tradukoj: be br cs de en es fr hu nl pl pt ru sk tr

*nombr/o PV

*nombro Vikipedio

1.TEZ
MATVdE Matematika objekto esprimanta grandon aŭ mezuron. SUB:natura entjero, entjero, kardinalo, racionalo, neracionalo, reelo, komplekso. VD:numeralo, numero.

plej kutimaj nombro-aroj
2.
Nedifinita kvanto: granda nombro da homoj, demandoj.
3.TEZ
GRA Deklinacia aŭ konjugacia formo de vorto, montranta, ke ĝi rilatas al unu aŭ pluraj personoj aŭ aferoj: la pronomo, kiu staras antaŭ la verbo, jam tute sufiĉe montras ĝian personon kaj nombron [1].
Rim.: Kompare kun la disaj naturismaj terminoj singularo, dualo, pluralo la sistema serio ununombro, dunombro, multenombro, estas ne nur pli radikŝpara, sed ankaŭ pli riĉa: ekzistas lingvoj kiuj gramatike markas „trinombron“ kaj „kvarnombron“, por kiuj en la naturisma serio mankas terminoj. Cetere, ununombro kaj multenombro estas zamenhofaj.

nombra

1.
Koncernanta la nombrojn: signoj hieroglifaj aŭ nombraj [2]; kelkaj konsideras tiun principon nur kiel nombran aferon.
2.
(evitinde) Enhavanta iun nombron da unuoj: dekmilione nombra popolo; al la plinombra familio donu pli grandan posedaĵonZ; kiom nombraj ili estas?.
Rim.: Tiu senco estas neklara, evitinda kaj malofta (krom eble en kunmetaĵoj). PIV ĝin ne transprenis.
3.
(evitinde) Multnombra: nombraj konkurantoj partoprenis la konkurson; nombraj makuloj montriĝis sur la suno.
Rim.: Tiu senco estas neklara, nelogika, evitinda kaj neuzata. PIV ĝin ne konas.

nombriTEZ

(tr)
1.TEZ
Difini, fiksi per kalkulo la suman nombron de iuj personoj aŭ aferoj: nombri la loĝantaron de urbo, la stelojn en la ĉielo; oni nombras en la lando cent mil senlaborulojn; vendisto de briketoj scipovas malbone nombri, sed bone kalkuli.
2.TEZ
Enhavi, atingi iun nombron da unuoj: la societo nombras preskaŭ 300 membrojn; libro nombranta 600 paĝojn; tiu tradicio nombras pli ol 300 jarojn. VD:ampleksi, atingi

nombrebla

1.
Tia, ke eblas ĝin nombri.
2.TEZ
MATMatVortSIN:numerebla.

nombriloTEZ

1.
KOMP Variablo, memorĉelo aŭ aparato ebliganta ajnmomente ekscii la nombron de okazoj aŭ aperoj de evento, signalo, simbolo ktp. Ĉe ĉiu apero de la fenomeno la valoro de la nombrilo kreskas.
2.TEZ
TEK Aparato mezuranta kaj esprimanta per nombro la suman kvanton de kontinua trafluo (de akvo, elektro ktp).

Rim.: Ĉar la nocio "nombro" kovras kaj entjerojn, kaj reelojn, estas racie unuecigi la terminojn por la nombriloj entjeraj kaj reelaj.

nombristo

1.
Ĝenerale, persono kies okupo estas nombri: la cirklonombristoj nombras la plenumitajn cirklojn de maksimume 4 konkursantoj, ĉe kur- aux marŝdistancoj pli longaj ol 1500 m [3].
2.TEZ
Speciale, persono registranta datumojn pri individuaj enloĝantoj dum popolnombrado: en la anonima enketilo (popolnombrada), kun kiu la ŝtataj nombristoj vizitos ĉiujn hejmojn en la lando, povos foresti la tradicia demando pri la gepatra lingvo [4].

nombronoTEZ

=ono 1 li povoscias kalkuli en la kapo, eĉ kun nombronoj [5].

dunombroTEZ Vikipedio

GRA Gramatika nombro3 kiu en kelkaj lingvoj (i.a. greka, hebrea, Slavono, slovena) estas uzata, kiam oni parolas pri du personoj aŭ du aferoj; dualo1.

grandnombraTEZ

Estanta en granda nombro, tre multa: grandnombra homamaso, aŭdinte ĉion, kion li faris, venis al li [6].

meznombro, mezonombroZTEZ Vikipedio

MAT[7]
En aro el n nombroj, nombro situanta inter la plej granda kaj la plej malgranda, kaj iasence tipa de la koncerna aro: aritmetika meznombro (ilia sumo dividita per n); geometria meznombro (la n-a radiko de ilia produto); harmona meznombro (inverso de la aritmetika meznombro de la inversoj); pesita meznombro MatVort (de n nombroj (xi) provizitaj per respektivaj koeficientoj (αi): la kvociento de la sumo de la produtoj de ĉiu nombro per la responda koeficiento, per la sumo de la koeficientoj; simb. Σαixi / Σαi); la geometria meznombro de du nombroj estas tiu nombro, al kiu la unua rilatas kiel ĝi mem rilatas al la dua.
Rim.: Bricard [8] ĉi-sence uzis nur „mezo“, kio en difinita kunteksto estas sufiĉe klara, sed ial ne enradikiĝis en la uzon.

multnombra, multenombraTEZ

=grandnombra ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo [9]; Josuo diris al ili: Se vi estas multnombra, iru supren en la arbaron, kaj elhaku al vi tie lokon [10]. kursoj kun multenombra lernantaro [11].

multenombroZ, plurnombroTEZ Vikipedio

GRA
Formo montranta, ke oni parolas pri pluraj personoj aŭ aferoj; pluralo: tre simile sonantaj vortoj ... fariĝas ankoraŭ pli similaj inter si, se oni prenas ilin en la multenombro, t.e. kun s en la fino EE; teorie la ĵus diritaj formoj tute bone povas havi multenombron tiel same, kiel ili havas akuzativon [12].

natura nombroTEZ Vikipedio

MAT[13]
=natura entjero

sennombra, nenombrebla

(figure) Tiel multa, ke oni ne povas kalkuli la kvanton: grandega arbo kovrita per nenombreblaj floroj [14].

*ununombroTEZ Vikipedio

GRA Gramatika nombro3 indikanta, ke temas pri unu persono aŭ afero; singularo: ĉe O-vortoj kaj A-vortoj oni devas distingi inter unu-nombro kaj multe-nombro [15]; la adjektivo devas kaze (nominativo kaj akuzativo) kaj nombre (ununombro kaj multnombro) akordi kun sia substantivo [16].

ununombra

GRA Kiu estas en ununombro: la adjektivo estas ununombra, kiam ĝi rilatas nur al unu el la objektoj, kiujn la multnombra substantivo indikas: granda kaj malgranda domoj [17].

popolnombradoTEZ Vikipedio

POL Periode okazanta ŝtata aranĝo, kiu konsistas en kolektado, analizo kaj publikigo de demografiaj informoj pri la loĝantaro de la tuta ŝtato aŭ ĝia administra unuo laŭ la stato je difinita dato: laŭ la popolnombrado de 1991 (en Sudafriko), 21,9% parolas denaske la zuluan, 17% la ksosan, 15% la afrikansan, 9,6% la nord-sotan, kaj 9% la anglan [18]; se analizi la nombron de lingvokapablaj infanoj laŭ la popolnombradoj, konstateblas ekstrema malplimultiĝo de la kataluna en la sudaj valenciaj urboj [19].

nombronomoTEZ Vikipedio

GRA
=numeralo la nombronomoj ordaj, fundamentaj[20].

nombrosistemoTEZ Vikipedio

MATKOMPMatVort
Sistema maniero por prezenti nombrojn per ciferoj: la romia nombrosistemo; pozicia nombrosistemo (en kiu oni prezentas nombrojn per n-umaj prezentoj); la homoj preferas uzi la dekuman nombrosistemon, la komputiloj pli facile operacias en la duuma nombrosistemo; la maniero nombri po 60 sekundojn en minuto kaj po 60 minutojn en horo aŭ grado estas heredaĵo de la sesdekuma nombrosistemo ĥaldea. VD:bazo 4.a, -um 2.a
Rim.: Bricard [21] konas la terminon sub formo „nombradsistemo“.

tradukoj

anglaj

~o: number; ~ebla 2.: denumerable, countable, discrete; ~ilo 1.: counter; ~ilo 2.: meter; ~isto 2.: census-taker, enumerator; mez~o, : average, mean; natura ~o: natural number; popol~ado: census; ~osistemo : number system. aritmetika mez~o: arithmetic average, arithmetic mean; geometria mez~o: geometric average, geometric mean; harmona mez~o: harmonic average, harmonic mean; pesita mez~o: weighted average, weighted mean; pozicia ~osistemo: place value system.

belorusaj

~o 1.: лік; ~o 2.: лік, колькасьць; ~o 3.: лік; ~a 3.: шматлікі; ~a: лікавы, колькасны; ~i 1.: лічыць, зьлічыць, палічыць, зрахаваць; ~i 2.: налічваць; ~ilo: лічыльнік; grand~a: шматлікі; mult~a, : шматлікі; multe~o, : множны лік; natura ~o: натуральны лік; sen~a, : незьлічоны; unu~o: адзіночны лік; ~onomo : лічэбнік; ~osistemo : сыстэма зьлічэньня.

bretonaj

~o: niver; ~a 1.: niverel; ~i 1.: kontañ, niveriñ; ~ebla 2.: niveradus; ~ilo: konter; du~o : niver-daou; grand~a: niverus; mez~o, : keidenn; mult~a, : niverus; multe~o, : liester; natura ~o: niver anterin naturel; sen~a, : diniver; unu~o: unander; ~onomo : ger niveriñ; ~osistemo : niveradur. aritmetika mez~o: keidenn aritmetikel; geometria mez~o: keidenn c'heometrek; harmona mez~o: keidenn harmonikel; pesita mez~o: keidenn liveet.

ĉeĥaj

~o: množství, počet; ~a: numerický, početný, číselný; ~i: odpočítávat, počítat, čítat (obsahovat počet); ~ebla: počitatelný, spočetný; ~ilo: počítadlo (např. otáček), střadač, čítač; ~ono: díl z množství, zlomek; grand~a: početný; mez~o, : průměr, střední hodnota; mult~a, : mnohočetný, početný, četný; multe~o, : číslo množné, množné číslo; unu~o: číslo jednotné, jednotné číslo; popol~ado: sčítání lidu, sčítání lidu; ~onomo: číslovka; ~osistemo: číselná soustava, číselný systém. pesita mez~o: vážený průměr.

francaj

~o: nombre; ~a 1.: de nombre, numérique; ~i: compter, dénombrer; ~ebla 1.: dénombrable; ~ebla 2.: dénombrable, discret; ~ilo: compteur; ~isto 2.: recenseur; du~o : duel; grand~a: nombreux; mez~o, : moyenne; mult~a, : nombreux; multe~o, : pluriel; natura ~o: entier naturel; sen~a, : innombrable; unu~o: singulier; popol~ado: recensement (de la population); ~osistemo : numération. aritmetika mez~o: moyenne arithmétique; geometria mez~o: moyenne géométrique; harmona mez~o: moyenne harmonique; pesita mez~o: moyenne pondérée; pozicia ~osistemo: numération de position.

germanaj

~o 1.: Zahl; ~o 2.: Anzahl; ~o 3.: Numerus, Zahlform; ~a 1.: Zahl(en)-; ~a 2.: zählend; ~a 3.: zahlreich; ~i 1.: zählen; ~ebla 1.: zählbar; ~ebla 2.: abzählbar, diskret; ~ilo: Zähler; du~o : Dual (Grammatik), Zweizahl (Grammatik); grand~a: zahlreich; mez~o, : Mittel; mult~a, : zahlreich; natura ~o: natürliche Zahl; popol~ado: Volkszählung; ~osistemo : Zahlensystem. aritmetika mez~o: arithmetisches Mittel; geometria mez~o: geometrisches Mittel; harmona mez~o: harmonisches Mittel; pesita mez~o: gewogenes Mittel, gewichtetes Mittel; pozicia ~osistemo: Stellenwertsystem.

hispanaj

~o: número, cantidad; du~o : dual; grand~a: numeroso; mult~a, : numeroso; multe~o, : plural; unu~o: singular; ~onomo : numeral; ~osistemo : sistema numérica. aritmetika mez~o: promedio, media (aritmética, geométrica, ponderada, armónica).

hungaraj

~o 1.: szám; ~o 2.: szám ; ~o: szám ; ~a 1.: szám-, numerikus; ~a 2.: számos, -t számláló; ~a 3.: számos; ~i 1.: számol, megszámol; ~i 2.: számlál; ~ebla 1.: megszámlálható; ~ebla 2.: megszámlálható, diszkrét; ~ilo 1.: számláló; ~ilo 2.: számláló, mérőóra; du~o : kettős szám, duális; grand~a: nagyszámú, számos; mez~o, : átlag, középérték; mult~a, : nagyszámú, számos; multe~o, : többes szám, plurális; natura ~o: természetes szám; sen~a, : számtalan; unu~o: egyes szám; ~onomo : számnév; ~osistemo : számrendszer. aritmetika mez~o: számtani közép; geometria mez~o: mértani közép; harmona mez~o: harmonikus közép; pesita mez~o: súlyozott átlag; pozicia ~osistemo: helyiértékes számrendszer.

nederlandaj

~o 1.: getal; ~o 2.: aantal; ~o 3.: getal; ~i: tellen; ~ebla: telbaar; ~ilo 1.: teller; ~ilo 2.: teller, meter; grand~a: talrijk; mult~a, : talrijk; multe~o, : meervoud; sen~a, : talloos; unu~o: enkelvoud; ~osistemo : getallenstelsel.

polaj

~o 1.: liczba; ~ebla 2.: przeliczalny; mez~o, : średnia; multe~o, : liczba mnoga; natura ~o: liczba naturalna; unu~o: liczba pojedyncza; popol~ado: spis statystyczny; ~osistemo : system liczbowy. aritmetika mez~o: średnia arytmetyczna; geometria mez~o: średnia geometryczna; harmona mez~o: średnia harmoniczna; pesita mez~o: średnia ważona; pozicia ~osistemo: system pozycyjny.

portugalaj

~o: número, quantidade; ~a 1.: numérico; ~i 1.: contar; ~ebla: enumerável; ~ilo: contador; grand~a: numeroso; mez~o, : média; mult~a, : numeroso; sen~a, : inúmeros.

rusaj

~o: число; ~a 1.: числовой, численный, количественный; ~i 1.: считать, сосчитать, счесть; ~i 2.: насчитывать; ~ebla 1.: исчислимый; ~ebla 2.: счётный, перечислимый, дискретный; ~ilo: счётчик; ~isto: счётчик; du~o : двойственное число; grand~a: многочисленный; mez~o, : среднее; mult~a, : многочисленный; multe~o, : множественное число; natura ~o: натуральное число; sen~a, : бесчисленный, несчётный, несметный, неисчислимый; unu~o: единственное число; unu~a : в единственном числе; popol~ado: перепись населения; ~onomo : числительное; ~osistemo : система счисления. aritmetika mez~o: среднее арифметическое; geometria mez~o: среднее геометрическое; harmona mez~o: среднее гармоническое; pesita mez~o: взвешенное среднее; pozicia ~osistemo: позиционная система счисления.

slovakaj

~o: množstvo, počet; ~a: početný; ~i: narátať, vymenovať, vypočítať, vyčísliť; ~ebla: počítateľný, spočítateľný; ~ilo: počítadlo, čítač; ~ono: zlomok, časť z množstva; grand~a: početný; mez~o, : priemer, priemerný počet; mult~a, : mnohopočetný, početný; multe~o, : množné číslo; unu~o: jednotné číslo; popol~ado: sčítanie ľudu; ~onomo: číslovka; ~osistemo: číselná sústava.

turkaj

multe~o, : cem, çoğul; unu~o: tek.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1a
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, parolado de L. Einstein, 1884
3. T. Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto, 1972
4. V. Seguru: Kiu etno? Esperantista, La Ondo de Esperanto, 2002:8–9 (94)
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa Reĝino
6. La Nova Testamento, S. Marko 3:8
7. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto, mezo
8. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 8
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 40:12
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 17:15
11. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Je la lumo de la sperto
12. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 18a
13. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, Ekzercaro, §290
14. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 4a
15. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Bazaj reguloj por nombro
16. H. Seppik: La tuta Esperanto, Tria leciono, Ekzercaro, §18
17. H. Seppik: La tuta Esperanto, Oka leciono, Ekzercaro, §56
18. H. Tonkin: Lingva egaleco en internaciaj rilatoj, 89-a Universala Kongreso de Esperanto kaj la 3-a Nitobe-Simpozio, 2004
19. H. Alos i Font: La katalunaMonato
20. Zamenhof: citita laŭ PIV
21. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 8

~a: Mankas verkindiko en fonto.
~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
du~o: Mankas dua fontindiko.
du~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mez~o, : Mankas verkindiko en fonto.
multe~o, : Mankas verkindiko en fonto.
natura ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~onomo: Mankas verkindiko en fonto.
~osistemo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~a 2.:
      Ŝajnas al mi, ke tiu uzo ne estas tiom evitinda. Certe la
      difino estas neklara kaj eble mi skribus ilin alimaniere:
      "kiom~a", "dekmilion~a",... ĉar temas pri adjektivaj
      kunmetaĵoj, ne pri uzo de "~a". [MB]
    
pri ~a 2.:
      En kunmetaĵoj la radiko funkcias alie ol en aparta
      adjektivo, kaj se oni volas prezenti la rolon de la radiko en
      kunmetaĵoj oni ne faru tion per adjektivo.  Simile, "pli~a"
      estas mislokita ĉi tie, ĉar ĝi estas alia vorto ol "~a".
      [Sergio]
    

[^Revo] [nombr.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.67 2015/07/04 08:37:40 ]