*ĉar

*ĉar

Konjunkcio montranta, ke la propozicio, kiu sekvas ĝin, estas la motivigo aŭ klarigo de la antaŭiranta aŭ postiranta propozicio: donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki [1]; la infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi [2]; la montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj [3]; ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa [4]; ŝi devos kudri veston por si, ĉar la du, kiujn ŝi posedis, estis jam eluzitaj IK ; donu al mi kudrilon kaj fadenon, ĉar mi volas alkudri butonon al mia surtuto DL ; tie kredeble iu loĝis, ĉar sur la balkono staris floroj DL ; ĉar li esprimis la deziron, ke lia verko […] enhavu ankaŭ parton Esperantan, tial mi prenis sur min pretigi tiun ĉi parton PrV ; en puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos PrV ; bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo PrV . SIN:tial keVD:pro1 (…tio ke), nome3, kaŭze, efektive
angle:
because
beloruse:
бо, таму што
bulgare:
защото
ĉeĥe:
protože, neboť
ĉine:
冲着 [chōngzhuó], 归之于 [guīzhīyú], 由于 [yóuyú], 因着 [yīnzhuó]
finne:
koska, sillä
france:
parce que, car
germane:
weil, denn
hebree:
כי
hispane:
porque
hungare:
mert, mivel
itale:
perché, giacché, poiché, per (causale)
japane:
~だから, ~ので
nederlande:
omdat
norvege:
fordi
pole:
ponieważ, albowiem, bo, bowiem, gdyż
portugale:
porque, pois
rumane:
deoarece
ruse:
ибо, так как, потому что
slovake:
lebo, pretože
svahile:
kwa sababu, kwa kuwa
tibete:
གང་ཡིན་ཟེར་ན
ukraine:
бо, тому що
volapuke:
ibo

administraj notoj