tradukoj: be de en es fr hu it ru sk


armilo
ne servas larmo anstataŭ armo[2].

Ĉiuspeca ilo, uzebla por atake vundi,
mortigi, minaci
pri tia atako, aŭ defendi
kontraŭ ĝi:
prenu ŝildon kaj armilojn, kaj stariĝu, por helpi
min
[3];
prenu do nun viajn armilojn, vian sagujon kaj vian pafarkon,
kaj iru sur la kampon kaj ĉasu por mi ĉasaĵon
[4];
doni armilojn en la manojn de niaj malamikojZ;
iris kun David ĉirkaŭ kvarcent viroj, kaj ducent
restis ĉe la armilaro
[5];
(figure)
aplombaj mensogoj estas iliaj preferataj armiloj.
batalilo.

Tuto de la armiloj:
iris kun David ĉirkaŭ kvarcent viroj, kaj ducent
restis ĉe la armilaro
[6];
(figure)
surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu
kontraŭstari al la artifikoj de la diablo
[7].
arsenalo
Provizi per armiloj:
armi soldatojn per pafiloj;
per falĉiloj armitaj kamparanoj.
Plifortigi per diversaj rimedoj, subtrabaĵo, laŭcela ilo, kc:
konstruo el armita
betono;
per nearmita (nuda, senlorna) okuloB.

Provizejo de armiloj:
Ĥizkija [...] montris al ili sian trezorejon
[...] kaj sian tutan armilejon
[8];
via kolo estas kiel la turo de David, kiu estas konstruita
kiel armiltenejo
[9].
arsenalo
Armilo,
portata por ŝirmi la korpon:
stariĝu en kaskoj, akrigu la lancojn, surmetu sur vin
armaĵojn
[10].
ŝirmarmo
kiraso,
ŝildo
Malmola kovraĵo, ekzemple metala, servanta por fortikigi
kablon kaj protekti ĝin kontraŭ meĥanikaj
damaĝoj.

Forigi la armilojn de iu aŭ io:
la demando pri ĝenerala malarmado
(malarmiĝo).


armaĵo
Armilo
destinita por fari grandskalan damaĝon al la personaro aŭ al
la posedaĵoj de la kontraŭulo:
origine Bush asertis, ke la buĉisto de Bagdado posedas amasdetruajn
armilojn (kemiajn, biologiajn kaj baldaŭ nukleajn) kaj
tial oni devas militi, por neniigi tiujn batalilojn
[11].