6aplomb/o PVEF
aplombo
-
Tre granda memfido, nekonsternebleco:
kriante kun la aplombo de instruitulo, sed tute senpruve
EE
;
li maltime paŝis renkonte al ambaŭ, kaj kun danda aplombo kaj dolĉe galanta tono
li komencis la sekvantan alparolon […]
RBa
;
[li] parolis ŝajne sen artifiko, sed konsentige kaj kun kelka aplombo
de viro, kiu estas certa, ke li sukcesos
Iŝtar
.
aroganteco, memfido
- angle:
- aplomb
- beloruse:
- аплёмб
- ĉeĥe:
- aplomb, sebedůvěra, sebejistota, sebevědomí
- france:
- aplomb, assurance, toupet
- germane:
- Dreistigkeit, Selbstsicherheit, selbstbewusstes Auftreten, Aplomb, Nachdruck
- hebree:
- בטחון עצמי
- hispane:
- aplomo
- hungare:
- magabiztosság, hidegvér, nyomaték, biztos fellépés
- japane:
- 確固とした自信 [かっことしたじしん], 落ち着き [おちつき], 沈着 [ちんちゃく], 図々しさ [ずしさ]
- katalune:
- aplom, autodomini, seguretat
- ruse:
- самоуверенность, апломб
- slovake:
- sebavedomie (priveľké)
- ukraine:
- апломб, самовпевненість
aplomba
-
Havanta aplombon, senhezita,
memcerta:
malspritaj fanatikuloj, aplombe parolantaj je la nomo de pseŭdo-scienco
Lanti
;
en maniero de aplomba artisto li dum dudek minutoj bone amuzis siajn
aŭskultantojn per kelkaj kantetoj
InfanTorent2
;
li iris kun aplombegaj paŝoj al la mezo de la scenejo, tie depuŝis la dion Zeŭs
de sur la trono kaj li mem eksidis
SatirRak
;
ŝi preferas klasikajn kaj historiajn librojn, ŝi estas pensema,
historiaj verkoj influis ŝin kaj faris ŝin pli aplomba
[1].
aroganta, fiera2, malhumila, malmodesta, senĝena
1.
Ĉina Radio Internacia:
Ĉina gimnastika stelulino Cheng Fei, 2009-06-25
- beloruse:
- з аплёмбам, самаўпэўнены
- france:
- culotté (fig.)
- germane:
- dreist, forsch, selbstbewusst, anmaßend
- hebree:
- בטוח בעצמו
- tibete:
- འབོར་ཤོབ་ཚ་པོ་
- ukraine:
- самовпевнений, з апломбом
aplombulo
-
Tiu, kiu estas aplomba, senhezite pretendas, postulas,
arogas:
ĉu ŝi rericevos la postenon kiel oni promesis, aŭ ĉu iu
aplombulino ĵus lasinta la lernejon kaperos ĝin
[2]?
fierulo, pavo2
2.
J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
- beloruse:
- зухвал, хвалько
- france:
- sans-gêne (subst.)
- germane:
- Frechling, Großkotz, Gockel, Prahlhans
malaplomba
-
Kun manko de memfido:
mi sentis min malaplomba kaj infaneca apud ŝi, kiel ĉiu, kiu donas sian tutan
koron
VaK
;
sinĝenema, malaplomba, ruĝiĝema, hontema
BonaLingvo
;
kvankam ŝi ŝajnas tre malaplomba, Virĝinia estas varmega
virino en la privata vivo
[3].
duba, humilamalcerta1, modesta
3.
-:
Jen la somero!, Amikinoj, 2012-07-15
- beloruse:
- без аплёмбу, няўпэўнены (у сабе)
- france:
- décontenancé, timoré
- germane:
- ängstlich, unsicher
senaplombigi
(tr)
-
Perdigi la aplombon, igi hezita, timema, malfiera:
tiu senprecedenca kuirmaniero vere senaplombigis min; kaj mi restis kun buŝo malfermita kaj
tremanta
[4].
embarasi2, konfuzi3, konsterni, ŝanceli3
4.
M. Boulton: La sekreto de la
lernejestrino, 1962
- beloruse:
- бянтэжыць
- france:
- décontenancer
- germane:
- verunsichern
- ukraine:
- бентежити, викликати замішання в кого-н