tradukoj:
be de en fr hu pt ru
*krak/i
*kraki
(ntr)
-
Brui seke pro ŝirado,
krevado aŭ rompado:
la hela fajro gaje krakadisZ;
krakis pafo post pafo
[1];
krakis vangofrapoZ;
krakis tamburoZ;
kafmuelilo .... komencis krakadi
[2];
krakis motoro;
la malgranda Niko krakadis tiam per sia vipo
[3];
pezaj radoj krakis obtuze
[4];
vento krakigas kaj rompas arbojn;
sekaj folioj krakadasZ;
kun krakanta (ridkrakanta) tono de gajigistoZ;
li mensogas tiel, ke la muroj krakas
[5];
(figure)
tiam ekkrakis (eksplodis) la milito;
(figure)
kiam la Habsburga imperio diskrakis (dispeciĝis),
la ĉeĥa popolo iĝis sendependa regno;
krakmanĝeti macojnZ.
krak
(sonimito)
-
Bruo de krevo, de rompo:
„krak!“ la silikvo krevis, kaj ĉiuj kvin pizoj elruliĝis
[6].
krako 
-
Bruo de io krevanta, rompiĝanta:
la pordo fermiĝis kun laŭta krako;
estis krako, kvazaŭ la ĉielbarilo krevisZ;
la krakoj de la tondroZ;
la krakado de la teleroj kaj pladoj en la kuirejoZ;
kraketi
(ntr)
-
Eligi mallaŭtan ripetitan krakon:
estis tiel malvarme, ke la neĝo kraketis sub la piedoj
[7];
la hajlo kraketas sur la tegmento;
ŝi prenis rozan sukeraĵon kaj, kraketigante ĝin en siaj blankaj
dentoj
[8]...
tradukoj
anglaj
~i:
bang, clap, crack, detonation, report;
~eti:
crackle, pop, snap.
belorusaj
~i:
трашчаць, лускаць, храбустаць.
francaj
~i:
craquer;
~:
crac !;
~o:
craquement, tintement;
~eti:
crisser, croustiller.
li mensogas tiel, ke la muroj ~as:
mentir comme un arracheur de dents.
germanaj
~i:
krachen, knacken;
~o:
Krachen;
~eti:
knistern.
hungaraj
~i:
recseg, ropog, kopog, zörög;
~:
reccs!;
~o:
recsegés, ropogás, kopogás, zörgés;
~eti:
pattog, csattog, serceg.
li mensogas tiel, ke la muroj ~as:
úgy hazudik, hogy majd leszakad a plafon.
portugalaj
~i:
crepitar, estalar.
rusaj
~i:
трещать, хрустеть;
~:
хрусть!, крак!;
~o:
хруст, треск;
~eti:
потрескивать, похрустывать.
fontoj
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, malbela anasido2.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, koboldo ĉe la butikisto3.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, malgranda Niko kaj granda
Niko4.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta5.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta6.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, kvin en unu silikvo7.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, la vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj
pri liaj filinoj8.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
[^Revo]
[krak.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.18 2006/11/02 17:31:56 ]