4deriv/i
derivi ↝
(tr)
- 1. ↝
Devenigi vorton de alia pli simpla: la vorto „homaro“ deriviĝas de „homo“; derivita vorto; pri la derivo de la nomo „Berlino“, mi ne pensas ke ĝi venis de „Bär“ (urso) [1]; en okcidento landnomo estas derivata el gentnomo, en oriento inverse [2]; Erin estas poezia nomo de Irlando, derivita de Éirinn, dativo de Éire, Irlando en la gaela lingvo [3]; la aŭtoro konsideras grandojn, derivitajn el bazaj kvantograndoj (maso, volumeno kaj substanckvanto) per frakci-formaj rilatoj [4].
- 2.
- Transpreni ion (vorton, sistemon ktp) de pli frua aŭ pli baza similspeca, modifante ĝin: la plej granda parto de la esperanta vorttrezoro estas derivita de la latinidaj lingvoj [5]; la hindia uzas la tiel nomatan nagarian skribsistemon, derivitan el la antikva brahmia [6]; la sanskrita estas mem parto de la granda hindeŭropa lingva familio, kiu inkluzivas, krom la sanskritan kaj ĝiajn derivitajn lingvojn, ankaŭ la malnovan persan kaj la idojn [7]; la uzataj algoritmoj estas derivitaj plejparte de medicinaj tekstoj [8]; por ĉiu specio oni facile derivas ĝiajn pli altajn taksonojn [9].
- 3. ↝
[10](fakula ĵargono) (funkcion) Kalkuli ties derivaĵon.
1.
Monato, guido@fel.esperanto.be: Biera
marĉo?
2. Monato, Yamasaki Seikô: Landnomoj: homaj frenezigiloj
3. Monato, Garbhan Macaoidh: Renkontiĝo kun ŝrumpanta komunumo
4. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Lingvo, Interreto kaj ... alio
5. Monato, Garvan Makaj': Kerno de la itala lingvo
6. Monato, Roberto Pigro: Notoj indaj pri lingvaroj hindaj
7. Monato, Roberto Pigro: Notoj indaj pri lingvaroj hindaj
8. Monato, Roberto Pigro: Noviga apliko je dispono de kuracistoj kaj pacientoj
9. Monato, Cyreen Knockaert: Nomenklaturo: ĉu kroma esperanta finvenko?
10. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20
2. Monato, Yamasaki Seikô: Landnomoj: homaj frenezigiloj
3. Monato, Garbhan Macaoidh: Renkontiĝo kun ŝrumpanta komunumo
4. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Lingvo, Interreto kaj ... alio
5. Monato, Garvan Makaj': Kerno de la itala lingvo
6. Monato, Roberto Pigro: Notoj indaj pri lingvaroj hindaj
7. Monato, Roberto Pigro: Notoj indaj pri lingvaroj hindaj
8. Monato, Roberto Pigro: Noviga apliko je dispono de kuracistoj kaj pacientoj
9. Monato, Cyreen Knockaert: Nomenklaturo: ĉu kroma esperanta finvenko?
10. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20
- angle:
- 1. derive 3. differentiate
- ĉeĥe:
- odvodit, odvozovat
- france:
- dériver
- germane:
- 1. ableiten 2. ableiten, herleiten, abstammen 3. ableiten, differenzieren
- hebree:
- לגזור, להניח לפי
- hispane:
- 1. derivar
- katalune:
- derivar
- pole:
- 3. różniczkować, wyznaczać pochodną
- portugale:
- 1. derivar (palavra) 3. derivar (mat.)
- ruse:
- 1. произвести (слово от основы и т.п.), образовать 3. дифференцировать, найти производную
- slovake:
- odvodzovať 3. derivovať
- taje:
- 1. กลายมาจาก
derivado
- 1. ↝
Ago de derivi1: la derivado okazas en Esperanto laŭ la principo de neceso kaj sufiĉo, tio estas, ke oni devas uzi tiom da elementoj, kiom estas necese por la difino de la ideo, sed ne pli multajn ol sufiĉas por la klareco de la esprimo LtE .
Rim.: Kelkaj pekas kontraŭ la principo de sufiĉo, tro uzante la sufiksojn -ad/, -et/, -eg/, ktp...: mi lernadas Esperanton. La verbo jam per si mem indikas daŭran agon, kaj tio evidentiĝas el la kunteksto, ke -ad/ estas superflua. Oni uzu do la sufiksojn nur tiam, kiam ili vere estas necesaj.- 2. ↝
[11](fakula ĵargono) (funkcion) Ago de kalkuli ties derivaĵon2.
- ĉeĥe:
- derivace, derivování
- france:
- 1. dérivation 2. calcul de dérivée
- germane:
- Ableitung
- slovake:
- derivovanie
derivaĵo
- 1. ↝
Vorto derivita: derivaĵoj de verboj [12]; „laborema” ne estas derivaĵo de „labori”, tute prave, sed ankaŭ ne kunmetaĵo [13]; estis necese aldoni al vorto de la antaŭa eldono […] novajn derivaĵojn[…]: kunenzimo, gametujo [14].
- 2. ↝
- a) ↝
- [15] (de funkcio `f` kun reela aŭ kompleksa argumento, ĉe punkto `a` de ĝia fonto-aro) La limeso `lim_(h to 0)[f(a+h)-f(a)]//h`, se ĝi ekzistas: por studi funkcion, oni ofte serĉas la punktojn, ĉe kiuj la funkcio havas nulan derivaĵon.
- b) ↝
- [16]
(de funkcio
`f` kun reela aŭ kompleksa
argumento)
Tia funkcio `f′`, ke
`f′(x)` egalas al la
derivaĵo
2.a de `f`
ĉe punkto `x`:
la derivaĵon de `f` oni kutime signas
per `f′`
(legu: fo streko, aŭ: fo
unua),
`Df` (legu: do
fo) aŭ
`(df)/(dx)` (legu:
do
fo sur do
ikso);
la dua derivaĵo de `f`
estas la derivaĵo de ĝia derivaĵo;
unua (`f′`),
dua (`f″`),
tria (`f‴`), ...
`n`-a
(`f^((n))`)
derivaĵoj
(legu: fo unua, dua, tria... no-a);
la derivaĵo de
`f(x)=ax^2`
estas
`f′(x)=2ax`;
la funkcio kosinuso estas derivaĵo de sinuso.
diferencialo.
- c) ↝
- (de distribucio T) La distribucio `T′`, difinita per `T′(phi)=-T(phi′)`: la hevisida funkcio ne estas derivebla kiel funkcio, sed ĝia distribucia derivaĵo estas la diraka distribucio; la `n`-a derivaĵo de la diraka distribucio ĵetas `phi` al `(-1)^n phi^((n))(0)`.
- 3. ↝
- [17](de bildigo, kies argumento ne estas skalaro)
diferencialo
- 4.
Ĥemia produkto (elementa kombino) derivita de alia per ĥemia procedo: lepruloj abundis, sed ĉu iuj el ili akceptus esti prieksperimentataj per afrikplantaj derivaĵoj kaj ekstraktaĵoj [18].
- 5.
Financprodukto derivita de negocebla valorpapero. La plej konataj estas templimkontraktoj kiel ekz-e akciaj opcioj.
12.
Monato, Mihail Korotkov: La
origino de la homaj lingvoj
13. Monato, Carlo Minnaja: Interlingvo: komparo inter du solvoj
14. Klaŭdo Roux: La Nova Plena Ilustrita Vortaro, „enkonduko al la parto Matematiko, natursciencoj kaj teknikoj“, p. 28a
15. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20
16. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §74
17. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §74
18. Monato, Donald Broadribb: Kial la malestimo je la afrika medicino?
13. Monato, Carlo Minnaja: Interlingvo: komparo inter du solvoj
14. Klaŭdo Roux: La Nova Plena Ilustrita Vortaro, „enkonduko al la parto Matematiko, natursciencoj kaj teknikoj“, p. 28a
15. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20
16. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §74
17. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §74
18. Monato, Donald Broadribb: Kial la malestimo je la afrika medicino?
- angle:
- 2. derivative
- france:
- 1. dérivé (mot) 2. dérivée (d'une fonction, distribution)
- germane:
- 1. abgeleitetes Wort 2. Ableitung 4. Derivat 5. Derivat
- hebree:
- נגזרת
- hispane:
- 1. derivativo
- katalune:
- derivat 1. mot derivat 2. derivada
- pole:
- 2. pochodna
- ruse:
- 1. производная словоформа, дериват 2. производная 4. дериват, производное (вещество)
- slovake:
- derivácia
derivebla ↝

-
(p.p. funkcio)
Kies derivaĵo ekzistas:
ne ĉiu kontinua funkcio estas derivebla;
senfine derivebla
[20];
la funkcio absoluta valoro estas derivebla ĉie
krom ĉe 0.
holomorfa.
- angle:
- differentiable
- france:
- dérivable
- germane:
- differenzierbar
- hebree:
- נגזר
- katalune:
- derivable
- pole:
- różniczkowalny
- ruse:
- дифференцируемый
- slovake:
- derivovateľný
logaritma derivaĵo ↝

- (de funkcio `f`) Derivaĵo de la natura logaritmo de ties absoluta valoro: la logaritma derivaĵo de produto de funkcioj egalas al la sumo de iliaj logaritmaj derivaĵoj.
21.
La Nova Plena Ilustrita Vortaro, „logaritma
derivo“
- angle:
- logarithmic derivative
- france:
- dérivée logarithmique
- germane:
- logarithmische Ableitung
- katalune:
- derivada logarítmica
- pole:
- pochodna logarytmiczna
- ruse:
- логарифмическая производная
malderivaĵo
- 1. ↝
PIV1 (de funkcio `f` kun reela aŭ kompleksa argumento) Ĉiu funkcio `g`, kies derivaĵo egalas al `f`, t.e. `g′=f`: la fundamenta teoremo de infinitezima kalkulo diras ke la nedifinita integralo de funkcio ĉiam estas malderivaĵo de tiu funkcio [22].
integralo.
- 2. ↝
Vorto kreita per forigo de ŝajna afikso: la vortoj „fraŭlo“ kaj „kuzo“ estas fundamentaj malderivaĵoj el pli evidentaj formoj „fraŭlino“ kaj „kuzino“; „avio“, „faco“ kaj „graŭ“ estas pli novaj malderivaĵoj el la oficialaj „aviado“, „faceto“, „malgraŭ“.
derivaĵo
- angle:
- 1. antiderivative, primitive, indefinite integral 2. back-formation
- france:
- 1. primitive, intégrale indéfinie 2. dérivé régressif
- germane:
- 1. Stammfunktion, unbestimmtes Integral
- katalune:
- 1. integral 2. mot originari
- pole:
- 1. funkcja pierwotna, całka nieoznaczona
- ruse:
- 1. первообразная функция, примитивная функция, неопределённый интеграл 2. обратное словообразование, регрессивная деривация
- slovake:
- 1. integrál
parta derivaĵo ↝

- (de plurargumenta funkcio, laŭ la `i`-a argumento) Derivaĵo 2.a aŭ 2.b laŭ unu el la argumentoj, kiam la ceteraj restas konstantaj: la partan derivaĵon de `f` laŭ la `i`-a argumento `x_i` oni kutime signas per `f′_i` (legu: fo unua laŭ i), `del_i f` (legu: (ronda) do fo laŭ i) aŭ `(del f) / (del x_i)` (legu: (ronda) do fo sur do ikso i); dua derivaĵo de `f` laŭ la `i`-a argumento (`del_i^2 f`), laŭ la `i`-a kaj la `j`-a argumentoj (`del_(i,j)^2 f`); la parta derivaĵo de `f(x,y)=x^2y` laŭ `x` estas `del_x f(x,y)=2xy` kaj la parta derivaĵo de la sama funkcio laŭ `y` estas `del_y f(x,y)= x^2`.
- angle:
- partial derivative
- france:
- dérivée partielle
- germane:
- partielle Ableitung
- katalune:
- derivada parcial
- pole:
- pochodna cząstkowa
- ruse:
- частная производная
- slovake:
- parciálna derivácia
administraj notoj
pri
mal~aĵo:
logaritma ~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
parta ~aĵo: Mankas dua fontindiko.
parta ~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Indus koherigi la fakojn LIN/GRA inter ~aĵo kaj mal~aĵo. [MB]logaritma ~aĵo: Mankas dua fontindiko.
logaritma ~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
parta ~aĵo: Mankas dua fontindiko.
parta ~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.