svag/a PIV1
svaga
(poezie) (malofte)
- Malpreciza, nebula 2: la tolo […] ŝajnis vastiĝi al la svagaj kaj nebulaj muroj [1]; ni vidis steleon el bronzo kun Greklingva surskribo, kvankam svage kaj apenaŭ plu legeble [2]; [li] celas precizigi ĉion, kio ĉe Zamenhof restis ambigua, svaga aŭ eĉ rekte erara [3]; svagaj limoj inter realo kaj sonĝo, inter efektivo kaj imago, inter frenezo kaj racio [4]; svagaj memoroj [5]; la nocio pri dio mem estas tiom svaga, tiom abstrakta, ke ĉiu el ni devus laŭvole, libere ne atence retrovi sian propran bildon Monato .
1.
J. Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Iltis, 1993
2. Lukiano, trad. G. Berveling: veraj rakontoj ‐ 2005
3. Monato, Boris Kolker: Plia libro biblia
4. Monato, Boris Kolker: Pri realo kaj la malo
5. Monato, Garbhan Macaoidh: Ho, mistera pi!
2. Lukiano, trad. G. Berveling: veraj rakontoj ‐ 2005
3. Monato, Boris Kolker: Plia libro biblia
4. Monato, Boris Kolker: Pri realo kaj la malo
5. Monato, Garbhan Macaoidh: Ho, mistera pi!
- angle:
- vague, fuzzy (logic)
- bulgare:
- неясен, размита (логика)
- ĉeĥe:
- mlhavý, nejasný, neurčitý
- france:
- vague (adj.)
- germane:
- unscharf, vage, ungenau, verschwommen, konturlos, schemenhaft, unklar, nebulös
- hispane:
- impreciso, vago
- itale:
- vago (agg.), fuzzy (log. e inf.)
- nederlande:
- vaag
- slovake:
- hmlistý, nejasný, neurčitý
- ukraine:
- розпливчастий, нечіткий, неясний, невиразний