Malfavora, malaproba, malbona:
negativa recenzo;
esprimi sian negativan rilaton al io;
mia sinteno al la Manifesto de Raŭmo estas negativa
[1];
la ĉefa metodo de SAF estas projekcio de iu negativa
nuntempa fenomeno en estontecon
[2];
baziĝante sur tiuj negativaj spertoj, ni rifuzas projekton
de kreado de liberŝanĝa zono en Amerikoj
[3].
aproba,
favora
[4](pri nombro aŭ pri elemento en
orda, adicie signata
monoido)
Malpli granda ol nulo:
negativa kvanto povas esti signata per la signo -(ekz-e -3);
la kvadrato de negativa reelo estas pozitiva.
pozitiva Rim.:
Kiel por ĉiu ordo-rilato
ekzistas ambigueco, ĉu oni konsideras ĝin strikte
aŭ malstrikte.
Laŭ la kunteksto eblas konsideri,
ke 0 estas negativa aŭ ne.
Bildo en kiu la koloroj aperas kiel komplementaj al la
originalo; speciale, sur nigra-blanka bildo la helaj
partoj aperas malhele, kaj inverse:
la Esperanto-muzeo nuntempe konservas
kaj disponigas jenan havaĵon:
40.000 faldfolioj ... 22.000 fotoj kaj fotonegativoj
[5].
(pri nombro)
Pli granda ol 0 aŭ egala al ĝi.
Rim.:
Ĉi tiun vorton oni uzas por eviti la ambiguecon de
„pozitiva“...
sed, kompreneble, oni devas fronti tiun de „negativa“, kiu
reaperas, kiam oni analizas la kunmetaĵon.