*ŝut/i

*ŝuti

(tr)
1.
Faligi ien substancon nefluidan, konsistantan el multaj apartaj, relative malgrandaj eroj, kiel seka sablo aŭ greno: ili ŝutis polvon sur siajn kapojn (por penti) [1]; lia edzino prenis kaj sternis kovrotukon […] kaj ŝutis sur ĝin grion [2]; ili prenis ĉiu sian incensujon kaj metis sur ĝin fajron kaj ŝutis sur ĝin incenson [3]; sinjorino Fradeko ŝutis unu duonon de la blanka pulvoro en unu el tasoj ChL ; en la tombon nun ŝutu teron, kiom ajn vi volas Hamlet ; mi disŝutis ilin per ŝutilo tra la pordegojn [4]. VD:verŝi
2.
(figure) Grandnombre alporti, donadi: (figure) flatajn vortojn li ŝutis [5]; (figure) ili […] ŝutis komplimentojn al la aŭtoro DL ; la amaso disŝutiĝis kaj kuras en diversajn flankojn [6]; li ŝutas facilajn parolojn al li kaj postulas du ŝilingojn KrM ; la elektrokompanioj […] abunde ŝutas monon en la komunumon [7].
3.
KOMP Transmeti datumojn amase kaj sen zorgi pri ilia strukturo aŭ signifo.
Rim.: En la derivaĵoj alŝuti kaj elŝuti la prefiksoj esprimas rilaton al iu „Granda Bitujo“ (ĉefmemoro, ĉefkomputilo, servilo): oni alŝutas bitojn en ĝin kiel oni alverŝas akvon en samovaron aŭ teujon; oni elŝutas bitojn por sia uzo, kiel oni elverŝas teon por sia aparta uzo.
angle:
1. pour ~ilo: winnowing shovel. 2. pour 3. dump (data)
beloruse:
1. сыпаць 2. сыпаць 3. пампаваць (файлы, зьвесткі)
bulgare:
сипвам 3. прехвърлям
france:
1. verser (un solide en grains)
germane:
1. schütten ~ilo: Worfschaufel. 2. überschütten 3. laden
hispane:
1. verter (un sólido en granos) 2. desbordar 3. cargar (datos)
hungare:
1. szór 2. eláraszt (átv.) 3. tölt (adatot)
itale:
1. rovesciare (di sostanze in granuli), versare (di sostanze in granuli) 2. riversare
japane:
まく, ばらまく, ぶちまける
latinece:
~ilo: ventilabrum.
nederlande:
1. uitschudden 2. uitschudden 3. sponzen
pole:
1. sypać 2. sypać 3. zgrać (dane), zrzucać (dane)
ruse:
1. сыпать 2. сыпать 3. качать (данные)
ukraine:
сипати, зсипати, викидати

alŝuti

(tr)
1.
Aldoni ŝutante: (figure) li alŝutis novajn informojn [8].
2.
KOMP Transmeti programon aŭ datumon de periferia komputilo al ĉefkomputilo aŭ servilo, la malo de elŝuti: oni povas alŝuti 200 megabajtojn da dokumentoj (fotoj, filmoj, sondosieroj) monate [9]; oni jam alŝutis pli ol 200 filmetojn Kon11 ; [ili] faras en la propra libertempo fotografiojn pri si mem kaj poste alŝutas tiujn bildojn al la reto [10].
angle:
2. upload (data)
beloruse:
1. падсыпаць 2. запампаваць (файлы, зьвесткі)
bulgare:
2. качвам
germane:
2. hochladen
hispane:
1. esparcir 2. subir (datos), cargar (datos)
hungare:
1. odaszór 2. feltölt (adatokat)
indonezie:
2. mengunggah
itale:
caricare
japane:
アップロードする [あっぷロードする]
nederlande:
2. uploaden, verzenden (v.data)
pole:
1. dosypać 2. wgrać (dane), załadować (dane)
ruse:
1. подсыпать 2. закачать (данные впамять) , выложить (насервер)
ukraine:
підсипати (що-н. до чого-н.), завантажувати, закачувати

ĉirkaŭŝuti

PIV2 (tr)
Ĉirkaŭigi ŝutante, ĉirkaŭigi per abundo da: (figure) kvankam ĉirkaŭŝutataj per liaj favoroj, [ili] tamen insultas lin FK .
beloruse:
абсыпаць, абгортваць (напр. зямлёю), засыпаць
ukraine:
засипати, обсипати (навколо)

elŝuti

(tr)
1.
Eligi ŝutante: oni elŝutis la arĝenton, trovitan en la domo [11]; li elpelis ĉiujn el la templo […] elŝutis la monerojn de la monŝanĝistoj kaj renversis la tablojn [12]; [ili] elŝutas el kofroj ilian internaĵon [13]; [li] demetas la dorsosakon kaj elŝutas la kafon kaj foriras MortulŜip ; (figure) vagonaroj konstante envenis kaj elŝutis amasojn da homoj KrM .
2.
KOMP Transmeti programon aŭ datumon el ĉefmemoro aŭ servilo al krommemoro aŭ periferia komputilo, la malo de alŝuti: modernan Unikod-kapablan foliumilon vi povas senpage elŝuti de MicrosoftNetscape [14]; por li krei elŝutejon ĉe Vinilkosmo estas rapidigi la morton de la KDisko, dronigi la eldonejon kaj kolapsigi la produktadon Kon11 .
angle:
2. download (data)
beloruse:
1. высыпаць 2. сьцягнуць (файлы, зьвесткі)
bulgare:
1. изсипвам 2. свалям, изтеглям
france:
2. télécharger
germane:
2. herunterladen el~ejo: Downloadbereich.
hispane:
1. descargar 2. bajar (datos), descargar (datos)
hungare:
1. kiszór 2. letölt (adatokat)
indonezie:
2. mengunduh
itale:
scaricare
japane:
ダウンロードする
nederlande:
1. uitschudden 2. sponzen (v.data), downloaden, binnenhalen (v.data)
pole:
2. zgrać (dane), zrzucać (dane)
ruse:
1. высыпать 2. скачать (данные)
ukraine:
висипати, вивантажувати (щось сипке)

superŝuti

(tr)
1.
Tre abunde kovri per ŝutado: [la] kampoj estas superŝutitaj de sablo [15]; ĉi tie sub la superŝutita supraĵo ni havas ne argilon, sed sablojn Metrop ; ŝiaj flaveblondaj haroj estis […] iom superŝutitaj per apenaŭ rimarkebla polveto el blanka pudro Marta .
2.
(figure) Tre abunde doni: oni forŝiris homojn […] superŝutis ilin per insidaj demandoj, batis per bastonoj [16]; [ŝin] superŝuti per donacoj [17]; Volter mortis maljuna, riĉa kaj superŝutata per honoroj Kandid . VD:droni, flui
beloruse:
засыпаць
bulgare:
засипвам
france:
1. recouvrir 2. submerger
germane:
1. überschütten 2. überhäufen
hispane:
1. cubrir, recubrir 2. colmar, sobrecargar, sumergir
hungare:
elborít
itale:
1. colmare, ricolmare, coprire, ricoprire 2. ricolmare, oberare, subissare, sommergere, sovracaricare, tempestare
japane:
ふりかけて覆う [ふりかけておおう], 浴びせる [あびせる]
nederlande:
overstelpen
pole:
zasypać
ruse:
засыпать
ukraine:
засипати, присипати

surŝuti

Ŝuti sur io: unuj dishakis la ŝtonegojn, aliaj ĵetis la fragmentojn en la kanalon kaj surŝutis sablon [18]; oni surŝutis la tutan korpon per soda pulvoro [19]; vi ĉirkaŭigus ŝin per amo kaj surŝutus per riĉaĵoj [20]; dum la rikolta sezono oni surŝutas grenon sur la varmegan asfalton por sekigi ĝin [21].
angle:
discharge on, pour on
germane:
überschütten, aufschütten, bedecken
japane:
ふりかける

administraj notoj

el~i: Mankas verkindiko en fonto.