*horizontal/a

*horizontala

1.
FIZTEK (rilate al iu loko de la tersurfaco) Rilata al la horizontalo de la loko; direktita laŭ tiu horizontalo: horizontala pozicio de objekto (mezurebla ekz-e per ĝiaj koordinatoj en horizontala ebeno); la surfaco de senmova akvo estas horizontala; horizontala planko, ŝnuro, tablo; globo, metita sur horizontala surfaco, ne moviĝas pro la propra pezo; en la teatro estis tiel malvaste, ke oni ne povis aplaŭdi en horizontala direkto, sed aplaŭdis en vertikala FK ; la dormanta Ĥaldeano, sen iu ajn apogo, ekpendis horizontale en la aero, kelke da metroj super la tero [1]; granda rado, metita sur horizontala akso [2]; ĉu la ekzistado de la plimulto da homoj ne devenis simple […] de horizontala pozo de dormanta kuireja gracio [3]; horizontala polarizado [4]; tenu la tabulon en ĝusta horizontaleco PIV1 .
2.
TIP Apartenanta al tiu direkto en la teksto, kiu estas horizontala se la tuta tekstosurfaco estas vertikala: en la latina skribosistemo la linioj kutime estas horizontalaj; tiuj ĉi signoj povas esti skribataj laŭ ĉiuj direktoj, ne sole horizontale de maldekstre al dekstre, kiel ĉe la Eŭropanoj FK ; strioj horizontalaj aŭ vertikalaj Marta ; ili elsendis la t.n. horizontalan programadon, tio signifas ĉiutage la saman anonciston je la sama horo [5].
3.
EKON Ofertanta samspecajn produktojn al pluraj ekonomiaj branĉoj (kontraste al vertikala3, t.e. specialiĝinta): horizontala merkato; horizontala softvaro ampleksas tekstredaktilojn, retpoŝtilojn kaj datumbazojn; Asocio […] pretendanta universalecon en horizontala (teritoria) kaj vertikala (faka) sencoj ne povas kontentige funkcii [6].
VD:vertikala, oblikva, nivelilo, rektoŝnuro.
angle:
horizontal
beloruse:
гарызантальны
ĉeĥe:
horizontální, vodorovný
ĉine:
[héng], 卧式 [wòshì], 水平 [shuǐpíng]
france:
horizontal (adj.) ~eco: horizontalité.
germane:
waagerecht, waagrecht, horizontal
greke:
οριζόντιος
hispane:
horizontal
hungare:
vízszintes
itale:
orizontale
japane:
水平の [すいへいの], 横の [よこの]
katalune:
horitzontal (adj.)
nederlande:
horizontaal, waterpas
perse:
افقی
portugale:
horizontal
ruse:
горизонтальный
slovake:
vodorovný
ukraine:
горизонтальний

horizontalo

1.
FIZ (de iu loko de la tersurfaco) Ebena direkto orta al la vertikalo de la loko; ĉiu rekto kun tia direkto: la vizaĝoj daŭre ŝanĝiĝis […] laŭ la vertikalo aŭ la horizontalo [7].
2.
TIPKOMPSPO Vico da elementoj de plataĵo (teksto, matrico, ŝaktabulo ktp), kies aranĝo estas horizontala se la koncerna surfaco estas vertikala (sur la nigra tabulo, ekrano ktp): la turo tenas la 5an horizontalon.
3.
MAT
a)
(elementa geometrio) Rekto kun direkto orta al la konvencie elektita direkto de vertikaloj: la ekvacio de la horizontalo trairanta punkton `(5,7)` estas `y=7`.
b)
[8] (de (n,p)-matrico) Ĉiu el ĝiaj `n` `(1,p)`-submatricoj.
c)
Ĉiu (1,p)-matrico: horizontalo kun `p` vertikaloj ekvivalentas al `p`-opo.
7. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, En la Lando de la Noktuloj
8. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §270
angle:
1. horizontal, horizontal line 2. row 3.a horizontal line 3.b horizontal row (of a matrix) 3.c row matrix
beloruse:
гарызанталь
ĉeĥe:
horizontála, řada, řádek
ĉine:
水平線 [shuǐpíngxiàn]
france:
1. horizontale (en un lieu) 2. rangée horizontale (dans un tableau) 3.a horizontale (math., droite) 3.b rangée horizontale (d'une matrice), ligne (d'une matrice) 3.c matrice-ligne
germane:
Waag[e]rechte, Horizontale 3.b Zeile (einer Matrix), Horizontalreihe (einer Matrix) 3.c Zeilenmatrix
hispane:
horizontal (subst.) 1. línea horizontal, plano horizontal 2. fila 3.a línea horizontal 3.b fila horizontal (de una matriz) 3.c matriz fila
hungare:
3.a vízszintes (vonal) 3.b sor (mátrixé), mátrixsor 3.c sormátrix
itale:
1. linea orizzontale, piano orizzontale 2. riga 3.a linea orizzontale 3.b riga
japane:
水平 [すいへい], 水平線 [すいへいせん], 行 [こう], 横列 [おうれつ], 段 [だん]
katalune:
horitzontal (subst.)
nederlande:
horizontale lijn, horizontale ligging
pole:
3.a pozioma 3.b linia pozioma (macierzy), wiersz (macierzy) 3.c macierz [jedno]wierszowa
portugale:
linha horizontal
ruse:
горизонталь 2. горизонталь 3.b строка (матрицы), горизонтальный ряд (матрицы) 3.c матрица-строка
slovake:
horizontála
ukraine:
горизонталь, горизонтальна лінія

administraj notoj

pri ~a:
    Kontroli, ke la trd de/nl/ru aplikigxas ankaux al
    la dua senco, poste aldonita. [MB]
  
pri ~o 3.c:
      Mi ne trovis fonton por tiu termino.[MB]