galimati/o PV

galimatio

Konfuzega, sensenca, tute nekomprenebla diraĵo aŭ skribaĵo: galimatio de politikaj frazaĉoj kelkloke sintakse tute ne klaraj [1]; Pankraco pseŭdo-aristotelumadas, uzante amason da latinaj esprimoj, tiom, ke la aŭskultanto tute perdiĝas en la sensenca vortogalimatio [2]. VD:babilaĉaĵo, nekompreneblaĵo, sensencaĵo
angle:
farrago, balderdash, gibberish, nonsense
beloruse:
бяссэнсіца, бязглузьдзіца, лухта
ĉeĥe:
galimatyáš, slátanina
ĉine:
叽里咕噜 [jīligūlū], 叽里呼噜 [jīlǐhūlū]
france:
galimatias
germane:
wirres Zeug, verworrenes Gerede, Kauderwelsch, Galimathias (rare)
hispane:
galimatías
hungare:
badarság, zagyvaság
japane:
訳の分からない話 [やくのわからないはなし], ちんぷんかん
katalune:
galimaties
nederlande:
onzin, wartaal
perse:
حرف بی‌سروته، خزعبلات
pole:
galimatias
portugale:
galimatias
ruse:
галиматья, белиберда
slovake:
chaos, galimatiáš, trma-vrma
ukraine:
нісенітниця, безладна балаканина (або писанина)

administraj notoj