tradukoj: be br cs de en es fr hu id nl pt ru sk sv

*alfabet/o

alfabetoTEZ Vikipedio

GRA Listo da ĉiuj literoj de iu lingvo, aranĝita laŭ norma ordo: la Esperanta alfabeto enhavas 28 literojn, de A ĝis Z; la literojn de nia alfabeto mi proponas nomi en la sekvanta maniero: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo ,ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zoLR; li neniam venkis la alfabeton PrV; li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto PrV. VD:aboco1.

alfabetaTEZ

Rilata al alfabeto: por reeldono estus bonvena alfabeta indekso je la fino de la teksto [1]; jen la respondoj (en alfabeta ordo de la ĉefnomoj) [2].

alfabetigi

1.
Fari ion alfabeta, igi alfabeta:
a)
Aranĝi laŭ la ordo alfabeta: alfabetigi liston; tiel en la germana, ekzemple, ä estas alfabetigata kvazaŭ ĝi estus simpla a, dum en la sveda ĝi viciĝas kiel aparta litero je la fino de la alfabeto [3]; ĉu tiam ni alfabetigu reĝojn antaŭ la litero 'A' (ĉar mankas familia nomo), ĉu laŭ ilia persona nomo, aŭ ĉu ĉiujn sub 'R' ...? [4].
b)
Transformi skribon ideograman en skribon alfabetan (per kelkdeko da literoj): Alfabetigi la japanan“ [5]; kvankam la movado por Esperanto tuŝis plurajn gravajn intelektajn fluojn de la dudeka jarcento (de strukturismo ĝis la movado por alfabetigi la ĉinan lingvon), ĝi ne sukcesis havigi al si multan internacian influon [6].
2.TEZ
(evitinde) Malanalfabetigi, legopovigi, instrui al iu legi (kaj, kutime, ankaŭ skribi): kursoj por alfabetigi en la nacia lingvo afganajn analfabetajn rifuĝintojn [7].
Rim.: Tiu senco estas plurrilate malkonvena al la vorto alfabetigi. Unue, ĝi malkonvenas al la senco de la sufikso -ig: la homo ne iĝas „alfabeta“. En analogia okazo oni ne diras „evangeliigi“ por la senco „prediki evangelion“, sed uzas apartan radikvorton „evangelizi“. Due, eĉ se akcepti la neekzistantan sencon „instrui“ ĉe -ig, ankaŭ la radiko alfabet- malkonvenas por esprimi la ideon pri legopovo. Oni povas scipovi legi sen scii la alfabeton; kaj eĉ plej bona scio de la latina-franca alfabeto neniom helpus onin voĉlegi la francan vorton „eau“ kiel [o], aŭ la anglan kvarliteraĵon „-ough“ (kiu ne havas fiksitan legomanieron). Krome, por legopovigi ĉinon oni entute ne bezonas alfabeton ‐ tiu vorto prezentas eŭropcentrisman pensmanieron. Plej klare mallogikeco de la latinida paŭsaĵo alfabetigi videblas el analogio kun la vorto „ciferigi“, kiu neniel povas signifi „instrui al iu kalkulon“. [Sergio Pokrovskij]

alfabetigoTEZ

Ago alfabetigi:
a)
alfabetigo (= alfabeta ordigo) kun cx...ux okazas preskau senerare [8];
b)
alfabetigo de unu analfabeta afgana rifuĝinto kostas 15 usonajn dolarojn [9].

alfabetumoTEZ

Libro por lernigi alfabeton al infanoj. SIN:abocolibro, aboco 2.

tradukoj

anglaj

~o: alphabet; ~umo: book of ABC's.

belorusaj

~o: альфабэт, абэцэда; ~umo: лемантар, азбука.

bretonaj

~o: lizherenneg; ~umo: levr deskiñ lenn.

ĉeĥaj

~o: abeceda, alfabeta; ~a: abecední; ~igi: učit číst; ~umo: slabikář.

francaj

~o: alphabet; ~a: alphabétique; ~umo: abécédaire, ABC. li neniam venkis la ~on: il ne sait ni a ni b, c'est un ignorant; li ŝvitas ankoraŭ super la ~o: il ne sait ni a ni b, c'est un ignorant.

germanaj

~o: Alphabet, Alfabet, Abc, Buchstabenfolge; ~umo: Abc-Buch, Fibel. li neniam venkis la ~on: er ist niemals über die Grundlagen hinaus gekommen, er ist niemals über das Abc hinaus gekommen; li ŝvitas ankoraŭ super la ~o: er lernt noch die Grundlagen, er kennt noch nicht einmal die einfachsten Dinge.

hispanaj

~o: alfabeto.

hungaraj

~o: ábécé, alfabétum; ~a: betűrendes, ábécé-; ~igi a: betűrendbe szed, ábécérendbe szed; ~igi b: latinbetűsre átír; ~umo: ábécéskönyv.

indoneziaj

~o: alfabet; ~a: alfabetis.

nederlandaj

~o: alfabet; ~umo: ABC-boek.

portugalaj

~o: alfabeto; ~a: alfabético; ~igi 2.: alfabetizar; ~igo: alfabetização; ~umo: cartilha de alfabetização.

rusaj

~o: алфавит; ~a: алфавитный; ~igi a: расположить по алфавиту; ~igi b: перевести на буквенное письмо; ~igi 2.: учить грамоте; ~igo a: алфавитное упорядочение; ~igo b: обучение грамоте; ~umo: букварь, азбука. ~a indekso: алфавитный указатель; ~a ordo: алфавитный порядок.

slovakaj

~o: abeceda; ~a: abecedný; ~igi: učiť čítať; ~umo: šlabikár.

svedaj

~o: alfabet.

fontoj

1. Walter Klag: Facile legebla (Harald Schicke, La korpo de la homo), Monato, jaro 1994a, numero 2a, p. 22a
2. Gravaj opinioj, Monato, jaro 2004a, numero 3a, p. 7a
3. J.C.Wells: Supersignoj, trasignoj kaj subsignoj, Internacia Kongresa Universitato, Prago 1996 07 26
4. Vikipedio-diskuto:Nomoj de titoloj
5. Ĉeĥiĝu Ŝaŭmaĵo: Artikoltitolo en „Monato“, 2001:3, p. 4a.
6. Humphrey Tonkin: Esperanto: Lingvo preta por la internacia vivo, Kontribuo al la 89-a Universala Kongreso de Esperanto kaj la 3-a Nitobe-Simpozio. Pekino, julio 2004
7. Renato Corsetti: Lingvo de paco, La Ondo de Esperanto, jaro 2002a, numero 1a
8. La cx-transskribo („Kopenhaga Rekomendo“)
9. Renato Corsetti: Lingvo de paco, La Ondo de Esperanto, jaro 2002a, numero 1a

~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~umo: Mankas fontindiko.
~umo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [alfabe.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.33 2016/05/21 07:10:27 ]