*fend/i PV

*fendi

(tr)
1.
Dividi malmolan materion laŭ ĝia longeco: li fendis lignon por brulofero [1]; oni fendis la ŝtonegojn per kojnoj [2]; mi volis fendi la arbon por havi fragmentojn por la kuirejo [3]; vi iam fendis la kapon al tiu bohema rajdisto, en la momento, kiam li levis sian sabron [4]; sago fendas al li la hepaton [5]; la ŝtata konstruaĵo komencis fendiĝi [6]; (figure) via indigno diktus al vi tro akrajn vortojn, kiuj fendus (dolorigus) al li la koron [7]; (figure) la nuna tempo estas oportuna por kojne fendi la rilatojn inter […] la heredaj pastroj [8]; (figure) tiu etulo ruĝa, malpura, kun pirforma kapo, kun premegita nazo, kun buŝo fendita ĝis la oreloj, ŝajnis al ŝi monstro [9]; porkon, ĉar ĝi havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon sur la hufoj, sed ĝi ne remaĉas maĉitaĵon, malpura ĝi estas por vi [10]. VD:frakasi, haki, klivi, krevigi, rompi, segi, spliti, ŝiri, tranĉi
2.
(figure) Dividi la partojn de amaso, ĝin rapide trairante: la ŝipo fendis la ondojn per sia ŝipnazo [11]; nigran nubon memfide fendas hirundeto [12]; tira, angora ĝemo fendas la nokton [13]; la jubilo kaj delicaj krioj de la Kooperativestro fendis la transfenestran vespersilenton de la ĝardeno [14]. VD:disigi, trakuri
angle:
split
beloruse:
расшчапляць, расколваць
ĉeĥe:
poltit, rozrážet, štípat (dřevo), štěpit
ĉine:
[kǎn], 斫 [zhuó], 裂解 [lièjiě]
france:
fendre, cliver
germane:
1. spalten 2. zerschneiden, teilen
hispane:
hendir, cortar, rajar
hungare:
hasít, repeszt
japane:
割る [わる], 裂く [さく], 割って進む [わってすすむ]
pole:
1. łupać, rozłupywać 2. rozcinać
portugale:
fender, rachar, partir, lascar
ruse:
расщепить, расколоть
slovake:
rozštiepiť, štiepať
ukraine:
розколювати, розщеплювати

fendo

1.
Mallarĝa laŭlonga truo: li trafis ne tute fermitan pordon, kie lumo penetris tra fendo [15]; lerte kuradis kelke da lacertoj en la fendoj de maljuna arbo [16]; horizontalaj fendoj en la pordoj ebligas enĵeti poŝtaĵojn [17]; la malbenita kojno elglitis kaj la fendo tiel rapide fermiĝis, ke mi ne povis plu eltiri mian […] barbon [18]; rompiĝis tabulo en la ŝipo, la akvo penetris internen, oni penis ŝtopi la fendon, ĉiuj pumpiloj komencis labori [19]. VD:breĉo, krevo
2.
(figure) Aparteco, malsameco: estas profunda fendo inter ambaŭ sistemoj; [mi] havas pli ol supozeton pri la fendo ekzistanta en la pastraro, pri la reformemaj tendencoj de unu partio, kaj la reakciaj inklinoj de la alia [20]; arto provas nun fliki la kreskantan fendon inter la bezono kaj oferto per abrupta malaltiĝo de la kvalita nivelo de la verkoj [21]; oni perceptas la sintenon de Lapenna kontraŭ la tiama UEA: estis fendo, estigita de la estraraj kaj komitataj elektoj [22]. VD:abismo, diferenco, skismo
angle:
split 1. slot, cleft, crack, crevice, fissure, gap, split 2. gap, split
beloruse:
шчыліна, расколіна
ĉeĥe:
prasklina, rozštěpení, spára, škvíra, štěrbina
ĉine:
填洞 [tiándòng], 填补裂纹 [tiánbǔlièwén], 去掉粗糙 [qùdiàocūcāo], 使光滑 [shǐguānghua], 填坑 [tiánkēng], 裂隙 [lièxì], 磨平 [mópíng], 裂痕 [lièhén], 隙 [xì], 裂 [liè]
france:
fente, clivage (séparation), fracture (séparation)
germane:
Spalt, Riss 2. Spaltung
hispane:
hendidura, hendedura, cortadura, rajadura
hungare:
rés, hasadék
japane:
割れ目 [われめ], 裂け目 [さけめ], みぞ, ひび, スリット
pole:
1. szpara, szczelina, rysa 2. rysa
ruse:
щель, трещина
slovake:
diera, puklina, štrbina
tibete:
སེར་ཁ་
ukraine:
щілина, шпара

fendego

GEOL Granda, eventuale danĝera fendo, ekzemple en roko; faŭko2.b: la Izraelidoj faris al si la fendegojn en la montoj [23]; li ekmigris […] tra fendegoj de rokoj kaj laŭ vojoj, kiuj pendis ĉe la ŝtona murego kvazaŭ nestoj de hirundoj [24]; vi falis en grandan fendegon, kiu trairas la tutan glaciejon [25]; (figure) malgraŭ ŝajna fendego, la diferenco inter ni, prudentaj instruituloj, estas surprize malgranda [26]. VD:abismo1, interkrutejo, ravino
angle:
chasm, divide, gulf, ravine
beloruse:
расколіна
ĉeĥe:
rozsedlina
ĉine:
深谷 [shēngǔ], 冲沟 [chōnggōu], 峡 [xiá], 谷地 [gǔdì], 峡谷 [xiágǔ], 裂 [liè]
france:
faille
germane:
Spalte, Schlucht, Kluft
hungare:
szakadék, sziklahasadék, szurdok
japane:
亀裂 [きれつ], 深い裂け目 [ふかいさけめ], 峡谷 [きょうこく], クレバス
pole:
rozpadlina
ruse:
расселина
slovake:
prasklina
ukraine:
ущелина

fendeto

Ne profunda aŭ mallarĝa, mallonga fendo: fendeto en dentoB . sufiĉos, se mi nur iom tra fendeto, tra la pordo iom enrigardos [27]; tra fendetoj inter la pezaj fenestro-kurtenoj videblis nur minaca nokta nigro [28]; (figure) [jen] evidenta fendeto en ilia harmonio [29]; la asfalto iom fandiĝas kaj la fendetoj fermiĝas [30].
beloruse:
шчылінка, расколінка
ĉeĥe:
prasklina, skulina, štěrbina
france:
fissure
germane:
kleiner Riss
hispane:
fisura
hungare:
repedés
japane:
ひび
pole:
rysa
slovake:
štrbinka
ukraine:
щілина, шпарка, віконечко, вічко

fendiĝi

Ekhavi fendojn: la lipoj al mi sange fendiĝis [31]; kun la tempo [la] konstruaĵo komencis fendiĝi [32]; la domo fendiĝis el supro malsupren [33]; estis varmege […], la haŭto de la manoj kaj vizaĝo fendiĝis [34]; lumo en mil splitetojn fendiĝas [35]; [mi] ploregis, ke mia koro preskaŭ fendiĝis [36]. SIN:krevi2
ĉine:
分裂 [fēnliè]
germane:
aufreißen
japane:
割れる [われる], 裂ける [さける]

fendilo

Ia ilo por fendi; hakilo, kojno ks: plum-fendilo [37]; trapremiĝinte ⫽ En mezon, kaj ĉirkaŭe per fendil’ fulminte, ⫽ Klinis ĝian akraĵon suben [38]; li sukcesis subakviĝi kaj trovi nigraŝtonan fendilon, tre similan al tiu uzata de prahomoj [39].

harfendi

(frazaĵo)
(komune) Pedanti, tro analizi, paroli aŭ disputi pri bagatelaj detaloj: ĉar ni nun […] komencis harfendi pri gramatiko, mi faros unu demandon [40]; la vorto „ambaŭ“ […] estas propre pronomo, aŭ se specifi kaj harfendi, ĝi estas numerala pronomo [41]; du harfendojn mi deziras fari rilate al la titolo de ĉi tiu libro [42]; mi opiniis lin harfendulo ĉar oni ne rajtis meti tetason sur lian ekzempleron [43]; ili afektas saĝon per falsa kaj subtila rezonado kaj harfendado [44]; interesa tamen iom tro harfenda reago [45]. VD:haro, bagatelema, ĉikani2, pedanta
40. A. Iwi: Re: Riisma finvenko!, soc.culture.esperanto, 1997-06-19
41. La Ondo de Esperanto, 2003, № 2 (100)
42. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Antaŭparolo de la Tradukinto
43. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo
44. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 2004
45. István Mészáros: Tra gramatiko vagi, Monato, 2000/07, p. 4
angle:
split hairs
france:
couper les cheveux en quatre
germane:
Haarspalterei betreiben
hispane:
pedantear, cominear, hablar babosadas
japane:
ささいな事にこだわる [ささいなことにこだわる], 重箱の隅をつつく [じゅうばこのすみをつつく]
pole:
dzielić włos na czworo

montfendo

GEOG Interkrutejo: la leviĝanta suno trovis nin torde rampantaj laŭ interkrutaĵoj kaj montfendoj ĉiam pli kaj pli supren [46]; ĉiu montfendo havis sian tonon, kaj ĉiu monta deklivo propran sonon [47]. VD:ravino
46. S. Bergman, trad. B. Gerdman: Tra sovaĝa Kamĉatko, 1932
47. Selma Lagerlöf: Uzino 2, La senpaculoj
beloruse:
цясьніна
ĉeĥe:
horská strž
ĉine:
[xī], 深谷 [shēngǔ], 冲沟 [chōnggōu]
france:
crevasse
germane:
Felsspalt, Schlucht, Klamm
japane:
峡谷 [きょうこく]
nederlande:
bergkloof
ruse:
ущелье
slovake:
horská strž

orelfenda

Orelŝira: orelfenda hurlado [48]; ĉifona figuro […] ekkriis ion al la amaso, pro kio ili orelfende salutbruis [49].
ĉine:
震耳欲聋 [zhèněryùlóng], 尖銳刺耳 [jiānruìcìěr], 震耳 [zhèněr]
germane:
ohrenbetäubend

pantalonfendo

TEKS Fermebla kaj malfermebla fendo ĉe la antaŭa supra parto de pantalono, kiu faciligas ĝian surmeton kaj demeton: klopodante por malfermi la pantalonfendon [50].
50. J. Teles: la tago sen nomo, 17, 2013-06-09
angle:
fly
beloruse:
прарэх, крэсла (у нагавіцах)
ĉeĥe:
poklopec, rozparek
france:
braguette
germane:
Hosenstall, Eingriff (Hose)
pole:
rozporek
slovake:
jatka, rázporok
ukraine:
ширінька

administraj notoj

~eto: Mankas verkindiko en fonto.