*ofend/i PV

*ofendi

(tr)
1.
Kolerigiĉagreni iun malrespektante ties dignon: pardonu, se mi vin nevole ofendis [1]; ofendi la religian senton de persono, havanta alian religion [2]; David sendis senditojn el la dezerto, por deziri feliĉon al nia sinjoro, sed li forofendis ilin [3]; Eduardo estas tre ekkolerema kaj venĝema, kaj lin ofendi estas danĝere [4]; se iu vin ofendis, mi vokos lin al duelo Marta ; se iu ofendos vin, […] la bastono […] dancos sur iliaj dorsoj [5]; li timus obstinante ofendi sian ĉarman flegistinon, li ne insistis [6]; ofendas ŝiajn okulojn la vidaĵo de ilia geedza senĝeneco [7]; muso la katon ĉiam ofendis PrV . VD:aflikti, indignigi, skandali, ŝoki, vundi
2.
(figure) (malofte) Malobei sciencan regulon, paroli malkonforme al komuna scio: kiam la logiko ne donas al ni respondon tute klaran kaj senduban, kiu ne ofendus nian lingvan senton, ni devas peni konformigi nin al la ekzistantaj kutimoj [8]; leĝa rajtigilo estas necesa por vendi aŭkcie, sed farante ĝin inverse, li evitis ofendi kontraŭ la leĝo [9]; posteno-nomoj, kiuj ne indikas sekson […] ne ofendas kontraŭ la nova leĝo [10]; preciza kalkulado montros, ke ĝi ne estas realigebla per sumo, kiu ne ofendas prudenton [11]. VD:kontraŭi, malobei, malrespekti, rompi, transpaŝi
1. V. Devjatnin: Arturo, en: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 1904
2. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 25:14
4. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo, la orazeno kaj bastono el sako
6. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
7. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
9. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 22. Per Lerta Admono Alfluas La Mono.
10. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 5. Leksiko Kaj Semantiko
11. Monato, Stefan Maul: Superflua rapidego, 2007
angle:
offend
beloruse:
крыўдзіць, зьневажаць, абражаць
ĉeĥe:
potupit, ublížit na cti, urazit
ĉine:
冒犯 [màofàn], 惹人 [rěrén], 触犯 [chùfàn], 觸犯 [chùfàn], 惹恼 [rěnǎo], 惹惱 [rěnǎo]
france:
fâcher, offenser for~i: froisser (qn).
germane:
verletzen 1. beleidigen, schmähen, beschimpfen for~i: abweisen, verschmähen, zurückstoßen. 2. verstoßen (gegen)
greke:
προσβάλλω
hispane:
ofender
hungare:
1. megbánt, megsért 2. sért
japane:
侮辱する [ぶじょくする], 感情を害する [かんじょうをがいする], 傷つける [きずつける], 反する [はんする]
nederlande:
beledigen, krenken
pole:
1. obrażać, urażać, ubliżać
portugale:
ofender
rumane:
insultă, ofensa, jigni, durea
ruse:
обидеть, оскорбить
slovake:
ublížiť na cti, uraziť
tibete:
གནོད་པ་
ukraine:
ображати, вражати

ofenda

Ĉagrena, malrespekta al ies digno: neniam mi toleros […] tian ofendan malrespekton viaflanke [12]; vojo nenatura, ofenda kaj maljusta [13]; la kuracisto […] ekatakis per la plej ofendaj vortoj [14].
12. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXIX
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
14. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, La fatala saĝeco
beloruse:
крыўдны, зьневажальны, зьняважлівы
ĉeĥe:
potupný, urážlivý
ĉine:
难听 [nántīng], 難聽 [nántīng]
france:
blessant (moralement), offensant
hispane:
ofensivo
japane:
侮辱的な [ぶじょくてきな], 感情を害する [かんじょうをがいする], 無礼な [ぶれいな]
nederlande:
beledigend, krenkend
pole:
obraźliwy, obrażający, urażający, ubliżający
rumane:
ofensator, neplăcut, insultător, grețos
ruse:
обидный, оскорбительный
slovake:
urážlivý
ukraine:
образливий

ofendo

Tio per kio oni ofendas: saĝulo ignoras ofendon [15]; kondamnitaj pro ofendo de la religio [16]; sentante la pezon de la ofendo, Ramzes komprenis ankaŭ, ke li ne povas tuj ĝin venĝi [17]; tremante de timo kaj ofendo, la juna vidvino […] forte ĵetfermis post si la pordeton Marta ; al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo PrV . VD:bato, vundo
beloruse:
крыўда, зьневажэньне, абраза
ĉeĥe:
ublížení na cti, urážka
ĉine:
冒犯 [màofàn], 凌辱 [língrǔ], 謷 [áo], 罪愆 [zuìqiān]
france:
offense (acte offensant), vexation
germane:
Beleidigung, Kränkung
greke:
προσβολή
hispane:
ofensa
hungare:
sértés, bántás
japane:
侮辱 [ぶじょく], 無礼 [なめ]
nederlande:
belediging
pole:
obraza, uraza
portugale:
ofensa
rumane:
ofensă, rău
ruse:
обида, оскорбление
slovake:
urážka
tibete:
སྨད་ར་
ukraine:
образа

ofendeti

(tr)
Ĉagreni iun, malrespektante ties guston aŭ plaĉon: sentante sin ofendetita, ŝi respondis malvarm[e] [18]; tiu vorto ofendetas miajn orelojn; ofendeta koloro, voĉo. VD:inciti1, piki2.a
beloruse:
уразіць (крыўдай, абразай)
ĉine:
[dǐ], 伤心 [shāngxīn], 傷心 [shāngxīn]
france:
froisser (quelqu'un), vexer
germane:
kränken
hungare:
bánt
japane:
さからう, いらだたせる
nederlande:
krenken
pole:
zadrasnąć
rumane:
zgârietură, scărpina
ruse:
задеть (обидеть)

ofendiĝema

Facile ofendiĝanta, koleriĝanta pro ofendoj; pikiĝema: juneco estas arda, arda kaj ofendiĝema [19]; mi estas suspektema kaj ofendiĝema kiel ĝibulo aŭ nano, sed mi efektive havis minutojn, dum kiuj oni povus min vangofrapi, kaj mi eble eĉ ĝojus pro tio [20].
19. J. German, trad. J. Finkel: La afero, al kiu vi servas, 2016
20. La Ondo de Esperanto, 2002, №7
beloruse:
крыўдлівы, гняўлівы
ĉine:
敏感 [mǐngǎn]
france:
susceptible
japane:
怒りっぽい [おこりっぽい], 傷つきやすい [きずつきやすい]
pole:
drażliwy, obraźliwy
rumane:
irascibil, sensibil
ukraine:
вразливий

ofendiĝi

(ntr)
Malkontenti, koleri pro ies malrespekta ago: eĉ se ĉiuj ofendiĝos pro vi, mi neniam ofendiĝos [21]; ne ofendiĝu pro la stranga maniero, en kiu mi prezentas min al vi [22]; mi ofendiĝis de tio, kion vi diris al mi kaj mi respondis per malĝentilaĵo Marta ; ne ofendiĝu pro tio, ke mi ne povas malkaŝe paroli pri ĉi tiuj demandoj [23].
beloruse:
пакрыўдзіцца, абразіцца
ĉine:
上火 [shànghuǒ]
france:
se fâcher, s'offenser
hispane:
ofenderse
hungare:
megsértődik
japane:
侮辱を感じる [ぶじょくをかんじる], むっとする, 怒る [おこる]
nederlande:
beledigd worden
pole:
obrazić się
rumane:
îmbufnat, a se simți ofensat
ruse:
обидеться
ukraine:
ображатися, гніватися

ofendiĝo

Kolero pro ies maldeca, malrespekta ago: voĉo, en kiu oni sentis ofendiĝon [24]; en voĉo de Alice miksiĝis la kaŝita ofendiĝo, fiereco de l’ ofendita virino kaj la profunda amsento Metrop ; li postulas rehonorigon pro sia persona ofendiĝo [25].
beloruse:
крыўда
ĉine:
饞言 [chányán], 馋言 [chányán]
france:
offense (ressentie)
germane:
Beleidigung
hispane:
ofensa
hungare:
sértődés
japane:
侮辱を感じること [ぶじょくをかんじること]
nederlande:
belediging
pole:
obraza, uraza
portugale:
ofensa, aborrecimento, desgosto
rumane:
insultă, injurie, jignire
ruse:
обида (чувство)

senofenda

Kiu ne celas, ne kaŭzas ofendon: estu sinceraj kaj senofendaj [26]; la blondulino ankaŭ ĝuis la situacion, ŝiaj vangosulkoj pliprofundiĝis, kaj ŝi rigardadis Donaldon senembarase kaj senofende [27].
26. La Nova Testamento, Filipianoj 1:10
27. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
beloruse:
бяскрыўдны, бясшкодны
france:
innocent (inoffensif), inoffensif
pole:
nieszkodliwy, niewinny
rumane:
inocent, nevinovat, inofensivă

administraj notoj