*vertikal/a
*vertikala
- 1.
(rilate al iu loko de la tersurfaco) Rilata al la vertikalo de la loko; direktita laŭ tiu vertikalo: vertikala pozicio de objekto (mezurebla ekz-e per ĝia distanco al la centro de Tero); la tera gravito kreas vertikalan forton; vertikala muro, fosto, turo (kies unu ĉefa dimensio estas vertikala); kontrolu la vertikalecon de la ŝranko; [li] sidis en vertikala pozicio kaj multe pensis [1]; [li] estis tedata de la fiksrigardado al ebena, blanka plafono kaj vertikaligis sian sidan pozicion [2].
- 2.
Apartenanta al tiu direkto en la teksto, kiu estas vertikala se la tuta tekstosurfaco estas vertikala: en la ĉina skribosistemo la linioj ofte estas vertikalaj; vertikala formato de libro.

- beloruse:
- вэртыкальны
- france:
- vertical (adj.) ~eco: verticalité.
- germane:
- vertikal
- hispane:
- vertical (adj.)
- hungare:
- függőleges
- katalune:
- vertical (adj.)
- nederlande:
- verticaal
- portugale:
- vertical
- ruse:
- вертикальный
- svede:
- vertikal, lodrät
- ukraine:
- вертикальний, прямовисний
vertikalo
- 1.
(de iu loko de la tersurfaco) Direkto de rekto trairanta la koncernan lokon kaj la centron de Tero; ĉiu rekto kun tia direkto: se la koncerna loko estas sufiĉe malgranda, eblas konsideri, ke ĉiuj ĝiaj vertikaloj estas paralelaj.
- 2.
Vico de elementoj de teksto, matrico, ŝaktabulo, kies aranĝo estas vertikala 2: movi la turon sur la reĝan vertikalon.
- 3.
- a)
- (elementa geometrio) Rekto kun konvencie elektita direkto (ofte tiu de la „lasta“ kartezia akso): la ekvacio de la vertikalo trairanta punkton `(5,7)` estas `x=5`.
- b)
- [3] (de (n,p)-matrico) Ĉiu el ĝiaj `p` `(n,1)`-submatricoj.
- c)
- Ĉiu (n,1)-matrico: vertikalo kun `n` horizontaloj ekvivalentas al `n`-opo.
- 4.
- (arkaismo)
Vertikalilo:
la Sinjoro staris sur murego vertikala, kaj vertikalon Li tenis en
Sia mano
[4].
Rim.: Preskaŭ ĉiuj Bibliaj ekzemploj havas metaforan sencon de severa dia kontrolo.
- angle:
- 3.a vertical line 3.b column (of a matrix), vertical row (of a matrix) 3.c column matrix
- beloruse:
- вэртыкаль
- france:
- 1. verticale (d'un lieu) 2. rangée verticale (dans un tableau), colonne (dans un tableau) 3.a verticale (math., droite) 3.b colonne (d'une matrice), rangée verticale (d'une matrice) 3.c matrice-colonne
- germane:
- 3.a Senkrechte, Vertikale 3.b Spalte (einer Matrix), Vertikalreihe (einer Matrix) 3.c Spaltenmatrix
- hispane:
- vertical (subst.) 1. vertical (de un lugar) 2. columna 3.a vertical 3.b columna (de una matriz), fila vertical (de una matriz) 3.c matriz columna
- katalune:
- vertical (subst.)
- pole:
- 3.b kolumna (macierzy), linia pionowa (macierzy) 3.c macierz [jedno]kolumnowa
- portugale:
- 1. vertical 2. coluna 3.a vertical 3.b coluna 3.c matriz coluna
- ruse:
- 1. вертикаль 2. вертикаль 3.a вертикаль 3.b столбец (матрицы), вертикальный ряд (матрицы) 3.c матрица-столбец
- ukraine:
- вертикаль
vertikalilo

-
Ŝnuro, ĉe kies ekstremo pendas peza objekto,
uzata por tiri vertikalojn kaj
kontroli vertikalecon.
vertikalo 4, plumbofadeno.
- beloruse:
- грунтвага, проставес, вэртыкаль (інструмэнт)
- france:
- fil à plomb
- hispane:
- plomada
- hungare:
- függőón
- katalune:
- plom
- nederlande:
- schietlood
- portugale:
- fio de prumo
- ruse:
- отвес
- ukraine:
- висок (прилад)
administraj notoj
pri
~a
1.:
~ilo : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
"La ebeno de la horizonto" en PV-a kaj PIV1-a difinoj ne estis tre klara nocio (precipe en urbo aux en montara valo). [MB]pri ~o 3.c:
Mi ne trovis fonton por tiu termino.[MB]pri ~ilo :
Ne ekzistas senca diferenco inter ~ilo kaj plumbofadeno. Cxi-lasta aspektas pauxsajxo de la franca kaj eble tial PIV1 enkondukis ~ilo, kiu pli proksimigxas al la Biblia uzo. PV donis "rektosxnuro" kiel kvazauxsinonimon, kio estas malgxusta. Indas rimarki, ke malgraux la simetrio, neniu proponas "horizontalilo" anstataux "nivelilo"... [MB]~ilo : Mankas dua fontindiko.
~ilo : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.