelfsprekend; ~evidenta: vanzelfsprekend; ~konservo: zelfbehoud; ~defendo: zelfverdediging; ~mortigo: zelfmoord.

portugalaj

~ 1.: mesmo, próprio; ~ 2.: mesmo, próprio.

rusaj

~: сам; ~-: само-; ~a 1.: самобытный; ~o 1.a: личность, эго, я (в значении существительного); ~o 1.b: самобытность; ~eco: самость, личность. ~mova: самодвижущийся; ~stara: самостоятельный; ~vole: самовольно, по собственной воле; ~instruito: самоучка; ~lerninto: самоучка; ~farita homo: человек, сделавший себя сам; ~estimo: самоуважение; ~disciplino: самодисциплина; ~komprenebla: само собой разумеющийся; ~evidenta: самоочевидный; ~amo: самолюбие, себялюбие; ~konservo: самосохранение; ~defendo: самозащита; ~mortigo: самоубийство; ~kontenta: самодовольно; ~fido: самоуверенность; ~fidema: самоуверенный.

slovakaj

~: osobne, sám; ~a: totožný s predmetom; ~o: ja (moje dobré ja).

svedaj

~: själv; ~-: själv-; ~o 1.a: själv, jag; ~o : jag, identitet; ~eco: personlighet, identitet; en~iĝi: gå in i sig själv. ~stara: självständig; ~instruito: självlärd; ~lerninto: självlärd; ~estimo: självaktning; ~disciplino: självdisciplin; ~komprenebla: självklar; ~evidenta: självklar; ~konservo: självbevarelse; ~defendo: självförsvar; ~mortigo: självmord; ~kono: självkännedom; ~kontenta: självbelåtet; ~fido: självförtroende; ~fidema: självsäker; ~regeco: självkontroll.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Alfabeto
4. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 11. Verboj
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
7. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
8. La Nova Testamento, Filemon 1:17
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 19
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro V
14. Monato, Paul Gubbins: Nur ses el dek, 2014
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 19:29
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:16
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. reĝoj 8:61
20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 4:22
22. J. Camacho: Oazoj kaj kompasoMonato
23. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 2a
24. T. Chmielik: La plej indaj verkoj de nia literaturo, La Ondo de Esperanto, ; 2000:2 (64)
25. N. Klein: ; La decido kapitalismo aŭ klimato, 2016
26. Stanislav Lem: Surloka esploro. IV. La surloka esploro
27. Benedikto la 16a: ; Gustumi la ĝojon... , 2005-11-01
28. Monato, Roberto Pigro: Cifereca eldono komprenigas nur onon, 2015

~a: Mankas dua fontindiko.
~eco: Mankas fontindiko.
~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | mem.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.31 2020/05/11 16:10:13