8spur/o

spuro

1.
PIV1 Postsigno: la industrio de nafto en Albanio ekis en la jaro 1920, sed ĝiaj spuroj jam estas konataj ekde la tempo de Strabo (greka geografo, 63/64 a.K. – 23 p.K.)[1]; keltaj lingvoj uzas […] post dek naŭ […] sistemon […] bazitan sur la nombro dudek, spuroj de tiu malnova sistemo troviĝas ankoraŭ en kelkaj nekeltaj eŭropaj lingvoj, ekzemple en la franca kaj dana [2]; sur la spuroj de malaperinta religio [3]; Maigret ja ne estas tia kolektisto de fremdaj haroj en peltoj aŭ mezuristo de piedspuroj [4]; speciala komisiono ĝis nun trovis neniun „varmegan spuron”, kiel tion nomas la polica ĵargono [5]; ne troviĝis sangospuroj ĉe la aŭtomobilo [6]; krimromano, kiu sub tre simpla aspekto kaŝas subtilajn spurojn, kiujn la leganto laŭintence tute ne komprenos ĝis la plej lastaj paĝoj [7]; la filino vekiĝis kun evidentaj strangolspuroj sur la kolo [8]; forviŝi la spurojn [9]; serĉado je tio postulas spurtroviston, kiu kapablas malkovri vojojn en senvoja loko [10]; ĝi forgesiĝos sen lasi spuron sur mia cerbo [11].
2.
MAT[12] (de (n,n)-matrico `A`) Sumo de ĝiaj diagonalaj elementoj; simb. `"tr"A``"sp" A`.
1. Fatmir Shehu: La albana nafto kaj ĝiaj perspektivoj, Monato, 1997/05, p. 18
2. Garbhan MacAoidh: Nova gaela numerala sistemo, Monato, 1993/11, p. 21
3. Monato, Marc Gassion: Aude
4. Monato, Stefan Macgill: Pli da kadavroj
5. Monato, Stefan Maul: Aktuala
6. Monato, Jomo Ipfelkofer: Bavario funebras pro Beppo Bruno
7. Donald Broadribb: Ĝuiga enhavo, neĝuiga traduko, Monato, 2000/12, p. 26
8. Monato, Laimius Stražnickas: Pri la aferoj misteraj
9. Monato, Paŭl Peeraerts: Enkarcerigo
10. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Destino de Atrejo
11. Jouko Lindstedt: La helikoj, Monato, 2000/07, p. 16
12. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana, „matricospuro“
angle:
1. trace, track, trail 2. trace (of a matrix)
beloruse:
1. сьлед, адбітак
ĉine:
1. 痕跡 [hénjì], 痕迹 [hénjì], 足跡 [zújì], 足迹 [zújì], 印記 [yìnjì], 印记 [yìnjì], 踪影 [zōngyǐng], 蹤影 [zōngyǐng], 踪迹 [zōngjì], 蹤跡 [zōngjì], 靷 [yǐn]
france:
1. trace 2. trace (d'une matrice)
germane:
1. Spur 2. Spur (einer Matrix)
hispane:
1. huella
hungare:
1. nyom 2. nyom (mátrixé)
japane:
足跡 [あしあと], 痕跡 [こんせき], 飛跡 [ひせき]
nederlande:
1. spoor
pole:
1. ślad 2. ślad (macierzy)
portugale:
1. pista, rastro 2. traço (de matriz)
ruse:
1. след, отпечаток 2. след (матрицы)
tibete:
ཤུལ་
ukraine:
слід, відбиток

spuri

PIV3 Serĉi kaj sekvi spurojn: tion oni nepre volis puni, kaj oni sendas specialistojn postspuri la malaperintojn [13]; oni povis elspuri la dilektulojn helpe de vidbendoj [14]; reforma emo spureblas en diversaj tekstoj liaj [15].
13. Trevor Steele: Kvazaŭ ĉio dependus de mi, p. 128
14. Monato, Stefan Maul: Fratego fiaskas
15. Christian Declerck: Kiun vojon?, Monato, 2000/04, p. 4
beloruse:
ісьці па сьлядох, сачыць
ĉeĥe:
sledovat, trasovat
ĉine:
找到 [zhǎodào], 追查 [zhuīchá]
france:
tracer
germane:
aufspüren, ausfindig machen
hispane:
buscar huellas
japane:
足跡をたどる [あしあとをたどる], トレースする [とれーすする]
nederlande:
opsporen
pole:
śledzić, tropić
portugale:
rastrear
slovake:
sledovať, stopovať
tibete:
ལམ་ཤུལ་
ukraine:
іти слідами, іти по сліду, стежити

fingrospuro

Fingropremaĵo: [ili] uzis gantojn, kiam ili tuŝis la falsitan monon, por malebligi identigon pere de fingrospuroj [16]; (figure) oni prave diras, ke la polenero korespondas specife al „fingrospuro“ de la planto, ĉar ĉiu plantspecio produktas polenon rekoneblan laŭ ĝia dimensio, ĝia formo kaj laŭ la ornamado de ĝia interna parieto [17].
16. Monato, Hori Jasuo/pg: Mono-malbono
17. Robert Roze: Vivisekcio de polenero, Monato, jaro 1997a, numero 11a, p. 12a
angle:
fingerprint
beloruse:
адбітак пальца
ĉeĥe:
otisk prstu
ĉine:
指紋 [zhǐwén], 指纹 [zhǐwén], 指模 [zhǐmó], 脶 [luó], 腡 [luó], 手印 [shǒuyìn]
france:
empreinte digitale
germane:
Fingerabdruck
hispane:
huella digital
hungare:
ujjlenyomat
japane:
指紋 [しもん]
nederlande:
vingerafdruk
pole:
odcisk palca
portugale:
impressão digital
ruse:
отпечаток пальцев
slovake:
odtlačok prsta

senspure

Postlasante neniun spuron, per kiu oni povus persekuti aŭ iel retrovi: en 1942 la kolekto estis enkestigita kaj evakuita al Silezio, kaj poste malaperis senspure[18]. la verbo „elrigardi“ […] ja malaperis preskaŭ senspure favore al aspekti [19]; senspure vaporiĝis [20].
18. Johan Van Eenoo: La bruĝa Centuriae plantarum rariorum retrovita en Krakovo, Monato, jaro 1998a, numero 1a, p. 16a
19. Wim Jansen: La germana kaj Esperanto, Monato, 2000/04, p. 27
20. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro
angle:
without a trace
beloruse:
бясьсьледна
ĉine:
不留痕跡 [bùliúhénjī], 不留痕迹 [bùliúhénjī], 无踪迹 [wúzōngjī], 無蹤蹟 [wúzōngjī]
france:
ni vu ni connu, sans laisser de trace
germane:
spurlos
hispane:
sin dejar rastro, sin huella
hungare:
nyomtalanul
japane:
跡形もなく [あとかたもなく]
nederlande:
spoorloos
pole:
bez śladu
portugale:
sem deixar rastro
ukraine:
безслідно, не залишаючи слідів

administraj notoj