*paf/i PV

*pafi

(tr)
1.
Ĵeti aĵon tre rapide al iu celo aŭ direkto: mi pafis sagon en la aeron [1]; senpaŭze fulmoj pafis, tondroj bruis [2]; (figure) ĉu vere, [ili] pafas (lanĉigas, startas) tiom multajn kosmoraketojn al la Luno [3]? mi blinde pafos, eble trafos PrV ; eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas PrV .
a)
MIL Ĵeti objekton per rapidiga ilo, celante detrui, vundi aŭ mortigi: pafi kuglon per karabeno, obuson per kanono; mi pafos preter ĝin tri sagojn, kvazaŭ pafante al celo [4]; li pafĵetis la sagon [5]; la reĝa filo […] pafis, sed maltrafis la vulpon [6]; hodiaŭ vi pafos vian provpafon, por ke mi povu proklami vin ĉasistoj [7]; pafu, mi ne timas viajn kuglojn [8]; mi ĝuste en tiu tago ne elpafis ankoraŭ eĉ unu kartoĉon [9]; mi min pafos, min pafos! ― li diris [10]; la soldatoj de la galeroj pafis per multnombra artilerio [11]; en tiu momento mi vere volonte tuj pafus pugnon al li [12]; mi pafus boton mezen de iliaj grimaciloj [13]; esperantistoj kuris, ĵetis kaj pafis ĝis plena elĉerpiĝo en la akvobatalo organizita de la Verdaj skoltoj [14]; pafi birdon[15], al birdo; pafi kontraŭ, sur iu; (figure) trapafadi la aeron (vane labori) PrV . VD:celi, forpafi, trafi
b)
Eksplodigi la ŝargon de pulvopafilo (t.e. pafi en la aeron, eventuale sen pafaĵo, per lummunicio ks) por averti, saluti, honori: en malproksimo li vidis ŝipojn, kiuj alarme pafis [16]; la grafo pafis el la kaleŝo en la aeron, la rajdantoj forkuris [17]; floraj girlandoj ornamis la stratojn, la knabaro pafis petardojn [18]; la ŝipeto pafis la haltsignalon [19]. VD:alarmi, signali
c)
SPO Ĵetegi pilkon aŭ alian ludobjekton al celaĵo: la kroata atakisto ĉiam pafas la pilkon al la golgardisto [20]; per prembutono oni liberigas la risorton, kaj la falombrelo estas ĵetata supren en la aeron, […] rava ludilo […] necesis nur pafi unu en la aeron, kaj la homoj aĉetis [21]. VD:frapi1.a, piedbati, ŝoti
2.
(figure) Forte ĵeti3 rigardon, vortojn por averti, timigi, silentigi, sondi ks: se la favoritino estus povinta vidi la viperan rigardon, kiun al ŝi pafis ŝia konkurantino [22]; la junulo pafis al sia kunulino tiel pasian rigardon, ke fraŭlino Kolardo sentis sin profunde konfuzita [23]; „male, filo“, la pastro kontraŭpafis [24]; lia lango maŝinpafis elokventon je apenaŭ sekvebla kadenco [25]; mi pafis la lastan demandon, kiu eblis: „kian monon vi pagas?“ [26]; francino, pafante per la ridantaj okuloj Marta ; blondaj, brunaj, flavruĝaj, por ĉiuj gustoj, kuris […] kaj okulpafis [27]; ŝiaj belaj okuloj pafis al la fremdulo rigardon tiel borantan, ke ĝi ŝajnis fosonta lian cerbon tra la kranio [28]. VD:okuli
1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
3. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Enciclopeditis
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 20:20
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 20:36
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo
7. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
8. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
9. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
10. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
11. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXI
12. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 3
13. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 7
14. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, June kaj kune en Badajoz
15. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto I
16. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
17. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
18. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekunua
19. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 41
20. -: komentoj, 2006
21. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 23. Kasteloj En Aero.
22. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
23. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
24. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 10
25. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 10
26. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 22
27. Internacia krestomatio, Neniam Plu!
28. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sepa
angle:
shoot
beloruse:
страляць
bulgare:
стрелям
ĉeĥe:
střelit, střílet, vystřelit, zastřelit
ĉine:
枪击 [qiāngjī], 槍擊 [qiāngjī], 开枪 [kāiqiāng], 開槍 [kāiqiāng], 发炮 [fāpào], 發炮 [fāpào], 枪崩 [qiāngbēng], 槍崩 [qiāngbēng]
france:
tirer (un projectile)
germane:
schießen 1.a abfeuern, feuern
hebree:
לירות \ירה\
hispane:
disparar
hungare:
indonezie:
menembak
japane:
撃つ [うつ], 射る [いる], 射撃する [しゃげきする], 射出する [いでする], 発射する [はっしゃする]
katalune:
llançar, disparar tra~adi la aeron : esforçar-se en va.
nederlande:
schieten
norvege:
skyte
pole:
strzelać
portugale:
atirar
rumane:
trage
ruse:
стрелять
slovake:
streliť, vystreliť, zastreliť
svede:
skjuta
tibete:
མདའ་རྒྱག་
ukraine:
стріляти

paf

(sonimito)
Bruo de pafo, de eksplodo, de frakaso: la oficiro ekcelas la trian fojon — paf! li trafis FK ; pif, paf! eksonis subite krakoj [29]; estas tute simple: paf el ĉaspafilo kaj la fino Metrop ! VD:krak
angle:
bang (shooting sound)
bulgare:
бум, бам
ĉine:
[hōng], 轰 [hōng], 枪声 [qiāngshēng], 槍聲 [qiāngshēng], 砰 [pēng], 嘣 [bēng]
france:
boum !, paf !
germane:
Peng!
indonezie:
dor!
katalune:
pam!, pum!
pole:
pif! paf!, paf!
rumane:
PIF! Paf! paf! paf!
ruse:
пиф!, паф!, пиф паф!

pafo

Ago pafi aŭ rezulto de tiu ago: mi aŭdis du pafojn[30]; pafo el pafarko [31]; la pafo de la pafilego Hamlet ; ni ekaŭdis pafojn kaj tuj poste aliajn krakojn [32]; zumis la kugletaĵo kaj krakis pafo post pafo [33]; ĉiu ĝemo sonis kiel malgranda pafo [34].
angle:
shot
beloruse:
стрэл
bulgare:
стрелба, изстрел
ĉeĥe:
rána, výstřel
ĉine:
枪声 [qiāngshēng], 槍聲 [qiāngshēng], 弹 [dàn], 彈 [dàn]
france:
coup de feu, tir
germane:
Schuss
hebree:
ירייה
hispane:
disparo
hungare:
lóvés
indonezie:
tembakan
japane:
射撃 [しゃげき], 射出 [しゃしゅつ], 発射 [はっしゃ]
katalune:
tret
nederlande:
schot
norvege:
skudd
pole:
strzał
rumane:
șut
ruse:
выстрел
slovake:
streľba
svede:
skott
ukraine:
з першого пострілу

pafaro, *pafado [35]

Ripetitaj pafoj: la pafado daŭris tre longe [36]; la afero finiĝis, kiel la pafado ĉe Hornbergo, kaj ili devis foriri kun longa nazo [37]; kia pafaro! […] unu — du — tri BdV ; saluta pafaro.
angle:
shooting
beloruse:
залп, пальба, стральба, страляніна
bulgare:
стрелба, стреляне
ĉeĥe:
salva
ĉine:
排射 [páishè], 枪战 [qiāngzhàn], 槍戰 [qiāngzhàn], 枪战 [qiāngzhàn], 槍戰 [qiāngzhàn], 枪击 [qiāngjī], 槍擊 [qiāngjī]
france:
fusillade, rafale, salve (de tirs)
germane:
Schießen, Salve la ~ado ĉe Hornbergo: das Hornberger Schießen.
hebree:
ירי
hungare:
lövöldözés
indonezie:
salvo
japane:
射撃 [しゃげき], 銃撃 [じゅうげき], 射撃競技 [しゃげききょうぎ]
katalune:
ràfega, tiroteig, salva
nederlande:
salvo
norvege:
salve
pole:
salwa, palba, kanonada
rumane:
salvă, foc, canonadă
ruse:
стрельба, залп
slovake:
salva
svede:
skutande
ukraine:
стрільба, стріляння, (безперервна і безладна ще) стрілянина

pafaĵo

Ĉio ajn, kion oni pafas per pafilo: fajfado de la plumfinitaj pafaĵoj miksis sin kun hurlado de la bestoj [38]; la pafaĵo eksplode atingis la celon [39]; troviĝis […] tri sakoj da pafaĵo, kiuj estas granda akiro [40]; la lastan pafaĵon mi elpafis, kiel vi scias, al la korniko [41]. SUB:kuglo, obuso, sago, ŝtonoVD:municio, ŝargo1
38. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVI
39. E. Rice Borroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
40. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto IV
41. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avinjo, ĉapitro 15a
angle:
projectile, ammunition
beloruse:
снарад
bulgare:
снаряд
ĉine:
抛体 [pāotǐ], 拋體 [pāotǐ], 抛射物 [pāoshèwù], 拋射物 [pāoshèwù]
france:
projectile
germane:
Geschoss, Projektil
hebree:
קליע, טיל
hungare:
lövedék
indonezie:
proyektil
japane:
発射物 [はっしゃぶつ], 弾丸 [だんがん], 砲弾 [ほうだん], 矢 [や]
katalune:
projectil
nederlande:
projectiel
pole:
pocisk
rumane:
proiectil
ruse:
снаряд
svede:
skott, projektil
ukraine:
снаряд, куля, ядро

pafejo

Loko, kie oni sin ekzercas pri pafado: la pafejo finis oriente per kruta muro [42]; foje li estis en kermesa pafejo [43]; atinginte la pafejon, Alice eniĝas la vicon kaj sub aprobaj ekkrioj de la ĉeestantoj trabatas per ŝrotero ĉapon de blankgvardiano Metrop .
42. H. Vallienne: Kastelo de prelongo, 1907
43. J. Hašek, trad. V. Váňa: La aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito, 2004
angle:
firing range, shooting range
beloruse:
цір
bulgare:
стрелбище
ĉeĥe:
střelnice
ĉine:
靶场 [bǎchǎng], 靶場 [bǎchǎng]
france:
stand de tir
germane:
Schießstand
hebree:
מטווח
hungare:
lőtér
japane:
射撃場 [しゃげきじょう]
katalune:
camp de tir, sala de tir
nederlande:
schietstand
pole:
strzelnica
rumane:
poligon de tragere
ruse:
тир
slovake:
strelnica
svede:
skjutfält, skjutbana
ukraine:
тир, стрільбище

pafiĝi, sin pafi

(ntr)
1.
Ĵetiĝi rapidege: raketoj pafiĝas alten; (figure) li pafis sin for (subite malaperis) PrV ; kiel vaporo la du vizitintoj pafis sin for el la loĝejo tiel mistere kaj senspure, kiel ili envenis [44]. VD:forpafiĝi, forpafi sin, fuzi
2.
Morti per (propra) pafo: docento de botaniko, kiu, dum klasekskurso en arbaro, ekmalaperas kaj troviĝas morta pro pafiĝo [45].
angle:
shoot, get shot
beloruse:
стрэліць у сябе, застрэліцца
bulgare:
изстрелвам се
ĉeĥe:
střelit, střílet, vystřelit, zastřelit
ĉine:
中枪 [zhòngqiāng], 中槍 [zhòngqiāng]
france:
se propulser
japane:
飛び出す [とびだす], 突進する [とっしんする]
pole:
zastrzelić się
rumane:
să te împuști
slovake:
streliť, vystreliť, zastreliť

*pafilo [46]

1.
Ĉia ilo por pafi: kun urso promenu, sed pafilon prete tenu PrV ; la pizoj estas ĝuste bonaj por lia krakpafilo [47]. SUP:armiloSUB:pafarko, ŝtonĵetilo
2.
(komune) =pulvopafilo
3.
(komune) Fusilo: Adolfo kaj Jono pafis per la pafarkoj super la tombon, ĉar ili ne havis pafilojn aŭ kanonojn [48]; tubaperturo de pafilo [49]; li ŝargis la pafilon kaj ĉirkaŭrigardis [50]; pli vere kuglo rekuros en la tubon de la pafilo kaj dancos en la internaĵo de sia pafanto [51]. PRT:celilo, celgrajno, ĉano, kolbo
afrikanse:
geweer
albane:
armë
amhare:
ሽጉጥ
angle:
1. firearm, gun
arabe:
بندقية
armene:
ատրճանակ
azerbajĝane:
top
beloruse:
1. стрэльба
bengale:
বন্দুক
birme:
သေနတ်
bosne:
pištolj
bulgare:
1. стрелково оръжие 2. огнестрелно оръжие
ĉeĥe:
puška, střel. zbraň
ĉine:
1. [qiāng], 槍 [qiāng], 銃 [chòng], 铳 [chòng], 枪械 [qiāngxiè], 槍械 [qiāngxiè], 枪炮 [qiāngpào], 槍砲 [qiāngpào], 火器 [huǒqì], 射击武器 [shèjīwǔqì], 射擊武器 [shèjīwǔqì]
dane:
pistol
eŭske:
pistola
france:
1. arme lance-projectiles
galege:
arma
germane:
1. Schusswaffe 3. Gewehr, Flinte
guĝarate:
બંદૂક
haitie:
zam
hebree:
1. כלי-נשק
hinde:
बंदूक
hispane:
1. arma de fuego
hungare:
1. lőfegyver
igbe:
égbè
indonezie:
1. pistol
irlande:
gunna
islande:
byssu
japane:
[じゅう]
jide:
ביקס
jorube:
ibon
kanare:
ಗನ್
kartvele:
იარაღი
katalune:
1. arma 2. arma de foc 3. fusell
kazaĥe:
мылтық
kimre:
gwn
kirgize:
курал
kmere:
កាំភ្លើង
koree:
korsike:
cannone
kose:
umpu
kroate:
puška
kurde:
tiving
latve:
lielgabals
laŭe:
ປືນ
litove:
pistoletas
makedone:
пиштол
malagase:
basy
malaje:
pistol
malajalame:
നോക്ക്
maorie:
pᘻ
marate:
तोफा
monge:
phom
mongole:
буу
nederlande:
1. vuurwapen
nepale:
बन्दूक
njanĝe:
mfuti
norvege:
1. gevær
panĝabe:
ਬੰਦੂਕ
paŝtue:
ټوپک
pole:
pistolet 1. broń palna
ruande:
imbunda
rumane:
revolver 1. armă de foc
ruse:
1. стрелковое оружие 2. огнестрельное оружие
samoe:
fana
sinde:
گن
sinhale:
තුවක්කුවක්
skotgaele:
gunna
slovake:
puška, strelná zbraň
somale:
qoriga
ŝone:
pfuti
sote:
sethunya
sunde:
bedil
svahile:
bunduki
svede:
1. skjutvapen
taĝike:
таппончаи
taje:
ปืน
tamile:
துப்பாக்கி
tatare:
мылтык
telugue:
తుపాకీ
tibete:
མེ་མདའ་
ukraine:
пістолет
urdue:
بندوق
uzbeke:
kun
vjetname:
súng
zulue:
isibhamu

*pafilego [52][53]

MIL Granda pulvopafilo priservata de pluraj soldatoj-artileriistoj: por muŝon mortigi oni pafilegon ne bezonas PrV ; ne kunvenis regnestroj, nek ministroj, por ŝanĝi la politikan karton de la mondo, ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ la modesta domo, en kiu ni troviĝas [54]. TUT:artilerioSUB:bombopafilo, haŭbizo, kanono
52. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, paf'il'eg'
53. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
54. Zamenhof: La parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista (Boulogne sur Mer, 1905-08-05).
angle:
cannon
beloruse:
гармата
bulgare:
оръдие
ĉine:
[pào], 火炮 [huǒpào], 大炮 [dàpào], 大砲 [dàpào], 炮 [pào], 砲 [pào]
france:
canon
germane:
Geschütz, Kanone
hispane:
cañón
hungare:
löveg
indonezie:
meriam
japane:
大砲 [たいほう]
katalune:
canó, llançacoets
nederlande:
kanon
norvege:
kanon
pole:
armata, działo
rumane:
tun
ruse:
орудие (арт.)
ukraine:
гармата

pafisto

Sportisto aŭ milisto (precipe infanteriano) kies fako estas celpafi: arkpafisto [55]; kaŝpafisto [56]; sportpafisto [57]; la pafistoj pafis sur viajn servantojn de sur la muro [58]; la plej bonaj pafistoj ĉiam celas al la radiaj celiloj kaj distanciloj de la malamikaj pafilegoj [59].
55. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 21:20
56. Monato, Stefan Maul: Kompatindaj irakanoj
57. Monato, Stefan Maul: Kia konsekvenco!
58. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 11:24
59. E. Rice Borroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
angle:
marksman kaŝ~isto: sniper.
beloruse:
стралок, стралец
bulgare:
стрелец
ĉeĥe:
střelec
ĉine:
射手 [shèshǒu], 射手座 [shèshǒuzuò]
france:
tireur
germane:
Schütze ark~isto: Bogenschütze. kaŝ~isto: Heckenschütze. sport~isto: Sportschütze.
hebree:
קלע, צלף
hungare:
lövész
indonezie:
penembak jitu
katalune:
tirador
pole:
strzelec
rumane:
săgetător
ruse:
стрелок
slovake:
strelec

Pafisto (Sgr) (♐︎)

AST Stelfiguro kaj signo de la zodiako (Sagittarius): la plej suda stelo en la Serpento ĉe la limo kun la najbara konstelacio Pafisto [60].
angle:
Sagittarius
beloruse:
Стралец, Лучнік
bulgare:
Стрелец
ĉeĥe:
střelec
ĉine:
射手座 [Shèshǒuzuò], 人馬座 [Rénmǎzuò], 人马座 [Rénmǎzuò]
france:
Sagittaire (constellation)
germane:
Schütze (Sternbild)
hebree:
מזל קשת
hispane:
Sagitario
hungare:
Nyilas
indonezie:
Danub, Kaus, Sagitarius
katalune:
sagitari
latinece:
Sagittarius
nederlande:
boogschutter
pole:
Strzelec (gwiazdozbiór)
rumane:
Săgetător (constelație)
ruse:
Стрелец
slovake:
strelec
ukraine:
стрілець

forpafi

Pafe forigi (pafaĵon aŭ celaĵon): li metis unu pizon en la pafilon kaj forpafis ĝin [61]; Vilhelmo forpafis la pomon de la kapo de sia filo [62]; mi iam povis forpafi ĉerizon de la buŝo [63]; la kutimaj sakrokanonadoj forpafis ĉian municion [64].
angle:
shoot away
ĉine:
击毁 [jīhuǐ], 擊毀 [jīhuǐ]
france:
effaroucher
germane:
wegschießen, abschießen, umschießen, verscheuchen
hispane:
ahuyentar, espantar
nederlande:
wegschieten
ruse:
отстрелить
ukraine:
відстрілювати, вистрілювати

forpafiĝi, sin forpafi

Subite malaperi; forkuri: malaperante kiel vaporo la du vizitintoj pafis sin for el la loĝejo tiel mistere kaj senspure, kiel ili envenis [65]; li pafis sin for PrV .
ĉeĥe:
pryč
france:
se tirer (s'en aller), filer (s'en aller)
germane:
davonschießen, davonsausen, davoneilen, sich verpissen
hispane:
salir disparado, despegar (un cohete)
nederlande:
wegschieten (snel weglopen)
slovake:
preč

fingropafo

Frapo aŭ forbato farita per fingro unue pinte retenita ĉe la dikfingro, kaj poste ellasita: per du fingroj la junulino pinĉis la haron kaj malpeze fingropafis ĝin [66].
66. Mo Yan, trad. Vejdo: Travidebla Ruĝa Rafano, 2012
beloruse:
пстрычка пальцамі
ĉine:
弹指 [tánzhǐ], 彈指 [tánzhǐ]
france:
chiquenaude, pichenette
germane:
Fingerschnips
pole:
pstryknięcie palcami
rumane:
pocnesc din degete

maŝinpafilo

Pafilo ĵetanta rapide kaj aŭtomate multajn kuglojn: la kirasaŭtomobiloj minace montras maŝinpafilojn kaj plumba pluvo superverŝas la ribelantajn kvartalojn [67]; ambaŭflanke postenis du batalpretaj soldatoj en kamuflaj kostumoj kaj kun oblikve tenataj maŝinpafiloj [68]. SIN:mitralo
67. V. Varankin: Metropoliteno, 1933
68. Pejno S.: Tagmeze en Tunizo, Monato, 2001:11, p. 24a
angle:
machine gun, automatic rifle
beloruse:
кулямёт
bulgare:
картечница
ĉine:
机枪 [jīqiāng], 機槍 [jīqiāng], 机关枪 [jīguānqiāng], 機關槍 [jīguānqiāng]
france:
arme automatique à rafale, pistolet mitrailleur
germane:
Maschinengewehr
hebree:
מכונת ירייה
hispane:
ametralladora
hungare:
gépuska
indonezie:
senapan mesin, mitraliur
japane:
機関銃 [きかんじゅう], マシンガン
katalune:
metralladora
nederlande:
machinegeweer
norvege:
maskingevær
pole:
karabin, pistolet maszynowy
rumane:
pușcă, mitralieră
ruse:
пулемёт
svede:
maskingevär
ukraine:
автомат

mortpafi

Pafmortigi: mortpafu min kaj detranĉu miajn piedojn kaj kapon [69]; li diris, ke li sin mortpafos [70]; li lasis sin mortpafi por ni, li estis brava hometo [71].
Rim.: Kvankam „mortpafi“ estas pli mallonga, tamen „pafmortigi“ estas pli kutima kaj preferinda: unue, ĉar temas pri mortigo per pafo (sed se temas pri neintenca pafo morta, „mortpafi“ povas pli konveni); kaj due, pro la similsencaj vortoj kiel „ŝtonmortigi“. [S. Pokrovskij]
angle:
shoot to death
beloruse:
застрэліць, падстрэліць, прыстрэліць
bulgare:
застрелвам
ĉeĥe:
odstřelit, zastřelit
ĉine:
枪杀 [qiāngshā], 槍殺 [qiāngshā], 斃 [bì], 毙 [bì], 击毙 [jíbì], 擊斃 [jíbì], 枪毙 [qiāngbì], 槍斃 [qiāngbì], 射杀 [shèshā], 射殺 [shèshā], 击毙 [jībì], 擊斃 [jībì]
france:
abattre (tuer qn), fusiller, flinguer
germane:
totschießen
hungare:
agyonlő
indonezie:
menembak mati
japane:
射殺する [しゃさつする]
katalune:
matar (amb una arma)
nederlande:
neerschieten
norvege:
skyte ned
pole:
zastrzelić
rumane:
omorî, trage
ruse:
пристрелить, застрелить
slovake:
odstreliť, zastreliť
ukraine:
застрелити, розстріляти

pulvopafilo

Pafilo ĵetanta pafaĵon per eksplodo de pulvo: mi ne rajtis uzi pulvopafilon aŭ lancon, dum li tenas nur glavon [72].
72. E. Rice Borroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
angle:
firearm
beloruse:
агнястрэльная зброя
bulgare:
огнестрелно оръжие
ĉeĥe:
palná zbraň
ĉine:
枪械 [qiāngxiè], 槍械 [qiāngxiè], 火器 [huǒqì]
france:
arme à feu
germane:
Feuerwaffe
hungare:
tűzfegyver
indonezie:
senjata api, senpi
japane:
火器 [かき], 銃砲 [じゅうほう]
katalune:
arma de foc
nederlande:
vuurwapen
pole:
broń palna
rumane:
armă de foc
ruse:
огнестрельное оружие
slovake:
strelná zbraň

sagpafo

Malformala mezurunuo de longo, proksimume egala al 70 metroj: dekon da sagpafoj okcidenten [73].
73. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
beloruse:
палёт стралы (мера адлегласьці)
france:
portée de flèche
germane:
Pfeilwurf (Entfernung), Steinwurf (Entfernung), Wurfreichweite
pole:
odległość na strzał z łuku
rumane:
distanța pe lovitură de la arc

ŝrotpafilo

Pafilo pafanta ŝroton, tio estas metalpecetojn: mi ekkaptis mian ŝrotpafilon [74].
74. M. Twain, trad. R. Williams: La familio McWilliams kaj la kontraŭŝtelista alarmilo, La Ondo de Esperanto, 2014:3 (234)
beloruse:
драбавік
ĉine:
猎枪 [lièqiāng], 獵槍 [lièqiāng]
france:
fusil de chasse
germane:
Schrotflinte
pole:
strzelba na śrut
rumane:
pușcă pentru șurub
ukraine:
дробова рушниця, дробовик

pafilkapo

(arkaismo) Kolbo: li alpremas al li la pafilkapon al la vizaĝo [75]; ili batis lin teren per la pafilkapoj [76]; ni senprokraste lin atakos per bajoneto kaj pafilkapo [77].
75. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
76. A. Strindberg, trad. G. H. Backman: La konscienco riproĉas, 1928
77. B. von Suttner, trad. A. Caumont: For la batalilojn!, 1914
beloruse:
прыклад (стрэльбы), рукаяць (пісталета)
bulgare:
приклад, дръжка
ĉeĥe:
hlaveň, lauf (hovor.)
ĉine:
一端粗的棍棒 [yīduāncūdegùnbàng], 枪托 [qiāngtuō], 槍託 [qiāngtuō], 塞 [sè], 烟头 [yāntóu], 煙頭 [yāntóu]
germane:
Kolben
hungare:
puskatus, agy (puskáé)
japane:
床尾 [とこお]
katalune:
culata
pole:
kolba
rumane:
pat de pușcă
ruse:
приклад
slovake:
hlaveň (strelnej zbrane)
ukraine:
приклад (рушниці і т.п.)

administraj notoj

pri ~ilo 3.:
      Ĉi tiu senco ne plu aperas en PIV1. Temas nur pri komuna uzo
      de la ĝenerala termino "~ilo" anstataŭ la pli preciza
      "fusilo". Mi tamen ne forigis ĝin tute pro la germana
      traduko.
      Mi proponas, ke oni ŝovu la tradukon al alia loko kaj
      transformu snc 2 kaj 3 al simpla rimarko kun referencoj.
      [MB]
    
pri pulvo~ilo:
    Indus enkonduki norman manieron nomi ambaŭ tipojn de
    ~ilo en preciza lingvaĵo. PV ŝajne uzas jen
    "eksplodĵetilo", jen "pulvo~ilo" por la dua senco, sed mi ne
    scias,
    ĉu tio havas bazon en la uzado. "Pulvo~ilo" aspektas pli
    kohera
    kaj estas uzata en la difino de aliaj tiaj armiloj, ankaŭ en
    PIV1.
    Tial mi ĝin elektis. Tamen sub "armi" PIV1 enkondukis
    "pafarmilo"
    kun ĝuste tiu senco kaj tio aspektas laŭ  mi nek logika (ja
    "pafi"
    ne neprigas uzon de pulvo), nek kohera kun la ceteraj artikoloj.
    [MB]