1fasad/o JED

fasado

1.
ARKI Fronto de konstruaĵo, enhavanta la ĉefan enirejon: ili haltis momenton, por admiri la simplan belecon de la fasado, konstruita plejparte el poluritaj granitblokoj [1]; li rigardis supren al la fasado de la unua domo por vidi, kiu nomo staras sur la breteto, indikanta la nomon de la strato [2]; sur placo, ne malproksime de l' Kremlo, staras granda konstruo sur kies fasado oni povas legi kvarlingve la faman frazon: „Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu“ [3]; sur la fasadoj, desegnante kaligrafiajn surskribojn, kvazaŭ seninterrompa rubando, fluas en vitraj tubetoj la briletanta elektro Metrop ; malantaŭ tiu mizera fasado troviĝis tre komforta, pli vasta konstruaĵo, kaj malantaŭ ĉi-lasta […] ĝardeno [4].
2.
(figure) Ekstera ŝajno, trompa ekstero: foje malantaŭ la skeptika fasado videblas idealismaj rebriletoj [5]; nuntempe ĉiu granda entrepreno […] volas ŝajnigi sin ekologiamika kaj verd-respondeca, sen ke la publiko tamen vere sciu pri la vereco de tiuj fasadaj elmontroj [6]; li devas senĉese prizorgi sian kovrilon el fasadbona moralo [7]; la gangstera vivo estas […] estas nur unu el la fasadoj de la talenta artisto [8]; la kontrasto inter la bela fasado de Holivudo kaj la realaj kondiĉoj de la germanaj fuĝintoj estis reflektita inter la scenejo kaj la industria halo, kie okazis la spektaklo [9]; VD:aspekto1, masko3, nomo4, reputacio
3.
KOMP Ekstera interfaco de programo aŭ komputa sistemo kun la ekstera mondo: kun la uzantoj, kun komputila reto ktp: fasado povas faciligi uzadon de neafabla programo, disponigante menuojn ktp; la fasada skemo provizas simpligitan interfacon kaŝanta plurajn interfacojn de subsistemo; la socia retejo Ipernity malfermis al la publiko sian esperantlingvan fasadon [10]; TEJO lanĉas sian novan oficialan retpaĝon [por] anstataŭigi la malnovan retejon, kiu delonge havis malaktualan fasadon [11].
angle:
1. facade 3. front-end interface, look and feel
beloruse:
1. фасад 3. інтэрфэйс (праграмы)
bulgare:
1. фасада
ĉeĥe:
fasáda, průčelí budovy
ĉine:
1. 店头 [diàntóu], 店面 [diànmiàn], 房屋正面 [fángwūzhèngmiàn]
france:
1. façade 3. interface
germane:
1. Fassade, Frontseite, Stirnseite, Vorderseite 2. Fassade (Schein), Anschein 3. Benutzeroberfläche
hispane:
1. fachada 3. Interfaz de Usuario (computacional, de programas de computadora)
hungare:
1. homlokzat 3. felület
itale:
1. facciata 3. interfaccia
japane:
正面 [まとも], ファサード, ユーザーインターフェース
nederlande:
1. façade, voorgevel
pole:
1. fasada, fronton, front 3. interfejs
portugale:
1. fachada, frontaria, frontispício (de edifício), portada
ruse:
1. фасад 3. внешнее сопряжение
slovake:
fasáda, priečelie
ukraine:
фасад, зовнішній вигляд

grafika fasado

KOMP Fasado3, homa-komputila interfaco en kiu por dialoga eneligo anstataŭ vortoj estas uzataj grafikaj elementoj: programo kun grafika fasado ruliĝas sub fenestrosistemo kaj ofertas diversajn fenestraĵojn: piktogramojn, butonojn, menuojn; grafikan fasadon la uzanto stiras movante la muskursoron inter tiuj objektoj kaj alklakante bezonatajn opciojn; al la vindozuloj plaĉas la konata grafika fasado [12].
12. La Ondo de Esperanto, 2002, № 10
angle:
GUI, graphical user interface
beloruse:
графічны інтэрфэйс
ĉine:
图形用户界面 [túxíngyònghùjièmiàn]
france:
interface graphique
germane:
grafische Benutzeroberfläche
hispane:
Interfaz Gráfica de Usuario
hungare:
grafikus felület
itale:
GUI, interfaccia grafica
japane:
グラフィカル・ユーザーインターフェース
pole:
interfejs graficzny
ruse:
графический интерфейс, графическая оболочка

administraj notoj