*gorĝ/o UV

*gorĝo

ANA Interna kava parto de la kolo, per kiu oni glutas kaj spiras: teni iun ĉe la gorĝo; gorĝpremi iun (gorĝpreme sufoke mortigi); nia veturigisto komencis kriegi el la tuta gorĝo [1]. vi metu tranĉilon al via gorĝo se vi estas avidulo [2]; la mieltavolo estas dolĉa por via gorĝo [3]; Kluttig malfermis la buŝon, lia gorĝnodo (kp gorĝopomo, adampomo) leviĝis [4]; (figure) la morto jam tenas lin ĉe la gorĝo; ĝi jam staras al mi en la gorĝo (tedegas min) PrV .
angle:
throat
beloruse:
горла
ĉine:
[háng], 咙 [lóng], 哙 [kuài], 喉 [hóu]
france:
gorge (anat.)
germane:
Gurgel, Rachen ~nodo: Adamsafel.
hispane:
garganta
hungare:
torok
indonezie:
tenggorokan
japane:
のど, のど首 [のどくび], 咽喉 [いんこう], 峡谷 [きょうこく], 山間の狭い道 [さんかんのせまいどう], 狭い湾口 [せまいわんこう]
nederlande:
keel
pole:
gardło
portugale:
garganta, goela
ruse:
горло
tibete:
རོང་
turke:
boğaz(anatomi)
ukraine:
горло, гортань, шийка (пляшки)

engorĝiĝi

(ntr)
Eniĝi, resti en la gorĝo: ankoraŭ nun, kiam ni parolas pri ĝi, okazas ke la koro bategas, la okulo ploretas kaj la voĉo engorĝiĝas [5].
5. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, impresoj de svedoj, vojaĝantaj en Rusujo
angle:
get stuck in the throat
beloruse:
стаяць у горле
france:
rester dans la gorge, s'enrouer (voix)
nederlande:
in de keel blijven steken
pole:
stanąć w gardle
turke:
boğazında kalmak

plengorĝe

(figure) Plenvoĉe: trupeto da viglaj gejunuloj, kiuj plengorĝe kantis [6]; li estas tre gaja, eĉ petolema, ridegas brue, plengorĝe [7].
6. Hans Weinhengst: Tur-Strato 4, Fadedpage
7. L. Banmer: E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, antaŭparolo
angle:
full-throated
beloruse:
на ўсё горла
france:
à pleine gorge
germane:
lauthals
japane:
大声で [おおごえで]
nederlande:
uit volle borst
pole:
pełnym głosem
ruse:
во всё горло
ukraine:
на ціле/повне горло

ruĝgorĝulo [8]

ZOO Birdo, specio (Erithacus rubecula) el la familio muŝkaptuledoj (Muscicapidae), kun ruĝkolora kolo: gorĝoj vigle defendas sian ĉasteritorion kie ili trovas insektojn por sin nutri; la Eŭropa ruĝgorĝulo estis unu el multaj specioj originale priskribitaj de Linnaeus en sia verko de la 18a jarcento [9].
Eŭropa ruĝgorĝulo (Erithacus rubecula)
CC BY-SA 3.0  [10]
angle:
(European) robin
beloruse:
чырвонашыйка
ĉine:
欧洲知更鸟 [ōuzhōuzhīgèngniǎo], 知更鳥 [zhīgēngniǎo]
france:
rouge-gorge
germane:
Rotkehlchen
hispane:
petirrojo
japane:
ヨーロッパコマドリ, ロビン
latinece:
Erithacus rubecula Muscicapidae
pole:
rudzik zwyczajny, raszka
ukraine:
вільшанка, рідше малинівка

tralavi la gorĝon

PrV
(frazaĵo) Trinki ion, precipe drinki: nu, mi ne diru ebriiĝi, sed tamen mi bone tralavos la gorĝon [11].
angle:
(fig.) have an (alcoholic) drink
beloruse:
прамачыць горла
france:
se rincer la dalle
germane:
die Kehle durchspülen
nederlande:
je keel spoelen (drinken)
pole:
przepłukać gardło
ruse:
промочить горло

administraj notoj

ruĝ~ulo : Mankas verkindiko en fonto.