9grafik/o PV
9grafiko

- 1. ↝
Arto prezenti objektojn per desegnaj linioj: li okupis sin ankaŭ pri arĥitekturo, grafiko, ilustrado de tekstoj [1]; se vi ne planas labori pri grafiko, sed ĉefe pri tekstoj aŭ aliaj aferoj, kiuj ne postulas altkvalitan bildon, DSTN-ekrano povas taŭgi [2]; la portebla dokumentformo PDF, […] ja ebligis modernan grafikon [3].
- 2. ↝
- (arkaismo)
Grafismo: la alfabeto de Esperanto plej bone konservas la grafikon kaj la fonetikon de l' internaciaj vortoj VdE ; devas esti eble elpensi skribadon, kiu permesus, „pensadi sur la papero“, t. e. skribadi kun la rapideco de la pensado, – sekve „tempoŝparantan ideoskribadon aŭ pensodesegnadon“, kiun li nomis „Ideografiko“ FK .
1.
Monato, Julius Hauser: Pentristo de la homo kaj de la naturo, 2014
2. Monato, Zoran Ćirić: Aĉeti tekokomputilon, 2003
3. Monato, Paŭl Peeraerts: Survoje al iu libro-normo, 2010
2. Monato, Zoran Ćirić: Aĉeti tekokomputilon, 2003
3. Monato, Paŭl Peeraerts: Survoje al iu libro-normo, 2010
- angle:
- graphics
- beloruse:
- графіка
- ĉeĥe:
- grafika
- france:
- 1. art graphique
- germane:
- 1. Grafik, Graphik
- hispane:
- gráfico (subst.) 1. arte gráfico
- hungare:
- grafikai rendszer, betűrendszer 1. grafika
- nederlande:
- 1. grafiek (kunst), grafische kunst
- pole:
- 1. grafika, rysunek 2. grafika
- portugale:
- 1. arte gráfica
- ruse:
- графика
grafika ↝
- Koncernanta la prezentadon de grafiko: la grafikaj artoj estas skribo, desegno, gravuro...; mi eklaboris en la tiama Grafika Centro de UEA [4]; prezento teknika kaj grafika [5]; la tuta kajero estas bunta, ne nur pro koloraj fotoj sed ankaŭ pro grafika aspekto [6]; Atari-komputiloj estis speciale interesaj por grafikaj laboroj [7]; grafika karto, al kiu eblas konekti plurajn ekranojn [8].
4.
Monato, Gerd Jacques, 2003
5. Monato, Muziko: Kanzonoj por interna konsumo
6. Monato, Stefan MAUL: Alveno al la moderna vivo, 2004
7. Monato, Paul Peeraerts: Komposta revolucio kaj presada stabileco, 2004
8. Monato, Roland Rotsaert: Pli komforte labori per komputilo, 2008
5. Monato, Muziko: Kanzonoj por interna konsumo
6. Monato, Stefan MAUL: Alveno al la moderna vivo, 2004
7. Monato, Paul Peeraerts: Komposta revolucio kaj presada stabileco, 2004
8. Monato, Roland Rotsaert: Pli komforte labori per komputilo, 2008
- angle:
- graphic
- beloruse:
- графічны
- ĉeĥe:
- grafický
- france:
- graphique (adj.)
- germane:
- grafisch, graphisch, zeichnerisch
- hispane:
- gráfico (adj.)
- hungare:
- grafikai, grafikus
- nederlande:
- grafisch
- pole:
- graficzny, rysunkowy
- portugale:
- gráfico (adj.)
- ruse:
- графический
- slovake:
- grafický
9grafikaĵo PV ↝
- 1. ↝
Arta desegno2: valoraj artaĵoj ― inkluzive grafikaĵojn kaj pentraĵojn ― estas aŭkciitaj por lanĉi la iniciaton [9]; ludoj kun fajnaj kaj moviĝantaj tridimensiaj grafikaĵoj estas la ĉefaj aferoj, kiuj povas utiligi la potencon de novaj procesoroj [10].
- 2. ↝
Desegno abstrakta, servanta por ilustri teĥnikan aŭ sciencan aferon: la artikolo estas riĉigita per statistikoj kaj grafikaĵoj [11]; la grafikaĵo montras, por ĉiu lando, la elcenton de junuloj, kiuj asertas paroli minimume unu fremdan lingvon [12]; la tria plej granda grupo estas la liberaluloj kun 9,15 %, iom antaŭ la „aliuloj“ kun 9,02 % (vidu la apudan grafikaĵon) [13].
diagramo, skemo
- 3. ↝
[14] (de bildigo `f`) Aro, konsistanta el la paroj `(x,f(x))` por ĉiu `x` en la fonto-aro de `f`.
grafo
grafika prezento
Rim. 1: Laŭ la donita difino de bildigo ne ekzistas esenca diferenco inter funkcio kaj ĝia grafikaĵo. Oni tamen konservas ambaŭ esprimojn pro la malsamaj intuiciaj kampoj, al kiuj ili referencas: „funkcio“ parolas pri la maniero asocii du elementojn kaj „grafikaĵo“ referencas al eventuala kurbo, figuranta la funkcion.Rim. 2: La senco de la arteoria koncepto „grafikaĵo“ estas pli profunda ol la ĉi-supra klarigo lerneja; grafikaĵo servas por prezenti funkcion aŭ rilaton kiel unu pretan, tutan objekton (tio gravas ekz-e en kontrastigo de „aktuale malfinia“ sinuso kontraste al „potenciale malfinia“, laŭbezone komputebla sinuso). Pli matematikece oni devus paroli pri grafikaĵo de rilato, kio estas pli ĝenerala koncepto; ekz-e ankaŭ la ekvacio `x^2+y^2=1` estas prezentebla arteorie per karteziaj duopoj, kvankam ĝi ne difinas funkcion. [Sergio Pokrovskij]
9.
Monato, Pollando: Korczak ridetanta
10. Monato, Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon
11. Monato, Carlo Minnaja: Esperantologio reaperas, 2006
12. Monato, Junuloj kaj lingvoj
13. Monato, Marko Naoki Lins: Civitanoj perdas intereson pri Eŭropo, 2004
14. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §152
10. Monato, Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon
11. Monato, Carlo Minnaja: Esperantologio reaperas, 2006
12. Monato, Junuloj kaj lingvoj
13. Monato, Marko Naoki Lins: Civitanoj perdas intereson pri Eŭropo, 2004
14. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §152
- angle:
- graph
- beloruse:
- графік
- ĉeĥe:
- graf, diagram, grafické znázornění, grafika
- france:
- 2. graphique (schéma) 3. graphe (d'une fonction)
- germane:
- 1. Grafik 2. Grafik, grafische Darstellung, grafisches Erzeugnis 3. Graph
- hispane:
- 2. gráfico (diagrama) 3. gráfico (de una función)
- hungare:
- 2. grafikon 3. függvénygörbe
- nederlande:
- 2. grafiek (schema) 3. graaf (wisk.)
- pole:
- 2. graf, wykres 3. wykres (funkcji)
- portugale:
- gráfico 3. gráfico (de uma função)
- ruse:
- 2. график, чертёж, схема 3. график
9grafikisto PIV1
↝ 
Grafika artisto; profesiulo pri grafiko: la grafikisto ŝatas bildigi stratojn, parkojn, placojn de Sofio [15]; Julia jam de kelkaj jaroj laboras kiel grafikistino [16]; pri tiu estetika malavantaĝo konsciis la grafikisto Franko Luin, kiu denove skanis multajn esperantlingvajn librojn [17]; la grafikisto de la poŝtmarko […] gajnis la internacian grafikan konkurson [18].
15.
Monato, Bulgario.
Rava poezia mondo
16. Monato, Paŭl Peeraerts: Pri paeljoj kaj pentraĵoj, 2008
17. Monato, Paŭl Peeraerts: Parto 1: Survoje al iu libro-normo, 2010
18. Monato, Evgeni Georgiev: Nova Esperanto-poŝtmarko, 2012
16. Monato, Paŭl Peeraerts: Pri paeljoj kaj pentraĵoj, 2008
17. Monato, Paŭl Peeraerts: Parto 1: Survoje al iu libro-normo, 2010
18. Monato, Evgeni Georgiev: Nova Esperanto-poŝtmarko, 2012
- ĉeĥe:
- grafik
- france:
- graphiste
- germane:
- Grafiker
- hispane:
- diseñador gráfico