tradukoj: be bg cs de en es fr hu it nl pt ru tp


Starigi sur la tero
masonaĵon aŭ ĉarpentaĵon:
konstrui domon, ponton, podion, turon, altaronZ;
konstrui kastelojn en la aero
(priparoli aferojn belajn sed neeblajn)
;
kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu
instruas[2];
(figure)
konstrui nestonZ, vojonZ,
ŝipon.

komponi 1.
Regule kunmeti vorton kun alia vorto aŭ speciala formo de vorto:
oni konstruas ĉiujn esperantajn verbojn kun la helpa verbo
„esti“;
tiu prepozicio latine konstruiĝas kun la akuzativo.


konstruaĵo
ni ekvidis altan konstruon;
en la granda blanka konstruoZ;
ruinige renversi la tutan konstruon de la morala
mondoZ.

Io konstruita, ekzemple
domo,
stalo,
hangaro,
budo...
Loko, en kiu oni estas konstruanta domojn, grandajn maŝinojn...:
kiam onklino Ŝi informiĝis ke Hiukin, ŝia
bofilino registris sin por labori sur la konstruejo, ŝi
estis tiel konsternita, ke dum la tuta posttagmezo ŝi
portante la 18-monatan nepeton en la brakoj, jen eksidis,
jen ekstaris sen momenta kvieto
[4].
Homo, kiu planas kaj efektivigas konstruadon:
li tamen volis lasi mortigi la konstruiston, kiu konstruis por li
lian kastelon kun la turo kaj la dikaj muroj
[5].
Konstrui
ĉe jam staranta konstruaĵo:
En la 19-a jarcento oni ... al iom pli grandaj
murfragmentoj alkonstruis domojn
[6].

Disfaligi konstruaĵon.

Konstruaĵo, antaŭanta la ĉefan
konstruaĵon:
ili atingis pordegon kaj antaŭkonstruaĵon,
dediĉitajn al Iŝtar, kiuj formis alirejon al vasta korto,
en kiu staris la granda templo de Merodaĥ
[7].
Loko, en kiu oni estas konstruanta domojn.

Bazo, subtera, fundamenta aŭ subporta parto de
konstruaĵo.