ŝrot/o PIV1

ŝroto

1.
MIL Tuto de metalaj eretoj uzataj kiel pafaĵo, pli subtila ol mitrajlo: en manon preni volus neniu sinjoro / pafilon, kiun ŝroto igis sen honoro [1]; atinginte la pafejon, Alice eniĝas la vicon kaj sub aprobaj ekkrioj de la ĉeestantoj trabatas per ŝrotero ĉapon de blankgvardiano Metrop .
2.
KUI Malfajne muelita greno: el cerealoj, kutime hordeo, oni preparis malton, ĝi estas ŝrotita [2]; muelŝtonoj estas nun uzataj ĉefe kiel agrikulturaj ŝrotiloj, kiuj ŝrotas agroproduktojn uzataj kiel furaĝo [3]. VD:grio
1. A. Mickiewicz, trad. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, 1918
2. Vikipedio, Biero
3. Vikipedio, Muelcilindro
beloruse:
шрот 1. шрот
ĉine:
全麥 [quánmài], 全麦 [quánmài], 全麥麵粉 [quánmàimiànfěn], 全麦面粉 [quánmàimiànfěn], 大型鉛彈 [dàxíngqiāndàn], 大型铅弹 [dàxíngqiāndàn], 鉛彈 [qiāndàn], 铅弹 [qiāndàn]
france:
1. grenaille de plomb
germane:
Schrot
hungare:
1. sörét
pole:
śrut
ruse:
шрот
ukraine:
дріб, шріт, дерть

administraj notoj