*lingv/o UV

*lingvo

1.
LIN Sistemo da vortoj uzata de etno aŭ alia homgrupo por interkompreniĝo: fremda, hejma, gepatra lingvo; mi ne scias la lingvon hispanan [1]; lingvo internacia, kiu, ne entrudiĝante en la doman vivon de la popoloj, povus, almenaŭ en landoj kun diverslingva loĝantaro, esti lingvo regna kaj societa [2]; la dana lingvo, kiel ĝin parolas la loĝanto de la okcidenta Jutlando, fariĝis lia lingvo [3]; se ni volas havi lingvon tutmondan, ni devas antaŭ ĉio kutimi meti niajn personajn gustojn sur la lastan planon [4]; la lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj [5]; unu el la plej ĉefaj taskoj de niaj verkistoj devas esti la ellaborado de la lingvo [6]; nia lingvo devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankaŭ por la vivo [7]; la lingvo internacia restas senŝanĝa en tiu formo, en kiu ĝi estas proponita de mi [8].
2.
Tiu sistemo rigardata kiel karakterizo de speciala grupo da individuoj aŭ de aparta fako: la komuna, scienca, teĥnika lingvo; la ĉasista lingvo [9]; la avino povosciis paroli […] tiel same lerte, kiel la rabistan lingvon de la infanoj [10]; Lomonosov […] estas rigardata kiel la fondinto de la moderna rusa literatura Lingvo [11]; la mezepoka latina ne estis nacia, sed klasa lingvo, komuna al la regantaj tavoloj [12]; Sanskrito unue formiĝis kiel religia lingvo de la bramanoj [13]; pavimbatiloj ne devas plu esti nomataj virgulinoj, sed stampiloj, kaj ke tio en la lingvo de la pavimistoj estas la plej nova [14]; la lingvo ĉe la infanoj en la unua jaro [15]; en moderna ekonomika lingvo ni povas diri, ke […] [16]. SIN:idiomoSUB:ĵargono, slango, dialekto
3.
Ĉio servanta por esprimi pensojn aŭ sentojn: la lingvo de gestoj [17]; la lingvo de la muziko, kaj […] la lingvo de la amo [18]; la lingvo de la kanonoj [19]; ŝi komprenis ja la lingvon de la birdoj depost tiu tempo, kiam ŝi flugis en cigna plumaĵo [20]; (figure) la romano de la tero [kies…] unuajn partojn [oni ne povas kompreni], ĉar ili estas verkitaj en lingvo, kiun ni ne lernis [21]. SUB:mimikoPRT:signo
4.
MATKOMP Aro da signoĉenoj difinita per formala gramatiko (sintakso), al kiuj signoĉenoj ofte estas atribuita signifo (semantiko): formala lingvo (kontraste al la homa lingvo, ĉu nature etna kiel la angla, ĉu planlingvo kiel Esperanto); regula, senkunteksta, kuntekstohava lingvo (t.e. difinita per gramatiko apartenanta al samnoma tipo); komputilaj lingvoj kiel Algol, Fortran kaj C [22].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
2. L. L. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto.
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
4. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, La Esperantisto, 1891, p. 49
5. L. L. Zamenhof: Aldono al la dua libro de la lingvo internacia.
6. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 25, La Revuo, 1907, Oktobro
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 25, La Revuo, 1907, Oktobro
8. L. L. Zamenhof: Aldono al la dua libro de la lingvo internacia.
9. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro I.
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
11. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
12. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
13. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Du pavimbatiloj
15. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
16. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001/02, p. 16
17. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
18. Jo Haazen: Klareco kaj simpleco, fundamento por nova epoko, Monato, 2013/01, p. 22
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
22. Garvan Makaj: Lingvoj, ĉu naturaj, ĉu artefaritaj?, Monato, 2012/12, p. 17
afrikanse:
taal
albane:
gjuha
amhare:
ቋንቋ
angle:
language
arabe:
اللغة
armene:
լեզու
azerbajĝane:
dil
beloruse:
мова
bengale:
ভাষা
birme:
ဘာသာစကား
bosne:
jezik
ĉeĥe:
řeč, jazyk, řeč
ĉine:
语言 [yǔ yán]
dane:
sprog
estone:
keel
eŭske:
hizkuntza
filipine:
wika
france:
langue (moyen de communication)
galege:
linguaxe
germane:
Sprache
greke:
γλώσσα
guĝarate:
ભાષા
haitie:
lang
haŭse:
harshe
hebree:
שפה 1. לשון 2. עℷה
hinde:
भाषा
hispane:
lengua, idioma
hungare:
nyelv
ide:
linguo
igbe:
asụsụ
indonezie:
bahasa
interlingvae:
lingua
internaci-signolingve:
irlande:
teanga
islande:
tungumál
japane:
言語 [げんご]
jave:
basa
jide:
שפּראַך
jorube:
èdè
kanare:
ಭಾಷೆ
kartvele:
ენის
kazaĥe:
тіл
kekĉie:
aatin, aatinob̕aal
kimre:
iaith
kirgize:
тил
kmere:
ភាសា
koree:
언어
korsike:
lingua
kose:
ulwimi
kroate:
jezik
kurde:
ziman
latine:
lingua, ae, sermo, onis
latve:
valoda
laŭe:
ພາສາ
litove:
kalba
makedone:
јазик
malagase:
fiteny
malaje:
bahasa
malajalame:
ഭാഷ
malte:
lingwa
maorie:
te reo
marate:
भाषा
monge:
lus
mongole:
хэл
nederlande:
taal
nepale:
भाषा
njanĝe:
chinenero
norvege:
språk
okcidentfrise:
taal
panĝabe:
ਭਾਸ਼ਾ ਦੀ
paŝtue:
ژبه
pole:
język (mowa)
portugale:
língua, linguagem, idioma
ruande:
ururimi
rumane:
limbă
ruse:
язык
samoe:
gagana
signune:
l@00*
sinde:
ٻولي
sinhale:
භාෂාව
skotgaele:
cànan
slovake:
jazyk, reč
slovene:
jezik, govorica
somale:
luqadda
ŝone:
mutauro
sote:
puo tn lefatshe
sunde:
basa
svahile:
lugha
svede:
språk
taĝike:
забон
taje:
ภาษา
tamile:
மொழி
tatare:
тел
telugue:
భాష
tibete:
1. སྐད་
turke:
dil
ukraine:
мову
urdue:
زبان
uzbeke:
til
vjetname:
ngôn ngữ
volapuke:
pük
zulue:
lulwimi

lingva

Rilata al lingvo: lingvaj demandoj, studoj; lingvaj kategorioj FK ; lingva scienco FK ; neŭtrala lingva fundamento FK ; Lingva Komitato [23]; lingva sento [24]. SUB:lingvistika.
angle:
linguistic
beloruse:
моўны
ĉeĥe:
jazykový
ĉine:
語言上 [yǔyánshàng], 语言上 [yǔyánshàng]
france:
linguistique
germane:
sprachlich
hebree:
לשוני, בלשני
hispane:
lingüística, lingüístico
hungare:
nyelvi
ide:
linguala
japane:
言語の [げんごの]
nederlande:
taalkundig, linguïstisch
norvege:
språklig, språk-
pole:
językowy
rumane:
lingvistic
ruse:
языковый, языковой
slovake:
jazykový, rečový
svede:
språklig
ukraine:
мовний

lingvaĵo

1.
Lingva fenomeno; trajto, detalo, apartaĵo, esprimilo, elemento de lingvo: enkonduki progresantojn en la lingvajn terenojn de Esperantujo, kie la normo ankoraŭ ne tute kristaliĝis aŭ ne stabiliĝis, kaj indiki subtilajn lingvaĵojn atentindajn kaj polurindajn [25]; plezuro diluita de mislingvaĵoj [26]; ŝi laŭdis min kaj korektis kelkajn nacilingvaĵojn [27]; franclingvaĵo [28] (trajto tipe franclingva). SUB:dirmaniero, esprimo, parolturno
2.
Ies tipa maniero sin esprimi per lingvo: la lakeoj diris [tion] inter si en sia lakea lingvaĵo [29]; la lingvaĵo de la libro estas ĝenerale bona kaj flua [30]; la lingvaĵo estas lia propra, ankoraŭ ne tre vortriĉa esperanto [31].
25. A. Shlafer: Vi ĝuos la legadonLa Ondo de Esperanto
26. Don Broadribb: Plezuro diluita de mislingvaĵoj, Monato, 2003/01, p. 27
27. S. Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
28. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 10. Ceteraj pronomoj
29. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXII
30. E. Grimley Evans: Utilega konsultlibro, Monato, 1995/02, p. 20
31. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, F. Luin pri la "Vojaĝimpresoj" de Langlet (1895)
beloruse:
1. моўная зьява, моўная асаблівасьць 2. мова (як манэра выражэньня)
ĉine:
2. [yǔ], 语 [yǔ], 俗話 [súhuà], 俗话 [súhuà], 口德 [kǒudé]
france:
1. trait linguistique 2. langage
hispane:
lenguaje
japane:
特有の表現 [とくゆうのひょうげん], 言葉づかい [ことばづかい]
pole:
idiom, dialekt, gwara, zwrot językowy
rumane:
idiom, dialect, argou, rândul, lingvistic
ruse:
1. языковое явление, особенность языка franc~aĵo: галлицизм. 2. язык (автора, произведения и т.п.)
ukraine:
мова, мовлення, мовний текст

lingvano

LIN Homo scianta kaj uzanta koncernan lingvon, ano de la koncerna lingvokomunumo (lingvanaro): anglalingvano, ruslingvano; la franclingvanoj en Belgio kaj Svislando [32]; aliaj islandaj sonoj estas facilaj kaj tute normalaj por gaellingvanoj [33]; samlandano aŭ samlingvano [34]; poste la partoprenantoj estis pli malfermaj al la argumentoj de alilingvanoj kaj eĉ sukcesis formuli komunajn proponojn [35]; la plimulto da irlandanoj estas unulingvanoj, do estas malbone preparitaj por esti civitanoj de la plurlingva Eŭropa Unio [36]; esperantlingvanoj [37] (vd esperantisto).
Rim.: Oni vidas ke „lingvan“ estas ofte uzata kvazaŭsufikse. Imitante nacilingvojn oni ankaŭ diras sinonime per pli longa priskriba maniero: „parolanto de“ (koncerna lingvo).
32. Garbhan MacAoidh: Dana abako dolorigas la kapon, Monato, 2015/07, p. 23
33. Garvan Makaj': La islanda: revo de ne plu juna lernemulo, Monato, 2015/07, p. 23
34. Paul Gubbins: Nia lando-principo: ĉu silentigilo?, Monato, 2012/04, p. 5
35. Ivo Durwael: Divers(ec)aj rakontoj, Monato, 2011/05, p. 14
36. Garvan Makaj: Tigro, kiu ne plu roras, Monato, 2011/03, p. 10
37. Carlo Minnaja: Nuntempo en antikva vesto, Monato, 2012/02, p. 24
angle:
speaker (of a language)
beloruse:
носьбіт мовы
ĉeĥe:
stoupenec řeči
france:
-ophone, locuteur
germane:
Sprecher
hebree:
דובר (שפה)
hispane:
hablante (de un idioma)
hungare:
-nyelvű, nyelvet beszélő
indonezie:
penutur
nederlande:
spreker (v.e.taal)
pole:
językowiec
rumane:
lingvist
ruse:
носитель языка
slovake:
stúpenec reči

lingvemulo

Tiu, kiu ŝatas lernadon, esploradon de lingvoj: ni havos reprezentantojn en la poliglota renkontiĝo en Bratislava... laŭ ni estas tre interesa medio por esperantistoj, por lingvemuloj [38].
38. A. Kadar: 015 Aleks Kadar – Ĝenerala sekretario de UEA, movada-vid.punkto, 2018-06-12
beloruse:
аматар вывучэньня моў
france:
amateur de langues
indonezie:
pencinta bahasa
pole:
językoznawca, lingwista
rumane:
lingvist

lingvisto, lingvosciencisto

Sciencisto, kiu studas pure lingvajn demandojn, fakulo pri lingvoscienco: mi ne estas multege instruita lingvisto DL ; la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni tekston skribitan en tiu ĉi lingvo FK ; lin admiris lingvistoj, kiel Baudouin de Courtenay VivZam ; parenceco (inter vortoj) je tiu nivelo estas videbla, ordinare, nur al lingvosciencistoj [39]. SUP:filologo
39. Mihail Korotkov : La turka havas familion, Monato, 2012/08, p. 20
angle:
linguist
beloruse:
мовазнавец, мовазнаўца, лінгвіст
ĉeĥe:
jazykovědec, lingvista
ĉine:
语言学家 [yǔ yán xué jiā]
france:
linguiste
germane:
Sprachwissenschaftler, Linguist
greke:
γλωσσολόγος
hebree:
בלשן
hispane:
lingüista
hungare:
nyelvész
ide:
linguisto
indonezie:
ahli bahasa, linguis
japane:
言語学者 [げんごがくしゃ]
nederlande:
taalkundige
norvege:
lingvist
pole:
językoznawca, lingwista
portugale:
lingüista
rumane:
lingvist
ruse:
языковед, лингвист
slovake:
jazykovedec
svede:
lingvist
turke:
dilci, lengüist
ukraine:
мовознавець, лінґвіст

bonlingvismo

ESP Purisma skolo de esperantoparolantoj strebantaj konservi la facilecon de Esperanto por parolantoj de neeŭropaj lingvoj, elĉerpante la eblecojn de esperanta vortformado kaj samtempe malaprobante la uzon de neologismoj: la verko de Piron iĝis programo de samnoma neformala grupo, iniciatita de Anna Löwenstein kaj Renato Corsetti, kelkfoje kromnomata bonlingvismo [40]; mi trarigardas la vortaron de bonlingvismo kaj ŝatas multajn el la rekomendoj [41]; spite la bonlingvismon de la verkisto, ŝi iom enkondukas neologismojn kun deziro de ties oficialigo [42]. VD:analiza skolo, fundamentismo1.b, purismo

cellingvo

Lingvo en kiun oni tradukas aŭ kiun oni lernas: la komputilo ja povas starigi demandojn en la cellingvo, kiun la tradukisto povas respondi en tiu cellingvo [43]; komuna al ambaŭ, kaj tradukantoj kaj interpretantoj, estas la bezono kompreni eĉ tre teknikajn konceptojn kaj terminojn, diratajn de la fontolingvulo, kaj ilin esprimi egale teknike kaj termine, ĝuste, en la cellingvo [44]; ĉiu lernanto flue parolos la cellingvon (kun limigita vorttrezoro) post du-tri jaroj [45]; lernantoj havu fojfoje kaj eĉ regule aliron al denaska reganto, kiu interagu kun lernantoj nepre en la cellingvo [46]. ANT:fontolingvo
43. Marc vanden Bempt: Perkomputila tradukado, Monato, 2000/07, p. 11
44. Donald Broadribb: Valora pripensindaĵaro, Monato, 2006/03, p. 20
45. Zlatko Tišljar: De la gepatroj lernu!, Monato, 2013/02, p. 14
46. Stefan MacGill: Kiel, kiam, kial lerni fremdan lingvon?, Monato, 2013/05, p. 13
angle:
object language, target language
beloruse:
мэтавая мова, мова перакладу
ĉeĥe:
cílový jazyk (překladu)
france:
langue cible
germane:
Zielsprache
hebree:
שפת מטרה
hungare:
célnyelv
indonezie:
bahasa target
nederlande:
doeltaal
pole:
język docelowy (tłumaczenie), język obiektowy (inf.)
rumane:
limbă țintă, limbaj orientat pe obiecte
ruse:
выходной язык
slovake:
cieľový jazyk
ukraine:
мова, на яку перекладають

homlingvo, homa lingvo KompLeks

Neformala lingvo funkcianta kiel ĉefa rimedo de interhoma komunikado, interalie ĉia etnolingvo aŭ Esperanto: lingvo internacia estas nur ŝtupo de evoluo de homlingvo, ĝi estas tute natura daŭrigo kaj sintezo de naturlingvoj [47]; ja ne estas iel raraj la bestoj, kiuj „parolas“, t.e. imitas homlingvon [48].
SUB:lingvo1, planlingvoVD:lingvo4, programlingvo, maŝinlingvo
47. M. Krjukov: Homlingvo, Esperanto kaj ilia evoluo, Sennacieca Revuo, № 17, Junio (1924)
48. Raoul FRANCÉ, tr. N.G.: Bestolingvo., Norda Prismo, 58:2
angle:
human language
beloruse:
чалавечая мова
indonezie:
bahasa manusia
ruse:
человеческий язык

faklingvo

La terminaro kaj la tradiciaj parolmanieroj uzataj en iu fako aŭ okupo; profesia ĵargono1.b: la kuracistoj mistifikumas per latina faklingvo nekomprenata de iliaj pacientoj [49].
49. Jomo Ipfelkofer: Lingva konfuzo kaj Konfuceo, Monato, 2013/03, p. 17
angle:
jargon
beloruse:
прафэсійная мова
ĉine:
[máng], 行話 [hánghuà], 行话 [hánghuà]
france:
langue de spécialité
hispane:
lenguaje técnico
hungare:
szaknyelv, szakmai nyelv
indonezie:
jargon
pole:
żargon zawodowy
rumane:
lingo profesionist
ruse:
профессиональный язык

fontolingvo

1.
Lingvo el kiu oni tradukas: la interpretanto devas […] aŭskulti novan parolaĵon en la fontolingvo, samtempe dirante la ĵusan parolaĵon en la cellingvo [50]. ANT:cellingvo
2.
Lingvo el kiu alia lingvo pruntas vorton, parolmanieron aŭ alian lingvan trajton: se la fontolingvo uzas nelatinan alfabeton, la (pruntata) vorto do devas esti „transskribata“ en la esperantan alfabeton [51].
50. Donald Broadribb: Valora pripensindaĵaro, Monato, 2006/03, p. 20
51. E. Wüster: Esperantologiaj Studoj, 1978
angle:
source language
beloruse:
1. зыходная мова 2. мова-крыніца
ĉeĥe:
výchozí jazyk (překladu), zdrojový jazyk
france:
langue source
germane:
Herkunftssprache 1. Quellsprache
hebree:
שפת מקור
hungare:
forrásnyelv 1. fordítandó nyelv
indonezie:
1. bahasa sumber
nederlande:
brontaal 1. brontaal
pole:
język źródłowy (inf.)
rumane:
limbă sursă
ruse:
1. исходный язык 2. язык-источник
slovake:
zdrojový jazyk
ukraine:
мова-джерело, мова, з якої перекладають

gestolingvo, signolingvo

LIN Lingvo kiu signifojn peras ne per sonoj, sed per gestoj, korpaj kaj vizaĝaj esprimoj: min surprizis ke ekzistas aparta sveda gestolingvo [52]; ĉar ĉiuj lingvoj uzas „signojn”, la esprimo „gestolingvo” ŝajnas pli taŭga por distingi la lingvojn de surduloj disde „parolaj lingvoj” [53] ili interkompreniĝas per signoj […] la floroj sin klinas kaj ĉiuj verdaj folioj sin movas […] kiel se ili parolus – ĉu la profesoro komprenas tiun signolingvon [54].
52. M. Strid: Mutuskloj - Gestolingvo fonetika, 2010-2013
53. Edmund Grimley Evans: Usona kaj ne angla, Monato, 2018/10, p. 7
54. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
angle:
sign language
beloruse:
жэставая мова
ĉine:
哑语 [yǎyǔ], 啞語 [yǎyǔ], 手語 [shǒuyǔ], 手语 [shǒuyǔ], 手式 [shǒushì], 手照 [shǒuzhào]
france:
langue des signes
germane:
Gebärdensprache, Gestensprache, Zeichensprache
indonezie:
bahasa isyarat
internaci-signolingve:
itale:
lingua dei segni
japane:
身ぶり語 [みぶりご], 手話 [しゅわ]
nederlande:
gebarentaal
norvege:
tegnspråk
pole:
język migowy
rumane:
limba semnelor
signune:
z@35,l@00*
ukraine:
мова жестів

interlingvo

1.
LIN Lingvo komune uzata de malsamlingvanoj por sin interkompreni: la rusa kiel interlingvo en orienta Eŭropo [55]; en Afganujo […] la Persa estas la ĝenerala interlingvo [56].
2.
Pontolingvo: oni enkondukas interlingvon, tiel ke ĉiu traduko iru el ajna fonta lingvo al la interlingvo kaj de tie plu al la dezirataj celaj lingvoj [57].
55. C. Blome: Temo de la Monato..., soc.culture.esperanto, 2004-07-19
56. Bertilo Wennergren: Landoj kaj lingvoj de la mondo, Notoj, 2005-08-24
57. K. Schubert: DLT - faktoj pri finita projekto, 1996-02-20
angle:
lingua franca, bridge language, intermediate language
beloruse:
мова-пасярэдніца
ĉeĥe:
mezinárodní jazyk
ĉine:
通用語 [tōngyòngyǔ], 通用语 [tōngyòngyǔ], 社交語言 [shèjiāoyǔyán], 社交语言 [shèjiāoyǔyán]
france:
1. langue véhiculaire
indonezie:
bahasa pengantar 2. basantara, bahasa perantara, lingua franca
japane:
仲介言語 [ちゅうかいげんご]
pole:
interjęzyk
rumane:
limba internationala
ruse:
язык-посредник
slovake:
medzinárodný jazyk

maŝinlingvo

KOMP Lingvo kiun sentraduke komprenas kaj rekte interpretas la aparataro de komputilo: „altnivela lingvo“ signifas la pli altan nivelon de abstraktado el maŝinlingvo [58]. VD:kodo, asembla lingvo
angle:
machine language
beloruse:
машынная мова
ĉine:
机器语言 [jī qì yǔ yán]
france:
langage machine
germane:
Maschinensprache
hebree:
שפת מכונה
hispane:
lenguaje máquina
hungare:
gépi nyelv
indonezie:
bahasa mesin
japane:
機械語 [きかいご]
nederlande:
machinetaal
pole:
język maszynowy (inf.)
portugale:
linguagem de máquina
rumane:
limbaj mașină
ruse:
машинный язык
svede:
maskinspråk
ukraine:
машинна мова

mortinta lingvoEE

LIN Lingvo ne plu uzata en la ordinara interhoma komunikado, eventuale konservita en skribaj fontoj kaj eventuale uzata en ritaj aŭ aliaj specialaj okazoj: elekti ian el la lingvoj mortintaj (ekzemple latinan, grekan, hebrean) [59]; tia revivigo de mortinta lingvo ne estas unika [60].
Rim.: PV kaj la PIV-oj ne mencias la bone atestitan zamenhofan terminon „mortinta lingvo“; anstataŭe ili donas „la vivaj kaj mortaj lingvojZ [61], kion ili markas kiel zamenhofan. Ĝis nun neniu povis al mi indiki la zamenhofan fonton de ĉi tiu ekzemplo, kiu tute malakordas kun la zorga zamenhofa distingado inter „mortinta“, „morta1“ kaj „malviva1.a“. Eĉ se tia escepta apero ekzistas, ĝi tamen ne estas la normala dirmaniero zamenhofa, kaj ĝia uzo en la PIV-oj estas misprezento; sed supozeble ĝi estas simple falsita el „El ĉiuj ekzistantaj lingvoj vivaj, mortintaj kaj artaj la kongreso povas elekti sole nur unu lingvon: Esperanto“ [62]. [Sergio Pokrovskij]
angle:
dead language ~oj vivaj: living languages.
beloruse:
мёртвая мова
ĉeĥe:
mrtvý jazyk
ĉine:
死文字 [sǐwénzì]
france:
langue morte
hispane:
lengua muerta
indonezie:
bahasa mati
pole:
język martwy
rumane:
limbă moartă
ruse:
мёртвый язык ~oj vivaj: живые языки.
slovake:
mŕtvy jazyk

planlingvo

LIN Lingvo konscie kreita laŭ plano, almenaŭ je sia komenciĝo: al Eugen Wüster ni dankas por la enkonduko de terminoj „planlingvo“ kaj „esperantologio“ [63]; koncerne planlingvojn jen elefante enorma korpuso [64]; idiomaĵoj rekte kontraŭas la bazan ideon de internacie facil-lernebla planlingvo [65]; la scienco pri planlingvoj iĝas la kerna kampo de interlingvistiko, kaj restas do intence tute neglektataj la nemalmultaj studoj [66].
63. V. Barandovská-Frank: Interlinguistische Beiträge [recenzo], IpI, 2006:2, numero 57a
64. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
65. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
66. Carlo Minnaja: Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al faka literaturo, Monato, 2004/6, p. 27
angle:
planned language, constructed language, conlang
beloruse:
плянавая мова
ĉeĥe:
plánový jazyk
ĉine:
人造語言 [rénzàoyǔyán], 人造语言 [rénzàoyǔyán]
france:
langue construite, langue planifiée
indonezie:
bahasa buatan
japane:
計画言語 [けいかくげんご]
pole:
język sztuczny, język planowy
rumane:
limbă artificială
ruse:
плановый язык
slovake:
plánový jazyk
ukraine:
планова мова

plurlingveco, multlingveco

1.
Scio, uzo de pluraj lingvoj fare de homo: plurlingveco de infanoj [67]. ANT:unulingveco
2.
LIN Plurlingvismo: kiel la ĉefa demando reliefiĝis, kiel konservi multlingvecon kaj samtempe tamen plifaciligi la komunikadon [68]; se Eŭropo vere volas protekti sian plurlingvecon, ĝi devos zorgi ke neniu lingvo atingu superecon [69].
67. MateoKopenhago: pri plurlingveco ĉe infanoj, 2012-08-09
68. UEA: UEA en Lingvojara Konferenco, Gazetaraj Komunikoj, 2001-07-18
69. [M. Decaluwe]: Kial lerni esperanton en Eŭropo?, 2013
angle:
multilingualism
beloruse:
шматмоўе
ĉine:
多語言 [duōyǔyán], 多语言 [duōyǔyán]
france:
multilinguisme
indonezie:
multilingualisme
japane:
多言語性 [たげんごせい], 多言語使用 [たげんごしよう]
pole:
wielojęzyczność, multilingwizm
rumane:
multilingvism
ruse:
многоязычие

plurlingvismo

LIN Situacio, en kiu pluraj lingvoj estas uzataj; plurlingveco2: la orientiĝo al plurlingvismo […] ĉiam pli karakterizas almenaŭ la eliton de la Esperanto-movado [70]; nerefutebla konstato estas, ke la multekosta plurlingvismo, tre laŭdata de la eŭropaj politikaj aktoroj, atingas siajn limojn rilate efikecon [71]. ANT:unulingvismo
70. J. S. Larsen: Mallongega enkonduko, libera folio, 2013-02-20
71. Marko Naoki Lins: Hispanio volas la katalunan, eŭskan kaj galegan kiel EU-lingvojn, Monato, 2004/11, p. 24
angle:
multilingualism
beloruse:
шматмоўе
france:
multilinguisme
hispane:
multilingüismo
indonezie:
multilingualisme
japane:
多言語主義 [たげんごしゅぎ]
pole:
plurilingwizm, polilingwizm
rumane:
multilingvism
ruse:
многоязычие, разноязычие

plurlingvulo

LIN Homo scianta plurajn lingvojn; poligloto: enlande vojaĝanta hindo, krom se li estas escepta plurlingvulo, devas paroli ĉie la anglan lingvon [72]. ANT:unulingvulo
72. V. Sadler: Azia Strategio, Esperanto, 1963-01 (6)
angle:
polyglot
beloruse:
паліглот
ĉeĥe:
polyglot, znalec více jazyků
ĉine:
多語言 [duōyǔyán], 多语言 [duōyǔyán]
france:
polyglotte (subst.)
germane:
Polyglotte
hispane:
políglota
indonezie:
poliglot
japane:
多言語を話す人 [たげんごをはなすじん]
katalune:
políglota
nederlande:
polyglot
pole:
poliglota
portugale:
poliglota
rumane:
poligloție
ruse:
полиглот
slovake:
polyglot, znalec viacerých jazykov
ukraine:
поліглот

pontolingvo

Intera lingvo en kiun oni tradukas por poste plu traduki en cellingvon: Esperanto servis kiel pontolingvo por traduki verkojn el la hungara en la ĉinan; ĉar multaj tekstoj havas jurrilatan enhavon, la angla estas eble la malplej taŭga kiel pontolingvo el tiu vidpunkto [73]; en Bruselo, tamen, Esperanto ankoraŭ ne estas serioze konsiderata kiel taŭga pontolingvo [74]; KOMP pontolingvo estas utila rimedo en plurlingva tradukado, ĉar se necesas traduki el m programlingvoj en n maŝinlingvojn, ĝi ebligas konstrui nur m+n tradukilojn (m tradukilojn el la fontaj lingvoj en la pontan, plus n tradukilojn el la ponta lingvo en la celajn), anstataŭ m×n rektajn tradukilojn.
angle:
intermediate language, bridge language, lingua franca
ĉeĥe:
pomocný jazyk, překlenovací jazyk
ĉine:
通用語 [tōngyòngyǔ], 通用语 [tōngyòngyǔ]
france:
langue pivot
germane:
Mittlersprache, Brückensprache, Zwischensprache
hebree:
שפה מתווכת
hungare:
hídnyelv
indonezie:
basantara, bahasa perantara, lingua franca
japane:
仲介語 [ちゅうかいご], 橋渡し言語 [はしわたしげんご]
nederlande:
brugtaal
pole:
język pomostowy (inf.)
rumane:
limbă de legătură
ruse:
промежуточный язык, язык-посредник
slovake:
pomocný jazyk
svede:
brospråk

pralingvo

LIN Lingvo, el kies dialektoj devenas grupo da parencaj lingvoj (formantaj lingvofamilion): Latino estas la pralingvo por la latinida lingvofamilio; sed ion parencan oni trovas, eĉ en loko tre nobla, en lingvo plej proksima al la komuna pralingvo de grekoj, latinoj, ĝermanoj kaj slavoj: en la sanskrito [75].
75. K. Kalocsay: La klasika metriko kaj Esperanto II, la nica literatura revuo, n-ro 4:6
angle:
proto-language
beloruse:
прамова, першамова
ĉeĥe:
prajazyk
france:
protolangue
germane:
Ursprache
indonezie:
protobahasa
japane:
祖語 [そご]
pole:
prajęzyk
rumane:
protolimbă
ruse:
праязык
slovake:
prajazyk

programlingvo

KOMP Formala lingvo por prezenti komputilajn programojn: Algolo, Fortrano, Paskalo kaj C estas famaj programlingvoj; altnivela, ordonema, deklarema, strukturema, objektema programlingvo; nova serio de programoj kaj programlingvoj por Interreto, nun ellaborataj ĉe Microsoft [76].
76. Roland Rotsaert: Vindozo kaj Linukso interproksimiĝas, Monato, 2000/12, p. 17
angle:
programming language
beloruse:
мова праграмаваньня
ĉeĥe:
programovací jazyk
ĉine:
编程语言 [biān chéng yǔ yán]
france:
langage de programmation
germane:
Programmiersprache
hebree:
שפת תכנות
hispane:
lenguaje de programación
hungare:
programnyelv
indonezie:
bahasa pemrograman
japane:
プログラミング言語 [プログラミングげんご]
nederlande:
programmeertaal
norvege:
programmeringsspråk
pole:
język programowania
portugale:
linguagem de programação
rumane:
limbaj de programare
ruse:
язык программирования
slovake:
programovací jazyk
svede:
programmeringsspråk
ukraine:
мова програмування

tonlingvo

LIN Lingvo en kiu silaboj ricevas distingajn tonojn1.b: en tonlingvoj oni uzas la voĉaltecon por vortmelodio, do leksike, por distingi vortojn [77]; ili parolas la Vjetnaman lingvon, kiu estas tonlingvo [78].
77. J. Wells: La frazmelodio en internacia perspektivo, Prelego por IKU/AIS, 2008
78. Vikipedio, Vjetnamoj
angle:
tonal language
beloruse:
тонавая мова
ĉine:
声调屈折 [shēngdiàoqūzhé], 聲調屈折 [shēngdiàoqūzhé]
france:
langue à tons, langue tonale
indonezie:
bahasa nada
pole:
język tonalny
rumane:
limbajul tonal
ukraine:
тонічна мова

translingvigi

(malofte)
Traduki: provante translingvigi, oni sekvas ideon, ĝin forĵetas, kaptas alian, ĝin forĵetas, ktp [79].
angle:
translate
beloruse:
перакладаць (з мовы на мову)
ĉine:
[fān], 传译 [chuányì], 傳譯 [chuányì], 編譯 [biānyì], 编译 [biānyì]
france:
traduire
germane:
übersetzen
hispane:
traducir
hungare:
átültet(más nyelvre)
indonezie:
menerjemahkan
nederlande:
vertalen
norvege:
oversette
pole:
tłumaczyć
rumane:
traduce
ruse:
переводить, перевести

unulingveco

1.
LIN Scio, uzo de sole unu lingvo fare de homo: la eŭropa situacio […] helpas klarigi la obstinan unulingvecon de britoj [80]. ANT:plurlingveco1
2.
LIN Situacio, en kiu sole unu lingvo estas uzata: en „Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo internacia“ [L. L. Zamenhof] opinias, ke la unulingveco de la homaro neniel estus malbono [81].
80. smg: Tigre aŭ pigre, [Internacia Pedagogio Revuo, 1995:2]
81. M. Duc Goninaz: La Socia Statuso de Esperanto..., [vidita en 2013]
angle:
unilingualism, monolingualism, monoglottism
beloruse:
аднамоўе
france:
monolinguisme
indonezie:
monolingualisme
pole:
jednojęzyczność
rumane:
limbaj monolingual
ruse:
одноязычие

unulingvismo

LIN Situacio, en kiu sole unu lingvo estas uzata; unulingveco2: Leonard Orban komencis foliumi gazeton, kiun li poste levis por citi filozofon, laŭ kiu unulingvismo facile kaŭzas „unupensismon“ [82]. ANT:plurlingvismo
82. laŭ H. Lundberg: Leonard Orban predikis pri multlingvismo..., libera folio, 2009-09-20
angle:
unilingualism, monolingualism, monoglottism
beloruse:
аднамоўе
france:
monolinguisme
hispane:
monolingüismo
indonezie:
monolingualisme
pole:
jednojęzyczność
rumane:
limbaj monolingual
ruse:
одноязычие

unulingvulo

LIN Tiu, kiu scias sole unu lingvon: ĉu dulingvuloj akiras trian lingvon pli rapide ol unulingvuloj akiras la saman lingvon [83]? ANT:plurlingvulo
angle:
monoglot
beloruse:
аднамоўны чалавек
ĉine:
单语 [dānyǔ], 單語 [dānyǔ]
france:
monolingue (subst.)
hispane:
monolingüe
indonezie:
ekabahasa, monoglot
japane:
単一言語話者 [たんいつげんごわしゃ], 一言語だけを用いる人 [いちげんごだけをもちいるじん]
pole:
jednojęzyczny
rumane:
monolingv
ruse:
одноязычный(в знач. сущ.; о человеке), владеющий одним языком (в знач. сущ.)

lingvoscienco

LINSCI Scienco pri la homaj lingvoj, iliaj evoluo kaj funkciado: ne estante fakulo en lingvoscienco, li (Zamenhof) tamen kreis esperanton ‐ dum centoj da sciencoriĉaj filologoj kaj lingvistoj amasigis plej lertajn kaj konvinkajn argumentojn por „pruvi“, ke artefarita lingvo estas utopia entrepreno [84]; en NPIV „morfem/o“ ricevis tute alian difinon laŭ moderna (Usondevena) lingvoscienco [85]. VD:filologio, interlingvistiko
84. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Intelektulo? ‐ Manlaborulo?
85. B. Wennergren: Kritikaj notoj pri la Nova PIV
angle:
linguistics
beloruse:
лінгвістыка, мовазнаўства
ĉeĥe:
jazykověda, lingvistika
ĉine:
語言學 [yǔyánxué], 语言学 [yǔyánxué], 語言學家 [yǔyánxuéjiā], 语言学家 [yǔyánxuéjiā], 說話方式 [shuōhuàfāngshì], 说话方式 [shuōhuàfāngshì]
france:
linguistique (subst.)
germane:
Sprachwissenschaft, Linguistik
greke:
γλωσσολογία
hispane:
lingüística
hungare:
nyelvészet, nyelvtudomány
indonezie:
linguistik ilmu bahasa, linguistik
japane:
言語科学 [げんごかがく], 言語学 [げんごがく]
nederlande:
linguïstiek
pole:
językoznawstwo, filologia
portugale:
lingüística
rumane:
lingvistică
ruse:
лингвистика, языковедение, языкознание
slovake:
jazykoveda
svede:
lingvistik, språkvetenskap
turke:
dilcilik, dilbilim, lengüistik
ukraine:
мовознавство, лінґвістика

lingvoscienca

Rilata al lingvoscienco: [la „interna ideo“] estis ia unuecigilo kaj ludis atentindan rolon en la kriza epoko, kiam matematikuloj kaj logikemuloj maltrafe volis enkonduki sur la lingvosciencan kampon disciplinojn taŭgajn nur en abstraktaj sciencoj [86].
86. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Pri la „interna ideo“
angle:
linguistic
beloruse:
лінгвістычны, мовазнаўчы
france:
linguistique (adj.)
germane:
sprachwissenschaftlich, linguistisch
hispane:
lingüística, lingüístico
hungare:
nyelvészeti, nyelvtudományi
pole:
językoznawczy
rumane:
lingvistic
ruse:
лингвистический, языковедческий

planlingvoscienco

LIN Scienco pri planlingvoj, parto de lingvoscienco: laŭ vidpunkto de preskriba planlingvoscienco […] la artikolo estas forigenda [87].
87. C. Brosch: en Lingva Kritiko, 2007-02-12
beloruse:
навука аб плянавых мовах
pole:
nauka o języku planowym
rumane:
învățarea limbii planificate

administraj notoj

pri gesto~o, signo~o:
    Fakte signo~o estas pli ĝenerala, ĉar povas temi ankaŭ pri desegnitaj simboloj ks. Do eble
    apartigu ambaŭ post trovi pliajn ekzemplojn.
    [WD]
  
pri gesto~o, signo~o:
    Interesa rimarko de kunlaboranto de Monato, kiu laboras kun surduloj: "Surduloj insistas, ke
    signolingvo ne estas aro da gestoj. Laŭ ili, signolingvo estas natura lingvo, havanta gramatikan
    sistemon, dum gestoj ne havas tian sistemon. Ofte oni konfuzas signolingvon kaj gestojn, kaj
    pensas, ke signolingvo ne estas aŭtentika lingvo. La vorto „gestolingvo“ povas provoki
    miskomprenon, kaj vundi estimon de surduloj."
  
pri gesto~o, signo~o:
    Ĝuste inverse al surduloj kun anglalingva fono estas ĉe germanlingvaj surduloj:
    ili rifuzas la esprimon "Zeichensprache" (signolingvo), kiun ili subkomeprenus kiel
    "senstruktura improviza signado manke de komuna lingvo".
    kaj insistas pri "Gebärdensprache". Fakte en la germana oni ankoraŭ distingas "Gebärde"
    (sentesprima gesto)
    de "Geste" (parolakompana gesto). Konklude, la prefero de unu aŭ alia ŝajne dependas de la
    nacilingva fono.
    En Esperanto ni preferu la pli specifan (laŭ mi tio estas "gestolingvo").
    [WD]
  
mortinta ~o: Mankas verkindiko en fonto.