tradukoj: be cs de es hu id nl pt ru vo

*pri

I.

*priTEZ Vikipedio

Prepozicio signifanta „koncerne al, rilate al, teme de“ kaj uzata:
1.TEZ
Post verbo, por montri la objekton, okaze de kiu fariĝas la ago: elpensi, memori, paroli, kredi, dubi, sopiri, plori, zorgi, ĵuri pri iuZ; trompi iun pri io; kunlabori pri la sukceso de; pri la apero terura ili al mi rakontisZ; vi aŭdis jam pri la metamorfozo de l' princidoZ; sed pri ŝia fratino, mi povas diri, ke...Z. VD:je, pro.
2.TEZ
Post adjektivo, por montri la kaŭzon aŭ okazon de la sento aŭ animstato: kontenta, certa, ĝoja, konscia pri io; pri havo najbara oni estas malavara PrV. VD:pro, de.
3.TEZ
Post substantivo, por montri la temon koncernatan de la ideo: havi neniun ideon pri arto; la antaŭjuĝo pri rasoj; la deklaracio pri la rajtoj de homo; traktato pri paco; komisiono pri arbitracio; rajto pri represado; atesto pri kapableco; profesoro retoriko; la problemo pri malarmo; la eltrovo pri kinino; la legendo pri Psiĥe; la demando pri lingvo internacia; mi havis la senton pri io falanta; pri la lupo rakonto kaj la lupo renkonte PrV; la modo pri tio pasis jam de longe. VD:al, de.
II.
Prefikso signifanta:
1.
Ke temas pri la temo indikita de la radiko (precipe ĉe adjektivoj): prilingva artikolo; primora komedio.
2.
Ke iun el la nerektaj komplementoj de verbo oni faras ties objekto (tiun el la komplementoj, kiu indikas koncernaton, do tiun aŭ tion, kion la ago celas aŭ koncernas):
a)
Regule, kiam oni faras el komplemento, enkondukata per la propozicio „pri“, rektan objekton: veti pri io ‐ priveti ion; plori pri iu ‐ priplori iun; kanti kanton pri iu ‐ prikanti heroonZ; dubi pri io ‐ pridubi ion; prizorgi, prirespondi ion (zorgi, respondi je la bezonoj pri io); tiu kampo ... estos konsekrita al la Eternulo, kiel kampo priĵuritaZ (forĵurita, ĵure oferdonita) [1].
b)
Pli ĝenerale, kiam temas pri alia nerekta komplemento trafata de la ago; netransitiva verbo iĝas transitiva, ĉe verbo transitiva okazas komuto de la komplementoj: priservi priŝteli priŝteli la mastron (kp ŝteli monujon); prifajfi aktoron;
3.TEZ
Ke la intenso kaj precipe la amplekso de la ago estas grandaj kaj ĉiuflankaj, ke ili koncernas la tuton de la koncerna objekto:
a)
(malofte) Sen ŝanĝo de la objekto: David prikalkulis la popolonZ; prijuĝi ion (kritiki); pritrakti ion (raporti pri); pritranĉi vinberbranĉonZ (tondi); ŝi ne prikalkulis sian agonZ (ne konsideris ĉiujn konsekvencojn aŭ eblojn); la pastro pririgardu (esplorekzamenu) la infektaĵon kaj deklaru, ke ĝi estas malpuraZ; li ilin bone prifrapu (mallaŭdu) per la plumoZ.
b)
Kun la ŝanĝo de la objekto, kiel ĉe pri-2: priparoli demandon (paroli pri la demando + tuŝi ties diversajn aspektojn); prisilenti temon (plene, komplete, nenion ajn diri); priskribi pejzaĝon (iom detale, pli ol mencii; kp skribi leteron); pripensi, primeditiZ, prifriponi la popolonZ; prilabori teron; prifalĉi kamponZ (Kp falĉi grenon); priplanti ĝardenonZ (Kp planti rozujon); priĵeti iun per ŝtonojZ (Kp ĵeti ŝtonojn); prikonstrui montonZ (Kp konstrui domon); prirabi la vojaĝantojnZ (Kp rabi brutojn); priserĉi homonZ (Kp serĉi ies monon); prisemi kamponZ (Kp semi hordeon); mi ordonos al la lokustoj primanĝi la teronZ (Kp manĝi rikoltojn); li pritondis sian kapon (Kp tondi harojn); ĉiun nokton mi priverŝas mian litonZ (Kp verŝi larmojn). fajra kolono prilumis al ili la vojonZ; tian palan vizaĝon la luno prilumis.
Rim.: Oni vidas per tiuj lastaj ekzemploj, ke la senco de pri kelkfoje similas, tamen ne egalvaloras tiun de ig. Prilumi povas nur io, kio estas mem lumanta; ekz-e „la lampo prilumis la ĉambron“, sed „mi lumigas la ĉambron per lampo“ ĉar mi ne lumas pri io, sed igas ion lumi pri io.

tradukoj

belorusaj

~: аб, аба, пра, наконт. ~plori: аплакваць; ~kanti: апяваць; ~ŝteli: абкрасьці, абакрасьці; ~fajfi: асьвістаць; ~paroli: абмяркоўваць; ~silenti: замоўчваць; ~skribi: апісваць; ~pensi: абдумваць; ~labori: апрацоўваць; ~serĉi: абшукваць.

ĉeĥaj

~: o.

germanaj

~ 1.: über. ~ŝteli: bestehlen; ~fajfi: auspfeifen; ~trakti: behandeln; ~silenti: verschweigen; ~skribi: beschreiben; ~pensi: überdenken; ~labori: bestellen.

hispanaj

~: sobre (respecto de), relativo a.

hungaraj

~: -ról (képes helyhatározó), -ről (képes helyhatározó), -tilletően. ~plori: megsirat; ~kanti: megénekel; ~ŝteli: meglop; ~fajfi: kifütyül; ~paroli: megbeszél; ~silenti: elhallgat; ~skribi: leír; ~pensi: meggondol, megfontol; ~labori: megművel, feldolgoz, megmunkál; ~falĉi: lekaszál; ~ĵeti: megdob; ~konstrui: beépít; ~serĉi: megmotoz; ~semi kampon: bevet; ~tondi: megnyír; ~lumi: megvilágít.

indoneziaj

~: tentang.

nederlandaj

~: over, aangaande, betreffende. ~ŝteli: bestelen; ~fajfi: uitfluiten; ~trakti: behandelen; ~silenti: verzwijgen; ~skribi: beschrijven; ~pensi: overdenken; ~labori: bewerken.

portugalaj

~: sobre (a respeito de), a respeito de, acerca de, quanto a, de (a respeito de), em (a respeito de), com (a respeito de).

rusaj

~: о, об, про, насчёт. ~mora komedio: комедия нравов; ~plori: оплакивать; ~kanti: воспеть, воспевать; ~ŝteli: обокрасть; ~fajfi: освистывать, освистать; ~paroli: обсуждать, обсудить; ~silenti: замалчивать; ~skribi: описывать, описать; ~pensi: обдумывать, обдумать; ~labori: обрабатывать, обработать; ~ĵeti: закидать; ~konstrui: застроить; ~serĉi: обыскать; ~semi kampon: засеять поле; ~lumi: освещать.

volapukaj

~: .

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 27:21.

~: Mankas verkindiko en fonto.


[^Revo] [pri.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.23 2014/07/29 08:10:23 ]