*pur/a PV

*pura  

1.  
Karakterizas ion, kies naturo estas miksita je neniu fremda elemento: pano el pura tritiko; pura vino (senakva); via koro ne hipokritas, ĝi estas pura kaj perfekta kiel pura oro [1]; oni prenas ordinare la purajn radikojn (sen gramatika finaĵo) [2]; pura profito (neta); li estas homo en plej pura senco de l' vorto; ĉiu vorto, kiun mi diras al vi, estas la pura vero [3]; tiuj respondoj havis karakteron pure privatanZ ; havi sencon pure pronomanZ ; demandoj pure akademiajZ ; pure kondiĉa rimedo de interkomunikiĝado [4]. VD:esenca, ĝusta, kerna, senmiksa
2.  
Karakterizas ion, kies naturo estas difektita de neniu malbona elemento: spiri puran aeron; pura (sennuba) ĉielo fulmon ne timas PrV ; akvo kura, akvo pura PrV ; (figure) pura besto, manĝaĵo (permesita de la religio); esti pura de pekoZ ; animo pura ruzon ne bezonasZ ; pura konscienco Marta ; la pura ĉasta ĝojo de fratinoZ ; vesto eluzita, sed pureco spirita PrV . VD:ĉasta, sankta, sendifekta, senmakula, senpeka, virga
3.
Ne makulita de naŭza substanco (polvo, graso, koto, ktp): la mano de Johano estas pura [5]; (figure) tro forta ĵuro, la afero ne pura PrV .
angle:
pure
beloruse:
чысты
bulgare:
чист, спретнат
ĉeĥe:
čistý, ryzí, čirý
france:
propre, pur
germane:
sauber, rein
hispane:
puro
hungare:
tiszta
nederlande:
schoon, rein, zuiver
pole:
czysty, schludny
portugale:
puro, limpo, castiço (linguagem), genuíno
rumane:
pur, curat
ruse:
чистый
slovake:
rýdzi, írečitý, čistý, číry
svede:
ren
turke:
temiz

*purema

Kutime zorganta pri pureco: li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto [6].
angle:
tidy
beloruse:
ахайны
ĉeĥe:
čistotný
france:
propre (aimant la propreté)
germane:
reinlich
hispane:
limpio
hungare:
tisztaságszerető
nederlande:
op reinheid gesteld
pole:
schludny
portugale:
asseado
rumane:
curat
ruse:
опрятный, чистоплотый
slovake:
čistotný
svede:
renlig
turke:
temiz(temizliği seven)

pure kaj nure, pure kaj simple

(frazaĵo)
Ĝuste dirite, sen troigo aŭ maltroigo: mi min demandas ĉu tiu afero pri la albana krimmetodo ne estas pure kaj nure antaŭjuĝo, kliŝo [7]; se ni sen antaŭjuĝo konsideras la ĉi-supran frazon, ni konstatas, ke ĝi pure kaj simple esprimas unu pasintan okazaĵon [8].
7. J. Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 1978
8. Akademio de Esperanto: Esploro de la Ekzercaro pri la formo „estis -ita“, Akademia Cirkulero 76a, 1965
france:
purement et simplement
germane:
schlicht und einfach, einfach gesagt, ohne zu beschönigen

*purigi [9]  

(tr)
Igi pura:
1.
refandi kaj purigi arĝenton [10]; nepurigita arĝento, kiu kovras argilaĵon [11].
2.
purigi ies koronZ .
3.
mi prenis broson kaj purigis la veston [12]; purigi la nazon de infano.
angle:
clean, cleanse
beloruse:
чысьціць, ачышчаць, ачысьціць, вычысьціць
ĉeĥe:
pucovat (hovor.), vyčistit, čistit
france:
nettoyer, purifier
germane:
reinigen 1. reinigen 2. reinigen 3. reinigen
hispane:
limpiar
hungare:
tisztít
nederlande:
1. zuiveren, raffineren, veredelen 2. zuiveren 3. schoonmaken, reinigen, poetsen
pole:
1. czyścić, sprzątać
portugale:
1. limpar 2. limpar 3. limpar
rumane:
1. curat
ruse:
1. очистить, очищать 2. очистить, очищать 3. чистить, очищать, очистить
slovake:
očistiť, prečistiť, vyčistiť, čistiť
svede:
rena, rengöra
tibete:
སྦྱོང་བ་
turke:
temizlemek

puriĝejo  

Loko aranĝita aŭ taŭga por sinpurigo: tiu ĉambro […] estis ankaŭ puriĝejo, tra kiu pasadis homaj animoj, enirante el ĝi en la ĉielon de akirita laboro, aŭ en la inferon de kontraŭvola senlaboreco Marta . VD:purgatorio
angle:
purgatory
france:
purgatoire
germane:
Bad, Waschraum
hungare:
tisztálkodóhelyiség, tisztulás helye
nederlande:
vagevuur
pole:
czyściec
portugale:
purgatório
rumane:
purgatoriu

purismo  

LIN Zorgado pri lingva pureco, pli vole prenanta vortojn kaj esprimojn el ĝia provizo, ol depruntanta de aliaj lingvoj.
Rim.: PIV trudas al tiu vorto malaproban nuancon: „Troa zorgado ...“. Tamen tio neniel sekvas el la strukturo de la vorto, kaj estas ekzemplo de fremdlingva misinfluo, kiun vera puristo (kiel mi mem) malakceptas. [Sergio Pokrovskij]
angle:
purism
beloruse:
пурызм
ĉeĥe:
purizmus
france:
purisme
hispane:
purismo
hungare:
purizmus
katalune:
purisme
nederlande:
purisme
pole:
puryzm
portugale:
purismo
rumane:
purism
ruse:
пуризм
slovake:
purizmus

puristo

LIN Tiu, kiu volas konservi lingvon pura, sen enmikso de fremdaj influoj: nefleksebla puristo [13].
13. L. Beaucaire: El la vivo de bervala sentaŭgulo, 1974
ĉeĥe:
brusič, purista
france:
puriste (ling.)
pole:
purysta
rumane:
purist
slovake:
brusič, purista

puruma

HejmVort pri infano
Kiu ne plu bezonas vindaĵojn.
angle:
toilet trained, potty trained
france:
propre (enfant)
germane:
sauber (Kind)
hungare:
szobatiszta
nederlande:
zindelijk
pole:
nauczony porządku
portugale:
que não mais usa fralda
rumane:
învăţată
ruse:
опрятный, чистоплотный

brilpura

Pro pureco reluma, brila: ĉio estis nova, brilpura kaj bela [14]!
angle:
sparkling clean
ĉeĥe:
zářivě čistý
france:
reluisant (propre)
germane:
blitzsauber
hungare:
ragyogóan tiszta
nederlande:
blinkend (schoon)
pole:
czysty do połysku
portugale:
reluzentemente limpo, resplandescente
rumane:
curat pentru a străluci
slovake:
žiarivo čistý
turke:
pırıl pırıl

etna purigo, etna purigado

MIL Forigo de ĉiuj anoj de iu nacio el teritorio: tiu milito de etna purigado pere de perforto amarigas mian vivon [15].
15. Ratimir: Rat i Mir, en: Vivprotokoloj, 2009
france:
nettoyage ethnique
pole:
czystka etniczna
rumane:
purificarea etnică

frotpurigi  

(tr)
Purigi forigante supran malpuron per frotado: frotpurigita pargeta planko [16].
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La Vento Rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj Filinoj
angle:
polish, scrub
ĉeĥe:
drhnout, vydrhnout, vytřít
france:
astiquer, fourbir, récurer
germane:
schrubben
hungare:
sikál, súrol
nederlande:
schoonwrijven
pole:
szorować
portugale:
esfregar
rumane:
tufărie
slovake:
drhnúť, šúchať (pri praní)
svede:
skrubba

malpura  

Ne pura, enmiksita de fremda, naŭza elemento: ĉiu, kiu ektuŝos ilian kadavron, estos malpura ĝis la vespero [17]; tolaĵon malpuran lavu en la domo (ne montru al fremduloj familiajn disputojn) PrV ; ŝuoj malpuraj de koto. VD:ekskrementa, kota, makulita, ŝlima
angle:
dirty
beloruse:
брудны
ĉeĥe:
nečistý, špinavý
france:
impur, sale tolaĵon mal~an lavu en la domo: il faut laver son linge sale en famille
germane:
schmutzig
hispane:
sucio
hungare:
piszkos, szennyes tolaĵon mal~an lavu en la domo: nem kell a szennyest kiteregetni
katalune:
brut
nederlande:
vuil, vies
pole:
brudny
portugale:
sujo, impuro
rumane:
murdar
ruse:
грязный
slovake:
nečistý, špinavý
svede:
smutsig
tokipone:
jaki

malpuraĵo

Aĵo, elemento malpura: ŝi estis virino purema […], neniam lasis malpuraĵojn amasiĝi en anguloj [18].
18. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
france:
saleté

malpurigi  

(tr)
Enmeti, enmiksi fremdan, misan aŭ naŭzan substancon: malpurigi pantalonon per saŭco. VD:makuli
angle:
soil
ĉeĥe:
zašpinit
france:
salir, souiller
germane:
beschmutzen, verschmutzen
hispane:
ensuciar
hungare:
bepiszkol, beszennyez
katalune:
embrutar, embrutir
nederlande:
vuil maken, vervuilen (vuil maken)
pole:
brudzić, chlapać, śmiecić, zanieczyszczać
portugale:
sujar, emporcalhar
rumane:
murdare, stropi, gunoi, poluează
ruse:
пачкать, испачкать, запачкать, загрязнять, загрязнить
slovake:
zamazať, zašpiniť, znečistiť
svede:
smutsa ner
tokipone:
jaki

*malpuriĝi

(ntr)
Difektiĝi pro almeto de io fremda, malboniga: en la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis [19]; en ilia buŝo la sankta vorto amo malpuriĝasZ .
angle:
get dirty
france:
se salir, se souiller
hispane:
ensuciarse
hungare:
bepiszkolódik, beszennyeződik
nederlande:
vuil worden, vervuilen (vuil worden)
pole:
brudzić się
portugale:
sujar-se
rumane:
murdare
ruse:
испачкаться, запачкаться

nazpurigi  

Senmukigi la nazon; mungi: Elvira prenis paperan poŝtukon, brue nazpurigis en ĝin, kaj ploris [20].
20. C. Piron: Ili kaptis Elzan!, 1985
ĉeĥe:
smrkat, čistit si nos
france:
se moucher
pole:
wycierać nos
rumane:
ştergeţi nasul
slovake:
smrkať, čistiť nos

ripozpurigi  

(tr)
Purigi per ripozigo, precipe likvaĵon, kies malpuraĵoj tiel alfundiĝas: mi ripozpurigos iliajn akvojn [21]. VD:dekanti, precipiti
angle:
decant
france:
décanter
germane:
dekantieren
hungare:
derít, ülepít
nederlande:
decanteren
pole:
scedzić
portugale:
decantar
ruse:
отстаивать (жидкость)

sekpurigi

(tr)
TEKS(pri tolaĵoj) Purigi per ĥemia, senakva procedo.
france:
laver à sec

sekpurigejo

TEKS Loko aŭ butiko al kiu oni portas tolaĵojn por ilia sekpurigo: kiam Lidia estis en Lima unu el la lokaj bahaanoj, Glen Sealts, kiu posedis sekpurigejon, ofertis senpage sekpurigi ŝiajn vestaĵojn [22].
22. W. Heller, trad. B. Westerhoff: Lidia, la Vivo de Lidia Zamenhof, Filino de Esperanto, 2007
france:
blanchisserie, pressing

viŝpurigi  

(tr)
Purigi per viŝado: ni demetis la bluzojn kaj per ili viŝpurigis la plankon [23].
23. S. Lang, trad. G. Berveling: La Talpoĉasisto, 2007
france:
astiquer, essuyer
pole:
ścierać
rumane:
şterge

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.
~ema: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi : Mankas verkindiko en fonto.
~ismo: Mankas dua fontindiko.
~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~uma: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~igi: Mankas dua fontindiko.
mal~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
sek~igi: Mankas dua fontindiko.
sek~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.