1fraz/o

frazo

1.
GRA Kunaĵo da vortoj prezentanta kompletan sencon: tial ofte [...] pli bona estas frazo ne tute logika kaj ne perfekte preciza, sed mallonga kaj viva, ol frazo perfekte preciza, sed enuige peza kaj tro kabineta[1]; simpla frazo (konsistanta el ununura propozicio); kompleksa frazo (plurpropozicia); la lasta frazo de alineo; tiu frazo estas tro longa kaj ne klara; tiu vorto estas subjekto de la frazo; indikativa, ordona, nega frazo.
Rim.: Laŭ ĉi tiu difino kaj la tradukoj el OA1, la Esperanta frazo estas ne malpli ol propozicio1; tamen angle, en la terminaro gramatika, „phrase“ estas, inverse, malpli granda ol propozicio: „Du aŭ pli da vortoj en propozicio formantaj sintaksan unuon, malpli grandan ol kompleta propozicio“ (similan signifon „parolturno“ povis havi ankaŭ la pola „frazes“). Tial la oficialaj tradukoj entenas ankaŭ precizigojn „sentence“ kaj „zdanie“ (t.e. „propozicio“). Ĉi tiun diferencon oni ne preteratentu en derivitaj terminoj; ekz-e la angla „noun phrase“ en Esperanto estu ne „substantiva frazo“, sed „substantiva grupo“ (aŭ „substantiva sintagmo“) ktp. [Sergio Pokrovskij]
2.
(figure) Afektaj, belsonaj, senkernaj, malmultsignifaj paroloj: grandaj frazoj, malgrandaj agoj. VD:afekto, bombasto, emfazo, patoso
3.
MUZ Nelonga kaj pli-malpli kompleta parto de muzika melodio: la pianisto ludis por ili la etan frazon de Vintejo [2].
4.
KOMP En programlingvo, meznivela unuo de programteksto, prezentanta relative aŭtonoman kaj kompletan informon: deklaron de programa objekto, ordonon aŭ komandon, esprimon: deklara, plenumebla, ordona, valorhava frazo.
1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 25, La Revuo, 1907, Oktobro
2. M. Proust, trad. Ĵ. Vaŝe: Sur la Vojo de Svan, 2015-2017
afrikanse:
vonnis
albane:
fjali
amhare:
ዓረፍተ-ነገር
angle:
1phrase 1. 1sentence 4. statement, expression
arabe:
عقوبة
armene:
նախադասություն
azerbajĝane:
cümlə
bengale:
বাক্য
birme:
ဝါကျ
bosne:
kazna
ĉeĥe:
instrukce, povel, příkaz, výraz, výrok 1. věta
ĉine:
4. 语句 [yǔ jù], 表达式 [biǎo dá shì]
dane:
sætning
estone:
lause
eŭske:
gogoratu
filipine:
pangungusap
france:
1phrase, discours (pompeux)
galege:
sentenza
germane:
Anweisung 1. 1Satz 2. Reden
guĝarate:
સજા
haitie:
fraz
haŭse:
magana
hinde:
वाक्य
hispane:
1. oración
hungare:
1. mondat 2. frázis 3. (zenei) mondat, frázis 4. mondat, utasítás
igbe:
ikpe
irlande:
abairt
islande:
setning
japane:
文 [もん]
jave:
ukara
jide:
זאַץ
jorube:
gbolohun
kanare:
ವಾಕ್ಯ
kartvele:
სასჯელი
kazaĥe:
сөйлем
kimre:
dedfryd
kirgize:
сүйлөм
kmere:
ការកាត់ទោស
koree:
문장
korsike:
filaru
kose:
isigwebo
kroate:
rečenica
kurde:
biryar
latine:
sententia
latve:
teikums
laŭe:
ປະໂຫຍກ
litove:
sakinys
makedone:
казна
malagase:
didim-pitsarana
malaje:
hukuman
malajalame:
വിധി
malte:
sentenza
maorie:
rerenga kōrero
marate:
वाक्य
monge:
kab lus
mongole:
өгүүлбэр
nederlande:
1. zin 2. frase
nepale:
सजाय
njanĝe:
chiganizo
okcidentfrise:
sin
panĝabe:
ਦੀ ਸਜ਼ਾ
paŝtue:
سزا
pole:
zdanie, fraza 1. 1zdanie 2. 1frazes
portugale:
1. frase 2. frase 3. frase
ruande:
interuro
rumane:
frază, propoziție
ruse:
1фраза, предложение 1. предложение 3. фраза (муз.)
samoe:
faʻasalaga
sinde:
سزا
sinhale:
දඬුවම
skotgaele:
seantans
slovake:
inštrukcia, povel, príkaz, vyraz 1. veta
slovene:
stavek
somale:
xukunka
ŝone:
mutongo
sote:
polelo
sunde:
hukuman
svahile:
hukumu
taĝike:
ҳукми суд
taje:
ประโยค
tamile:
தண்டனை
tatare:
җөмлә
telugue:
వాక్యం
tibete:
ཙིག་གྲུབ་
ukraine:
вирок
urdue:
سزا
uzbeke:
hukm
vjetname:
câu
zulue:
uhlamvu

frazaro

1.
Kunaĵo da frazoj.
2.
Kolekto da modelaj antaŭpretaj frazoj.
ĉeĥe:
konverzační příručka
hungare:
2. szólásgyűjtemény
japane:
文例集 [ぶんれいしゅう]
pole:
zbiór wyrażeń modelowych
rumane:
colecția de expresii model
ruse:
1. набор фраз 2. разговорник
slovake:
konverzačná príručka
ukraine:
збірник висловів, фраз

frazi

(ntr)
Paroli per afektaj, malmultsignifaj frazoj.
ĉeĥe:
vyjadřovat se ve frázích
france:
discourir (pontifier), pontifier
hungare:
szónokol (pej.)
japane:
美辞麗句を並べる [びじれいくをならべる]
pole:
wygłaszać frazesy
rumane:
pronunță fraze
ruse:
разглагольствовать
slovake:
vyjadrovať sa vo frázach
ukraine:
фразувати

frazisto

Tiu, kiu kutimas frazi: frazista sensencaĵoZ .
ĉeĥe:
frázista, frázovitý řečník, mluvka
france:
phraseur
germane:
Schwätzer
hungare:
frazőr
japane:
能弁家 [のうべんか]
pole:
osoba mająca zwyczaj wypowiadania fraz, frazesowicz
rumane:
persoană care are obiceiul de a pronunța fraze, frazesovici
ruse:
фразёр
slovake:
frázista

ĉirkaŭfrazo

BELELIN Stilfiguro, tropo indikanta ideon, personon aŭ objekton ne rekte per la propra vorto, sed per priskribo aŭ karakteriza detalo, ekzemple „la reĝo de Olimpo“ anstataŭ „Zeŭso“; „la Eterna Urbo“ anstataŭ „Romo“, „la aŭtoro de ĉi tiuj linioj“ (anstataŭ „mi“ en aŭtora teksto): sufiĉe da ĉirkaŭfrazoj! [3]; la superstiĉa Anfisa sen ĉirkaŭfrazo deklaris al sia ĉagrenita mastrino, ke tio estas sorĉo [4].
SUB:eŭfemismo
angle:
periphrasis
france:
périphrase
germane:
Umschreibung
hungare:
körülírás
nederlande:
omschrijving
pole:
peryfraza
rumane:
perifrază
ruse:
иносказание, перифраза
ukraine:
описовий вираз, перифраз

frapfrazo

Facile memorebla frazo reklamanta principon, politikan celon, institucion, vendaĵon: ni starigas konkurson por trovi trafan frapfrazon de TEJO [5]. SIN:sloganoVD:devizo, moto
5. Tejo: Frapfrazoj, [vidita en 2008]
ĉeĥe:
heslo, slogan
france:
devise, slogan
germane:
Parole, Slogan, Wahlspruch, Werbespruch
japane:
キャッチフレーズ [きゃっちふれーず], スローガン [すろーがん], 標語 [ひょうご]
pole:
slogan
rumane:
slogan
slovake:
heslo, slogan
ukraine:
влучний вислів

frazparto PMEG

GRA Vorto aŭ grupo da vortoj, rolantaj kiel unuo en frazo.
Rim.: PIV2 nomas tion „sintagmo“ ‐ ne tre oportune, ĉar tiu vorto estas tro ŝarĝita je sencoj lingvosciencaj (internacie ĝi havas almenaŭ 5 aliajn sencojn, iuj el kiuj estas pli oftaj). [Sergio Pokrovskij]
hungare:
mondatrész
pole:
część zdania
rumane:
parte de propoziție
ruse:
словосочетание, член предложения

frazelementoEdE PAG PIV1 , frazmembro[6]

GRA Frazparto formanta bazan sintaksan unuon: Oni ne metas komon inter samspecaj frazelementoj ligitaj per konjunkcioj kaj, nek, aŭ, sed [7]; rigidorda lingvo estas lingvo, en kiu la ordo de la ĉefaj frazmembroj estas rigide fiksita per la sintaksaj reguloj [8]; ne nur, … sed ankaŭ …: Duopa konjunkcio, uzata por akcenti la gravecon de la dua frazmembro [9].
Rim.: La termino „frazelemento“ probable estiĝis per senpripensa analogio kun „parolelemento“; sed dum tiu lasta prezentas klaran metaforon de la sencoj filozofia kaj ĥemia, por „frazelemento“ ĝi ne validas. Pli taŭga kaj internacia metaforo estas „frazmembro“, pensiganta pri „korpomembro“: ĝi oportune kombinas implicatan funkcion (kp „frazrolo“) kun la ideo pri ekzemplero (kp „ambaŭ membroj“). Tamen en la reala Esperanto „frazelemento“ estas multe pli ofta. [Sergio Pokrovskij]
SUB:subjekto2, predikato1, objekto6, komplemento1
angle:
constituent of a sentence, part of a sentence
france:
membre de phrase
germane:
Satzglied
hungare:
mondatfunkció
japane:
文の成分 [ぶんのせいぶん]
pole:
część zdania
rumane:
parte de propoziție
ruse:
член предложения
ukraine:
член речення

frazrolo PMEG

GRA «Rolo, kiun frazparto rolas en frazo. Tradicie nomata „frazelemento“»: Rolfinaĵo estas finaĵo, kiu montras frazrolojn, kaj rolvortetoj estas vortetoj, kiuj servas por indiki frazrolojnPMEG .
Rim.: Tiu netradicia termino estas apartaĵo de PMEG, kaj apenaŭ aperas ekster tiu grava verko (krom en recenzoj pri PMEG). Ĝi malhavas bazon en la lingvoscienca tradicio. Ĝia formo estas misgvida (apriore ĝi ŝajnas signifi „rolo de frazo“, sed la celata signifo estas „rolo en frazo“). PMEG ĝin prezentas kiel sinonimon de „frazelemento“, sed ĝia formo taŭgas nur por parto de tiu nocio: ĉar frazelemento — aŭ, pli bone, frazmembro — estas ne nur „rolo“ (speco, sintaksa nomo) de frazparto, sed ankaŭ la frazparto mem. Tial ordinaraj esprimoj kia ekz-e „samspecaj frazmembroj“ ne esprimeblas per „samspecaj frazroloj“ (tio ekvivalentus al la sensenca „samspecaj specoj“). Eblus diri „samrolaj frazrolantoj“ — sed tiel oni ne diras. [Sergio Pokrovskij]

administraj notoj

~aro: Mankas fontindiko.
~aro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~i: Mankas fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~isto: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas verkindiko en fonto.
frap~o: Mankas dua fontindiko.
~parto : Mankas dua fontindiko.