*signal/o

*signalo

Interkonsentita signo destinita por komuniki malproksimen ordonon, averton, sciigon: sonigu la trumpeton, […] faru signalon; [1]; oni trumpetis sur la reĝa ŝipo, ripetante signalon, donitan de la supro de l' rivero [2]; li donis la signalon komenci la batalon [3]; per fajra signalo li montris, ke li bezonas helpon [4]; jam la duan fojon estas donita la signalo per la sonorilo, kiu admonas ĉiujn personojn, kiuj ne veturas, forlasi la ŝipon [5]; la submajstro faris signalon, ke oni suprenigu la ankron [6]; la melodio de dormosignalo [7]; Vitalij venis la uzinon tuj post la sirensignalo Metrop ; brua signalo de rapide preterpasanta aŭtomobilo [8]; por averti la aŭtiston, poste mi mallevos la brakon kaj ĉe proksimiĝo mi donos definitivan haltsignalon [9]; (figure) la sorto de l' italaj tradiciaj partioj devus esti forta alarmsignalo por ĉiuj grandaj partioj [10].
angle:
signal
beloruse:
сігнал, знак
bulgare:
сигнал
ĉeĥe:
impuls, informace, signál
france:
signal
germane:
Signal, Zeichen
hispane:
señal
hungare:
jel, jelzés
japane:
信号 [しんごう], 合図 [あいず], 標識 [ひょうしき]
nederlande:
signaal
pole:
sygnał, znak
portugale:
sinalr
ruse:
сигнал
slovake:
impulz, informácia, signál
ukraine:
сиґнал, знак

signali

(tr)
Fari signalon, anonci per signalo: oni signalis de la palaco [11]; li signalis per la fajfilo, ke la kanajlaro forigu siajn vestojn [12]; la vaporfajfilo signalis laborkomencon [13]; la patrolo flagsignalis ‚atendu‘ [14]; pafo el tercerolo signalas batalon [15]; paf! oni signalis per kanono la alvenon de la nova jaro [16]; la aŭtoj iras rapide kaj ne emas tro abrupte bremsi, kiam mi mansignalas [17]; mia frato rapide signalis per la postaĵo, ke mi tuj eliru [18]; (figure) grava libro Kvaropo […] signalis la debuton de la tielnomita „skota skolo“ [19]. VD:alarmi, anonci, averti
angle:
signal
beloruse:
сігналіць, сігналізаваць
ĉeĥe:
dát znamení, signalizovat
france:
signaler
germane:
signalisieren, anzeigen
hispane:
señalar, hacer señales
hungare:
jelez
japane:
信号を送る [しんごうをおくる], 合図する [あいずする]
pole:
sygnalizować, dawać znaki
portugale:
sinalizar
ruse:
сигналить, сигнализировать, дать сигнал
slovake:
dať znamenie, signalizovať
ukraine:
сиґналізувати, давати сиґнал

vojsignaligo

Ekipado de la vojoj per facile rimarkeblaj signoj por sendanĝerigi la trafikon. VD:trafikŝildo
beloruse:
устаноўка дарожных знакаў
france:
signalisation
germane:
Beschilderung
hungare:
közúti jelzés
nederlande:
bewegwijzering
pole:
znak drogowy
portugale:
sinalização viária
ruse:
оснащение дорожными знаками

administraj notoj

voj~igo: Mankas fontindiko.
voj~igo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.