*strek/i

*streki

(tr)
1.
Desegni linion per unusola movo de krajono aŭ plumo: strekita ħ [1]; [li] daŭrigas la laboron, strekante la ĵus skribitan kaj penante koncentrigi la atenton sur nova penso Metrop ; ĉirkaŭstreki PIV1 ; tiun ĉi kvalitan aspekton oni eble aldonu al la bildo, kiun strekis por ni Gubbins [2]. VD:desegni, skizi, tiri7
2.
(figure) Estigi linion: cikonioj leviĝis kaj strekinte grandan rondon super la mortanta kamarado, falis sur alian lokon [3]; streki per la fingroj tra sia hararo; fulmoj strekis la mallumaĵon.
1. Monato, Garbhan MacAoidh: Plurlingva tekstoprilaborado, 2005
2. Monato, Probal Daŝgupto: Publika sakrado, 2004
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI
angle:
 draw a line, trace, streak
bulgare:
 рисувам черта ĉirkaŭ~i: ограждам, заграждам.
ĉeĥe:
 linkovat, rýsovat, čárkovat, škrtat
france:
 tirer un trait, dessiner (un trait) ĉirkaŭ~i: entourer (d'un trait).
germane:
 streichen, einen Strich ziehen ĉirkaŭ~i: umranden.
hispane:
ĉirkaŭ~i: rodear (de un trazo). 1. trazar 2. trazar
hungare:
 vonalat húz, vonalat rajzol ĉirkaŭ~i: körberajzol, bekarikáz.
katalune:
ĉirkaŭ~i: encerclar. 1. traçar 2. solcar
nederlande:
 een streep trekken
ruse:
 провести черту, прочертить
slovake:
 linajkovať, prečiarknuť, škrtnúť
ukraine:
 проводити лінії, лініювати, креслити, черкати, штрихувати

*streko [4]

1.
La postsigno, lasita de unu movo de krajono, peniko ks: nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo [5]; la okulo mezuris la grandan bildon, [sed] oni vidis nur maldikan strekon [6]; via desegno estas preskaŭ tute kovrita per tro krudaj strekoj de krajono Marta ; la okuloj de la katoj ĝis tagmezo iom post iom malgrandiĝas […] en formo de maldika streko FK ; lia bieneto troviĝis […] oriente, unu streketon (vd minuto2) norde, kiel diras la ŝipistoj [7]; ni faru bonan dikan strekon tra la lasta jaro (ĝin simbole nuligante) [8]; ombrostreko (por prezenti la ombrojn en la desegnoj); mi streknombris 38 [9]. VD:strio, trajto, rubando, vejno.
2.
MATMatVort
a)
(elementa geometrio) (kunliganta punktojn `A` kaj `B`) Segmento kun randoj `A` kaj `B` de la rekto trairanta `A` kaj `B`: la streko, kunliganta du punktojn de cirkla linio, estas nomata ŝnuro; latero de triangulo estas streko.
b)
(afina geometrio) (kunliganta punktojn `A` kaj `B` en afina spaco) Aro de ĉiuj pezocentroj de `A` kaj `B` kun pozitivaj koeficientoj.
c)
[10] (kunliganta du vektorojn `a` kaj `b` en reela vektora spaco) Aro de ĉiuj vektoroj de la tipo `t*a+(1-t)*b`, kie `t in [0,1]`.
angle:
ombro~o: hatching. 1. line, stroke 2. line segment
bulgare:
ombro~o: щриховка. 1. черта, линия 2. отсечка
ĉeĥe:
 čára, čárka, škrt
france:
ombro~o: hachure. 1. trait 2. segment (de droite)
germane:
1. Strich 2. Strecke
hispane:
ombro~o: plumear, sombreado (con líneas). 1. raya 2. segmento de línea
hungare:
ombro~o: árnyékoló vonal, satírozás. 1. vonal, vonás 2. szakasz
katalune:
ombro~o: ombrejat (amb línies). 1. ratlla 2. línia
nederlande:
ombro~o: schaduw (in tekening). 1. streep, haal 2. lijnstuk
pole:
2. odcinek
ruse:
ombro~o: штриховка. 1. черта, штрих 2. отрезок
slovake:
 čiara, čiarka, škrt
ukraine:
 лінія, штрих, риска

dividstreko, streketo

GRATIP Interpunkcia signo (-), uzata i.a. por dividi la elementojn de aparte longa aŭ nekutima kunmetita vorto, aŭ por transporti parton de vorto sur la sekvan linion: streketo inter la montra vorto kaj „ĉi“ [11]; dividstreko ĉe fino de linio [12]. VD:vortodivido
Rim.: Askio kaj tajpiloj konfuzas dividstrekon kun minuso; tamen en normala presarto ili klare diferencas.
angle:
 hyphen
beloruse:
 злучок, дэфіс
bulgare:
 дефис
france:
 tiret
hispane:
 guión separador
hungare:
 elválasztójel
katalune:
 guionet
nederlande:
 koppelteken
ruse:
 дефис, чёрточка
ukraine:
 риска, дефіс

eventuala streketo

KOMPTIP Stirsigno indikanta preferindan tranĉlokon por vortodivido: se vorto entenanta eventualan streketon plene lokeblas en la kuranta linio, la eventuala streketo neniel bildiĝas; alie, se la antaŭa parto de la vorto lokeblas sur la linio, okazas vortotransporto kaj la bildigo de eventuala streketo egalas tiun de dividstreko [13].
13. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, Artikolo „eventuala streketo“
angle:
 soft hyphen, SHY, discretionary hyphen
france:
 trait d'union conditionnel, trait d'union virtuel
ruse:
 мягкий перенос

haltostreko

GRATIP Interpunkcia signo (--), iom pli longa ol dividstreko, uzata por signi dialogon aŭ por apartigi frazpartojn pli forte ol per komo: kelkaj verkistoj uzas haltostrekon por signi, ke la vortordo estas inversa [14].
angle:
 dash
beloruse:
 працяжнік
bulgare:
 тире
ĉeĥe:
 pomlčka
germane:
 Gedankenstrich
hispane:
 guión (para un rango)
hungare:
 gondolatjel
katalune:
 guió
nederlande:
 gedachtestreep, aandachtsstreep
ruse:
 тире
slovake:
 pomlčka
ukraine:
 тире

elstreki, forstreki

(tr)
Forigi, nuligi trastrekante; fari strekon sur io skribita por nuligi ĝin aŭ marki kiel plenumita: farita ― elstrekita PrV ; la vero estis forstrekita kaj neniigita [15]; [li] povas renversi ĉiujn niajn templojn kaj forstreki Egipton el la karto de l' mondo [16]; familioj, kiuj elstrekis la viandon el sia tabelo de manĝoj FK ; nun volu pardoni ilian pekon, kaj se ne, tiam volu elstreki min el Via libro, kiun Vi skribis [17]; laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn [18]; ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj [19].
angle:
 strike out, cross out
beloruse:
 выкрэсьліваць, закрэсьліваць
bulgare:
 зачертавам, задрасквам
ĉeĥe:
 odškrtnout, přeškrtnout, vyškrtnout
france:
 barrer (biffer), biffer, rayer (biffer)
germane:
 ausstreichen, fortstreichen, wegstreichen
hispane:
 tachar, borrar, rayar
hungare:
 kihúz (listából), kitöröl (listából), áthúz
katalune:
 esborrar, suprimir, passar ratlla
nederlande:
 doorstrepen
ruse:
 вычеркнуть, зачеркнуть
slovake:
 odškrtnúť, preškrtnúť
ukraine:
 викреслювати, закреслювати

substreki

(tr)
1.
Fari strekon sub io skribita: ni povas ja tute bone anstataŭigi la substrekitan esprimon [20]; Bachmaier esprimas ĉiun komprenaĵon per nombro […] kaj signas la multenombron per substrekado de la nombro de la ideo FK .
2.
(figure) Akcenti, insisti pri io: specialan substrekon meritas la fakto ke...; mi substreku la tre plaĉan aspekton de la revuo [21]; ĉu ne pli saĝe […] anstataŭ konstante emfazi la diferencojn de la pasinteco, ĉi-fojon substreki komunan, espereble pacan, estontan kunecon de ĉiuj eŭropaj nacioj [22]?
angle:
 underline
beloruse:
 падкрэсьліваць
bulgare:
 подчертавам
ĉeĥe:
 podtrhnout, podškrtnout
france:
 souligner
germane:
 unterstreichen
hispane:
1. subrayar speciala: sub~o: énfasis, relevancia. 2. acentuar, destacar
hungare:
 aláhúz
katalune:
1. subratllar speciala: sub~o: èmfasi, rellevància. 2. accentuar, destacar
nederlande:
1. onderstrepen 2. accentueren
ruse:
 подчеркнуть
slovake:
 (pren.) zdôrazniť, podtrhnúť, podčiarknuť
ukraine:
 підкреслювати

substreko

TIPMAT Tipografia signo (_), malalta horizontala linio, ofte uzata por apartigi simbolojn en programlingvoj aŭ por substreki vorton per skribmaŝino: eta substreko sub H mankas [23].
angle:
 underscore
beloruse:
 знак падкрэсьліваньня
bulgare:
 подчертаващо тире
ĉeĥe:
 podtržení, znak podtržení
france:
 tiret bas, sous-tiret
germane:
 Unterstrich
hispane:
 barra baja
katalune:
 espai baix, barra baixa
nederlande:
 underscore, laag streepje, liggend streepje
slovake:
 podčiarknutie, znak podtrhnutia

trastreki

(tr)
Fari strekojn tra io: li ne povis meti la vortojn tiel, kiel li volis, li trastrekis kaj disŝiris, ― tamen ĝis la mateno li elverkis leteron [24]; sur la manuskripto tiu dato kuŝas trastrekita VivZam ; la estonta tempo estas esprimata per superstrekado, la tempo pasinta per trastrekado de la nombro FK .
angle:
 strike through
beloruse:
 перакрэсьліваць, закрэсьліваць
ĉeĥe:
 škrtat, škrtnout
france:
 barrer (d'un trait oblique)
germane:
 durchstreichen
hispane:
 surcar, estriar
hungare:
 áthúz
katalune:
 solcar, estriar
nederlande:
 doorstrepen
ruse:
 перечеркнуть
slovake:
 prečiarknuť, preškrtnúť
ukraine:
 перекреслювати, перетинати (лінією)

vojstreko

Vojlinio: mi irigos vin sur rekta vojstreko [25]; ne iru la vojon kune kun ili, gardu vian piedon de ilia vojstreko [26]; (figure) laŭ la vojstreko de la justo (kp pado de la virto) [27]; elegante kuradintaj tra la maratonaj vojstrekoj [28]; transdonu la pastron al mia dispono kaj vi fariĝos liberaj ― alie via vojstreko finiĝos ĉi tie [29]. VD:trajektorio, trako, vojsulko
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 4:11
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 1:15
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 8:20
28. Monato, Husejn Al-Amily: Elmontri belecon de sporto, 2004
29. Jack London, trad. Reto Rossetti: Dio de liaj prapatroj, NLR, 1/4
ĉeĥe:
 cestička, pěšina, stezka
france:
 sentier
germane:
 Wegstrecke
hispane:
 camino, sendero, trayectoria
hungare:
 útvonal
katalune:
 camí, sendera, trajectòria
nederlande:
 weggetje
ruse:
 стезя
slovake:
 cestička, chodník
ukraine:
 доріжка, стежка

administraj notoj

pri ~i:
    PIV1 aludas en rimarko, ke la baza senco de ~i estis
    el~i. Indus trovi ekzemplojn de tio kaj aldoni plian sencon
    kun la indiko (ark.).
    [MB]
  
pri ~i:
      Mi aldonis tiajn ekzemplojn: "strekita h" kaj "li strekis la ĵus skribitan", sed
      kial tio estu arkaisma?
      [WD]
    
eventuala ~eto: Mankas dua fontindiko.
eventuala ~eto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
halto~o: Mankas dua fontindiko.
sub~o: Mankas dua fontindiko.