*aĉet/i UV

*aĉeti

(tr)
Akiri per mono: mi aĉetis dekon da ovoj [1]; se vi aĉetos el la manoj de via proksimulo, unu ne malprofitigu la alian [2]; li malkare aĉetis la ĉevalon [3]; aĉeti malmultekoste [4]; li aĉetis por la du knabinoj belajn vestojn, perlojn kaj multekostajn ŝtonojn [5]; mi venas al vi kun peto, ke vi volu aĉeti de mi mian tempon kaj la laboron de miaj manoj Marta ; ĉu vi volas aĉeti senmortecon per bruligmortigoj [6]? per la fruktoj de l’ farita krimo ⫽ Aĉeti la favoron de la leĝo [7]; la bankiero aĉetis […] kampodomon ĉirkaŭitan de granda ĝardeno [8]; mi ĝin aĉetos por la prezo, kiun vi petos [9]; Ove Ramel […] aĉetis per aŭkcio la kastelon kaj la tutan meblaron [10]; estis la glora epoko de financistoj kiuj aĉetis, vendis kaj dispecigis kompaniojn [11]; marĉandado aĉeti ne devigas PrV ; mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon PrV . SUP:komerciVD:gajni1, lui, pagi1, perlabori, prunti
afrikanse:
koop
albane:
blej
amhare:
ይግዙ
angle:
buy, purchase (verb)
arabe:
شراء
armene:
գնել
azerbajĝane:
almaq
beloruse:
купляць
bengale:
কিনতে
birme:
မဝယ်
bosne:
kupiti
bretone:
prenañ
bulgare:
купувам
ĉeĥe:
koupit
ĉine:
[gū]
dane:
købe
estone:
osta
eŭske:
erosi
filipine:
bumili
france:
acheter, acquérir (acheter), s'offrir, se payer (s'offrir)
galege:
mercar
germane:
kaufen
guĝarate:
ખરીદી
haitie:
achte
hebree:
לקנות \קנה\
hinde:
खरीद
hispane:
comprar
hungare:
vesz (vásárol), vásárol
igbe:
ịzụta
indonezie:
membeli
irlande:
cheannach
islande:
kaupa
itale:
acquistare, comprare
japane:
買う [かう], 購入する [こうにゅうする]
jave:
tuku
jide:
קויפן
jorube:
ra
kanare:
ಖರೀದಿ
kartvele:
ყიდვა
katalune:
comprar, adquirir
kazaĥe:
сатып алу
kimre:
prynu
kirgize:
сатып алуу
kmere:
ទិញ
koree:
사기
korsike:
accattari
kose:
kuthenga
kroate:
kupiti
kurde:
kirrîn
latine:
emptum
latve:
nopirkt
laŭe:
ຊື້
litove:
pirkti
makedone:
купување
malagase:
mividy
malaje:
membeli
malajalame:
വാങ്ങുക
malte:
jixtru
maorie:
hoko
marate:
खरेदी
monge:
yuav
mongole:
худалдан авах
nederlande:
kopen, aanschaffen
nepale:
किन्न
njanĝe:
kugula
okcidentfrise:
keapje
panĝabe:
ਖਰੀਦਣ
paŝtue:
پېري
perse:
خریدن
pole:
kupować, zakupywać, nabywać
portugale:
comprar
ruande:
buy buy
ruse:
покупать, купить
samoe:
faʻatau mai
sinde:
خريد
sinhale:
මිලදී
skotgaele:
cheannach
slovake:
kúpiť
slovene:
nakup
somale:
iibsadaan
ŝone:
tenga
sote:
reka
sunde:
meuli
svahile:
kununua
svede:
köpa
taĝike:
харидан
taje:
ซื้อ
tamile:
வாங்க
tatare:
сатып ал
telugue:
కొనుగోలు
tibete:
ཉོ ཉོ ཉོས ཉོས་
turke:
satın almak
ukraine:
купити
urdue:
خریدنے کے
uzbeke:
sotib
vjetname:
mua
volapuke:
lemön
zulue:
thenga

aĉeto

Ago aĉeti, rezulto de la ago: mi prenis la dokumenton de aĉeto [12]; ni devis prokrasti la aĉeton, la transloĝiĝo kostis [tro] multe [13]; aĉeto de akcioj [14]; aĉeto de aŭtomobilo [15]; ni pagos al vi hodiaŭ la sumon de £20 000 por la aĉeto de la tuta entrepreno [16]; la knabinoj […] faris la aĉetojn en la urbo [17]; Vendo de Alasko estis procezo de aĉeto de Alasko fare de Usono de la Rusia Imperio en la jaro 1867 [18];
angle:
purchase (the act)
beloruse:
купля, пакупка
france:
achat
germane:
Kauf
hebree:
רכישה
indonezie:
pembelian
japane:
(個別の)購入 [こうにゅう]
katalune:
compra, transacció, comerç
nederlande:
aankoop (handeling), aanschaf (handeling), koop
perse:
خرید، ابتیاع
taje:
การซื้อ

aĉetaĵo

Tio, kion oni ekhavas kontraŭ mono: ŝi devis fari en la firmo Louvre kelkajn aĉetaĵojn [19]; sendu tiujn aĉetaĵojn hejmen, ŝi diris al la kasisto [20]; la du oraj moneroj kuniĝis kun la aliaj en la sakon en kiun li enmetis siajn aĉetaĵojn [21]. VD:varo
19. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
20. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksepa
21. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
angle:
purchase (thing that has been bought)
beloruse:
пакупка, тавар
france:
achat (objet acheté), course (objet acheté), emplette
germane:
Einkauf, Besorgung
indonezie:
barang belian
japane:
買い物 [かいもの], 購入品 [こうにゅうひん]
katalune:
compra, adquisició
nederlande:
aankoop (gekocht waar), aanschaf (gekocht waar)
taje:
ของซื้อของขาย
ukraine:
покупка (куплене)

aĉetanto

Akiranto de vendata komercaĵo aŭ servo: Jesuo eniris en la templon de Dio, kaj elpelis ĉiujn vendantojn kaj aĉetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monŝanĝistoj [22]; junaj, bonmanieraj, belfiguraj komizoj faras bonan efekton, altiras al la magazeno la aĉetantojn, aŭ pli ĝuste la aĉetantinojn Marta ; ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo PrV ; se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas PrV ; kvankam loknomo povas sugesti al aĉetantoj kvaliton, ĝi tute malsamas al marko, protektata de la ŝtato [23]. VD:konsumanto
22. La Nova Testamento, Mateo 21:12
23. Mu Binghua: Rizo sen fama marko, Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 13a
angle:
buyer, purchaser
beloruse:
пакупнік
bretone:
prener
dane:
køber
france:
acheteur (qn qui achète), acquéreur
germane:
Käufer
hebree:
קניין (קונה), קונה
hispane:
comprador
hungare:
vevő, vásárló
indonezie:
pembeli
japane:
買い手 [かいて], 購入者 [こうにゅうしゃ]
katalune:
comprador (subst.)
kroate:
kupac
nederlande:
koper, aankoper
perse:
خریدار
pole:
kupiec, kupujący, nabywca
ruse:
покупатель
slovake:
kupec
svede:
köpare
taje:
ผู้ซื้อ
turke:
alıcı
ukraine:
покупець

aĉetebla

Povanta esti aĉetata: tabakujoj, cigaringoj, tabako, cigaroj kaj cetere estis aĉeteblaj [24]; ĉu vi estas la fripono, kiu faras el la justeco aĉeteblan publikulinon [25]? konscienco vendebla, sekve aĉetebla kaj tiu aĉeto dependus nur de la prezo konsentita [26]; vergon oni ne bezonas, sed nur hokon, fiŝŝnuron kaj la larvojn, aĉeteblajn en vendejo aŭ perpoŝte [27].
24. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
25. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
26. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Naŭa
27. Saliko: Fiŝkapti ekscite, Monato, jaro 2001a, numero 10a, p. 21a
angle:
for sale
beloruse:
у продажу, якога можна купіць, прадажны
bretone:
e gwerzh
dane:
til salg
france:
achetable, à vendre, en vente
germane:
käuflich
hebree:
למכירה
hispane:
disponible, en venta, comprable
hungare:
eladó
indonezie:
dijual, bisa dibeli
itale:
acquistabile
japane:
売り物の [うりものの]
katalune:
comprable, comprador (adj.)
kroate:
kupljiv
nederlande:
te koop
perse:
قابل خرید
pole:
do kupienia, na sprzedaż
portugale:
comprável, adquirível, à venda
ruse:
продажный, который можно купить
svede:
till salu
taje:
ซื้อได้
turke:
satılık
ukraine:
наявний у продажу

aĉetisto

EKON Oficisto, kiu negocas kaj akiradas krudajn materialojn, ilojn aŭ aliajn necesaĵojn por sia kompanio: tiu ĉi sinjoro eble estis siatempe granda aĉetisto de bienoj, kun ĉiaj hipotekoj, depagoj, aĉetaj dokumentoj kaj juĝaj posedigoj [28]; li estis aĉetisto por antikvaĵaj magazenoj [29]; firm-aĉetistoj ĝentile klarigas al ni, ke pro malbona negoco ili ne plu povas aĉeti [30]. VD:makleristo
angle:
buyer, purchasing agent
beloruse:
закупнік
bretone:
prenour (a vicher)
ĉine:
主顧 [zhǔgù], 主顾 [zhǔgù]
france:
acheteur (professionnel)
germane:
gewerblicher Aufkäufer, Einkäufer
hebree:
קוֹנֶה
hungare:
beszerző
indonezie:
pembeli (scr profesional)
japane:
バイヤー, 買い付け人 [かいつけじん], 仕入れ係 [しいれかかり]
katalune:
agent de compres
nederlande:
aankoper (beroeps-)
perse:
کارپرداز، مأمور خرید
pole:
kupiec, zakupowiec (pot.), zaopatrzeniowiec (do spraw zakupów), logistyk (do spraw zakupów)
ruse:
закупщик
slovake:
nákupca
svede:
inköpare

elaĉeti

(tr)
Pagi por liberigi iun el kaptiteco fizika aŭ morala: iu el liaj fratoj elaĉetu lin [31]; elaĉeti el sklaveco [32]; se iu volos elaĉeti ion el sia dekonaĵo, li aldonu al la valoro kvinonon [33]; mi volas min elaĉeti el mia servado, mi estas sufiĉe riĉa por tio [34]! elaĉeti sian liberon [35]; ĉe la Romanoj, la sklavoj povis sin elaĉeti; (vd emancipi) laŭ kristana kredo, Jesuo elaĉetis la homojn per sia morto; Kristo elaĉetis nin el la malbeno de la leĝo, fariĝinte malbeno pro ni [36].
angle:
pay ransom, bail somebody out
beloruse:
выкупіць
bretone:
dasprenañ
france:
racheter (libérer) sin el~i: se racheter, s'affranchir (en payant) .
germane:
freikaufen, auslösen (freikaufen), loskaufen
hebree:
לפדות \פדה \
hispane:
redimir, rescatar, recuperar
hungare:
kivált (váltságdíjjal), megvált (üdvözít)
indonezie:
menebus
itale:
liberare, affrancare
japane:
身請けする [みうけする], あがなう
katalune:
rescatar, redimir sin el~i: comprar sa llibertat.
kroate:
otkupiti
nederlande:
afkopen, vrijkopen, loskopen
perse:
بازخرید کردن
pole:
wykupywać, okupywać (płacić okup)
portugale:
remir, resgatar, alforriar
ruse:
выкупить, искупить
slovake:
vykúpiť
svede:
friköpa, köpa loss
taje:
ไถ่ตัว
turke:
geri satın almak
ukraine:
викуповувати, викупляти

foraĉeti

Malaperigi la varojn el la merkato aĉetante ĉiom: foraĉeti por vi la tutan viandon en la tuta urbo [37].
beloruse:
скупляць
france:
dévaliser (tout acheter)
germane:
aufkaufen, leerkaufen, wegkaufen
hispane:
desvalijar
indonezie:
memborong
japane:
買い尽くす [かいつくす], 買い占める [かいしめる]
nederlande:
opkopen
ruse:
скупить (весь товар)
ukraine:
скуповувати

reaĉeti

Reakiri ion per mono, kion oni pli frue vendis aŭ perdis: se via frato malriĉiĝos kaj vendos ion de sia posedaĵo, sed venos reaĉetanto, lia proksima parenco, tiam li povu reaĉeti la venditaĵon de sia frato [38]; [li] ordonas al mi reaĉeti de la ŝtelistoj la pakaĵojn, kiujn oni ŝtelis de li [39]; reaĉeti la bienojn, donitajn kiel garantiaĵo [40]; interligo de la okazoj […] kondukis vin en nian galeron, kaj […] vi reaĉetis (elaĉetis) nin [41].
beloruse:
выкупіць (раней праданае)
germane:
zurückkaufen
indonezie:
membeli kembali
japane:
買い戻す [かいもどす], 買い直す [かいなおす]

*subaĉeti [42]

(tr)
EKON Maljuste akiri ies favoron per mono, donacoj aŭ promesoj por faciligi sukceson de afero: la policisto [estis nur] fripono, kiun oni povas facile subaĉeti [43]; li mortigas vin per via amo, li eĉ vian patran koron mem subaĉetis, por fari finon al via vivo [44]; tribunalo, kiun vi neniam povos subaĉeti per skeptika saĝumado, […] faros juĝon kontraŭ vi [45]; mi subaĉetis la gardiston, ke li cedu al ŝi sian ĉambreton [46]; ĉu usonaj kompanioj (kiel tiuj en aliaj landoj) ne subaĉetas funkciulojn por ricevi profitigajn kontraktojn kaj sukoplenajn mendojn [47]? SIN:korupti, ŝmiri
angle:
bribe, suborn
beloruse:
падкупіць
bretone:
gouestlaoua
france:
acheter (soudoyer), corrompre (par de l'argent), graisser la patte (à), payer (soudoyer), soudoyer, suborner (par de l'argent)
germane:
schmieren, bestechen
hebree:
לשחד
hispane:
sobornar, comprar (la voluntad)
hungare:
lefizet (korrumpál), megvásárol (korrumpál)
indonezie:
menyuap, menyuapi, menyogok
itale:
corrompere
japane:
(わいろで)買収する [ばいしゅうする], 贈賄する [ぞうわいする]
katalune:
subornar, untar
kroate:
potkupiti, podmititi
nederlande:
omkopen
perse:
رشوه دادن، تطمیع کردن
pole:
przekupywać, dawać w łapę (pot.), dawać w kieszeń (pot.)
portugale:
subornar, corromper
ruse:
подкупать, подкупить, подмазать, дать взятку
slovake:
podplatiť
svede:
muta
taje:
ติดสินบน
turke:
rüşvet vermek, baştan çıkarmak, bozmak
ukraine:
підкуповувати, підкупляти

aĉetopovo, aĉetpovo

EKON Riĉo de homoj mezurata laŭ la aĉetoj, kiujn ili povas fari depende je la prezoj: komputiloj preskaŭ ĉiam havas la saman prezon; eble oni determinas la prezon laŭ la aĉetopovo de la klientoj [48] ilia aĉetpovo rapide erodiĝas dum ĉiuj importitaj kaj la plej multaj rusiaj varoj plikostiĝas, dum la salajroj ne altiĝas [49].
48. -: Frazo n-ro 528375, Tatoeba, [vidita en 2023]
49. K. Kniivilä: Krimeo estas nia, 2015
beloruse:
пакупная здольнасьць
france:
pouvoir d'achat
indonezie:
daya beli

administraj notoj