tradukoj: be br de en es fr hu id it nl pl pt ru sk sv tp

*ŝton/o PV

*ŝtonoTEZ Vikipedio

1.TEZ
MIN Malmola pli malpli granda minerala maso: sur la tero kuŝas ŝtono [1]; ruli ŝtononZ; Mi faros Jerusalemon amaso da ŝtonoj [2]; alligi ŝtonon al ĵetiloZ; saĝo estas pli bona ol multekostaj ŝtonoj [3]; ĉiuj alportas sian ŝtonon (kunlaboras) por la konstruoZ; trafi du celojn per unu ŝtono (per sama rimedo havi du profitojn) PrV; per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras (por sukcesi oni ne devas samtempe celi plurajn atingotaĵojn; vd leporo) PrV; ne mi ĵetis la unuan ŝtonon (ne mi unue atakis, iniciatis la malamikajn agojn); (figure) ĵeti ŝtonojn sur la vojon de iu (intence aranĝi malfacilaĵojn al iu); ŝtono de falpuŝiĝo (falilo; kaŭzo de skandalo) PrV.
2.TEZ
MED Negranda ŝtoneca konkremento kiu fojfoje formiĝas en glandoj aŭ iliaj duktoj: havi ŝtonon en reno, galveziko, salivglando. VD:galŝtona malsano, salivŝtona malsano, urinŝtona malsano

ŝtonaTEZ

1.
El ŝtono: mi dezirus loĝi en granda ŝtona kastelo [4].
2.TEZ
(figure) Fortika nevenkebla: ili dormis ŝtonan dormonB SIN:fera 2, ŝtala 2
3.TEZ
(figure) Ne mildigebla, senkompata, senindulga, senama: koro ŝtonaZ SIN:marmora

ŝtonegoTEZ

MIN Granda nemovebla ŝtono: tombo ... elhakita el ŝtonego [5]. SIN:roko

ŝtonetoTEZ

MIN Tre malgranda ŝtono: (figure) lia buŝo estas plena de ŝtonetojZ (li malklare prononcas). VD:gruzo, sablo

ŝtonejo, ŝtonrompejo, ŝtonminejo Vikipedio

Loko kie oni ekspluatas ŝtonojn: mi memoros viajn vortojn, dum mi rompos rokojn en ŝtonminejo [6].

ŝtonigi

1.
MIT Transformi en ŝtonon, masive aŭ supraĵe: la sorĉistino [...] tuŝis per la vergo ankaŭ la reĝon kaj ŝtonigis lin [7] .
2.
(figure) Haltigi, senaktivigi: Aleksandro, ŝtonigita de mirego [8] .

ŝtoniĝi

1.TEZ
Iĝi ŝtona, simila al ŝtono.
2.
(figure) Rigidiĝi, senmovigi, iĝi neprogrespova: ŝia vizaĝo ... aspektis kiel ŝtoniĝinta Marta; mi preskaŭ ŝtoniĝis ĉe la ekvido de leono [9]; vivanta lingvo ne ŝtoniĝas; homo kun ŝtoniĝintaj ideoj.

ŝtonumiTEZ

(tr)
=ŝtonmortigi

senŝtonigi

AGR Senigi je ŝtonoj, ekzemple kampon por faciligi kultivon: vinberĝardenon havis mia amiko ... li ĉirkaŭfosis ĝin, senŝtonigis ĝin, kaj plantis en ĝi plej bonspecajn vinberbranĉojn [10].

aerŝtonoTEZ Vikipedio

MET=aerolito

filozofia ŝtono, ŝtono de saĝulojTEZ Vikipedio

Celo de alĥemio, laŭvorte elemento kapabla ŝanĝi ordinarajn metalojn al oro: li elkore preĝis ..., ke la atendata miraklo estu nek la eltrovo de la filozofia ŝtono, nek la liberigo de la metal-viviga blovo [11].

juvelŝtonoTEZ Vikipedio

MIN Multekosta ŝtono uzata por fari juvelojn: mi jam aŭdis la famon de via saĝeco, kaj se ĝi estas vere pli valora ol oro kaj juvelŝtono, ni ĝojos pri ĝi [12]. SIN:gemo

lazurŝtonoTEZ

MIN Speco de juvelŝtono lazurkolora: kiel lazurŝtono estu mia vivo altvalora en viaj okuloj [13].

mejloŝtono Vikipedio

1.
TRA Iu el la starŝtonoj metitaj laŭ mejla aŭ alia distanco laŭ landvojo.
2.
(figure) Grava atingo en ankoraŭ ne finita afero: la nova ekumena preĝ- kaj kantlibro ... estas mejloŝtono survoje al la unueco de la kristanoj [14].

rulŝtono

MIN Malgranda, glata ŝtono, kiu tiel formiĝis pro longatempa ruliĝo, pelate de rivera aŭ mara akvo: rondeco kaj plateco de rulŝtonoj indikas ĉefe sedimenton de riveraj rubodeltoj en varma kaj sufiĉe seka klimato [15].

salŝtono

MIN Roko, el kiu oni ekstraktas salon.

tomboŝtono, tombŝtono Vikipedio

Ŝtono, per kiu oni kovras aŭ prisignas tombon: tomboŝtonoj kun krucoj kaj antikvaj ĉizliteroj [16].

ŝtonhakisto, ŝtonministoTEZ

Metiisto, kies laboro estas tiri ŝtonojn el ŝtonejo: oni dungis ŝtonhakistojn kaj ĉarpentistojn, por renovigi la domon de la Eternulo [17].

ŝtontranĉistoTEZ

Metiisto, kiu formtranĉas ŝtonojn por konstruo.

galŝtona malsano [18]TEZ

MED Malsano kaŭzata de ŝtono2 en la galveziko kaj (aŭ) ties duktoj.

salivŝtona malsano [19]TEZ

MED Malsano kaŭzata de ŝtono2 en salivglando.

urinŝtona malsano [20]TEZ

MED Malsano kaŭzata de ŝtono2 en reno.

tradukoj

anglaj

~o 1.: stone; ~o 2.: calculus; ~a 1.: stone; ~a 2.: iron, cast-iron; ~a 3.: hard, stone; ~ego: boulder; ~eto: pebble; ~ejo, , : stone quarry, stone mine; ~iĝi 1.: to become petrified, to petrify; ~iĝi 2.: to become petrified, to turn to stone, to become inert; ~umi: to stone, to throw stones at; sen~igi: to clear of stones; aer~o: meteor, aerolite; filozofia ~o, : philosopher's stone; juvel~o: gemstone, precious stone, semi-precious stone; lazur~o: lapis lazuli; mejlo~o 1.: milestone; mejlo~o 2.: milestone; rul~o: river rock, beach pebble, landscape stone; sal~o: halite, rock salt, evaporite; tombo~o, : tombstone; ~hakisto, : stonecutter; ~tranĉisto: stonemason; gal~a malsano : cholelithiasis; saliv~a malsano : sialolithiasis; urin~a malsano : urolithiasis.

belorusaj

~o: камень; ~a: каменны; ~ego: уцёс, скала, валун, камлыга; ~eto: каменьчык; ~ejo, , : каменяломня; ~iĝi: акамянець; ~umi: забіць каменьнямі (да сьмерці); filozofia ~o, : філязофскі камень; juvel~o: каштоўны камень; ~hakisto, : каменячос; ~tranĉisto: каменярэз. ~o de falpuŝiĝo: камень спатыкненьня .

bretonaj

aer~o: aerolitenn.

francaj

~o 1.: pierre; ~o 2.: calcul (médecine); ~a: lithique, de pierre; ~ego: roc; ~eto: caillou; ~ejo, , : carrière de pierre; ~igi: pétrifier; ~iĝi: se pétrifier; ~umi: lapider; sen~igi: épierrer; aer~o: aérolithe; filozofia ~o, : pierre philosophale; juvel~o: gemme; lazur~o: lapis lazuli; mejlo~o 1.: borne (kilométrique), pierre milliaire; mejlo~o 2.: étape importante; rul~o: galet (caillou); sal~o: halite; tombo~o, : pierre tombale; ~tranĉisto: tailleur de pierre; gal~a malsano : cholélithiase, lithiase biliaire; saliv~a malsano : lithiase salivaire; urin~a malsano : lithiase urinaire. trafi du celojn per unu ~o: faire d'une pierre deux coups.

germanaj

~o: Stein; ~a 1.: steinern, aus Stein; ~a 2.: wie ein Stein; ~a 3.: aus Stein; ~ego: Fels; ~eto: Steinchen, Kiesel; ~ejo, , : Steinbruch; ~iĝi 1.: versteinern; ~iĝi 1.: erstarren; ~umi: steinigen; sen~igi: entsteinen, von Steinen bereinigen; aer~o: Meteorstein, Meteor, Aerolith, Sternschnuppe; filozofia ~o, : Stein der Weisen; juvel~o: Edelstein; lazur~o: Lapislazuli, Lasurstein; mejlo~o 1.: Meilenstein, Kilometermarke; mejlo~o 2.: Meilenstein; sal~o: Salzstock, Steinsalz, Evaporit; tombo~o, : Grabstein; ~hakisto, : Steinbrecher; ~tranĉisto: Steinmetz; gal~a malsano : Gallensteinleiden; saliv~a malsano : Speichelsteinleiden; urin~a malsano : Harnsteinleiden.

hispanaj

~o 1.: piedra; ~o 2.: cálculo (medicina); ~o: piedra; ~a 1.: de piedra, pétreo; ~a 2.: de piedra; ~a 3.: de piedra; ~a: lítico, de piedra; ~ego: roca; ~eto: guijarro, chino, canto rodado; ~ejo, , : cantera de piedra; ~iĝi 1.: fosilizarse; ~iĝi 2.: quedarse de piedra; ~iĝi: fosilizarse; ~umi: lapidar; sen~igi: desempedrar, despedregar; aer~o: meteorito, aerolito; filozofia ~o, : piedra filosofal; juvel~o: gema; lazur~o: lapislázuli; mejlo~o 1.: mojón (kilométrico); mejlo~o 2.: etapa importante; sal~o: halita; tombo~o, : piedra del sepulcro; ~hakisto, : cantero; ~tranĉisto: picapedrero; gal~a malsano : colelitiasis; saliv~a malsano : cálculo de la glándula salival; urin~a malsano : litiasis urinaria. trafi du celojn per unu ~o: matar dos pájaros de un tiro; ~o de falpuŝiĝo: escollo.

hungaraj

~o: ; ~a: kő-, kőkemény, kőből való; ~ego: kőszikla; ~eto: kavics; ~ejo, , : kőtörő, kőfejtő, kőbánya; ~iĝi 1.: elkővesedik, kővé válik;; ~iĝi 2.: kővé dermed; ~umi: megkővez; juvel~o: ékkő; sal~o: kősó; ~hakisto, : kőfejtő (munkás), kőtörő, kőbányász; ~tranĉisto: kőfaragó. ~o de falpuŝiĝo: botránykő.

indoneziaj

~o: batu; ~eto: kerikil; ~iĝi: batu (diam)membatu; juvel~o: berlian, permata; tombo~o, : batu nisan; gal~a malsano : batu empedu; urin~a malsano : batu ginjal, kencing batu.

italaj

~o 1.: pietra, sasso; ~o 2.: calcolo; ~a: litico, di pietra; ~ego: masso; ~eto: pietruzza, sassolino; ~ejo, , : cava di pietra; ~iĝi: pietrificarsi, pietrificare (intr.); ~umi: lapidare; sen~igi: dissodare; aer~o: meteorite; filozofia ~o, : pietra filosofale; juvel~o: pietra preziosa; lazur~o: lapislazzuli; mejlo~o: pietra miliare; tombo~o, : lapide, pietra tombale; ~hakisto, : cavapietre, cavatore (in cave di pietra); ~tranĉisto: scalpellino, lapidario; gal~a malsano : colelitiasi; saliv~a malsano : scialolitiasi; urin~a malsano : urolitiasi.

nederlandaj

~o: steen; ~a: stenen, van steen; ~ego: rotsblok; ~eto: kiezelsteen; ~ejo, , : steengroeve; ~iĝi: verstenen; ~umi: stenigen; sen~igi: van steen ontdoen; aer~o: aëroliet; filozofia ~o, : steen der wijzen; juvel~o: edelsteen; lazur~o: azuursteen, lapis lazuli; mejlo~o: mijlpaal; sal~o: zoutsteen; tombo~o, : grafsteen; ~hakisto, : steenhakker, steenhouwer; ~tranĉisto: steenhouwer; gal~a malsano : galsteenziekte, cholelithiasis; saliv~a malsano : sialolithiasis, speekselsteenziekte; urin~a malsano : urolithiasis.

polaj

~o 1.: kamień; ~o 2.: kamień; ~a 1.: kamienny; ~a 2.: kamienny; ~a 3.: kamienny; ~ego: głaz, skała, kamol (pot.); ~eto: kamyk, kamyczek; ~ejo, , : kamieniołom, wyrobisko kamieni; ~iĝi 1.: skamienieć, obracać się w kamień, zmieniać się w kamień; ~iĝi 2.: skamienieć; ~umi: kamieniować; sen~igi: okdamieniowywać, odgruzowywać; aer~o: aerolit, meteoryt, meteor; filozofia ~o, : kamień filozoficzny; juvel~o: kamień szlachetny, kamień drogocenny; lazur~o: lazuryt, lapis-lazuli; mejlo~o 1.: kamień milowy, kamień przydrożny, znacznik drogowy; mejlo~o 2.: kamień milowy; rul~o: otoczak; tombo~o, : nagrobek, płyta nagrobna; ~hakisto, : kamieniarz; ~tranĉisto: kamieniarz; gal~a malsano : kamica żółciowa; saliv~a malsano : kamica ślinianek; urin~a malsano : kamica nerkowa.

portugalaj

~o: pedra; ~ejo, , : pedreira; ~umi: lapidar; aer~o: aerólito; lazur~o: lazurita, lápis-lazúli.

rusaj

~o: камень; ~a: каменный; ~ego: утёс, скала; ~eto: камешек; ~ejo, , : каменоломня; ~iĝi: окаменеть; ~umi: побивать камнями; aer~o: аэролит, метеорит; juvel~o: драгоценный камень; ~hakisto, : каменотёс; gal~a malsano : желчнокаменная болезнь; saliv~a malsano : слюннокаменная болезнь; urin~a malsano : мочекаменная болезнь. ~o de falpuŝiĝo: камень преткновения .

slovakaj

aer~o: meteorit.

svedaj

~o: sten; ~ejo, , : stenbrott; ~iĝi: förstenas; ~umi: stena (till döds); juvel~o: ädelsten; ~tranĉisto: stenhuggare.

tokiponaj

~o: kiwen; ~a: kiwen.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 6
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 9:10
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 8:11
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, fiŝkaptisto kaj lia edzino
5. La Nova Testamento, S. Marko 15:46
6. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉapitro 30a
7. Fratoj Grimm, trad. Kabe: Elektitaj Fabeloj; Du Fratoj
8. Henri Vallienne: Ĉu li?, ĉapitro dua
9. R. E. Raspe, trad. J. D. Applebaum: [La Vojaĝoj kaj] Mirigaj Aventuroj de Barono Münchhausen, ĉapitro 1a
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 5:1-2
11. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
12. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Pythagoras, 4
13. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 11a, pluaj insidoj
14. U. Matthias: Recenzo pri „Adoru“, soc.culture.esperanto, 2001-07-02
15. J. M. Mabesoone: Tertiary and Quaternary Sedimentation in a Part of the Duero Basin Palencia (Spain), [Leidse Geologische Mededelingen, 1959 (24), p. 31a-180a]
16. Mikaelo Bronŝtejn: Oni ne pafas en Jamburg, ĉapitro 3a, p. 21a
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 24:12
18. Dictionnaire médical espéranto-français
19. Dictionnaire médical espéranto-français
20. Dictionnaire médical espéranto-français

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~eto: Mankas verkindiko en fonto.
~umi: Mankas dua fontindiko.
~umi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
aer~o: Mankas dua fontindiko.
aer~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sal~o: Mankas dua fontindiko.
sal~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~tranĉisto: Mankas dua fontindiko.
~tranĉisto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [sxton.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.39 2015/12/16 10:10:14 ]