tradukoj: ar bg ca cs de en es fr hu id ku nl oc pl pt ro ru sk sv tp vo

*kap/o PV

*kapoTEZ Vikipedio

1.TEZ
ANA Parto de la animala korpo, supra ĉe la dupieduloj kaj antaŭa ĉe la kvarpieduloj, enhavanta la cerbon kaj la organojn de pluraj sentumoj: levi, mallevi la kapon; krei la tutan lingvon de l' kapo ĝis la piedoj (komplete) DL ; kun la kapo antaŭen [1]; kun la kapo malsupren FK ; la sama afero, sed kun la kapo al tero (renversite) Prv ; ĉio staris sur la kapo (estis renversita) [2]; jese balanci la kapon [3] [4]; kapjesi; skui la kapon (nei) FK [5]; kiu kapon posedas, kombilon jam trovos (se oni posedas la gravaĵon, oni trovas facile akcesoraĵon) PrV; kapo majesta, sed cerbo modesta PrV; kapdoloro [6] [7] [8] [9]; kaploko [10] [11]; kapa parto de lito [12].
2.TEZ
Tiu sama korpa parto, konsiderata kiel sidejo de inteligento kaj saĝo: kapo estas por tio, ke oni zorgu pri ĉio Prv ; kalkuli en la kapo [13]; streĉado de la kapo FK ; mi havas aliajn aferojn en la kapo [14] [15]; saĝa kapo duonvorton komprenas PrV; pro kapo malsaĝa suferas la kruroj (se oni havas malbonan memoron, oni devas kuri pli ol unufoje) PrV; rompi al si la kapon (cerbumi) BdV ; multo en kapo, sed nenio en poŝo Prv ; tio venis al mi en la kapon (mi ekpensis pri tio) FK Marta [16]; malfacilan problemon vi enbatis en mian kapon Marta ; enskribi, enmeti, bone noti en la kapo Hamlet ; mi bone ŝlosis ĝin en mia kapo Hamlet ; ne enmetu al vi frenezaĵojn en la kapon [17]; ordigi al iu la kapon (malmilde riproĉegi; lavo, prediko, sapumi, tani) PrV; havi bonan kapon (esti inteligenta); malplenkapulo (stultulo); li ne havas kapon de ministro (li ne estas tre lerta), pulvo PrV; perdi la kapon (malprudentiĝi, freneziĝi) [18] [19] [20]; havi iom da vaporo en la kapo (esti ebrieta) PrV; turni ies kaponB (enamigi al si); mi metos ilian konduton sur ilian kapon (mi respondigos ilin pri ilia konduto) [21]. VD:cerbo, kaprompa, konscio, penso, prudento, rezono
3.
Tiu parto, konsiderata kiel signo de individuo, persono, unuo: kiom da kapoj, tiom da opinioj PrV; tagmanĝo po dek eŭroj por kapo.
4.TEZ
Supra ekstremo de stara objekto; antaŭa ekstremo de kuŝa objekto: kapo de pingloB, kapo de spiko [22]; kapo de arbo [23]; metala kapo de bastono [24]; kapo (antaŭaĵo, pruo) de ŝipo [25]; li marŝis ĉe la kapo de la irantaro.
a)TEZ
GEOG Terkapo: la du terkapoj de la urbo: la opidumo Géry, situo de la malnova kunfluejo de Jarbon kaj Roubion, kaj la […] terkapo Narbonne [26].
b)TEZ
BOT Infloresko kun globforme dikiĝinta akso, sur kiu sidas la floroj: la infloresko [de trifolio] estas kapo [27].
VD:fasado, fronto
HOM:kapo (greka litero)

kape de, ĉekape de

(prepoziciaĵo)
Supre aŭ antaŭe de, en la kapa parto de, gvidante aŭ estrante: la artikolo estas presita kape de la paĝo; komandanto Doval ĉekape de ribela kolono alproksimiĝis renkonte al Mangada [28].

kapeto

1.
Malgranda kapo: balancante la vilan kapeton, la infano babiladis FK ; kelke da ridetantaj infanaj kapetoj Marta .
2.TEZ
(arkaismo) PV=butono
3.TEZ
(arkaismo) PV=klinko

enkapigiTEZ

(tr)
Pene komprenigi aŭ almenaŭ enmemorigi: Ajna komencis enkapigi al li la venontajn lecionojn [29].

haŭtkapulo, razkapulo Vikipedio

1.
Homo, kies kapharoj estas tute forrazitaj: razkapuloj en makulitaj lumbotukoj [30].
2.
Ano de moda movado el la 1960aj jaroj, kies anoj tute razas la kapharojn kaj ofte elmontras perfortemon kaj rasismon: ĉu kaŝiĝas ordinarulo malantaŭ la haŭtkapula masko? [31]; razkapuloj ... brutale persekutas kaj bategas eksterlandanojn kaj murdas iujn [32].

laŭkape

Nombrante la kapojn, tio estas la ulojn rigardatajn kiel unuojn: la filoj de Simeon ... kalkulitaj laŭ la nombro da nomoj laŭkape, ... prezentis ... la nombron de kvindek naŭ mil tricent [33].

napokapulo, napokapoTEZ

(vulgare)
(frazaĵo) Stultulego: ĉu povas natura napokapulo ... objektive servi al poparo [34]? „kiu napokapo provus grimpi tie,“ ridkluke demandis sin la rabistoj [35]. VD:ŝtipkapulo

senkapigi

Fortranĉi la kapon, forigi la kapan ekstremon: senkapigita tremolo; li senkapigis Johanon en la malliberejo [36].

ŝtipkapuloTEZ

Nekomprenema, obstina stultulo: ho, Stanislav, mi opiniis vin inteligenta viro, sed vi estas ja la plej granda ŝtipkapulo sur nia planedo [37].

transkapiĝoTEZ

SPO Kapriolo en kiu oni transpuŝas la korpon super la mallevita kapo: afiŝoj kun transkapiĝantaj klaŭnoj, dancistinoj Metrop. VD:saltomortalo

ventkapa

Tute stulta, mense malkapabla: li edziĝis al bela kaj ventkapa sinjorino [38].

de kapo ĝis piedoj, de kapo ĝis kalkanoj

(frazaĵo)
Tute, laŭ la tuta korpo: ili ĉirkaŭiradis ŝin kaj observadis ŝin de kapo ĝis kalkano [39]; vestita de kapo ĝis piedoj je amelumita blanko kaj bluo [40].

tradukoj

anglaj

~o 1.: cranium, head; ~o 1.: head; ~o 2.: mind, head; ~o 3.: head; ~o a: cape, promontory; ~o 4.: head; ~eto 2.: head; en~igi: get into one's head; haŭt~ulo, 2.: skinhead; laŭ~e: by headcount; sen~igi: decapitate; ŝtip~ulo: blockhead; trans~iĝo: somersault; vent~a: airhead.

arabaj

~o 1.: رَأْسٌ ج رُؤُوسٌ.

bulgaraj

~o: глав́а; ~eto: главичка; en~igi : набивам в главата си; sen~igi: обезглавявам; trans~iĝo: салто, превъртане през глава; de ~o ĝis piedoj, : от глава до пети.

ĉeĥaj

~o: hlava, hlavice, vrchol, záhlaví; ~eto: hlavice, hlavička, záznamové nebo čtecí zařízení; en~igi: dát do hlavy (něco někomu); napo~ulo, : hňup; sen~igi: setnout, stětím popravit, utnout hlavu; vent~a: lehkomyslný.

francaj

~o 1.: tête, cap, chef; ~o 2.: tête, caboche, cervelle, ciboulot, crâne; ~o 3.: tête; ~o a: cap, promontoire; ~o b: tête ; ~o 4.: cime, faite, faîte, haut, sommet, tête; ~e de, : en tête de; en~igi: mettre dans la tête; haŭt~ulo, 2.: skinhead; laŭ~e: par tête; napo~ulo, : crétin, tête de nœud; sen~igi: décapiter; ŝtip~ulo: âne bâté, tête de bois, tête de mule; trans~iĝo: coquillon, roulade (gym.); de ~o ĝis piedoj, : de la tête aux pieds. de l' ~o ĝis la piedoj: de pied en cap; kun la ~o antaŭen: la tête la première; skui la ~on: secouer la tête; ~doloro: mal de tête, céphalée; kalkuli en la ~o: compter de tête, compter mentalement; pro ~o malsaĝa suferas la kruroj: quand on n'a pas de tête, il faut avoir des jambes; rompi al si la ~on: se casser la tête, se creuser la tête; tio venis al mi en la ~on: cela m'est passé par la tête , cela m'est venu en tête, cela m'est venu à l'idée; ordigi al iu la ~on: passer un savon à qn; havi bonan ~on: avoir une tête bien faite; malplen~ulo: crétin, idiot, imbécile; perdi la ~on: perdre la tête, perdre le sens, devenir fou; havi iom da vaporo en la ~o: être pompette; turni ies ~on: tourner la tête de qn, faire perdre la tête à qn; kiom da ~oj, tiom da opinioj: autant de têtes, autant d'avis ; po dek eŭroj por ~o: à dix euros par tête.

germanaj

~o b: Köpfchen; ~o: Kopf, Haupt; ~eto 1.: Köpfchen; ~eto 2.: Knopf; ~eto 3.: Knauf; sen~igi: enthaupten, köpfen.

hispanaj

~o 1.: cabeza; ~o 2.: cabeza; ~o 3.: cabeza; ~eto 1.: cabezita; en~igi : meter en la cabeza; haŭt~ulo, : cabeza rapada; laŭ~e: por cabeza; napo~ulo, : insensato, zopenco, gilipollas, mentecato; sen~igi: descabezar; ŝtip~ulo: memo, simple; trans~iĝo: voltereta; vent~a: descerebrado; de ~o ĝis piedoj, : de la cabeza a los pies, de arriba a abajo.

hungaraj

~o 1.: fej; ~o 2.: fej; ~o 3.: fej, fő; ~o a: fok ; ~o b: fejecske; ~o 4.: eleje (vminek), feje (vminek), teteje (vminek); ~eto 1.: fejecske; ~eto 2.: bimbó; ~eto 3.: ajtógomb; en~igi: megértet; laŭ~e: fejenként; sen~igi: lefejez; ŝtip~ulo: fajankó, tökfilkó; trans~iĝo: bukfencezik; vent~a: hebehurgya, kelekótya. de l' ~o ĝis la piedoj: tetőtől talpig; kun la ~o antaŭen: előreszegett fejjel; la sama afero, sed kun la ~o al tero: pontosan a tükörképe ; jese balanci la ~on: egyetértően bólogat; skui la ~on: a fejét rázza; kiu ~on posedas, kombilon jam trovos: minden fejszének akad nyele ; ~o majesta, sed cerbo modesta: feje mint egy hordó, esze mint egy dió; ~doloro: fejfájás; ~o estas por tio, ke oni zorgu pri ĉio: azért van az embernek feje, hogy gondolkozzék; kalkuli en la ~o: fejben számol; saĝa ~o duonvorton komprenas: okos ember fél szóból is ért; pro ~o malsaĝa suferas la kruroj: ahol nincs fej, jaj a lábaknak ; rompi al si la ~on: töri a fejét; multo en ~o, sed nenio en poŝo: jobb a jó ész, mint a nagy ész; tio venis al mi en la ~on: eszembe jutott; ordigi al iu la ~on: lekapja a tíz körméről; havi bonan ~on: jófejű; malplen~ulo: üresfejű; li ne havas ~on de ministro: nem nagy lumen; perdi la ~on: elveszti a fejét; havi iom da vaporo en la ~o: van egy kis nyomás benne; turni ies ~on: elcsavarja a fejét; kiom da ~oj, tiom da opinioj: ahány ember, annyi vélemény ; po dek eŭroj por ~o: fejenként tíz euró.

indoneziaj

~o 1.: kepala; sen~igi: [penggal] memenggal.

katalunaj

~o: cap; ~eto 1.: capet, cabiu, caparró; ~eto 2.: botó; ~eto 3.: pestell; en~igi: ficar al cap; laŭ~e: per cap, en recompte; napo~ulo, : cap de carabassa, cap de suro; sen~igi: decapitar, escapçar; ŝtip~ulo: tros de soca, cap dur; trans~iĝo: tombarella, capitomba, salt mortal; vent~a: bajà, cap de pardals. de l' ~o ĝis la piedoj: de dalt a baix, de cap a peus; kun la ~o antaŭen: de cap; kun la ~o malsupren: amb el cap jup, capficat; ~doloro: mal de cap; kalkuli en la ~o: comptar mentalment; rompi al si la ~on: escalfar-se el cap, trencar-se les banyes; tio venis al mi en la ~on: m'ha ocorregut, m'ha passat pel cap; ordigi al iu la ~on: donar una bona reprimenda; malplen~ulo: ximple, curt, idiota; li ne havas ~on de ministro: no és ben tret d'oli, no gira massa rodó; turni ies ~on: fer perdre el seny, donar-li cervell de gat; po dek eŭroj por ~o: a deu euros per barba.

kurdaj

~o 1.: ser.

nederlandaj

~o 1.: hoofd, kop; ~o 2.: hoofd, kop; ~o 3.: hoofd; ~o a: kaap, voorgebergte; ~o 4.: hoofd, kop; ~eto: hoofdje, kopje; en~igi: onthouden; laŭ~e: per kop; sen~igi: onthoofden; ŝtip~ulo: domoor, sufferd; trans~iĝo: kopstand; vent~a: lichtzinnig. de l' ~o ĝis la piedoj: van kop tot teen; jese balanci la ~on: ja knikken; skui la ~on: neen knikken; ~doloro: hoofdpijn; kalkuli en la ~o: hoofdrekenen; saĝa ~o duonvorton komprenas: een goed verstaander...; pro ~o malsaĝa suferas la kruroj: wat het hoofd vergeet, moeten de benen bekopen; rompi al si la ~on: het hoofd breken; tio venis al mi en la ~on: dat kwam in mijn hoofd op; malplen~ulo: losbol; havi iom da vaporo en la ~o: beneveld zijn; turni ies ~on: iemands hoofd op hol brengen; po dek eŭroj por ~o: tien euro per kop.

okcitanaj

~o: cap.

polaj

~o: głowa, łeb; ~eto 1.: główka, łepek; ~eto 2.: główka; ~eto 3.: główka, gałka; en~igi: wbijać do głowy, wbijać do łba; laŭ~e: pogłownie; sen~igi: dekapitować (med.), ścinać głowę; ŝtip~ulo: baran, barani łeb; trans~iĝo: przewrót, fikołek, salto; vent~a: z pustą głową, z sianem w gowie zamiast mózgu . de l' ~o ĝis la piedoj: od stóp do głów; kun la ~o antaŭen: głową naprzód; jese balanci la ~on: kiwać głową (potakiwać); skui la ~on: kręcić głową (przeczyć); ~doloro: ból głowy.

portugalaj

~o 1.: cabeça; ~o: cabeça; ~eto 1.: cabecinha; ~eto 2.: botão; ~eto 3.: tranqueta (de porta); en~igi: meter na cabeça; laŭ~e: por cabeça; sen~igi: decapitar; ŝtip~ulo: cabeça-dura; trans~iĝo: cambalhota; vent~a: cabeça-de-vento.

rumanaj

~o: cap.

rusaj

~o 1.: голова; ~o 2.: голова; ~o 3.: голова; ~o a: мыс; ~o 4.: головка, верхушка; ~eto 1.: головка; ~eto 2.: головка; en~igi: вбить что-л. в голову; vent~a: ветреный, с ветром в голове. skui la ~on: покачать головой (в знак отрицания); ~doloro: головная боль; kalkuli en la ~o: считать в уме; pro ~o malsaĝa suferas la kruroj: дурная голова ногам покоя не даёт; rompi al si la ~on: ломать голову (думать); tio venis al mi en la ~on: это пришло мне в голову ; ordigi al iu la ~on: дать нагоняй, намылить голову; havi bonan ~on: иметь светлую голову; malplen~ulo: пустоголовый (сущ.), тупица; perdi la ~on: потерять голову; havi iom da vaporo en la ~o: быть навеселе; kiom da ~oj, tiom da opinioj: сколько людей, столько мнений .

slovakaj

~o: hlava, hlavica, vrchol; ~eto: hlavica, hlavička; en~igi: vštepovať, vštiepiť; napo~ulo, : ťulpas; sen~igi: odrezať, odťať hlavu; vent~a: ľahkomyseľný.

svedaj

~o 1.: huvud; ~o 2.: huvud; ~o 3.: huvud.

tokiponaj

~o: lawa.

volapukaj

~o: kap.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Pupludisto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIV
6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
10. La Nova Testamento, Johano 20:12
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 26:7
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 47:31
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
14. Jean-Baptiste Poquelin Molière , trad. L. L. Zamenhof : Georgo Dandin
15. Johann Wolfgang von Goethe, trad. Antoni Grabowski: La gefratoj
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VII
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 22:31
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 24:24
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
25. Yu Rongkang: Tri homoj mortigitaj, 39 savitaj post sinko de ŝipo en Indonezio
26. Vikipedio, Montélimar
27. Vikipedio, Ruĝa trifolio
28. T. del Barrio: Julio Mangada Rosenörn, la antonomazia esperantisto, 2003
29. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro 2a
30. A. Löwenstein: Morto de Artisto, 2008
31. P. Gubbins: Bone verki por infanoj duoble malfacilas, Literatura Foiro, 1998-02 (171)
32. S. Maul: Bruna marĉo, Monato, 2009:02, p. 7a
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 1:22-23
34. U. Karatkeviĉ, trad. Z. Lapcionak: Kristo alteriĝis en Harodno, 2003
35. A. Lindgren, trad. R. Stridell: Ronjo, Rabista Filino, 2001
36. La Nova Testamento, S. Mateo 14:9
37. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, dua libro, ĉapitro 34a
38. M. de Assis, trad. P. Viana: La divenistino kaj aliaj rakontoj, 2005
39. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, [sen dato]
40. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978

~o: Mankas verkindiko en fonto.


administraj notoj

pri ~eto:
   Mi ne trovis uzojn laŭ la sencoj "butono" kaj "pordtenilo". Ĉu forigi
   ilin el la vortaro?
   [WD]
  

[^Revo] [kap.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.59 2017/10/05 08:10:13 ]