* -ing/ PV

I.

-ing

(sufikso)
Objekto, en kiun unu alia objekto aŭ membro estas parte enigita kaj fiksita, ordinare per sia ekstremaĵo: aksingo, ampolingo, boltingo, brakingo, cigaringo, dentingo, diskingo, fingringo, flamingo, glaningo, glavingo, kandelingo, kontaktingo, kuglingo, lampingo, lumingo, mamingo, muzelingo, ovingo, pendingo, piedingo, plumingo, pugningo, ŝraŭbingo, ŝtopilingo, tibiingo... VD:bazo1, subtenilo, -uj
II.
Samsignifa memstara vortero:

ingo

Objekto, kiu servas por surkovri, ŝirmi alian objekton parte enigitan en ĝi: [la ringoj] estu ingoj por stangoj, per kiuj oni portu [la altaron] [1]; la Eternulo ordonis al la anĝelo, ke li remetu sian glavon en ĝian ingon [2]; tondilo en ingo BdV ; [li] metis la okulvitrojn kun kontenta mieno retume en la ingon BdV ; krajonoj en plumbaj ingoj Marta .
beloruse:
футарал, трымальнік
ĉeĥe:
duté držátko, futrál, násadka, nástrčka, pochva
ĉine:
[bǐng], 鞘 [qiào]
france:
étui, gaine, fourreau (enveloppe)
germane:
Hülse, Halter, Fassung, Scheide
hispane:
vaina, funda, estuche, encajadura, hembra (de conector), receptáculo
hungare:
hüvely, persely, tartó, tok
japane:
[さや], 軸受け [じくうけ]
nederlande:
foedraal
portugale:
bainha
slovake:
duté držadlo, násadka, pošva, rúčka
ukraine:
піхви, футляр, ковпак, ковпачок

ingita

Enigita unu en la alian simile kiel ĉe matrjoŝko: velure ingita [3]; programo kun ingita iteracio [4]; la romano entenas multe da tiaj ingitaj noveloj, rakontatajn aŭ verkatajn de la romanpersonoj [5].
angle:
embedded, nested
beloruse:
устаўлены, укладзены
ĉine:
嵌进 [qiànjìn], 嵌入性 [qiànrùxìng]
france:
emboîtement
germane:
verschachtelt, eingebettet velure ~ita: auf Samt gebettet.
japane:
入れ子の [いれこの], ネストされた
ruse:
вложенный
ukraine:
вкладений

eningigi

Meti ion en ingon: li […] eningigis la tranĉilon [6]; en la supro estas farita truo, ulnon profunda […] kaj en ĝin estis eningigita la kruco de la Sinjoro [7].
6. P. Haanpää, trad. B. Lehtinen: Baraka artisto, La Ondo de Esperanto, 2002:12 (98)
7. La Ondo de Esperanto, Pri la centra loko de la Tero, kie Kristo estis krucumita
beloruse:
устаўляць, укладваць (унутр)
ĉeĥe:
dá do pochvy, dát do pouzdra
ĉine:
套入 [tàorù], 进行配合 [jìnxíngpèihé]
france:
insérer (qc dans son étui), mettre (au fourreau), rengainer
germane:
einstecken, einfassen, fassen (einstecken)
hispane:
envainar, enfundar, encamisar
hungare:
bedug, becsúsztat
japane:
差し込む [さしこむ]
nederlande:
in de schede steken
ruse:
вставить, вложить
slovake:
pošvy, zastrčiť do držiaka

elingigi

Eligi ion el ingo: elingigi glavon [8]. staranta sur la vojo kun elingigita glavo en la mano [9]; sen lia signalo ili eĉ ne elingigos glavon [10].
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 12:14
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 22:23
10. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
beloruse:
выцягваць
ĉeĥe:
tasit, vyjmout z pochvy (zbraň), vytasit
ĉine:
[chōu], 出鞘 [chūqiào]
france:
dégainer, extraire (qc de son étui), tirer (du fourreau) el~igi glavon: tirer l'épée du fourreau.
germane:
heraus ziehen ziehen (Schwert) el~igi glavon: ein Schwert ziehen.
hispane:
desenvainar, desenfundar
hungare:
kihúz, kivon el~igi glavon: kardot ránt.
japane:
抜く [ぬく]
nederlande:
el~igi glavon: uit de schede trekken.
ruse:
вытащить, вынуть el~igi glavon: вынуть меч из ножен.
slovake:
vybrať, vytiahnuť

administraj notoj

pri -ing/ :
  PIV2 havas ~i kaj mal~i (resp. en~igi, el~igi). Indas
  trovi spuron de tia uzo.
  [MB]
-~: Mankas dua fontindiko.
-~: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.