*prudent/a

*prudenta

1.
Kiu pripensas kaj regas siajn agojn kaj konduton laŭ la praktika vivosperto kaj sociaj konvencioj: io tro sensenca, por ke prudenta homo povu serioze pensi pri ĝi BdV ; vi estas tre pripensema kaj prudenta homo [1]; li rigardis per prudentaj grizaj okuloj Marta ; (figure) prudenta opinio FK ; estu prudenta (t.e. obeema, cedu al la cirkonstancoj), aŭ mi vokos la gardistojn [2]! tion rezultigis la servistoj per siaj kisoj kaj karesoj, sed ne ŝiaj gepatroj, ĉar ili estis tro prudentaj (raciaj) por tio [3].
2.
Kiu moderigas sian konduton laŭ la cirkonstancoj: ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta PrV ; riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo PrV ; la strataj ŝtelistoj devis agi ekstreme prudente [4]; prudenta ŝparemo, konsilo. SIN:antaŭzorgema, malriskema, singarda
Rim. 1: En iuj etnolingvoj la vorto saĝa estas uzata sinonime kun prudenta (kaj tiaj ilin prezentas PV kaj PAG), dum en aliaj ili estas preskaŭ antonimoj; prudento estas la plej banala, supraĵa formo de saĝo, „la komuna saĝo“ ‐ dum „la vera saĝo“ povas esti paradoksa kaj kontraŭa al la prudento: kaj tamen en tiu tempo ĝuste tiuj ĉi naivaj kontraŭparoloj estis rigardataj kiel veroj, ne ebligantaj ian dubon, kiel plej logika opinio de la tuta prudenta mondo, kaj la ideoj de Kolumbo estis kalkulataj kiel infanaĵo, kiu estas inda nenian atenton [5]; ĉu nia nuna laborado kondukas al ia difinita celo, aŭ ni agas ankoraŭ blinde kaj riskas, ke nia laborado pereos vane, kaj prudentaj homoj devas ankoraŭ sin teni flanke de ni, ĝis „la afero klariĝos“ [6]. [Sergio Pokrovskij]
Rim. 2: Oni do rajtas postuli ke infano estu prudenta: vi devas denove esti bona kaj prudenta, kiel tiam, kiam ni ambaŭ estante infanoj ludadis sub la saliko! [7]; sed „saĝa infano“ estus fenomeno malnormala (kiel bebo Jesuo). [Sergio Pokrovskij]
angle:
prudent, sensible
beloruse:
разважны, разважлівы, прадбачлівы, абачлівы
ĉeĥe:
prozíravý, rozumný, rozvážný, soudný
ĉine:
不含糊 [bùhánhu], 在理 [zàilǐ], 廙 [yì], 愿 [yuàn], 慎重 [shènzhòng], 明智 [míngzhì], 明理 [mínglǐ], 明达事理 [míngdáshìlǐ], 明達事理 [míngdáshìlǐ], 正当 [zhèngdàng], 正當 [zhèngdàng], 翼翼 [yìyì], 謹慎 [jǐnshèn], 谨慎 [jǐnshèn], 审慎 [shěnshèn], 審慎 [shěnshèn], 持重 [chízhòng]
france:
1. de bon sens 2. raisonnable
germane:
1. vernünftig, klug, sinnvoll 2. besonnen
hungare:
1. megfontolt, előretekintő, bölcs 2. körültekintő, óvatos
japane:
良識的な [りょうしきてきな], 賢明な [けんめいな], 分別のある [ぶんべつのある], 慎重な [しんちょうな], 用心深い [ようじんぶかい], 思慮深い [しりょぶかい]
katalune:
prudent
nederlande:
verstandig 2. voorzichtig
pole:
roztropny, dorzeczny, rozgarnięty
portugale:
prudente, sensato, judicioso, razoável, assisado
ruse:
благоразумный
slovake:
rozumný, rozvážny, rozšafný
ukraine:
розсудливий, розважливий, завбачливий, розумний, мудрий

prudento

1.
Kapablo trafe juĝi pri la aferoj de la praktika vivo: de legado sen atento ne riĉiĝas la prudento PrV ; Ofelio perdis la prudenton Hamlet ; la aĝo de prudento; la sana prudento; senprudenta besto [8] [9]. VD:intelekto, racio, saĝo.
2.
Kapablo antaŭvidi kaj eviti la erarojn aŭ danĝerojn de la vivo: konservu klarecon de la kapo kaj prudenton [10]; venas al li prudento post la ĝusta momentoZ ; kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas PrV ; li pagas nun pro sia senprudenteco; la prudento estas la plej malnobla el la virtoj. VD:singardo.
angle:
prudence 1. common sense
beloruse:
разважнасьць, разважлівасьць, прадбачлівасьць, абачлівасьць, клёк
ĉeĥe:
rozum, rozvážnost, správné myšlení
ĉine:
戒愼 [jièshèn], 戒慎 [jièshèn], 理性 [lǐxìng], 慎重 [shènzhòng], 情理 [qínglǐ]
france:
1. bon sens 2. prévoyance
germane:
Vernunft, Klugheit
hungare:
1. megfontoltság, bölcsesség, előretekintés 2. körültekintés, óvatosság
japane:
良識 [りょうしき], 賢明さ [けんめいさ], 分別 [ぶんべつ], 慎重さ [しんちょうさ], 用心 [ようじん], 思慮 [しりょ]
katalune:
prudència
nederlande:
1. gezond verstand 2. voorzichtigheid
pole:
przezorność, rozwaga, roztropność
ruse:
благоразумие 1. здравый смысл
slovake:
rozum, rozvážnosť, um
ukraine:
здоровий глузд

prudentigi

(tr)
Moraligi; admoni; instigi iun al prudento: Anton volis montri sian kuraĝon, sed mi sukcesis prudentigi ankaŭ lin [11]; mi devas iri prudentigi la bovstultulon [12]; glacia sinteno sufiĉis por lin prudentigi [13]; la sorĉo de la (bela) formo lin senprudentigis, li rigardis la ŝelon kaj ne la kernon, kaj tio estas malfeliĉo, granda malfeliĉo en la edzeco [14].
angle:
put some sense into
beloruse:
ушчуньваць
ĉeĥe:
kárat, napomínat, přivádět k rozumu
ĉine:
开导 [kāidǎo], 開導 [kāidǎo]
france:
raisonner (qqun)
germane:
zur Vernunft bringen
hungare:
észre térít
japane:
分別を持たせる [ぶんべつをもたせる], さとす, 言い聞かせる [いいきかせる]
katalune:
instigar a la prudència
nederlande:
op zijn nummer zetten
pole:
przywoływać do rozsądku
ruse:
образумить
slovake:
priviesť k rozumu
ukraine:
закликати до розуму/розсудливості, наставляти на правильний шлях

prudentulo

Iu prudenta: saĝulo aŭdu kaj plimultigu sian scion, kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn [15]; sur la lipoj de prudentulo troviĝas saĝo [16]; patro de malprudentulo ne havos ĝojon [17]; prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas, sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas [18]; senprudentuloj en la popolo [19].
ANT:stultulo, naivulo
germane:
Vernünftiger, Kluger
japane:
良識家 [りょうしきか]
pole:
osoba rozsądna, roztropny

malprudenta, senprudenta

Ne havanta prudenton: malprudenta homo neniam konas la mezuron de sia stomako [20]; ne estu senprudenta [21]; kiu estas tiom senprudenta […] kredi, ke ekzistas homoj, kiuj iras kun la piedoj supre kaj tenas la kapon malsupren FK .
beloruse:
неабачлівы, неразумны
ĉeĥe:
hloupý, nerozumný
ĉine:
无理 [wúlǐ], 無理 [wúlǐ], 不合理 [bùhélǐ], 不智 [bùzhì], 捡了芝麻 [jiǎnlezhīma], 撿了芝麻 [jiǎnlezhīma]
france:
fou (irraisonné), irraisonné
germane:
unvernünftig, unklug, dumm
japane:
良識に反した [りょうしきにはんした], 分別のない [ぶんべつのない], 浅はかな [あさはかな], 軽率な [けいそつな]
pole:
nieostrożny, nierozsądny
slovake:
hlúpy, nerozumný
ukraine:
нерозважливий, незавбачливий

sana prudento

Nebanala prudento, la kapablo ĝuste kaj senpasie juĝi pri aferoj, por kiuj malsukcesas rezonadoj de eruditaj instruituloj aŭ malgraŭ la misrezonadoj de sofistoj: en la afero de lingvo internacia la rutino kaj spirita inercio komencas iom post iom cedadi al la sana prudento [22]; la frenezo ofte havas ion tian, kio al la saĝo kaj al la sana prudento ne bone prosperas Hamlet . VD:okulmezure
angle:
common sense
beloruse:
здаровы сэнс
ĉine:
常理 [chánglǐ], 常識 [chángshí], 常识 [chángshí]
france:
sens commun
germane:
gesunder Menschenverstand, Augenmaß
pole:
zdrowy rozsądek
ruse:
здравый смысл

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.