*pugn/o UV
*pugno
- Fermita mano: li ĵetis sin sur la kamaradon kaj batis lin per kunpremita pugno en la vizaĝon [1]; la princo mordis la lipojn kaj kunpremis la pugnojn (subpremante indignon) [2]; [li] frapas per la pugno sur la tablon [3]; [li] batas per la pugno sian bruston [4]; la vilaĝano tuj montris al li pugnon (minacis) [5]; (figure) [t]iam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo (regis nur la perforto) [6]; minaci per pugno en la poŝo PrV ; ludi kun iu ludon de pugnoj (interbatiĝi) PrV .
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
6. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo

- angle:
- fist
- beloruse:
- кулак
- ĉeĥe:
- pěst
- ĉine:
- 拳 [quán], 拳头 [quántou], 拳頭 [quántou]
- france:
- poing
- germane:
- Faust
- hungare:
- ököl
- indonezie:
- kepalan tangan
- japane:
- こぶし, げんこつ
- latinece:
- pugnus, i
- nederlande:
- vuist
- pole:
- pięść, kułak
- portugale:
- mão fechada
- rumane:
- pumn
- ruse:
- кулак
- slovake:
- päsť
- svede:
- knytnäve
- ukraine:
- кулак
pugni
-
Bati per pugno:
[li] volas prezenti petoskribon kontraŭ mi, ― pugnu lin rekte en la
kolon
[7]!
jen iu knabo piedfrapis al alia, kiu rebate pugnis la makzelon de la unua
[8];
hieraŭ en restoracio mi pugnis iun sur la muzelon
[9];
li devus pugni la tablon kaj postuli de la ĉirkaŭuloj silenton
[10].
boksi
7.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
8. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 20
9. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 13
10. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Gustav Hedenvind Eriksson

- box
- germane:
- boxen, mit der Faust schlagen
pugnema
- Kiu volonte per pugnoj (aŭ, figure, alimaniere) frapas, luktas, batalas: Mandela, la pugnema ribelulo [11].
11.
Pistike: Facebook,
Amy Winehouse, Nelson Mandela, Legologa Blog, 2011-08-13
- angle:
- pugnacious
- beloruse:
- задзірлівы, забіяцкі, заядлы
- france:
- combattif, pugnace
- germane:
- kampfeslustig, streitlustig, kämpferisch, angriffslustig
- pole:
- zadziorny
- ruse:
- драчливый
pugniĝi
- Kunbuliĝi kiel pugno: kia ulo! […] por momento pugniĝas la mano de Karlo [12].
- angle:
- close into a fist
- beloruse:
- сьціснуцца ў кулак
- france:
- se fermer (poing)
- germane:
- die Faust ballen
- pole:
- zacisnąć pięść
- ruse:
- сжаться в кулак
pugningo [13]
- Kontakta armilo en formo de metala aŭ plasta plato kun unu komuna aŭ kvar apartaj aperturoj por la fingroj, kiun oni fiksas sur pugno por plifortigi la efikon de pugnobato: la pugningo estis tro mallarĝa kaj premis la fingrojn, malebligante pugnigi la manon.
- angle:
- knuckleduster, brass knuckles
- beloruse:
- кастэт
- france:
- coup-de-poing américain
- germane:
- Schlagring
- hungare:
- bokszer
- pole:
- kastet
- ruse:
- кастет