tradukoj: be br ca cs de en es fr hu id it nl pl pt ru sk sv

*ark/o PV

*arkoTEZ Vikipedio

1.
Objekto havanta formon de parto de cirklo aŭ de simila kurbo: arko de volbo, de fenestro; apoga, deŝarĝa, ronda, duoncirkla, triloba arko; arko pinta, rompita (ogivo); mian arkon (ĉielarkon) mi metas en la nubon [1].
2.
MAT
a)TEZ
[2] Segmento de kurbo, precipe de cirklo: arko estas ĉiam pli longa ol ŝnuro kun samaj randoj; orto detranĉas sur cirklo kun centro en ĝia vertico arkon egalan al kvarono de la tuta cirkonferenco.
Rim.: Oni ne konfuzu la arkon, segmento de cirklo 1, kun la segmento de cirklo 2.
b)TEZ
PIV2(evitinde) Arko 2.a, detranĉita sur cirklo fare de centra angulo kaj konvencie identigita kun ĝi. VD:arksinuso, arkkosinuso, arktangento, arkkotangento, arksekanto, arkkosekanto.
Rim.: Tiu senco aperas nur en neregulaj kunmetaĵoj de la tipo „arksinuso x“, kiuj estas interpretendaj kiel „la arko (angulo), kies sinuso egalas al x“. Ĉi-sence PIV1 registris novan radikon „arkus“, sed nekonsekvence mencias „sinusarko“ sub „arko“. La neologismo „arkuso“ ne aspektas tre utila por tiom marĝena uzo. Eĉ se konsideri la eblan sencovastigon al „mezuro de angulo“, kiun proponis [3], restas la fakto, ke ĉio ĉi ne solvas la ĉefan problemon, t.e. la neregulecon de la kunmetaĵoj uzantaj tiun nocion. Supozeble tial „arkuso“ aperas kiel evitinda en PIV2. Pli lerta estis la propono de [4] uzi la prefikson „mal-“ ĉi-sence (do malkosinuso, ktp), sed ĝi ŝajne ne enradikiĝis.
3.
ELE Luma arko formiĝanta inter du apartigitaj karbaj polusoj: arklampo, arklumo.

arki

Stari laŭ formo de arko: vasta kavo ... arkis alte super iliaj kapoj [5].

*arkaĵo

ARKI Arkforma konstruaĵo: triumfa, bonvena arkaĵo; tio ĉi estas speco de ponto kun grandega arkaĵo [6]; (figure) la ĉiela arkaĵo (volbo).

arkaĵaroTEZ

ARKI=arkadaro

arkigiTEZ

(tr)
Igi arkoforma: arkigi (fleksi) branĉon, la brovojn; la kato arkigis la dorson. VD:ĝibo

apogarko Vikipedio

ARKI Arkaĵo servanta por apogi muron, konstruaĵon kontraŭ elfalo: la gotikaj katedraloj havas grandajn ornamitajn apogarkojn.

ĉielarkoTEZ Vikipedio

MET Sepkolora arko sur la ĉielo post pluvo: la ĉielarko estis super lia kapo, kaj lia vizaĝo estis kiel la suno [7].

lunarkoTEZ Vikipedio

AST Aspekto de la luno, kiam videblas eta, arkoforma parto de ĝi komence aŭ fine de ĝia ciklo: nun restis nur eta parto de la Luno lumigita, nur eta lunarko [8]. VD:krescento

pafarkoTEZ Vikipedio

Arkoforma armilo por pafi sagojn: prenu do nun viajn armilojn, vian sagujon kaj vian pafarkon, kaj iru sur la kampon kaj ĉasu por mi ĉasaĵon [9]; (figure) trostreĉi la pafarkon (tropostuli).

pintarkoTEZ

ARKI Arkaĵo kun formo de du kurboj sin renkontaj je meza pinto: preĝejoj ... kun altaj turoj kaj pintarkaj fenestroj [10]. VD:ogivo

pluvarkoTEZ

MET=ĉielarko

vestarko Vikipedio

TEKS Rigida arko proksimume duŝultro-forma, provizita per hoko, por pendigo de vestoj: li tamen faligis kelkajn vestarkojn, li ĉiam faligis ilin kiam li klopodis esti silenta [11].

tradukoj

anglaj

~o 1.: arch; ~o a: arc; ~o 3.: arc; ~aĵo : arch; ~aĵaro : arcade; ~igi: arch, bend, camber, curve, hump; apog~o: flying buttress; ĉiel~o: rainbow; paf~o: bow; pint~o: ogive; pluv~o: rainbow. ~lampo: arc lamp.

belorusaj

~o: дуга; ~aĵo : арка; ~aĵaro: аркада; ~igi: сагнуць у дугу, выгнуць; ĉiel~o: вясёлка; lun~o: паўмесяц, серп месяца; paf~o: лук; pluv~o: вясёлка.

bretonaj

lun~o: loargresk.

ĉeĥaj

~o: oblouk; ~igi: ohnout do oblouku; apog~o: opěrný oblouk; lun~o: srpek měsíce; paf~o: luk; pint~o: gotický oblouk, lomený oblouk; pluv~o: duha; vest~o: ramínko na šaty.

francaj

~o a: arc; ~o: arc; ~i: s'arquer, former un arc; ~aĵo : arc, arche, voute; ~igi: arquer; apog~o: arc-boutant; ĉiel~o: arc-en-ciel; lun~o: croissant; paf~o: arc; pint~o: arc brisé; pluv~o: arc-en-ciel; vest~o: cintre (à vêtements). ~lampo: lampe à arc.

germanaj

~o 1.: Bogen; ~o a: Bogen, Kreisbogen, Bogenlinie, Krümmung; ~o 2.: Bogen; ~o 3.: Bogen, Lichtbogen; ~o: Bogen; ~aĵo : Bogen; ~aĵaro : Arkade, Bogenreihe; ~igi: krümmen, biegen; apog~o: Bogenstütze; ĉiel~o: Regenbogen; lun~o: Mondsichel, Halbmond; paf~o: Schießbogen, Flitzebogen; pint~o: Spitzbogen; pluv~o: Regenbogen.

hispanaj

~o: arco; ~i: tener forma de arco, estar o levantarse en forma de arco (se puede traducir como "arquearse" pero no implica una acción; solo se usa cuando algo ya está arqueado); ~aĵaro : arcada (arquitectura); ~igi: arquear; ĉiel~o: arcoíris; paf~o: arco (arma); vest~o: percha.

hungaraj

~o 1.: ív; ~o a: körív; ~o: fényív; ~aĵo : ívezet, boltív; ~aĵaro : árkádsor; ~igi: ível, görbít; apog~o: támív; ĉiel~o: szivárvány; lun~o: holdsarló; paf~o: íj; pint~o: csúcsív; pluv~o: szivárvány.

indoneziaj

~o 1.: busur; ĉiel~o: pelangi; lun~o: sabit, bulan sabit; paf~o: busur panah; pluv~o: pelangi.

italaj

~o: arco; ~i: inarcarsi, aver forma d'arco, archeggiare (intr.); ~igi: inarcare, arcuare, archeggiare (tr.); apog~o: contrafforte; ĉiel~o: arcobaleno; lun~o: mezzaluna; paf~o: arco (arma); pint~o: costolone, ogiva (arch.); pluv~o: arcobaleno; vest~o: attaccapanni, gruccia (appendiabiti).

katalunaj

~o: arc; ~i: arquejar-se, tindre forma d'arc; ~aĵo : arc (arq.); ~aĵaro : arcada; ~igi: arquejar, corbar; apog~o: arcbotant; ĉiel~o: arc de Sant Martí; lun~o: creixent, minvant; paf~o: arc (arma); pint~o: ogiva; pluv~o: arc de Sant Martí; vest~o: penja-robes. ~lampo: làmpada d'arc; la ĉiela ~aĵo: la volta del cel.

nederlandaj

~o a: boog; ~o: boog; ~aĵo : boog; ~aĵaro: arcade; ~igi: krommen, buigen; apog~o: steunbeer; ĉiel~o: regenboog; paf~o: boog; pint~o: spitsboog; pluv~o: regenboog.

polaj

~o a: łuk; lun~o: sierp księżyca, rogal księżyca.

portugalaj

~o 1.: arco.

rusaj

~o a: дуга; ~o: дуга; ~aĵo : арка; ~aĵaro: аркада; apog~o: подпорная арка, арочный контрфорс; ĉiel~o: радуга; lun~o: лунный серп; paf~o: лук (оружие); pint~o: стрельчатый свод; pluv~o: радуга. ~lampo: дуговая лампа.

slovakaj

~o: oblúk; ~igi: ohnúť do oblúka; apog~o: oporný oblúk; ĉiel~o: dúha; lun~o: kosák mesiaca, štvrť mesiaca; paf~o: luk; pint~o: gotický oblúk; pluv~o: dúha; vest~o: vešiak.

svedaj

~o 1.: båge; ~o a: båge; ~o 3.: ljusbåge; ~i: bilda en båge; ~aĵo : båge; ~aĵaro: arkad; ~igi: böja; ĉiel~o: regnbåge; lun~o: månskära; paf~o: pilbåge; pint~o: spetsbåge; pluv~o: regnbåge.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 9:13
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 28
3. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §26
4. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 63
5. L. Frank Baum, trad. D. Broadribb: Doroteo kaj la Sorĉisto en Oz, „la kavo de la draketoj“
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, la loĝejoj de la termitoj
7. La Nova Testamento, Apokalipso 10:1
8. W. Cayzac: La unua plena luneklipso..., 2001
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:3
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, sovaĝaj cignoj
11. T. Jansson, trad. A. Nordström: La granda vojaĝo, [2006]

~aĵaro: Mankas dua fontindiko.
~aĵaro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
apog~o: Mankas dua fontindiko.
apog~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
pluv~o: Mankas dua fontindiko.
pluv~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [ark.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.47 2015/09/16 11:10:29 ]