tradukoj: cs de en es fi fr hu io nl pt ru sk

* -uj/ PV

I.

-uj

Sufikso signifanta:
1.TEZ
Objekton, kiu entenas tute en si pli malpli grandan kvanton da aliaj objektoj de difinita speco montritaj per la radiko: sukerujo (vazo en kiu oni metas sukerpecojn); cigarujo (skatoleto, en kiu oni tenas cigarojn); piprujo, salujo, supujo, tenujoZ, trinkujoZ, lavujoZ, pistujoZ, konservujoZ, paperujo, monujo, abelujo; la patro donacis al mi kolektujon, kaj li mem ĵetis en ĝin la unuan moneronZ. VD:ejo, ingo
2.
Vegetaĵon, kiu donas la fruktojn montritajn per la radiko: pirujo, pomujo; ne ĉia fruktujo estas arboZ
Rim.: Kiel oni vidas per tiu lasta ekzemplo, povas okazi konfuzo inter la sencoj 1 kaj 2 de tiu sufikso, kiun oni anstataŭigas en tia okazo per sinonimoj: kafkruĉo, kafarbo; tekruĉo, teskatolo, tearbeto; fruktokonservujo, fruktarbo.
3.TEZ
Lando, landaro aŭ regiono, nomita laŭ ĝiaj homoj: la landoj malnovaj preskaŭ ĉiam portas la nomon de tiu aŭ alia gento, kaj en Esperanto, [...], ni tion esprimas par la sufikso -uj [1]
a)
Laŭ la kerna etno kaj ties lingvo (nomoj propraj): Francujo, Germanujo, Kurdujo; Arabujo, Helenujo, Slavujo, Turkujo, Anglalingvujo; ne ĉiu rusujano estas rusoZ; germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj[2].
b)TEZ
Laŭ ideologio: Esperantujo, Islamujo, Kristanujo, Paganujo.
c)TEZ
Speco de politika aŭ administra teritoria unuo laŭ la rango de ties estro (komunaj vortoj): emirujo, episkopujo, grafujo, prefektujo, princujo.
Rim. 1: Kontraste al episkopujo aŭ prefektujo, la episkopejo aŭ prefektejo indikas la oficejojn de resp. episkopo aŭ prefekto (kaj metafore, la estraron tie funkciantan).
Rim. 2: Tiusencaj uj-vortoj estas komunaj substantivoj, ne propraj nomoj. Por fari propran nomon omaĝe al iu persono oni uzas la neoficialan sufikson -i/: Kolumbio, Saudio ktp.
d)TEZ
Laŭ deveno: patrujo.
VD:landnomo
Rim. 1: Oni nepre evitu la uzon de tiu sufikso post nomoj finiĝantaj per „lando“.
Rim. 2: La deetna sufikso -uj estas uzata nur por la landoj de la „antikve civilizita mondo“, t.e. de Eŭropo (krom: Irlando, Islando, Holando, Nederlando, Gronlando, Burgenlando), de Azio (krom: Nov-Zelando) kaj de Afriko (krom: Togolando, Kablando).
II.
Vortero, kun signifo 1 de la sufikso.

ujoTEZ Vikipedio

Vazo, kesto aŭ ajnaforma aĵo, kiu entenas tutajn objektojn: ujo estas vazo aŭ kesto aŭ io simila, kiu entenas la tuton, kaj ingo entenas nur parton[3].

enujigi

Meti en ujon.

tradukoj

anglaj

~o: container.

ĉeĥaj

~o: nádoba, schránka; en~igi: nalít do nádoby, vložit do schránky.

finnaj

-~ 1.: astia (sananjohdin), säilytyspaikka (sananjohdin); -~ 2.: -puu (hedelmä-), -pensas (marja-); -~ 3.: maa (maan tai alueen nimen johdin), -kunta (hallintoalueen nimen johdin); ~o: astia, säiliö, kotelo, kansio; en~igi: panna astiaan (laatikkoon, kansioon...).

francaj

-~ 1.: -ier, -ière; ~o: contenant (subst.), enveloppe (contenant); en~igi: ranger (mettre dans un contenant).

germanaj

-~ 1.: Behälter, Gefäß; -~ 2.: Baum, Strauch, Busch; -~ 3.: Land, Staat.

hispanaj

~o: contenedor.

hungaraj

-~ 1.: tartály, edény; -~ 2.: fa, bokor, cserje; -~ 3.: ország; en~igi: betölt (tartályba), betesz (tartályba).

idaj

-~ 1.: -uy; ~o: etuyo.

nederlandaj

~o: doos, zak, pot; en~igi: verpakken.

portugalaj

~o: recipiente.

rusaj

~o: вместилище.

slovakaj

~o: nádoba, puzdro; en~igi: dať, puzdra, umiestniť do nádoby.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 47, Oficiala Gazeto, III, 1911, p.291
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §37
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Carlo Bourlet, Lingvo Internacia, 1904, p.170

-~: Mankas verkindiko en fonto.
en~igi: Mankas dua fontindiko.
en~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [uj.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.31 2016/11/23 16:10:14 ]